László Polgár: Eduku geniulon!

 

Libro pri unika pedagogia eksperimento

kaj vivovojo de la mondfamaj fratinoj ŝakmondĉampionoj

(en traduko de Jozefo Horvath el Győr)

 

 

 

Vivas nuntempe iu en Hungario, kiu antaŭ pluraj jaroj anoncis, ke li estas en la posedo de tia personeckonstrua tekniko, kiu povas disvolvi la kapablojn imanentajn en infanoj kun maksimuma efikeco aŭ almenaŭ je gradoj pli bona, ol la nuna –. Posl tiu deklaro multaj mokis, ridetis, sed distordiĝis ilia ridetaĉo, kiam la tri filinoj de la nomita pedagogo aperis kiel ŝakfenomenoj sur la firmamento de ĉi tiu praa mensa sporto.

Por mi ne estas diskuteble, ke Polgár László kunmezureblas sur sia tereno nur kun Teller Ede, Szentgyörgyi Albert, Gábor Dénes, Szilárd Leó, Neumann János (eĉ, povas esti, ke la komparo estas honoriga ne por Polgár László.)  Por mi estas nur unu afero nekomprenebla: kial ĉi tiu homo ne ricevis tuj inslitucian fonon, konstruaĵojn, ĉiaspecajn moralajn kaj materialajn subtenojn, por establi geniedukan lernejon? Kial ni ne taksas lin konvene laŭ lia valoro? Kiom da centoj da pedagogoj, kiom da centoj da jaroj devus labori por tio, kion Polgár László realigis dum dek jaroj?

Kaj ĉu ni ne devus diri al ni post ĉio ĉi: ni estas nacio indíferente rezignanta pri geniaj spirilaj atingoj, generacioj de geniaj gefiloj, malŝparanta sian futuron, mallonge: lando de malŝparantaj patroj?

(Szőcs Géza: Polgár aŭ la malŝparemaj patroj. Perdíta tuteco. Red. Tóth László, Kortárs Kiadó, Budapest, 1994)

 

 

Enhavo de la libro

 

I. Misteroj de pedagogia eksperimento

1. Anstataŭ enkonduko... la familio Polgár

 

II. Eduki eblas ankaŭ tiel

1. Pri la nuntempa lernejo

2. Ĉiu infano estas promeso

3. Genio: ĉu trezoro aŭ balasto?

4. Ĉu la infano fariĝu elstarulo?

5. Esperanto: unua stadio de lernado de fremdaj lingvoj

 

III. La ŝako

1. Kial la ŝako?

2. Kiel la Polgár-fratinoj ellernis ŝakludi?

3. Kiel ni ŝatigu la ŝakludon al niaj gefiloj?

4. Ŝako en psikologio, psikologio en ŝako

5. Pri la emancipiĝo de virinoj

 

IV. La senco de la tuta afero

1. La familio kiel valoro

2. En minoritateco

3. Ĉefatestantoj de la geniedukado: la feliĉaj infanoj

4. Estu via vivo etika modelo

 

 

 

Specimenaj ĉapitroj el la libro

 

I. Misteroj de pedagogia eksperimento

 

1. Anstataŭ enkonduko... la familio Polgár

 

,,Se mi ne estas por mi – kiu do estas por mi; sed se mi estas nur por mi – kial mi vivis?”

Talmud

„Neniu estas profeto en sia urbeto.”

Proverbo

,,La vero estas tre ofte persekutata, sed neniam neniigebla.”

T. Livius

 

Se en la 50-aj aŭ 60-aj jaroj, ie en Okcidenta Eŭropo iu diris: ,,Mi estas hun­­garo”, la unua reago de la ĉirkaŭaĵo sonis verŝajne jene: ,,Ĉu hun­ga­ro?! Tiam Puskás kaj futbalo... kaj 6:3…”, kaj tuj malfermiĝis la pordoj de interkomunikado. La unua reflekso je la fino de la 80-aj jaroj estas plejofte: „la Polgár-fratinoj... kaj ŝako... kaj Olimpiaj Ludoj en Seulo...” Kiel vi travivas ĉi tiun nekutiman popularecon?

