Hejmen
Datrevenkalendaro hungaria
de Árpád
Rátkai
2007
Lasta modifo 2007-01-15
10 JAN
Antaŭ 80 jaroj en 1937 oni malpermesis
hungarian disvastigon de la hispana respublikana revuo Popola Fronto.
Ĝis 1938 oni malpermesis la
disvastigon de 40 Eaj kaj 4 Ido-lingvaj eldonaĵoj. Tio okazis ne
kontraŭ Esperanto, sed ofendis tiujn, kiuj preferis infomiĝi en tiu
lingvo.
23 JAN
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Péter
TÖRÖK (1857-1929), plumnome Petro
T. Li iĝis instruisto pri naturscienco kaj geografio en la kalvinana
ĉefgimnazio en la
urbo Debrecen. Esperantisto ekde 1907, delegito de UEA en
Debrecen (1911-1916), kursgvidanto, aŭtoro de lernolibro (1909),
Esperanta-hungara vortaro (1910) sintakso (1912) kaj eminenta resumo de la
sciindaĵoj pri la kalendaroj (Porĉiama kalendaro, 1910). Li tradukis
la Esperantan parton de la priskribo pri la
regiono Hortobágy, kiu jam frue estis celo de internacia
turismo (Nagyhortobágy, 1910). Li restis aktiva ankaŭ post sia
emeritiĝo (1913): komitatano (1920-1928) de Hungarlanda Esperanto-Societo
kaj membro (1922-1929) de Lingva Komitato de Esperanto.
27 JAN
Antaŭ 100 jaroj en la
urbo Győr naskiĝis Klára
MAJTINSKY, ekde 1931 Klara
Jevgenjevna MAJTINSKAJA (1907-1989). Kiel studento pri muzikhistorio
ŝi lernis Esperanton dum lingvokurso de András Cseh. Tuj post tiu kurso
ŝi jam interpretis por eksterlandanoj alvenintaj al la
21-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto la
2-9-an de aŭgusto 1929. Tiam ŝi iĝis internacie konata kiel
elstara lingvo-talentulino. Post dujara
korespondado kun la rusa esperantisto Eugen BLINOV ŝi veturis al
Moskvo kaj edziniĝis al li. En la postaj jaroj Esperanto-movado en Sovetio
rapice perdis siajn poziciojn. Ŝi instruis nur aliajn lingvojn en Moskvo
kaj ekde 1950 ŝi dediĉis sin ekskluzive al la finnugraj lingvoj
fariĝante konata esploristo de finnugristiko.
03 FEB
Antaŭ 60 jaroj, en 1947 kongreso de Socialdemokrata Partio rezoluciis por
lerneja instruado de Esperanto. Sed en 1947 la la influo de la partio rapide
malkreskis. En 1948 la partio unuiĝis kun la
Komunista Partio tiel, ke fakte la socialdemokrata politiko
praktike ĉesis.
05 FEB
Antaŭ 30 jaroj, la 25-an de februaro
forpasis Pál BALKÁNYI (1894-1977), plumnome
Paŭlo B. aŭ Oĉjo Paŭlo , bankoficisto,
esperantisto ekde 1907. Li ricevis la
Jubilean Stelon arĝentan (pioniran) en 1937, kaj
elektiĝis honora membro de UEA (1977). Li estis inter la plej fervoraj kaj
diversflankaj propagandistoj de E dum jardekoj antaŭ kaj post la dua
mondmilito, senhezite entreprenanta ion ajn en la intereso de la
movado. Li „kontraŭbatalis” Idon (1918-1919). Li
organizis gazetservon, kiu pri E aperigis plurcent artikolojn en hungarlingvaj
gazetoj kaj pli ol mil artikolojn en diversaj E-revuoj, i. a. La Revuo, Heroldo de Esperanto, Hungara Heroldo (kunredaktoro) kaj Hungara Vivo (ĉefkunlaboranto). Li
estis ĉefredaktanto de Enciklopedio
de Esperanto (1933-1934). Li eldonis la unuan poemkolekton de Kálmán
KALOCSAY (1921) kaj organizis E-standon en la
ĉiujara Budapeŝta Internacia Foiro (1918-1928). Li
estis iniciatinto (1929) de E-movado inter la hungaraj skoltoj, delegito kaj
ĉefdelegito de UEA por Hungario (1921-1938, 1947-1950), fakdelegito por
paco (1956-1977), de sia junaĝo pacifisto, aktivulo de Mondpaca
Esperantista Movado, distingita per 20-jara jubilea MEM-medalo (1977). Li estis
aktivega funkciulo de Hungarlanda Esperantista Societo (1913-1950), Hungaria
Esperantista Societo Laborista (1913-1919), Propaganda Komitato de Lingvo
Internacia (ĉefsekretario 1918-1922), Hungara Pedagoga Esperanta Societo
(1942-1944), Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (vicprezidanto 1955-1958), Hungara
Esperanto-Asocio (1960-1977, prezidiano 1963-1965).
