Ĉefpaĝo

Kálmán Mikszáth:

La fraŭlino el oro

El la hungara: Jozefo Horvath

Enkonduko

S

injoroj, se la diabloj en la infero foje ekhavus la ideon, konstrui urbon, ĝi estus sendube tia, kia Selmecbánya.

Pardonu min la tiea meritplena magistrato pro ĉi tiu mal­laŭdo; ĝi celas esti nek ofendo, nek moko, precipe rilate al la loĝantoj tie, kiuj ja neniel kulpas pri tio, ke iliaj prapatroj konstruadis sur tiel fola loko. Afabla leganto, kiu ankoraŭ ne veturis en tiu kurba lando, imagu al vi trimil montopintojn, samtiom da valoj, dekkelkajn rokojn, dense tra­konstruitajn per domoj de ĉiaj formoj, kies antaŭo estas ofte trietaĝa, dum la malantaŭo modeste ĉeflankiĝas al monto.

Se vi iras tra ĉi tiu urbo, pavimita de la naturo, via koro ĝiselflue pleniĝas de humanismaj sentoj, kaj kortuŝite vi ek­suspiras: "Ĉu eĉ ĉi tie loĝas homoj!"

La regiono estas teda, malbela, la vetero malagrabla.

La frosta Szitnya, "amatino de nuboj", perforte tiras al siaj sekiĝintaj mamoj siajn amatojn, kien ajn ili klopodas. Kaj se ĝi ne ĉehavas nubojn, ĝi montras sin ofendita, kaj blovas kiel eterna fraŭlino. Do se ne pluvas, vento siblas tra la zigzagaj stratoj kaj intervojetoj.

Deprima urbo estas tiu ĉi! La aero estas venena pro minejaj haladzoj, pro ĝia akvo kreskas kropo sur la kolo de palvizaĝaj knabinoj kaj malspritaj viroj. Ĉe la triajara rekrutado taŭgis nur kvar el sescent armematuraj junuloj, por esti "homo de la imperiestro”. (Mi preskaŭ hontas skribi pri tio.)

Foje mi vidis en la "inspektoreja" strato grandaĝan virinon grimpi supren anhelante kaj turmentate pro laciĝo, kun gapige granda korbo surdorse (ja en Selmecbánya oni aŭ suprengrimpas, au malsupreniras; tertium non datur.

La korbo fumis, kiel kamentubo. Mi kredis, ke ia aĵo ŝia bruliĝis ene, do mi postkriis la malfeliĉan slovakinon:

- Avino, brulas via korbo!

Ridetante ŝi turnis al mi sian stangrizan vizaĝon, kaj diris kun patrina fiero:

- Ej , ne ja. Mia Nacko pipas en ĝi.

Kaj fakte: diablido adoleskanta sidis kaŭre korbofunde, kiu jam pipfumadis, kaj kiun la patrino ankoraŭ devis porti surdorse.

Nenie en la mondo estas la Dia prizorgo tiel partiema, kiel en Selmecbánya. Por la surmonte loĝanta Stevo Csemez la suno leviĝas unu horon pli frue, kaj subiras unu horon pli malfrue, ol por lia senpera najbaro, la subloĝanta Stevo Kutlik, kaj plue: la geografia situo nenie montras tiel originalajn tra­fikajn cirkonstancojn, kiel ĉi tie.

La filino de gesinjoroj Csemez, Kristina ekzemple elstariĝas posttagmeze en la verde farbitan dompordon, kaj kiam per siaj nigraj okuloj revemaj ŝi ekvidas fraŭlinon Bohuŝka Mirkowszki sur la najbara montokresto promeni en la ĝardeno, ŝi salutas ĉi tiun afable, per klino de sia mirinda kapeto, kaj per freŝa, sonora voco transdemandas:

- Ĉu vi tagmanĝis, Bohuŝka?

Bohuŝka turnas sin je la afabla, agrabla kaj konata voĉo, kaj saltante kuras renkonte al la malgranda Kristina ĝis la rando de la montokresto, kie komenciĝas profundo faŭkanta; ili estas apenaŭ dudek paŝojn unu de la alia: povas babili laŭplace:

- Jam eĉ forgesite. Kie vi estos hodiaŭ?

- Hejme - respondas Kristina.

- Ĉiam nur hejme! Estus pli bone, se vi transvenus al mi post­tagmeze.

- Mi mem volus, Bohuŝka, ĉar mi havos netolereblajn gastojn... homojn malbelajn...