Okazis ankaŭ al ni, ke en Okcidento oni ne sciis, kiuj ni estas, kaj oni komencis paroli pri „Polgár-oj kaj Rubik Ernő”. Oni miris kaj samtempe ĝojis eksciinte, ke ni estas tiuj Polgár-oj. Ni estas „la hungara miraklo, la tri fratinoj, la mondfamaj infanoj”. Ĉirkaŭ 40 000 laŭdaj artikoloj aperis pri ni. Oni skribis pri ni kompreneble ankaŭ malfavore, precipe en Orienta Eŭropo.

Eble ne ĉiam malbonvolo kaŝiĝas malantaŭ la rezervoj kaj duboj. Ĉu ne temas pri tio, ke oni timas: vi traktas viajn infanojn kiel ŝakfigurojn, marionetojn?

Se ni konsiderus niajn filinojn kiel manipuleblajn figurojn, nur kiel objektojn kaj ne kiel subjektojn de la edukado, ĉu ni povus atingi tiajn rezultojn? Sen la aktiva kunlaboro de ilia malfermita, libere decidanta kaj memstare aganta personeco ni povus atingi nenion. En tia edukado la aktiva partopreno de la infano almenaŭ tiom gravas, kiom tiu de la edukanto. Se ili ne volus kunfari, ili fariĝus vere marionetoj, sed el marionetoj ne edukeblas geniuloj. Mi ne forprenas, sed kontraŭe: mi donas la eblon por tio, ke la infanoj atingu la liberecon je laŭeble plej alta nivelo. Mi malfermas pordojn al la libereco. Praktike mi kreas la ŝancon, por ke ili faru tion, kion ili ege ŝatas. Krom tio mi priservas, psike flegas, fake manaĝas ilin; mi ebenigas por ili la vojon. Ne miskomprenu min! Dum la pasintaj 20 jaroj okazis ankaŭ, ke mi diris: ,,Vidu, infanoj, tion oni devas tiel fari!” Sed tio ne estis karakteriza. Tio konsistigis maksimume unu procenton, ĉar preskaŭ ĉiam komune ni priparolis ĉiujn aferojn, kaj mi lasis ilin decidi. Tutcerte ili ja ne estas marionetoj. En la tradicia lernejo la infanoj iagrade certe fariĝas marionetoj: frumatene oni vekas, sendas ilin en la lernejon, kie ili dum la instruhoroj estas tirataj kaj ŝovataj kaprice de la instruistoj kaj membroj de la samaĝa grupo.

Multo veras en tio. Tial okazas, ke sesjara infano en septembro ĝoje trapaŝas la sojlon de la lernejo, sed Kristnaske jam ne multe restas el lia ĝojo. Mi kredas al vi, ke kreivan homon oni ne povas formi sen memagado, kaj kontraŭ ilia volo ankaŭ viajn infanojn oni ne povus konduki ĝis la pinto. Tamen el tio ankoraŭ ne sekvas, ke tia infano fakte fariĝas feliĉa, aŭ ke li restas kontenta dum sia vivo.

Ne, kaj mi neniam diris, ke ĉiuj elstaruloj logike iĝas feliĉuloj. La atingopovo kaj sintaksado de la homo ne koincidas nepre. Povas okazi, ke iu samtempe estas genia kaj malfeliĉa. Senĝoja, ĉar lia vivo estas malfacila, ĉar la medio ne akceptas lin, ĉar li ne sukcesis atingi ian celitan esplorrezulton, ĉar certaj liaj aferoj disvolviĝis misŝance ktp., sed samtiel povas okazi ankaŭ la kontraŭo. Tiuokaze la geniulon akceptas lia medio, kaj li estas kontenta pri si, ĉar povas fari pozitivan saldon pri sia vivo, ĉar  utilas al siaj kunhomoj kaj atingas sukcesojn. Tiam el ĉio ĉi fontas feliĉo. Ne estas hazarde, ke demandante ,,malfacilan homon”, ĉu li refoje same aranĝus sian vivon, ni plej ofte ricevas la respondon: Jes”. Tio ja ne povus esti alimaniere: geniuloj estas almenaŭ samtiel feliĉaj, kiel la ceteraj homoj.