5 FEB
Antaŭ 90 jaroj en la
urbo Szombathely naskiĝis József BOGNÁR (1917-1996)
ekonomo, politikisto etbienula, poste sendependa, i.a. vic-ĉefministro en
la registaro de Imre Nagy
en 1956. Dum jardekoj li konsekvence apogis ĉiun iniciaton por Esperanto
kaj kiel urbestro de Budapeŝto, kaj kiel parlamentano (1945-1990).
06 FEB
Antaŭ 90 jaroj en la
urbo Pécs naskiĝis András SZALAI (1917-1949,
junaĝe Ervin LÄNDLER). Li estis 16 jara, kiam oni eksigis lin el la
gimnazio pro partopreno en maldekstra student-movado, poste li iĝis
tornistro. Pro politikaj persekutoj en 1937 li transloĝiĝis en
Zagrebon, kie tiutempe estis vigla E-ista movada vivo. Li tie E-istiĝis,
partoprenis plurajn E-vojaĝojn kaj studis inĝenieradon. Ekde 1940 li
partoprenis en Budapeŝto la komunistan rezist-movadon kun la
esperantisto Gyula KULICH, sed ili falis en la manojn de la
polico kaj estis en prizono (1942-1944). Pro grava malsano li liberiĝis,
kaj ekde 1945 li laboris en la komunista partio. En 1949 li rolis en la
politika proceso kontraŭ László RAJK, kaj laŭ falsaj akuzoj
ankaŭ lin oni kondamnis kaj ekzekutis.
13 FEB
Antaŭ 50 jaroj en la
urbo Oberlin OH (Usono) mortis dr. Oszkár JÁSZI (1875-1957)
juristo, sociscienculo, politikisto, ekspertizo pri minoritataj problemoj. Li
planis Danubregionajn Unuiĝintajn Ŝtatojn, kies komuna lingvo estus
la germana, sed en oktobro 1918 jam lanĉis la ideon, ke Ido povus esti tiu
lingvo. Dum la sekvaj monatoj li estis eĉ ministro, Ido- kaj
Esperanto-movadoj ekfloris, tamen li abdikis kaj elmigris en 1919 en Vienon,
kaj de tie en 1925 en Usonon, ĉar li jam ne vidis ŝancon por la
demokratia evoluo en la Danub-regionaj ŝtatoj.
21 FEB
Antaŭ 60 jaroj, en 1947 Sándor RÓNAI
socialdemokrata ministro por komerco kaj kooperativoj permesis kaj eĉ
stimulis la instruadon de Esperanto en
la komerclernejoj.
MAR
Antaŭ 70 jaroj en 1937 en Sovetio per disvolviĝo de granda
aresto-serio oni likvidis la „internacian spionan organizaĵon”
Sovetrespublikara Esperanto-Unio. Inter la arestitoj estis hungaraj
esperantistoj, kiuj fuĝis el Hungario aŭ el Germanio en Sovetion,
ekz. Ferenc ROBICSEK, filo de Pál ROBICSEK vicpopolkomisaro de la
Hungara Poŝto en 1919, Sándor SZATMÁRI, frutempa membro
de Centra Komitato de SEU. Jarfine oni arestis, iam poste mortkomdamnis kaj
ekzekutis ankaŭ József BATTA, estintan redaktoron de Internaciisto, organo de Internacio de Proletaj Esperantistoj en
Berlino ĝis la nazia potencpreno.
11 MAR
Antaŭ 60 jaroj, en 1947 Hungara Radio komencis
novaĵ-dissendojn ankaŭ en la
Internacia Lingvo. Komence unufoje 5 minutojn semajne, poste
trifoje, fine kvarfoje semajne oni povis aŭskulti novaĵojn en
Internacia Lingvo. La 2-an de oktobro 1949 la dissendo jam ne okazis, kaj la
deĵorantoj ricevis la „klarigon”, ke „ekde hodiaŭ tiu estas la
linio.” La regulaj dissendoj rekomenciĝis nur en 1966.