- Nu, nu, nur haltu! Kiuj estas tiuj tre malbelaj homoj? Ĉu vere malbelaj?

La bela Kristina ekridis. Aŭdinte ŝian sonoran ridon, ĉesis kanti la najtingaloj en la "nigra makiso". Ili atentis al la pli bela voĉo.

- Vere malbelaj? Tiaj ja, Bohuŝka. La maljuna mingrafo estos ĉe ni kaj profesoro Csutkás.

- Hu, Kristina, do vi vere devas transfuĝi al ni.

- Mi ankaŭ farus, se vi ne estus tiel malproksime.

Kaj fakte, de la domo Csemez ĝis gesinjoroj Mirkowszki kuŝis vojo pli ol unu kaj duonhora, ja oni devis descendi ĝis la Luterana preĝejo, ĉirkaŭiri la urbon direkte al Szél-mino kaj sur ŝtona ŝtuparo apud la katolika domo de Dio suprengrimpi ĝis Klopacska, de kie jam kondukas tolerebla vojo ĝis la domo Mirkowszki.

- Malgraŭ ke malproksime, Kristinjo, ĉu ĝene por vi?

- Ne, ne, Bohuŝka... se antaŭe mi vin vizitadis, kaj ves­pero min trafis, mi povis tranokti ĉe vi, - sed nun... nun, vi scias, vi ja scias... neelble...

La animitan, belegan vizaĝon de Kristina inundis ruĝo. Okul­katena feinkoloro, eĉ ĉielarko povus proenvii.

- Prave, prave... Tiu knabo sentaŭga! Eĉ pensi pri li... ­- rediris Bohuŝka humorperde, - mi eĉ forgesis, ke li estas en la mondo.

Kristinjo senvorte rigardis malsupren en la valfaŭkon, sur kies fundo kaj flankoj, kiel ekdancintaj terbuloj fabelaj, ekvivis la tegmentoj, nigrigitaj de la tempo, kaj komencis moviĝi, ŝanceliĝi, kvazaŭ volante ekvoji ien al la Baka-minejo.

- Venu do vi, karaj! Venu vi, Bohuŝka...- proponis Kristina, kaj ektiris la blankan tulan tukon sur la kapo tiel profunden sur la okulojn, ke nenio vidiĝis el la bela vizaĝeto krom la pinto de la mentoneto - peceto da ĉielo.

 

Unua ĉapitro

Sinjoro instruisto Csutkás kaj sinjoro Demetrio Luppán estos prezentitaj al la afabla leganto

La geedzeco estas certe unu el la plej belaj aferoj ĉi-monde. Dio min gardu, ke mi ĝin fordisputu de la sekva generacio; ĉar se ni jam trinkis el la cirbotelo, trinku ankaŭ la cete­raj, laŭ la logiko de la cigano en la anekdoto. Do se mi ĝin ne malaprobas ĉe la postrestontoj, mi havas nenian kaŭzon - retrorigarde en la tempon - kritiki inter niaj antaŭuloj ankaŭ kavaliron Demetrio Luppán aŭ sinjoron instruiston Csutkás, pro ke ili sopiris en tiun varman ban­akvon, enpaŝinte en kiun oni baldaŭ emus eksteren.

Pli granda malfeliĉo estas, ke la inklino tiris ilin al la sama bankuvo, ilin, kiuj estas laŭeble plej grandaj amikoj ekde tiom da jaroj.

Ja, karaj gesinjoroj, tio ne estas miriga ĉe homoj, kiuj senĉese kunestas, inter kiuj reciprokaj estimo kaj konsento regas, kies naturo, inklinoj kaj pensmaniero kunfluas en certan samformecon, kaj kiuj tiel longe kunlaŭdadas, kunobser­vadas la Kristinjon de sia tria similulo, anima-korpa amiko, kemiprofesoro Stefano Csemez, ĝis ili enamiĝas al ŝi ĝis la oreloj.

Almenaŭ mi konsideras tre natura, ke tio devis okazi tiel kaj ne alimaniere. Samtempe ekbrilis en ilia koro la "somero de maljunuloj" kaj la sama floro enradikiĝis en la sekaj grundoj. Se io min mirigas, estas nur, ke sinjoro Stefano Csemez mem ne enamiĝis al iu, ja ili estis unu animo en tri korpoj, kaj ekde la mondokreo neniam estiĝis inter ili ajna pridisputinda demando aŭ diferenco de opinioj, se ne koncerne la ĝuon de flartabako.