Mi ne asertas, ke la vojoj al genieco kondukas nepre ankaŭ al feliĉo, sed jes ja , ke ĝi kondukas tien pli certe, ol aliaj. Kio koncernas konkrete miajn filinojn, ili konfirmas – dank’ al Dio – ĉi-lastan aserton. Tiuj, kiuj opinias kontraŭe, verŝajne ne havas sufiĉe da informoj, aŭ eble envias aŭ ĵaluzas. Miaj filinoj estas fakte kontentaj, gajaj, feliĉaj homoj. Tiuj, kiuj konas ilin persone, povas konfirmi tion.

Permesu al mi nun demandi pri personaj aferoj. Kian vivkoncepton, kian mondkoncepton vi havas?

En la jaro 1968 aŭ ‘69, en la aĝo de 22–23 jaroj mi aniĝis al la komunista partio, kaj 35-jara (ĉirkaŭ 1981) mi eksiĝis – ĉefe pro mia konflikto kun la Hungara Ŝak-Asocio. Mi havis problemojn unuavice ne pri la teorio de marksismo, kvankam pri multaj aferoj mi neniam konsentis. Mi ne konsentis ekzemple pri tio, ke nek sian movadon, nek la socion ili konstruis demokratie. Mi ne konsentis ankaŭ pri ilia praktiko de edukado kaj pri tio, ke ili fakte kondamnis la geni- kaj elitinstruadon. Mi ne konsentis pri tio, ke ili neglektis la instruadon de politikaj geniuloj kaj elito. Mi ne konsentis ankaŭ pri tio, ke ili ne anstataŭigis la netaŭgajn, maljunajn gvidantojn per junaj kapabluloj.

Kio koncernas mian vivkoncepton: mia labortempo ekde mia 14-jara aĝo estas 15 horoj tage. Por mi la kvalito estas principa afero. Mi volis fari ĉion, ĉiam plej altnivele. La mezkvalitecon, la orientiĝon al la mezo mi rifuzadis laŭprincipe. Mi strebis al la pinto malgraŭ obstakloj, obeante la admonon de Michel de Montaigne: ,,Dum granda tempesto la maristo de l’ antikvaj epokoj alvokis Neptunon: Ho, dio! Vi savos aŭ pereigos min, tute laŭ via volo. Sed kiel ajn vi volas, mi stiros mian ŝipon, kiel necesas!”

Kia homo vi opinias vin?

Homo, kiun formis lia medio, sorto, la socio kaj li mem. Se mi pense trarigardas mian vivon, mi povas dedukti el ĝi mian karakteron, miajn ecojn. Se mi ekzamenas la trajtojn de mia personeco, mi povas rekonstrui mian sorton. Ĉar ili interefikas. Kompreneble troviĝas en mi ankaŭ t.n. etnaj distingiloj, kiel ekzemple la trostreĉita laboro, trosentemo, sopiro al atingoj, centra rolo de la familio, deziro disvolvi la kapablojn de miaj filinoj, kaj de tempo al tempo eble ankaŭ iom da agresemo, bruemo. Sed ne miskomprenu min! Mi ne asertas, ke mi ŝatas ilin ĉiujn, kaj mi ne asertas, ke mi volis disvolvi ilin en mi. Nur ke ĉi tiujn karakterizaĵojn elformis en mi praktike la sociaj efikoj.

Influis min ankaŭ la atakoj, kiuj trafis min flanke de aŭtoritatoj. Mi konfliktiĝis kun multaj homoj. Ĉi tiuj influoj, kvankam ili certe ankaŭ konstruis, pozitive formis mian personecon, malbonigis en certaj rilatoj la efikecon de mia laboro kaj mian sanon. Tre multe

mi laboris dum la pasintaj 25 jaroj. Tre malmulte mi dormis. Sekve de tio nun jam mi sentas iom da laceco.

De fojo al fojo oni akuzas vin: vi obstinas, vi ne estas sufiĉe diploma­t­eca, kelkaj eĉ opinias vin agresema. Kion vi pensas pri tio?

Laŭ mi, persistemo kaj konsekvenceco ne egalas al obstino. Sentemo pri problemoj kaj dinamismo ne egalas al agresemo. Tamen niaj sociaj kondiĉoj preskaŭ provokis el ni agresemon. Kiel virton mi konsideras, ke mi ne akceptis senprincipajn kompromisojn. Kompreneble mi ne opinias min perfekta, kaj en kelkaj kazoj mi certe estis jen obstina, jen eĉ agresema, sed oni devas scii, ke agresemo estas tre ofte sekvo de frustriĝoj, kaj da ili – mi kredas – ni ricevis abunde. La agreseman sintenon karakterizas malamikema, provoka, perforta, ataka kondutmaniero, kaŭzanta dolorojn kaj damaĝojn. Tio absolute ne validas pri mi aŭ ni.

Mi volis esti persistema kaj konsekvenca, sed ne obstina. Mi volis progresi al la starigita celo. Mi klopodis ne tro zorgi pro obstakloj, aŭ provis venki ilin. Mi klopodis resti fidela al miaj humanismaj principoj malgraŭ malfacilaĵoj kaj mizeroj, pasiva kaj aktiva ,,kontraŭstaro”, apertaj aŭ kamuflitaj atakoj. En kelkaj okazoj oni faris ĉion – almenaŭ tiel ŝajnis al ni – por tute neniigi nin kiel homojn. Tio trafis nin unuavice kaj rekte flanke de Szerényi Sándor (unua sekretario de la komunista partio inter 1929–31, iama vicestro de la kultura kaj scienca sekcio de la Hungara Socialista Laborista [komunista] Partio, prezidanto de la Hungara Ŝak-Asocio dum pluraj jardekoj), duavice kaj nerekte – kiel tio evidentiĝis el lia antaŭnelonga deklaro – flanke de Kádár János (estinta unua sekretario de la komunista partio, iama prezidanto de la Ŝak-Asocio). Ili verŝajne ne povis pardoni min pro mia pensmaniero, konstruita sur humanismo kaj juĝata kiel tro aŭdaca, kaj pro mia eksiĝo el la komunista partio. Tiutempe, jam ĉe nia dua renkontiĝo Szerényi akceptis min, eĉ ne salutante, per jenaj vortoj: ,,Vi estas fripono, anarkiisto” – kaj poste sekvis la minacoj. Post tio longajn jarojn ni ne rajtis veturi eksterlanden. Por povi elveturi al Okcidento ni ricevis pasporton nur en 1985. (Zsuzsa tiam okupis jam la unuan lokon en la tutmonda ranglisto de ŝakistinoj.) Estas karakterize, ke dum iu tiama gazetara konferenco Szerényi Sándor asertis: „Polgár László estas laŭ kuracista opinio ne tute normala homo.” Se ni ne atingus kun eksploda rapido la internacian avangardon, se ni ne tiom disfamiĝus, nia kariero estus povinta finiĝi ankaŭ tragike.

Laŭ mi ne veras, ke mi estas kverelema, malpacema, agresema, monavida, perfortema homo. Mi opinias min honesta, sincera, klaravorta homo, tre sentema je justeco. Mi havas grandan liberamon, scisoifon. Mi tre ĝojas, ke laŭ mia scio mi trompis neniun. Pri mia laboro mi starigas tre altajn postulojn, kvankam mi komprenas ankaŭ tiujn homojn, kiuj vivas alimaniere. Aliuloj eble konsideras min maksimumulo, sed mi preferas nomi min realisto optimisto.

La esenco de via pedagogia sistemo estas eduki geniulojn kaj feliĉ­ulojn. Demandante vin pri vi mem, mi ne povas ne scivoli pri via opinio, ĉu vi konsideras vin geniulo?

Mi povas diri nur, ke mi kreis ion, kion ĝis nun neniu kreis. En ĉi tiu senco eble: jes.

Ĉu vi estas feliĉa?

Ĉi tiu demando surprizis min, sed mi kredas, ke jes. Mi havas belan familion, feliĉan geedzecon, tri belajn, sanajn, feliĉajn, inteligentajn infanojn, kaj mi sentas krome, ke en mia laboro mi povas ĝui la ĝojon de kreado, ĉar mi efektivigis ion, kio restos daŭre. Mi kredas, ke mi estas feliĉa.

 

2. Ekiro el la mortopunkto: ĉu heredaĵo aŭ edukaĵo, donitaĵo aŭ ricevaĵo?

 

,,Mi ne kredas je genio, nur je persista, brava laboro.”

M. Reger

,,Iu ajn povas atingi mian nivelon, se li tiel diligentas, kiel mi dum mia tuta vivo.”

J.S. Bach

,,Ĉiu neplenumita afero ŝajnas nerealigebla al tiuj, kiuj ne kapablas je grandaj aferoj.”

J.F.P. Retz

 

Probable ankaŭ viaj obĵetantoj scias aŭ sentas, ke laŭ sia esenco la ŝakludo estas por vi nur rimedo, kiun vi uzas por realigi gravan, oni povus diri kulturhistorian celon. Kio do estas la esenco de via eksperimento kaj kiu filozofia problemo kuŝas en ĝi?

La esenco de mia pedagogia programo estas, ke laŭ mi el ĉiu sana infano edukeblas elstara homo, laŭ mia vortuzo, geniulo. Siatempe, kiam ni komencis ĉi tiun laboron kun mia edzino, ni tralegis amason da libroj kaj studaĵoj. Ni ekzamenis la infanaĝon de multaj eminentuloj kaj rimarkis, ke ĉiuj, kiuj iĝis geniuloj, tre frue specialiĝis pri iu kampo, kaj ni povis dokumenti ankaŭ, ke apud ili ĉiam staris patro aŭ patrino, pedagogo aŭ trejnisto ,,obsedita” – en la bona senco de la vorto. Do ankaŭ surbaze de niaj esploroj ni povis prave konkludi, ke geniulo ne naskiĝas: oni devas eduki lin. Kaj se eblas eduki elstarulon, ni devas nepre provi tion. Ni tiel faris, kaj nia provo alportis sukceson.

Finfine mi volus pruvi, ke la socianiĝo, ensocia disvolviĝo kaj kadre de tio la geniuliĝo de homo dependas unuavice ne de liaj denaskaj biologiaj fortoj; lia vivovojo ne estas antaŭdecidita ekde la naskiĝo, ĝi konsiderendas precipe kiel socia produktaĵo, konkrete: rezulto de edukado. Provoke esprimante, mi kutime formulas: geniulo ne naskiĝas, geniulo edukiĝas.

Per mia tuta sistemo mi volus pruvi ĉi tiun penson, kaj mia tuta vivo, miaj antaŭaj studoj, faritaj eksperimentoj, planoj por la estonto – ĉiuj direktiĝas al tio. Kvankam la ŝakrezultoj de miaj tri filinoj en pedagogia senco jam konvinke pruvis la pravecon de mia eksperimento, tamen mi ne asertas, ke ĉi tiu rezulto povus hodiaŭ decidi sola la plurmiljaran filozofian demandon, kiel interrilatas la denaska donitaĵo kaj la akirita ricevaĵo, se konsideri la naturan kaj samtempe socian karakteron de la homo.

Pri la pedagogiaj konsekvencoj de mia teorio mi certas, sed la ĝeneralajn filozofiajn koneksojn, kuŝantajn malantaŭ mia eksperimento, eĉ mi mem ne entreprenas definitive decidi. Ĉi-rilate, se uzi la vortojn de Wallon, mi diras nur: mi ne povas doni definitivan solvon, mi povas nur indiki direkton.

En la nunaj diskutoj inter filozofio kaj genetiko, ankoraŭ neniu starpunkto venkis. El ĉi tiu situacio mi volus elturniĝi per agadprogramo.

Mi pledas por la socieco, kaj povas aserti, ke sur ĉi tiu hipotezo konstrueblas kohera sistemo, sur kiu la pedagogio povas meti fide sian bazon, kaj pasante laŭ ĝi, kiel ankaŭ mia eksperimento pruvas, atingi sukceson.

Estas grava agnosko de via sukcesa eksperimento, ke vi estas invitita fariĝi protektanto de la sekva kongreso de la Eŭropa Societo por Talento en 1990 en Budapeŝto. Ankaŭ en la ĉi-jara kongreso de la societo en Zuriko bone senteblis la nedecidita diskuto, pri kiu vi pli frue parolis. Ekzemple Sebastian Coe, dufoja olimpia ĉampiono diris: pri la talento respondecas la socio. La mondfama fizikisto Manfred von Ardenne opiniis, ke la talento estas ne merito, sed donitaĵo. La prezidanto de la Monda Konsilio pri Talento, Harry Passow asertis: la talento estas eblo – talenta estas infano, se ni, edukantoj nomas lin tia.

Ĉe la disvolvo de mia sistemo mi eliras el du faktoj. Unuflanke el tio, ke la nuntempa genetiko scias ankoraŭ tre malmulte pri la homo; kion ĝi scias, tio rilatas unuavice al malsanoj. Aliflanke el tio, ke sana homo havas tiel elastan cerbosistemon kaj flekseblan genostrukturon, ke ĝia efikeco altagrade evoluigeblas per pedagogiaj rimedoj. La vojo antaŭ la pedagogio tiurilate estas libera, la infano estas evoluigebla, kaj el la vidpunkto de la intelekto li formeblas iel ajn. (La elstara hungara verkisto Illyés Gyula notis en sia taglibro pri la ĝenerale konata angla flegmo: ,,La angloj estas angloj sekve de siaj lernejoj, eĉ sian faman flegmon ili havas de tie, ne el la patrina utero.”)

La usona psikologo J. B. Watson emfazis memfide jam antaŭ pluraj jardekoj: se li ricevus dekkelkon da sanaj beboj, li povus eduki ilin laŭdezire tio, kion oni postulas de li: scienculoj aŭ krimuloj. Sekvante la saman koncepton, la soveta psikologo V. Turĉenko opinias: ,,Estas pli ĝuste ne diri, ke geniulojn oni malofte naskas, diru prefere, ke geniulojn oni malofte edukas.” Mi mem inklinas al la psikologia-pedagogia optimismo de Watson, Turĉenko, la japana psikologo Sunigi Suzuki kaj la aŭstra psikiatro A. Adler; ĝuste pro tio mi komencis disvolvi kaj esplori la kapablojn de miaj tri filinoj. La platon por tio mi jam ellaboris antaŭ ilia naskiĝo. Menciendas cetere, ke ekzistas t.n. talento-formadaj, geniul-edukaj lernejoj en Japanio, Israelo, GDR, Usono ktp. (ekz. la ,,Superbeba Farmo de Glenn Doman en Filadelfio).

Tiuj pensuloj, simile al mi, opinias, ke averaĝulo utiligas nur 20...25 procentojn de sia cerbopovo, kvankam ties kapacito ekspluateblus multe pli efike. La homo havas eblon utiligi sian cerbon de 1300 gramoj multe pli, ol 20–25%, sed oni devas tre frue komenci labori tiucele. La teamo de Glenn Doman konsideras la aĝon de tri jaroj la lima tempo, kiam la korpa, spirita kaj kreiva evoluo de infano ankoraŭ rimarkinde akceleblas. Ankaŭ mi proksimas al ĉi tiu starpunkto, sed la tempolimon mi traktas pli elaste.

Ankaŭ inter la hungaraj fakuloj troviĝis, kiuj pozitive pritaksas vian programon. Ekzemple d-ro Harsányi István, la eminenta hungara eksperto pri talentoesplorado jene aprecis vian laboron en la Hungara Radio (1986-07-12): ,,Laŭ mia konvinko, la eksperimento de la familio Polgár estas la plej grava hungara psikopedagogia eksperimento dum la miljara historio de nia ŝtato. (…) Tion mi kredas sen rezervoj... Watson ne povis pruvi siajn instruojn en la praktiko, ĉar li neniam ricevis tiun dekon da sanaj suĉinfanoj… Ĝuste pro tio mi konsideras ĝin la plej grava hungara psikopedagogia eksperimento, ĉar kun granda sukceso estas aplikataj la Watson-aj principoj; kaj ankaŭ pro tio, ke temas ne nur pri unu, sed tri infanoj. Tio fakte prezentas la plej interesan kaj fortan pruvon de la tuta afero. Ja kiam deduktiĝis el ajnaj genetikaj eksperimentoj, ke ili devas idente heredi la samajn kapablojn? Tutcerte neniam!... Tiu ĉi eksperimento tio estas aparte gravega eĉ pro la fakto, ke laŭ mia kono ĝis nun neniam doniĝis eblo eksperimenti tiurilate.”

Prave. La specifeco de mia eksperimento kuŝas en tio, ke ĝi estas – oni povas diri – familia grupeksperimento, kiun ebligis la naskiĝo de miaj tri filinoj. Sur ĉi tiu rezulto mi konstruas mian pedagogian optimismon. Surbaze de tio mi opinias: el ĉiu biologie sana infano edukeblas geniulo, ĉiu sana infano naskiĝas kun tiom da ĝeneralaj donitaĵoj, ke el li povas iĝi personeco de ajna nivelo. Laŭ biologia senco ne staras baroj antaŭ la evoluo de la personeco.

Tio do estas la elirpunkto. Ĉu vi resumus laŭteze la bazajn princi­pojn de via koncepto, por ke ni povu poste pridiskuti ilin aparte kaj detale?

Miajn pensojn mi resumus en kvin tezoj.

1.) La unua rilatas al la tradicia diskuto pri la rolo de naturaj kaj sociaj, denaskaj kaj akiritaj, hereditaj kaj „edukitaj” faktoroj. Antaŭ ĉio, mi eliras ĉi-koncerne ne el du, sed el tri faktoroj. La personecon de la homo mi konceptas kiel kompleksan unuon de tiuj tri faktoroj. En la personeco samtempe troviĝas (1) biologie kunnaskitaj donitaĵoj, (2) ricevaĵoj, akiritaj historie dum lia vivo kaj (3) respondaĵoj elbatalitaj kaj ,,elŝvititaj” de li mem. Tio estas, la valoron de la personeco konsistigas tri onoj: la interefika triopo de donitaĵo, ricevaĵo kaj respondaĵo. La personeco estas do samtempe:

donitaĵo de la naturo,

efiko de la medio kaj

kreaĵo de la individuo.

Ene de la triopa unuo mi konsideras decida ĉenero la efikon de la ĉirkaŭaĵo, de la socio. Prave, depende de la aĝo ĉiu el ili havas malsaman rolon: en la vivokomencaj monatoj plej regas la biologia efiko, dum la unuaj dek jaroj sendube la socio akcentiĝas ĉiam pli, poste jam plifortiĝas la propra aktivado de la personeco. Sed el la vidpunkto de la disvolvo kaj libereco de la personeco decida ĉenero montriĝas tra la tuta tempofluo lia socianeco.

2.) La sekva tezo rilatas al la interpretado de la socianeco. Ene de ĝi mi elstarigas du aspektojn. Unuflanke la tujapudan ĉirkaŭaĵon de la persono (familio, amikoj k.s.), aliflanke liajn pli distajn cirkonstancojn. La unua efektivigas la per-modelan ,,heredon”, la dua la socian-kulturan ,,heredon”. La homon do determinas krom la biologia heredo ankaŭ la efiko, la modelo de la familio kaj la historia-kultura ,,heredigo” fare de la pli vasta socio.

La socianeco apartenas al la naturo de la homo. La individuo mem travivas sian disvolviĝon sub la efiko de la sociaj fortoj kiel memrealigon. El tio sekvas, ke la edukado devas konsideri la infanon ankaŭ kiel kunaŭtoron.

3.) La tria tezo rilatas al la vojo disvolvi la kreivon. Mi opinias, ke ĉiu sana homo naskiĝas kun sufiĉaj biologiaj donitaĵoj, por povi specialigi tiun ĝeneralan donitaĵon en iu konkreta agadformo. Malsame al multaj aliaj pedagogoj kaj gepatroj, mi vidas la taskon de la edukado ne en tio, ke ni esploru kaj trovu en la infano la ,,donitan” aŭ kaŝitan kapablon. Supozante la ekziston de ĝenerala donitaĵo ĉe ĉiu infano, mi eliras el tio, ke ni devas eduki en li ian specialan kapablon.

Foje mi aŭdis vian replikon al rimarkigo de pedagogo, laŭ kiu geni­ulo naskiĝas kaj ne edukeblas. Vi respondis sarkasme: pli facilas ne eduki, ol eduki geniulon.

Jes, prave. Laŭ mia baza principo ĉiu infano naskita sana estas potenciale genia, kaj se oni sufiĉe okupiĝas pri li, li fakte iĝas tia.

4.) Mia sekva tezo estas, ke oni povas kaj devas konscie organizi la disvolvon de geniuloj, kaj ne sufiĉas cedi ĝin al la hazardo.

Memkompreneble, la edukado en si mem ne estas ĉiopova, ĉar ĝi dependas ankaŭ de la konkretaj sociaj kondiĉoj. Sed tion, ke ĝia efiko estas enorma, empirie pruvis miaj rezultoj.

Paralele al la diferencaj respondoj al la menciitaj biologiaj, genetikaj kaj filozofiaj demandoj, pri la rolo de la edukado konturiĝis – inter du ekstremoj – pluraj tendencoj en la pedagogio. Unu ekstremo estas la teorio de liberlasado. Ĝiaj reprezentantoj opinias, ke la kapabloj en la homo manifestiĝas eĉ tiam, se nenio estas farata tiucele. Laŭ tio, la tasko de la pedagogio estas lasi libera, kio jam ekzistas; en plej bona okazo oni nur ebenigu la vojon por tio. Ĉi tiu koncepto ofte citas la elstaran romian pedagogon Quintilianus (35 – 96 a.Kr.): ,,La instruanto devas esplori la denaskajn inklinojn kaj adaptiĝi al ili, ĉar kontraŭ la naturo ni ne povas agi.”

Al ĉi tiu tendenco oponiĝas la tendenco, kiu asertas la ĉiopovecon de la edukado. Ĝi citas interalie la francan filozofon C.A. Helvetius (1715–1771), kiu diris: ,,La edukado ĉion venkas. Donu al ni la edukadon, kaj ni, dum ne pli ol unu jarcento, ŝanĝos la karakteron de Eŭropo.”

Kvankam en la penso de Helvetius multo veras, kaj sur individua ebeno ankaŭ mi proksimas al lia koncepto, tamen en sociaj dimensioj mi neniel povas konsenti kun li. Ja fakto estas ankaŭ, ke la pedagogia efiko staras sub la influo de la socia medio: kaj kia estas la socia bezono, postulo, tia fariĝas la ĝenerala praktiko de la edukado.

5.) Mia kvina tezo estas la pedagogia humanismo, laŭ kiu la esenco de la formado de personeco estas strebado al la laŭeble plej perfekta memrealigo kaj plej kompleta feliĉo. Ĉiu homo strebu atingi la plej grandan rezulton, atendeblan de li, kaj realigi sin mem – tio povas alporti lian feliĉon kaj ankaŭ tiun de aliaj. Al la pedagogio taskas ankaŭ, ke ĝi celu – kie tio eblas – ne la averaĝon, sed la pinton. Taksante pozitive la elstarajn atingojn, ĝi fiksu kiel finan celon por si la homan feliĉon. Geniulon nome eblas kaj necesas eduki interalie tial,  ke tio garantias la plej certan vojon al feliĉo.

 

Aliaj Esperanto-rilataj verkoj de László Polgár:

Esperanto kaj ŝako (Esperanto-hungara – kun stelŝakaj problemoj)

Serĉu en sako, ŝercu en ŝako (ŝercoj, karikaturoj kaj ŝakvortaro)

Sagacaj saĝaĵoj (aforismoj, citaĵoj kaj proverboj)

Ne mortigu (Esperanto-hungara – 400 ŝakpozicioj kaj aforismoj, citaĵoj)

Ŝakitoj en kaĉo kaj peĉo (Esperanto-hungara – „ŝercludo” en tri aktoj)

701 literaj problemoj (Esperanto-hungara)

La ŝtelita stel’ (Esperanto-hungara – stelŝakaj problemoj)

 

Vendo: interesiĝu ĉe horjoz heliko kabelnet.hu

 

<<Ĉefpaĝo