12 MAR
Antaŭ 100 jaroj en la
urbo Kispest naskiĝis György KILIÁN (1907-1943)
seruristo, junulara gvidanto de la subtera komunista partio. Li lernis
Esperanton kaj membriĝis al internaciaj E-organizaĵoj, kiuj estis
malpermesitaj en Hungario: Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Internacio de
Proletaj Esperantistoj, partoprenis SAT-kongreson en Lejpcigo, korespondadis
i.a. kun bulgaraj esperantistoj, kiujn li vizitis. En 1941 dum veturo li
ĝuste atingis Odeson, kiam okazis la germana atako kontraŭ Sovetio,
kaj li tuj aliĝis kiel volontulo al la armeo, kaj senspure malaperis en
1943 dum paraŝutista enbataligo oriente de Varsovio.
18 MAR
Antaŭ 40 jaroj, en 1967 forpasis Gyula
BAGHY (1891-1967), plumnome Julio
B. aktoro, esperantista movadgvidanto, poeto, prozverkisto, E-instruisto,
E-isto ekde 1911. Lia ampleksa kaj senlaca agado por E. komenciĝis jam en
siberiaj militkaptitejoj (1914-1920), kie li gvidis multajn kursojn por
diversnacianoj. Reveninte al Hungario kun partoprenintoj de sia unua kurso li
fondis la klubon ERA
(Esperanto-Rondo Amika, 1921, refond. 1934), gvidis multajn diversgradajn
kursojn. Li veturadis de urbo al urbo, kie li ricevis loĝlokon kaj
manĝon, kaj gvidis kelksemajnajn senpagajn kursojn, tre ofte en laboristaj
grupoj. Frue li ricevis la
karesnomon Paĉjo.
– Li gvidis Ĉeh-metodajn kursojn en 1930 (Nederlando), 1931 (Nederlando,
Estonio, Latvio), kaj li faris prelegvojaĝon en 42 urboj de Svedio en
1937. Dum pluraj Universalaj Kongresoj li estis aktoro kaj reĝisoro de la
kongresaj teatraĵoj. – Li laboris ekde la 1930-aj jaroj senlace por la
unueco de la E-movado, precipe kontraŭ la apartiĝo de la laborista
kaj burĝa movadoj, kiu ĉesis nur en 1947, kiam li
vicprezidantiĝis. – Kaj lian movadan aktivadon kaj lian literaturan agadon
karakterizis lia devizo: "Amo kreas
pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo." – Li
estis ĉefredaktoro de Literatura
Mondo (1922-1926, 1932-1933), el kiu li eksiĝis pro principaj motivoj.
Li sukcese iniciatis, ke la 15-a de decembro estu la tago de la Esperanta
libro. – Inter la mondmilitoj aperis liaj beletraĵoj, kiuj grandparte
respegulis la spertojn akiritajn en Siberio. Lian verkaron karakterizas
fundamenta homeco, kvankam kelkfoje prefere sentimentalismo aŭ patoso. El
lia emocia kaj melodiriĉa liriko kvalite elstaras lia ĉefverko Preter la vivo (1922), la plej lirikeca
poemaro, kiun sekvis Pilgrimo (1926),
La vagabondo kantas (1933), Ĉielarko (1966) kaj Aŭtunaj folioj (postmorte, 1970).
Liaj noveloj havas simplajn formojn, kaj kelkfoje ŝajnas esti nur skizoj,
sed la ton-gamo tre varias: Dancu Marionetoj! (1927), Migranta Plumo (1929), Koloroj (1960).
Liaj movadaj spertoj aperis en Verdaj Donkihhotoj (1933) kaj La
Teatra Korbo (1934).
– Membro de la Lingva
Komitato 1923-1948, membro (1925-1967) kaj vicprezidanto
(1938-1950) de Akademio de Esperanto. En Universala Esperanto-Asocio komitatano
(1938-1941, 1947-1950, 1962-1967), estrarano 1947-1948 kaj honora membro
1937-1967. Distingita per Jubilea Stelo arĝenta (1937). Hungarlanda
Esperanto-Societo: diversaj funkcioj 1921-1947, i.a. kunprezidanto 1947-1950.
Hungarlanda Katolika Esperanto-Societo: komitatano 1928-1936, Hungara Esperanta
Pedagoga Societo: komitatano 1942-1944, Hungara Esperanto-Federacio:
vicprezidanto 1936-1944, Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro: prezidanto
1955-1960, Hungara Esperanto-Asocio: komitatano 1960-1967, prezidanto
1960-1965. – Baghy-memortabuloj estas en Budapeŝto (Rottenbiller u. 66.),
Miskolc (Baghy Gyula u.), Nagybakónak (Esperanto-fonto, norda latitudo. 46° 33,5420' orienta longitudo
17° 01,7980') kaj Szeged (Sóhordó u. 9.),
Liaj korpoerestaĵojn
en 1974 oni transtombigis el la
tombejoj Fakasréti
al Kerepesi úti, parcelo de verkistoj
(parcelo 34/1. vico 38.): http://www.agt.bme.hu/staff_h/varga/foto/kerepesi/baghy.html
22 MAR
Antaŭ 20 jaroj, en 1987 la
Hungara Esperanto-Asocio la unuan fojon sendepende de sia
supera instanco modifis sian celaron en la
statuto. HEA
delklaris sin parto de la
internacia E-movado, kaj en la celaro aperis novaj elementoj
validaj ekde tiam: la humanismo
kiel tradicio kaj klopodo, ekkono kaj apreco de la komunaj valoroj de la homaro, konscio pri la interdependo kaj la komuna
respondeco por la tuta homaro kaj ĝia medio.
03 APR
Antaŭ 130 jaroj en la
vilaĝo Villány naskiĝis Gyula LAJOS (1877-1955) kanoniko, parokestro de la katedralo en la
urbo Pécs. E-isto ekde 1912, en 1937 distingita per la
arĝenta Jubilea Stelo. Li estis gvidanto de la E-movado
en sia urbo inter la
mondmilitoj. Plurfoje li faris katolikan diservon kaj faris
paroladon en E. Li estis grupprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo
(1924-1928), komitatano (1928-1936) kaj kunprezidanto (1938-1940) de
Hungarlanda Katolika Esperanto-Societo kaj protektanto (1936-1944) de Hungara
Esperanto-Federacio. En la
urbo Pécs estas Esperanto-Muzeo Lajos Gyula (HU-7621 Pécs,
Hunyadi u,. 4.).
09 APR
Antaŭ 50 jaroj, en 1957 Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro
(1955-1960) komencis rapidan evoluon al tutlanda organizado, sub gvido de Gyula
Baghy prezidanto, Lajos Márton ĉefsekretario kaj Imre
Ferenczy sekretario. Kun oftaj kooptoj la sepmembra
konsilantaro kreskis al tridekmembra. Por la E-grupanoj ĝi komencis ellasi
membrobiletojn por membrokotizo, kvankam oficiale ne havis membrojn. Fakte la
membraro tiujare estis ĉ. 300, kaj en 1959 jam 900. HEK unu post alia
organizis departementajn komitatojn, kaj reprezentis Hungarion en la
internaciaj E-organizaĵoj.
17 APR
Antaŭ 90 jaroj, en 1917 mortis en Varsovio
Lazar
Markoviĉ Zamenhof (1859-1917), rusiĝinta judo, okulkuracisto,
kreinto de la sukcesa lingvoprojekto de Internacia Lingvo, iniciatinto kaj de la
lingvo mem kaj de ĝia socia bazo, la
internacia E-movado. Simpla eraro estas preni la
formon Samenhof aŭ
Zámenhof. Bedaŭrinde pli multaj estas la falsigoj, ekz.
anstataŭ la
oficiala Markoviĉ
senklariga uzo de unu el la
jidaj Mordka aŭ Motelev. El inter dekduo da liaj
plumnomoj en1887 aperis D-ro Esperanto,
el kiu la lasta iom post iom transiris al la
Internacia Lingvo mem, iĝante ties sinonimo. Alia
plumnomo aperinta en 1904 estis Lazaro
Ludoviko Z., el kiu Ludoviko plej
ofte aperis en tradukoj: Ludwig, Louis,
Ludowik, Ludwik, ’Ludovit, Lajos, Ludovicus, ktp. E-istoj false prezentis
tiun aŭ alian plumnomon lia vera, oficiala nomo, kaj eĉ „retrofalsigis”
ilin ĝis lia naskiĝo. E-istoj falsigis ankaŭ la gepatrajn
lingvojn, kiuj estis la jida, kiun la patrino, kaj la rusa kiun la patro
parolis. Oni prisilentis aŭ neis la jidan, kaj klopodis ankaŭ
degradigi la lingvon mem, deklarante ĝin „germana dialekto” (eĉ en
NPIV). E-istoj falsigis la etnan apartenon de Z. per la misinformo, ke li estis
polo. E-istoj ofte riproĉas, ke tiuj falsigoj okazas pro antisemitismo,
rusofobio aŭ naciismo, aŭ almenaŭ timo pro ili, sed laŭ
aliaj E-istoj tio ne havas ideologian fonon, sed temas nur pri diletantismo.
E-istoj falsigis ankaŭ verkon: anstataŭ la Zamenhof-a nomo Internacia Lingvo aŭ Esperanto oni ekuzis amason de aliaj,
falsaj nomoj, falsaj epitetoj (ekz. nur en Hungario ĉ. 30). Tiu
kontraŭracia agado rezultis iom kaoson informadon. Kiom da manlibroj kaj
enciklopedioj de la mondo, tiom da kombinaĵoj de falsaĵeroj: „la
pola Ludowik Z.,
kies plumnomo estis D-ro Esperanto,
kreis artefaritan helplingvon”, „la
optikisto Ludwig Z.
inventis neŭtralan mondlingvon”, ktp. Tia „informado” estas kontraŭ
fundamentaj reguloj de la merkatiko, kaj bremsas, malseriozigas la disvastigon
de E. – Malgraŭ tiuj akutaj problemoj la merito de la E-lingva komunumo
estas pli granda ol damaĝoj, ja ĝi lingvigis la lingvoprojekton
laŭ la intenco de Zamenhof. – La naziaj trupoj neniigis la varsovian judan
tombejon kune kun lia tombo, kaj liajn familianojn ili neniigis en
koncentrejoj.
17 APR
Antaŭ 50 jaroj, en 1957 mortis Mihály ZSÁMBOKY (1885-1957),
maŝinseruristo, fervojista ĉeflaborejestro kaj sindikata funkciulo.
En la urbo Kispest
li fondis kaj gvidis E-grupon, kiun post lia morto oni nomis pri li.
E-istiĝis en militkaptitejo dum la unua mondmilito, kaj ekde 1918 en
Budapeŝto organizis la
movadon. En 1947 li fondis E-fakon en Libera Sindikato de
Hungaraj Fervojistoj kaj Ŝipanoj. Prezidanto (1921-1922, 1923-1924),
vicprezidanto (1919, 1925-1927) kaj komitatano (1925) de Hungaria Esperantista
Societo Laborista, komitatano (1947-1950) de Hungarlanda Esperanto-Societo.
24 APR
Antaŭ 110 jaroj, en 1897 naskiĝis
Béla SAS (pli frue SCHULLER) (1897-1963), plumnome Adalberto S., maŝinseruristo. En 1917
aliĝis al la
kontraŭmilita Rondo Galilei, en kiu li lernis Idon, sed
jam en la sama jaro aliĝis al la
laborista E-ista movado. Li verkis propagandan broŝuron
(A munkásság és az eszperantó, 1923) kaj artikolojn en la
E-gazetaro. En la jaroj 1920-1926 li estis aktivulo de
Sennacieca Asocio Tutmonda, krome notario (1923) kaj vicprezidanto (1945-1947)
de Hungaria Esperantista Societo Laborista.
02 MAJ
Antaŭ
120 jaroj en 1887 en la
municipo Fiume, tiam apartenanta al Hungario (ekde 1918 Rijeka
en Jugoslavio) en la nomo de la ĵus elektita provizora estraro la
prezidanto Giampaolo CARMINATI prezentis al la municipa
magistrato la statuton de Associazione
Volapuk di Fiume (Volapuk-Asocio de Fiume), kiun ĵus fondis italaj
civitoj. Kvankam en pluraj urboj de la lando agadis volapukistoj kaj okazis
volapuk-kursoj, nur en tiu municipo fondiĝis societo. La magistrato
aprobis ls statuton, sed la hungara gubernatoro starigis obĵeton, ja oni
ne en la oficiala (t. e. hungara), sed en la itala lingvo prezentis ĝin.
La grupo ne ekfunkciis.
17 MAJ
Antaŭ
40 jaroj en 1947 naskiĝis Oszkár
PRINCZ (1947-2004) klerigisto, kiu de 1982 laboris ĉe Hungara
Esperanto-Asocio, de 1987 gvidanto de la
HEA-oficejo. E-istoj: li (ekde 1965), la
edzino Veronika HEÉ kaj la tri filoj. Aŭtoro de
lernolibro: Eszperantó nyelvkönyv (11984,
42006). Fondinto kaj sekretario de Nyelvek Egyenjogúságáért Társaság [Societo por Egalrajto de la
Lingvoj]. De la 90-aj jaroj kunordiganto de Esperantaj
lingvoekzamenoj en la
ŝtata Fremdlingva Trejnada Centro. UEA: fakdelegito pri
publika klerigado de 1985, komitatano, estrarano pri landaj kaj fakaj asocioj
1989-1991. HEA: membro de 1965, komitatano (1984-1991), sekretario 1986-1998,
ĉefsekretario 1998-2004.
30 MAJ
Antaŭ
110 jaroj en 1897 naskiĝis Lajos KÖKÉNY (1897-1985) mezlerneja
instruisto, ĵurnalisto, parlamenta stenografo. E-isto de 1919. Li estis „la
griza eminentulo”, fakte la gvidanto de H-landa E-Societo en la malfacila
periodo 1932-1950, kiam li sukcese gardis la ĝian neŭtralecon
kontraŭ la pli kaj pli dekstreniĝanta politiko antaŭ kaj dum la
milito, kaj sukcese reorganizis la movadon post la
milito. Li klopodis gardi la spiritan heredaĵon de Sándor
GIESSWEIN, kaj lia plej proksima movada kunulo estis Gyula BAGHY. Li sukcese
aranĝis la unuiĝon kun la
laborista E-societo (1947), varbis altajn protektantojn
sukcese ekvilibrigante la movadon inter la diversaj polikaj-ideologiaj fluoj.
Tamen sekvis la „granda silento” de 1950, ĉar kontraŭ la diktaturo li
estis senpova. Ekde 1955 li partoprenis la reorganizon de la
movado. Li verkis propagandan kajeron (1928), lernolibron
(1947), estis redaktoro de tri jarlibroj Magyar
Eszperantó Évkönyv 1930-1932, Hungara
Heroldo (1928-1930, 1935-1936), Hungara
Esperantisto 1971-1973, kaj kunredaktoro de Enciklopedio de E (1933-1934), ĉefredaktoro de Hungara Vivo (1961-1968), kunaŭtoro
de Gvidlibro por supera ekzameno
(1966), prizorganto kaj parolisto de E-elsendoj de Hungara Radio (1946-1949,
1966-1969). – Hon. m. de UEA (1980). H-landa E-Societo: komitatano (1928-1932,
1938-1941), vicprez. 1932-1938, prez. 1941-1947, kunprez. 1947-1950. H-a
Pedagoga E-a Societo: komitatano 1942-1944. H-a E-Federacio: direkciano
(1936-1939, 1940-1942), vicprez. 1943-1944. H-landa E-Konsilantaro: ano
1955-1960. HEA: komitatano 1960-1977, hon. prez. 1977-1985.
06 JUN
Antaŭ
30 jaroj en 1977 mortis Tibor ÚJLAKY-NAGY
(1915-1977) oficisto, E-isto de 1929. Kunlaboranto kaj redakciano de Hungara Vivo. Lia ĉefa verko estas La sporta lingvo en Esperanto.(1972)
estas tekstaro pri ĉiuj 30 olimpikaj sportbranĉoj. Kunlaborinto de Esperanta Bildvortaro (1988). UEA:
fakdelegito pri sporto 1973-1977. HEA: komitatano 1969-1977.
08 JUN
Antaŭ
50 jaroj en 1957 Hungara Poŝto eldonis la
poŝtmark-serion Eszperantó mozgalom [Esperanto-movado]
en 816 700 ekzempleroj. En Hungario la unuan fojon aperis poŝtmarkoj
pri E kaj pri Zamenhof.
09 JUN
En la 2.
Balkana Esperanto-Konferenco okazinta en Varasdin (Jugoslavio) al la
bulgaraj, rumanaj kaj jugoslavaj aliĝis ankaŭ la hungara. Ilia celo
estis kontribui al fortigo de amikaj ligoj inter la popoloj.
19 JUN
Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Sándor
SZATHMÁRI (1897-1974) maŝin-inĝeniero, E-a kaj hungara
verkisto satira kaj filozofiema. E-isto ekde 1932. Literatura Mondo intencis eldoni lian ĉefverkon Vojaĝo al Kazoĥinio, sed la
eldonejo ĉesis en 1938 pro la kreskanta antisemitismo. Sennacieca Asocio
Tutmonda intencis eldoni ĝin en 1940, sed pro la germana invado tio ne
okazis. La hungarlingva versio aperis en 1941, sed necenzurita varianto nur
post la milito, la esperantlingva versio en 1958. Aperis liaj E-aj novelaroj Maŝinmondo (1964), Kain kaj Abel (1977),
Perfekta civitano (1988) kaj en E-aj revuoj aliaj noveloj, tradukoj kaj
artikoloj. – Vicprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1941-1946).
UEA-fakdelegito pri tekniko (1966-1968). Siajn lastajn 15 jarojn li
dediĉis al la teknika apliko de Esperanto per i. a. prelegoj, artikoloj.
Kunlaboranto de Technisches
Wörterbuch : Deutsch-Esperanto (1967) kaj Esperanta Bildvortaro (1988). – Tombo:
Farkasréti 32/1-1 angulo.
23 JUN
Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Tibor PAPP (1947-2003) plastindustria
teknikisto en la urbo Debrecen. Fondinto-redaktoro de Debrecena Bulteno (1980-2003) aperinta sur 8000 paĝoj, kiujn
plenigis plejparte liaj artikoloj, tradukoj k aliaj kontribuoj. Krom ĝi li
tradukis pli ol dudek librojn. DB mem kaj aliaj libroj estas atingebla rete: http://debrecenbulteno.atw.hu/ . Hungara
Esperanto-Asocio: membro de 1974, komitatano 1977-1990, prezidiano 1990-1994,
sekr. de Hajdu-Bihar Dep. Kom. de 1975-1999, sekr. de Biologia kaj Ornitologia
Rondo Esperantista de 1981, kun Béla MÉSZÁROS redaktis, presigis kaj eldonis en
Debrecen dek numerojn (1982-2003) de ĝia revuo Mevo, sekr. de E-Societo Debrecen kaj ĝia Regiono, organizis
kaj gvidis kursojn, distingita per Honorinsigno de HEA (1988).
24 JUN
Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Frigyes
KARINTHY (1887-1938) hungara verkisto, poeto kaj la plej populara
hungara humoristo. Frue li interesiĝis pri la ideo de Internacia Lingvo,
kvankam ne ellernis ĝin. Li ĉiam pretis apogi la ideon kaj la
movadon, kaj kiel jam fama verkisto volonte donis sian nomon al diversaj
iniciatoj kaj organizoj, ekz. kun sia verkisto-amiko Dezső KOSZTOLÁNYI en 1930
partoprenis en literatura vespero de esperantistoj kaj laŭtlegis. Li estis
vicprezidanto de Propaganda Komitato de Lingvo Internacia (1918-1922) kaj estis
prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1932-1938). – Karinthy-memorlokoj:
Eszperantáliák Magyarországon. ► http://eventoj.freeweb.hu/zeo-hu/ratkai3.htm
25 JUN
Antaŭ 70 jaroj la (jud-devena) Ferenc BRAUN E-ista presisto, komisiito
de la Eldonejo Literatura Mondo
alvenis en Ŝanhajon kun la celo prepari transloĝiĝon de la
eldonejo al Fora Oriento, kie la antisemitismo estis tute malgrava fenomeno.
Post 13 tagoj Japanio atakis Ĉinion kaj okupis ankaŭ Ŝanhajon.
Braun tre malfacile fuĝis al Hongkongo, kie li ekorganizis la presadon.
Kelkaj E-lingvaj eldonaĵoj jam aperis, kiam venis pliaj palgoj. La
fondinto-posedanto de Literatura Mondo, (la juddevena) Vilmos BLEIER, fuĝinta
el Hungario tiun tagon mortis en Parizo, kiun la germanaj trupoj okupis
ĝin. Krome kiam milita stato estiĝis inter Hungario kaj Britio, Braun
iĝis ŝtatano malamika kaj la angloj ĵetis lin en koncentrejon.
Kvankam la japanoj okupantaj la urbon liberigis lin, finfine la urbon reokupis
la angloj. Dum la militeventoj malaperis aŭ neniiĝis ĉiuj
esperantaĵoj (inter ili ekzemple la jam en foliojn presita Dekameron de Bocaccio). Tiel
finiĝis la „posthistorio” de Literatura Mondo.
14 JUL
Antaŭ kvindek jaroj,
en Tago de Fervojistoj (kiu okazas ĉiun duan dimanĉon de julio) en
500 ekzempleroj aperis la unua numero de Hungara
Fervojista Mondo. Ĝi estis la n-roj 1-2. por la unua duonjaro. Ĝi
aperis kiel revuo de Fervojista Fako de HEK, kvankam tiu fako oficiale
fondiĝis nur la 15-an de novembro. La revuon fondis kaj redaktis d-ro István BÁCSKAI. Dum duonjarcento post
BÁCSKAI 1962-1964 Simon CSÓRA, 1969-1980 Pál KRISTEK, 1983-1984 Ferenc PHERSY,
1985-1989 János PATAY kaj de 1993 István GULYÁS estis la redaktoroj (n la
ceteraj ajroj komitato redaktis). La fondinto BÁCSKAI en 1962 iĝis
respondeca redaktoro, kaj de 1984 ĝis sia morto en 1995 respondeca
eldonanto de la revuo.
22 JUL
Antaŭ 30 jaroj mortis D-ro Vince TÓTH (1894-1977) policisto,
ekspertizo i. a. pri E-aj aferoj en la politika sekcio de Budapeŝta
Ĉefkapitanejo, polickapitano en la urbo Ungvár (1939-1944) kaj policisto
ankaŭ post la milito. Eisto ekde 1910. Liaj tradukoj aperis en E-revuoj
kaj en la polica fakrevuo Magyar Rendőr.
Tradukinto de Kriminologio de Rusztem
VÁMBÉRY (1928). Por apogi la eldon-agadon en la dudekaj jaroj li organizis
Hungaran Esperanto-Instituton, financis la unuan periodon de Literatura Mondo kaj eldonon de La tragedio de l’homo de Madách. Lia Vortaro de oficialaj radikvortoj de
Esperanto aperis en kvar eldonoj (1923-1937). Distingita per Jubilea Stelo
(arĝenta) de Varsovia Jubilea Kongreso, pro Pionira Agado (1937).
Hungarlanda Esperanto-Societo: sekretario 1923-1924. Hungara Katolika
Esperanto-Societo: ejestro 1938-1940, prokuroro 1941-1942. Hungara Esperanto-Federacio:
komitatano 1938-1939, direkciano 1939-1942. IEL-fakdelegito pri polico en Bp.
1937-1939, 1946, delegito en Ungvár 1940-1941. UEA-fakdelegito pri polico kaj
filatelio en Bp. 1947-1951, 1956-1977.
26 JUL
Antaŭ 120 jaroj, laŭ la internacia
(gregoriana) kalendaro la 26-an de julio (laŭ la rusa kalendaro la 14-an
de julio) 1887 aperis la lingvoprojekto
de Lazar Markoviĉ ZAMENHOF en Varsovio, Rusio. Tiun ruslingvan libron
li aperigis sub la plumnomo Dr.
Esperanto. Ĝia titolo estis Meĵdunarodnij
jazik. Predislovie i polnij uĉebnik por Rusoj. [Lingvo Internacia.
Antaŭparolo kaj plena lernolibro por rusoj.] Li ne nur sukcesis realigi la
principojn de Jan Amos Komenský, sed ankaŭ trovis la konvenan nomon: Lingvo Internacia. Okaze de la
datreveno jam aperadas artikoloj, kiuj ripetas erarojn kaj falsigojn:
►Post la sukcesoj de la nova lingvo oni
kvazaŭ ŝtelis ĝian nomon (ekzemple Linguo Internaciona Ido). Ili
estas nur epigonoj de Internacia Lingvo. Aliaj uzis la epiteton internacia por
diversaj etnaj (naciaj) lingvoj, kiuj nur akcesore havas ankaŭ internacian
funkcion. Malgraŭ tiu epiteto ajna etna lingvo restas nur etna lingvo.
►La 25-an de aŭgusto ĝi aperis
ankaŭ pole, kaj la 24-an de novembro france kaj germane. Tiujn kvar
broŝurojn ekde 1888 oni mencias kune, kaj ekde 1912 kun majuskloj: Unua
Libro.
►Anstataŭ la ĝusta dato ofte
aperis ankaŭ la (rusa) 21-a de majo, kiu estas en la libro mem, tiu estas
nur dato de la cenzuro kaj ne aperdato.
►La plumnomon de la aŭtoro oni ne
rajtas „traduki” aŭ alimaniere falsigi en titol-priskribo. Ĝi
komenciĝas per „Dr.” en ĉiuj kvar lingvoj, kaj „D-ro” estas falsigo.
►Ofte oni false prezentas la
titolpaĝon de Unua Libro Esperant-lingve. La E-lingva titolpaĝo kun
eldonjaro 1887 kaj presita per titutempaj literstiloj fakte estas nur traduko
aperinta nur en 1948!
►Ĝuste: la unua E-lingva verko de D-ro Esperanto aperis en februaro 1888
kun la titolo Dua Libro de l’lingvo
internacia, Kajero No. 1., kaj la
dua E-lingva verko en junio 1988 kun la titolo Aldono al la „Dua Libro de l’Lingvo Internacia”.
Hejmen