Ĉi-kampe la tri sinjoroj estis memstaraj potenculoj. Kavaliro Luppán ja asertadis, ke la flartabako devas esti enspirata, samkiel hufmagneto aŭ frotita sigelvakso altiras nadlon aŭ papereron - do de malproksime; por nenia rezono oni proksimigu la tabakon al la nazotruoj, devalutante tiel la ĉielan plezuron, kiu laŭ ĉi metodo atingas frenezigan gradon. Sed sinjoro instruisto Csutkás ne povas tion akcepti, li kolektis sian sciencon same ne sur sterkamaso, por ke per ia surfaca kaj nenatura... nenatura kaj individuaĉa... individuaĉa kaj malbona kutimo li lasu fali tiun kardinalan principon, laŭ kiu nazotruoj estas kreitaj rekte por esti enŝtopataj per tabako. Kaj zorge enŝtopataj. La nocio de truo ja mem sugestas la nocion de ia manko. Se ne alian, almenaŭ tiun de korpa kontinueco. Manko estas forigenda! Kaj per kio ĝi forigendus, se ne per tabako?

Sed la afero farendas kun certa modereco kaj bongusto. La ujo devas esti dece submetata dum la satigado de la nazo, pin­ĉate inter la montro- kaj dikfingroj, por ke la konscio pri la perdo de falanta tabako ne ĝenu la plezuron. Koncerne ĉi punkton, t.e. la subtenadon de la ujo, viro povas elmontri pli da gracio, ol sufiĉas, por loge forturni la kapon de ĉiuj virinoj.

La opinion de sia meritplena kolego konfesas ankaŭ sinjoro Csemez, sed kun la esenca diferenco, ke la subtenado de la ujo estas nura sensencaĵo; flartabakanto, staranta sur alta ŝtupo de perfekteco certe ne submetas sin al tia koncepto; vera fakulo - dum la superflua tabako faladas - eligas la langon, kaj subkaptas la perdiĝontajn erojn. Ĉi tiu estas la sola ĝusta sistemo laŭ sinjoro Csemez, kiun defendi li konsideras sia devo ĉiufoje, kiam necesas.

Krom ĉi detale konturitan diferencon de opinioj nur profun­diĝema esploranto kapablas trovi iomete diferencajn ecojn inter ili, ankaŭ kies figuroj, vizaĝoj preskaŭ samformiĝis kun la tempopaso; eĉ la haroj, ekde kiam kavaliro Luppán portas perukon. Malgraŭ tio ni ne konsideras afero superflua, lasi fali kelkajn vortojn por la pli funda konigo de ĉi meritplenaj viroj, prezentante pli detale almenaŭ sinjorojn Csutkás kaj Luppán. Sinjoro profesoro Csemez estas intera fenomeno kaj proporcia miksaĵo de tiuj du; ĉiuj inteligentaj homoj, eĉ palpe,  plej klare orientiĝas pri li.

La identiga priskribo de sinjoro Csutkás, ekstraktita laŭ­vorte el lia pasporto de la pasinta jaro, estas jena:
Religio: Luterana

Naskiĝis en: Podzencsok, departemento Trencsén
Aĝo: kvardekok-jara.
Vizaĝo: oblonga
Nazo: normala
Okuloj: bluaj
Haroj: blondaj, grizetiĝantaj
Speciala konilo: nazo ruĝa.

Ankaŭ per la priskribo de la persono de kavaliro Luppán ni tuj pretos menciante, ke en lia pasporto, post la plenigo de la koncernaj rubrikoj, vidiĝas diferenceto nur en du punktoj, vizaĝo: "ovala", speciala konilo: "nazo malhele blua".

Kontraŭe, kiom pli vastan kampon malfermas por kontemplado la spirita mondo de ĉi tiuj viroj!

Sinjoro instruisto Csutkás estas fanatika pedagogo, vera Pestalozzi, kiu elirante el plej modernaj principoj fundamentas siajn sukcesojn instruadajn per la amo de siaj disĉiploj, trovas en ĝi sian rekompencon kaj ĝistede fanfaronadas per ĝi. Li parolas malmulte, en silenta enprofundiĝo sidadas ĉiuvespere inter siaj du amikoj, nur malofte levas la okulojn, faras laŭ sia konata metodo unu tiron el la tabakujo, kaj silente murmuras: "Ili kroĉiĝas al mi..."

Poste li fermas la okulojn, ŝajnas aŭskulti la amikojn, foje-­tempe hm-hm-adas kaj kapjesadas, certigas ilin perkape, dormetiĝadas, vekiĝadas, kiel kokino sidanta sur balancilo.

- Jes, jes... ili kroĉigas... - li vekiĝas alarmite kun ĉi tiuj vortoj, ĉirkaŭrigardante senkomprene.

Liaj amikoj, kiuj jam scias, ke sub tio li komprenas la amon de siaj instruatoj, ekde multaj jaroj tiomgrade alkutimiĝis al ĉi ade-reaj ekvokoj, ke ili konsideras tion nur kiel pens­anstataŭigajn "hm" kaj "hja", kaj trovas tion tute natura. Sinjoro instruisto Csutkás estas homo vaste respektata, kaj kvankam en lia pasinteco ne troviĝas tiom da brilaj kaj malĝojaj memorindaĵoj, pri kiuj kavaliro Luppán povas fieri, tamen mi devas mencii, ke jes ja, okazis al li mirinda evento, kiu lin levas en la senperan proksimecon de la literaturhistorio.

Li estis la profesoro pri poetiko de Petġfi!

Aŭdu, gesinjoroj, tiu de Petġfi! Ĉu iu edukus pli valoran homon, ol lin por la nacio? - Li, sinjoro instruisto Csutkás, donis al li la rudimentojn. Nu, kiu povus diri, ke la rudimentoj ne estis bonaj? Neniu. Parolas la faktoj, ĉiam la faktoj... vere nur la faktoj.

Kvankam malicaj langoj flustradas, ke onidire pri li skribis Aleksandro Petrovics (sinjoro Csutkás kutimas lin mencii per ĉi tiu nomo): "tamen min kvalifikis pluraj miaj profesoroj-­azenoj per ’nekontentiga’, mi falis ankaŭ en poetiko”, sed ĉar parolas la faktoj, ĉiam kaj ĉie, la faktoj diras, ke tio ne estas vera, la aŭtentika notregistro ja troviĝas ĝis-ĉi-tage en la arkivo de la lernejo, kaj el ĝi evidentiĝas, ke Petġfi ricevis de li bonan noton. - Ĉar li ja tuj rekonas, en kiu kio kaŝiĝas!

Pri ĉi tiu Petġfi rakontiĝas en Selmec romantika legendo, pri kiu ĉiu scias ion, sed tute neniu ĝin konas, nur sinjoro instruisto Csutkás.

Generacio sekvas generacion en la granda, flave farbita liceo, sed ili eĉ ereton ne forprenas el la legendo pri Petġfi. Fidele antaŭuloj ĝin transdonas almemore de posteuloj, kaj la rememoro zorge vigilas super ĝi, kaj konservas ĝin, kiel homo gardas siajn okulojn. Ĝi tie ĉiam-eterne vivos tiel manke-­nekomplete, kiel mi trovis ĝin kvaronan jarcenton post la restado tie de la poeto.

Se sinjoro Csutkás volus paroli!... Li scias! Li devas tion scii, ĉar al li ja la legendo rilatas.

Sinjoro Csutkás ne estas homo fermanta sian buŝon pri tiaj aferoj, kaj temas ne pri ke, li ne volus rakonti: li volonte kontentigas la plaĉon de siaj amikoj kaj konatoj, sinjoro Csutkás estas komplete "bona homo", kiu povas nei nenion al ili; kaj ili sufiĉe lin petadas, demandadas, sed por kia celo, se li havas la econ, ke krom la "praelection" kaj teorio de flartabakado pri nenio alia li kapablas paroli longe. La monotoneco kaj specifeco de lia tridekjara instruista kariero faris por li afero neebla, prezenti ion ajn krom parkeritaĵo.

Nur vino povas malligi al li la langon, kio ja ne povus esti obstaklo rakonti la legendon, ĉar sinjoro Csutkás tre ofte trinkas vinon, kaj ekde pluraj jaroj en tiaj kazoj ĉiam pri­diskutiĝas ĉi aventura kaj malklara parto de la meritplena vivo en la rakonto, ke la pufhara Petrovics loĝis tie, sur la monto super la liceo ĉe la maljuna fisk-oficeja hajduko Ma­zur, kies filo antaŭ nelonge revenis el la legio, kie li rice­vis pordistinge sur vizitkarto gluitan pecon da bandaĝo, ŝiritan el la tuko, per kiu oni pansis la sangantan kruron de la vun­dita Garibaldi. Kio? Ĉu ekzistas pli alta honorigo? Aŭ ie ekzistas pli granda heroo, ol Garibaldi en la historio kaj de la Malnova, kaj de la Nova Mondoj? Ne ekzistas, kiu dirus, ke ekzistas? Neniu asertus. Kaj sinjoro Csutkás ankaŭ ne konsilas tion, ĉar tia homo ekhavus malfacilaĵojn kun li, kun liaj argumentoj. Ĉar argumentoj estas akra armilo, neesprimeble akra armilo... Kiu ne kredas, al tiu li pruvos tion.

Ni vidu ekzemple la kazon de carino Katarina...

Kurte kaj koncize, en tiaj okazoj sinjoro Csutkás malprok­simiĝas tiagrade de la baza penso servinta por eliro, ke revenonte li jam dormemiĝas, lia kapo sindone velkas super la tablon, kaj li balbutetas duone cisdorme, duone jam transe: "Ili kroĉiĝas al mi...", kaj li transglitas en dormon.

Sed kavaliro Luppán estas homo, ho alispeca! Nura babilo, la korpiĝinta malfermiteco, liajn rememorojn li ne tenas sub seruro. Li rakontas eĉ aferojn, kiuj neniam okazis kun li, pri kiuj sole li imagas, ke li travivis, trasuferis ilin.

Ĉi tiuj estas malgajigaj rememoroj, dolore tremigantaj lian koron dum la rakontado, eltordantaj larmojn el liaj okuloj. Tamen li refabeladas ilin, ĉar agrabla estas al li ĉi pia malĝojo.

Lia vizaĝo animiĝas; lia voĉo fariĝas milda, supla, kiam kun plej sinceraj signoj de la emocio li revokas elmemore la morton de la bedaŭrata edzino: kiel la karmemora kuŝis tra pluraj tagoj en la lito, luktante kun la neniiĝo; kun kia zorgego li gardosidadis tage-nokte ĉe la agonianta patrino, kiu - albrakante al si lastafoje siajn etulojn alkore - ­diris al ili kun velka rideto: "Ne ploru, mi revenos por vi, mi vin kunportos".

...Kaj ŝi post nelonge kunportis ambaŭ.

La malgranda Laĉjo mortis duonjaron poste je pulminflamo. Dio mia, Dio mia, kiel saĝa, kiel afabla infano li estis !

Sinjoro Luppán daŭrigus tiel pri mil kaj unu aferoj, rilataj al la eta Laĉjo kaj la postmortinta filino Estera, se sufoka plorsingultado ne superregus liajn vortojn...

... Kvankam en ĉiuj ĉi aferoj eĉ vorteto da vero ne kaŝiĝas. La pasintecon de kavaliro Luppán, ekde lia infanaĝo ĝis la hodiaŭa dato, konas ĉiu homo en Selmec, kaj certe tre bone scias, ke li neniam havis edzinon, sekve ankaŭ infanojn.

Sed eĉ se oni scias la malon, oni lin ne kontraŭdiras, ĉar li tion sankte kredas, kredas sen esti proe mense perturbita. Ne, ne, al la mingrafo (en Selmec ankaŭ la filo heredas la rangon de la patro) tute ne mankis klapo en la kapo.

Li estas saĝa, brava kaj honesta homo, kun ĉiuj karakteraj trajtoj de fraŭleco, sed en ĉi unu afero tre unika, tre dis-kutima.

Pluraj homoj rekondukas la aferon al tio, ke kavaliro Luppán iam estis enamiĝinta al juna, bela knabino, kiun ŝiaj gepatroj ne volis edzinigi al li. La knabino malgajiĝis proe tiom, ke ŝi glutis venenon, kaj mortis inter teruraj suferoj. Al la trosentema humoro de sinjoro Luppán (vere trosentema deklaras lin la Selmec'anoj) forte efikis ĉi tiu evento, kaj li falis en altan febron, el kiu apenaŭ li povis restariĝi.

Dum ĉi tiu malsano, daŭranta du monatojn, okazis kredeble lia ofte rememorata familia vivo, ĉi-dume naskiĝis, kreskis kaj mortis lia trezoreto: la malgranda Laĉjo kaj la blonda, anĝel­vizaĝa Esterinjo...

Eble iomas vero pri tio, sed ni havas finfine nenion komunan kun tio, kaj laŭpromese prezentinte ambaŭ bravajn sinjorojn, ni povas kun trankvila konscienco transiri al la dua ĉapitro de nia rakonto, kiu - ĵure mi promesas - ne estos tiel teda, kiel la unua.

Dua ĉapitro

Deŝiro de floreto - tri manoj etendiĝas

Kiel menciite de la ĉarma Kristinjo en la enkonduko, kavaliro Luppán kaj sinjoro Csutkás estis gastoj de sinjoro Csemez ĉi­-posttagmeze por iom da fantoludo. Ĉi nobla amuzo okazis kutime alterne, foje ĉe unu, foje ĉe la alia. Hodiaŭ venis la vico de la "orfaristo". Tiel oni nomis epitete sinjoron Csemez pro lia eco, ke li senĉese rompis al si la kapon pri orfarado, kaj esprimis ĉiun nocion per oro. Maja pluvo egalvaloris por li kvintalon da oro; se li laŭdis iun inter siaj instruatoj, li diris, ke ties cerbo kaj diligento valoras oron, kaj se li bondeziris al iu, ankaŭ tion li esprimis en oro: "ĉiuj haroj viaj fariĝu oro!" ktp. Tio estis lia malforta flanko, sed vidante liajn multajn bonajn ecojn, oni povis pasi preter tio kun bona konscienco.

Do ili fantoludis, nome en la ĝardena laŭbo. La vitoj, en­truditaj en la Selmec'an grundon, pruviĝis lauŝajne maldika korpo sur la latoripoj, kaj la suno nemalhelpate trabrilis sur la tri kalviĝantajn vertojn, eltordante terurajn ŝviterojn el la bravaj sinjoraj personoj. Feliĉe, la bela Kristinjo - laŭ supera komisio - regaladis ilin per refreŝiga biero, kiu tenis ilin daŭre viglaj kaj atentaj en la velkiga varmo. Kristinjo mem sidis apud la patro, rigardante liajn kartojn, kio povis esti tre utila, ĉar li jam plurfoje elvokis: "Oraj kartoj venas al mi!"

Kontraŭe, kavaliro Luppán kaj sinjoro instruisto Csutkás estas hodiaŭ veraj "dupoj", eĉ la "bela tercio" ne funkcias por ili, ĉiupase ili stumbladas-faladas, kaj ridetante kaj kun tia pacienco ili akceptas la batojn de la sorto, falantajn al ili sur la nukon, ke sinjoro Csemez konsideras afero ĝusta, doni konkretan formon al sia miro:

- Horribile dictu... Hodiaŭ vi estas tre distrataj! Hodiaŭ vi estas, estimataj sinjoroj, vera orminejo. Mi jam gajnas la kvinan forinton. Noch a' Glas, Kristin!

Sekve de ĉi "ora" deziro la kara infano stariĝis, kaj verŝis bieron el unu de la kruĉoj, entombigitaj en la glacia sino de sitelo, starigita sub rozarbeto, unue al la patro, poste al la ceteraj, kiuj kun dankoplenaj okuloj ĝin akceptis el la blankaj manetoj. ­

Sed ĉi tiuj dankoplenaj rigardoj havis tre suspektindan aspekton. Iom kompetenta psikologo povus malkovri en ili diversajn kombinaĵojn: amsopiron, deziron, esperon kaj kontentecon. Ja ili havis kaŭzon kontenti pri la elektito de sia koro. Ŝi estas tiel belega, kvazaŭ ŝi estus ne de patrino, sed naskita de la libera, kaprica fantazio de poetoj, kiu traflugas super la universo, elektas kolorojn de feaj floroj por la vizaĝo kaj lipoj, pruntas la formon de la frunto ĉe la ĉielvolbo, la sveltecon de la staturo ĉe susurantaj kanoj, la brilon de la okuloj ĉe diamanto, ties formon ĉe migdalo, la koloron ĉe la malhela nokto; kaj kion ĝi pruntas ĉe la rozo, rubeno, roso, sunradio, ĝi esprimas kun peka tro­kuraĝo per ses literoj: ideala.

Tia idealo estis Kristina.

Mem la brava sinjoro Csemez, kiun ja krom la beleco de oro nenio plezurigas, ne povis ne murmureti al si, kiam li foje­foje ĵetis deflankan rigardon al la jam plenkreskanta junulino (Kiel rapide kreskas ĉi tiuj infanoj!): "Ecce! mulier formosa..."

Kaj kiam foje lia kolego Csutkás rimarkigis al li inter kvar okuloj: "Nu, vi atingis, al kio vi sopiris: vi serĉadis ĉiam oron, kaj jen, havata estas la granda peco da vera oro: Kris­tinjo", sinjoron Csemez ekregis kuraĝaj pensoj kaj mirindaj ideoj enloĝiĝis en lian cerbon.

"Jes ja, oro... pura oro estas ĉi tiu knabino! He-he-he! La homoj estas malsaĝaj, kaj opinias oro la koton. La koton, la homon. Kaj denique, se la tuta mondo eraras, la tuta mondo tamen pravas; se la tuta mondo rigardas Kristinjon oro, ŝi estas certe el oro de la ungopintoj ĝis tute la kalkanoj."

Kaj krome memoriĝis al li tiuj diversaj kavaliraj romanoj, pri kiuj sinjoro Luppán (kiu kaptas por tiaj) ofte parolas. Riĉaj princoj kaj reĝidoj descendas el siaj kasteloj al mal­riĉaj paŝtistaj filinoj; la knabino havas neĝe blankajn manetojn, la reĝido brilan kronon, li genuiĝas antaŭ ŝi, suspirante: "Knabineto, ni interŝangu: via mano estu la mia kaj mia krono la via." ­

Tio ja estas sufiĉe granda folaĵo, sed povas okazi, ĉar se ne povus, la historio pri tio ne estus presita.

Poste iun fojon sinjoro Csutkás diris ankaŭ:

- Vi, Stevo (la nomo Stefano plinobliĝis je "Stevo" en Selmec)! Ĉi tiu oreto via estas ĉiam pli granda. Post pli­-malpli transkreskos en fianĉinon. Oni ŝin forportos de vi! Sinjoro Csemez frapite streĉis la okulojn al sia meritplena kolego.

- Forportos? He-he-he! Sed mi ŝin ne donos!

Je ĉi tiu originala deklaro sinjoro Csutkás balancis la kapon, poste eltiris sian buntan nazotukon el la poŝo, skuante ĝin kaŭze de singardemo, por ke se hazarde papriko estus surŝutita de buboj lernejaj (ofta kazo, se li forgese lasas ĝin sur la katedra tablo) -, li ĝin elskuu, kiom eblas; kaj post kiam li spertis, ke ĝi estas libera ĉi unu fojon de ĉiaj fremdaj kaj nekonvenaj elementoj, dufoje li traviŝis per ĝi siajn ŝvitantajn vizaĝon kaj frunton.

- Ho, tute ne, tute ne! Ili kroĉiĝas al mi... Pri kio temas? Jes ja, ili kroĉiĝas... Kio koncernas vian antaŭan aserton, amiko Stevo Csemez, ĝi ne estas, laŭ mia modesta opinio, sur la nivelo de ĉi epoko. Mi kredas, ke ĝi ne estas... mi estas konvinkita, amiko Stevo Csemez, ke vi elparolis nepripensitajn vortojn.., ĉar la virino estas destinita... - Nu, por kio?

Sinjoro Csutkás ruĝiĝis ĝis la oreloj. Subite li ligis nodon sur la elpoŝiĝita tuko, kaj komencis ĝin mordadi.

- Mi kredas..., mi opinias, - analizante pli funde mi eĉ kuraĝas aserti - ke mi proksimas la ĝustan difinon, se mi rilatigas la esencon de la virina destino en strikta kaj sistemeca, sistemeca kaj ekskluda maniero al la ideo de edziniĝo. Ĉar la kerno de ĉiuj aferoj estas la amo... ho, kiel ili kroĉiĝas al mi...

La maljuna orfaristo restis ĉe sia starpunkto.

- Mi donos Kristinjon al neniu. Mi ŝin vartis ne por ke iu fripono ŝin akaparu, trovante ŝin preta, kiel rubuson sur­kampe, kaj deŝiru kaj hamm... formanĝu.

- Sed la altiriĝo, la amo?

- Min ŝi amu!

- Tio ne sufiĉas.

- Nu, ŝi amu ankaŭ vin...

Csutkás subite rnallevis siajn grandajn palpebroharojn kaj ridetis.

- Aŭ se ankaŭ tio ne sufiĉas, ŝi amu ankaŭ kavaliron Luppán. Csutkás subite malfermis siajn okulojn kaj ne ridetis.

- Estas malfacile ordoni al la koro. La koro havas rajtojn, Stevo. Vi ne konas la koron. La koro estas delikata aĵo, Stevo! Ĝi facile rompiĝas!

Sinjoro Csemez oscedis kaj diris kategorie, ke rompita vitro faras pli da bruo, ol rompita koro... Domaĝe malŝpari la tem­pon per tiaj senutilaj babiloj; iom kartludi valorus pli; li donos Kristinjon al neniu, se ne por tiel granda orpeco, kiom ŝi pezas. He-he-he! Por tiel granda orpeco, kiom Kristinjo pezas.

Sinjoro Csemez ruzete kuntiris unu okulon, kaj dum ĉiuj liaj trajtoj tordiĝis en unusolan grimacon, esprimantan ruzecon, li eligis ankaŭ la langon, ekklakante per ĝi en speciala maniero.

- Kia ideo! - suspiris Csutkás, okulumante honteme al la sigelringo sur sia fingro, el kiu ankoraŭ multe mankis, por ke ĝi egalpezu Kristinjon.

Tiom kaj ne pli interparoliĝis pli frue koncerne Kristinjon inter sinjoroj Csutkás kaj Csemez. Deposte jam duonjaro for­pasis, sinjoro Csutkás ne plu memoras tion, eble ankaŭ Csemez ne.

Kaj Kristinjo estis hodiaŭ tiel bela, ĉirkaŭfervorante ilin graciplene, la biero estis tiel bona, la flartabako tiel eskvizita, ke sinjoro Csutkás sentis sin kvazaŭ levita en la ĉielon, kaj paginte kun rideto la kontribucion post perdita partio, kolektis la kartojn, intermiksis kaj levumigis ilin de kavaliro Luppán, kaj per subita movo glitigis ilin en la internan poŝon de sia jako.

Lian aŭdacon sekvis silento de konsterniĝo. Kio nun okazos? Ĉiuj vizaĝoj turniĝis demande al li.

Sinjoro Csutkás elprenis sian flartabakujon, metinte ĝin antaŭ si sur la tablon, ripozigis sur ĝi la montro- kaj dik­fingrojn de sia dekstra mano, por ke pli solena efiku, kion li estis dironta.

- Sinjoroj kaj fraŭlino! Vi diros, ke ili kroĉiĝas al mi. Jes ja, ili kroĉiĝas, sed...

Li trinkis guteton el sia glaso kaj daŭrigis flustre:

- Sed tio ne sufiĉas. Kiu diras, ke sufiĉas? Vi ne diras, kavaliro. Ankaŭ Csemez ne diras, ankaŭ mi ne diras. - Nu, se ne sufiĉas, oni devas klopodi, ke sufiĉu! Mi do diras, ke mi bezonas koron... Mi serĉas koron, sinjoroj kaj fraŭlino! Kavaliro Luppán ekbalancis la kapon kun suspiro.

- Ankaŭ mi... honorvorte mi diras, ankaŭ mi. Ni iras sur la sama vojo, diable sur la sama vojo... De kiam mia forpasinta edzino...

- Nu kio, jam dividu la kartojn! - interrompis ilin la or­faristo.

Sinjoro Csutkás leviĝis, kaj etendis ambaŭ manojn kun aktoreca patoso al Kristinjo kaj ŝia patro.

- Tiu koro estas ĉi tie, Stevo - li elvokis emociite -, ĉi tie mi ĝin trovis, ĝi estas Kristinjo; ŝi kroĉiĝos al mi, ŝi estos la mia, se vi ŝin donos al mi. Estos mia edzino. Kaj vi ne povas ne doni ŝin al mi, ĉar mi ŝin amas, ĉar..., ĉar... ŝin mi feliĉigos; ŝi kroĉiĝos al mi.

Samtempe kun tio li forte ekpremis la manon de la knabino kaj de sinjoro Csemez, fermis la okulojn, kaj atendis en mallumo la respondon de sinjoro Csemez, kiu embarasite rigardis ĉirkaŭ si, dum la knabino staris pala kaj tremanta, vane klopodante elŝiri sian manon el tiu dika de Csutkás.

- Kiel vi starpunktas al tio, Luppán? - demandis leĝere sinjoro Csemez, turnante sin al la kavaliro.

- Mi diras, ke vi farus pli bone donante la manon de Kris­tina al mi. Ho, kiel ŝi similas al mia forpasinta edzino. Mi kisus eĉ la lokon...

Emociite li viŝadis la okulojn per sia poŝtuko, sur kiu pompis la blazono de Luppán'oj, du kruce metitaj marteloj kun la subskribo: "Glück auf!"

Je tiuj ĉi vortoj sinjoro Csutkás subite ellasis la manon de Kristina kaj Csemez, kaj ĵetis teruran rigardon al la kavaliro, stumblinta en sia oracio.

- Sinjoro! Vi rigardis en miajn kartojn... Aŭ jes, jes, vi volas disdoni miajn kartojn al vi mem... tio estas... vi venas por ataki min, vi jetiