Ĉefpaĝo

 

Samideano Dorosmai - la forgesita hungara Lafonteno

 

Fabloj ne modas inter pelataj minutuloj de la nuntempo, hastuloj kun mallongaj libroj, supraĵa atento pri vivprofundoj kaj spasmuloj de adaptiĝo al la altfrekvence girantaj ŝanĝoj.

 

Almenaŭ en Hungario, kie akriĝintaj vivkondiĉoj kaj alarmantaj panzorgoj lasas kurtan tempon por observemaj prikonsideroj. Inter tiaj cirkonstancoj daŭre forgesiĝas la siavive inde populara kaj konata fablisto János Dorosmai - elstara, se ne la plej granda moralrakontisto hungara en sia speco post la pasintjarcenta Ezopo András Fáy.

 

Li naskiĝis la 26an de aprilo 1886 en la Transdanubia vilaĝo Adásztevel (departemento Veszprém, Hungario) kiel infano de forĝisto. Pro la unufileco la patrino vartis, instruis lin pli zorgeme, ol kutime postulinde, li ellernis eĉ knabinajn "artojn", kiel kudrado, trikado, kroĉado. Por trovi pli bonajn vivkondiĉojn, la familio transloĝiĝis en Transilvanion (nun Rumanio), kie la atentema, ĉionekvida knabo finis studojn en komerca liceo kaj fervojista oficista lernejo. Ĉi lasta donis al li vivopanon por la sekvaj jaroj.

 

Jam dum la studotempo traglimadis lia liieratura talento, kies apogeon li alproksimis iom pretervoje: komence li verkis poemojn, ĉefe por la infana gazeto Cimbora (Kamarado) kaj la tagĵurnalo Aradi Közlöny (Bulteno de Arad). Unu post aliaj aperis liaj poemkolektoj en la 20aj jaroj kun la titoloj: Tücsökdalok (Grilkantoj, 1922), Hegyoldalon (Montoflanke, 1927), Mert szent a lant! (Ĉar sanktas la liuto!, 1927).

 

Ĉi tiuj versoj estas plaĉaj, interesaj, simpatiigaj, siatempe tre ŝatataj, tamen nek enhave, nek teknike tre postulemaj, pretendemaj - se ne paroli pri liaj fabloj versigitaj. Pri tio lasta ekatentis la redaktoro de Cimbora, la granda fabelkolektanto Elek Benedek, kiu patreme kaj amikeme konsciigadis la junan plumbravulon pri liaj oraj talentoj: la fablado kaj aforismado.

 

Ekspluatindan trezoron vidis en li ankaŭ Béla Vikár, la fama perEsperanta hungariginto de la Rustavelia epopeo Panterfela Kavaliro kaj tradukinto de fabloj de La Fontaine. Li rekonis, ke dank' al siaj inklino al filozofado, acerba humuro, akra observa kaj asociiga kapablo Dorosmai povas renovigi ĉi tiun artospecon.

 

En 1927 li transloĝiĝis el la tiutempe jam Rumania Transilvanio al la nordokcident-Hungaria urbo Sopron. Li ankoraŭ aperigis unu poemvolumon, la lastan, titolitan Én szeretem az egyszerűséget (Mi ŝatas la simplecon, 1928). Fakte, karakterizaj estas ĉi subaj versoj pri lia personeco:

 

"Oni konstruu ajnan palacon,

Mi nur vivos plu en kabano.

Animo simpla kaj pura estas por mi

riĉega, plej kara ornamo."

 

Li vivis laŭ ĉi tiu principo modeste, sen sinrimarkigo, prefere silente observante, primeditante la esencon post ŝajnoj kaj aperaĵoj, kaj koncizigante ĝin en spritaj, frapaj fabloj kaj aforismoj. En varia sinsekvo aperas en ili la bildigaj figuroj de homaj kondutoj en formo de bestoj, plantoj, reviviĝintaj objektoj, kiel ekz. turhorloĝo, motoro, tranĉilo ktp. kaj ankaŭ homoj.

 

Diference de Krilov kaj La Fontaine, atakantaj ofte kun senindulga ironio, tranĉa sarkasmo kaj ruza subrideto, li meditas boneme, sinreteme - neniam forgesante esti mem ne perfekta.

 

La aŭtora opinio neniam altrudiĝas, sed konvinkas per profunda saĝo, prilumado de kaŝitaj veroj, vestitaj en sprita, varia vesto. Dorosmai ne kritikas akre, nur balancetas la kapon, ne donas rektan moralon didaktikece, kiel Ezopo aŭ Lessing, sed prezentas epizodon, plektitan ĝenerale el brila bazideo, fine de kiu iu el la protagonistoj eldiras la sentencon.

 

Dorosmai malofte skribas pri politikaj aktualaĵoj, kaj se tamen, preskaŭ ĉiufoje mallerte, kun perforta nenatureco, perfida travideblo aŭ evidenta maltrafo, ekz. pri la teorio de rasoj (Deveno), cionismo (La cionista Azeno), teritoriaj perdoj de Hungario (La granda arbo kaj ĝiaj branĉoj).

 

La motivojn li trovadis pretere-nevole: promenante surtrate, observante naturajn fenomenojn, bestojn, plantojn kaj suferante sub superemo de pli alte postenitoj aŭ babilante kun siaj kolegoj. Tial liaj epizodoj estas tre vivproksimaj: noveletoj miniaturoj.

Unu post alia aperas liaj volumoj: Kis mesék nagyoknak (Malgrandaj fabeloj por granduloj, 1936), Ferde magyar tornyok között (Inter kliniĝintaj hungaraj turoj, 1940), Akinek nem inge, ne vegye magára (Kiu ne sentas sin nazmuka, ne viŝu la nazon, 1942), kaj apogee de lia verkista kariero la preskaŭ 500-paĝa kolekto: Mesék, aforizmák (Fabloj, aforismoj, 1943).

 

La postmilita socia atmosfero stalinisma, saturita kaj superombrata de suspektemo, snufado post malamikoj ĉie ne favoris al fablado, tiel povis aperi de li nur la volumo Fabeltjes voor grote mensen (Fabeletoj por grandaj homoj, 1953) en la nederlanda kaj kelkaj fabloj kaj priliteraturaj artikoloj en diversaj gazetoj, ĉefe en la ĵurnalo Kisalföld.

 

Jen kiel rememoras Sándor Csanády pri la maljuniĝanta Dorosmai: "Kune ni iradis tra kampoj kaj arbaroj, de printempo ĝis aŭtuno... Multaj fabloj liaj naskiĝis el observoj, meditoj, sed multaj ankaŭ el internaj bataloj. Li forpasis por la eterna ripozo kiel interne laciĝinta homo. Dum liaj lastaj jaroj malofte ni renkontiĝadis, unufoje en ĉiu monato, kaj tiam li kutime elverŝis la profundan aflikton de sia koro. La brilo de liaj novaj fabloj, restintaj en manuskripto estas pala, brilis nur lia - por la ekstera mondo montrata - optimismo."

 

Grava merito lia estas la revivigo de la artospeco fablo, konsiderata ne plu vivokapabla. Unu post alia aperis liaj fabloj kaj aforismoj en pluraj lingvoj (germana, nederlanda, franca, itala) en la gazetoj de precipe okcidenteŭropaj landoj. De Echo publikigis serion da ili kun la titolo: "János Dorosmai, la hungara Lafonteno”. Du jarojn post lia morto aperis modesta volumeto Esperanta, titolita Fabeloj de János Dorosmai (1968) en ankaŭ kvalite modesta traduko, ne unufoje kaŝanta la pensajn profundojn de la granda fablisto. Iom neinda omaĝo al la esperantisto Dorosmai, kiu estis ne nur ĝisosta konvinkito pri la valoroj de la Zamenhofaj idealoj, sed ankaŭ ĝia enpraktika batalanto: kunfondinto de la unua Esperanto-grupo en Arad (nun Oradea) kaj gvidanto de pluraj Esperanto-kursoj en Sopron en la dummilitaj jaroj. Jen plusaj meritoj inter la ceteraj, kiujn ne lasis ekkoni lia modesta personeco, sed kiujn ni, esperantistoj ne devus forgesi. Sed juĝu prefere la leganto...

 

Jozefo Horvath

 

Ĉefpaĝo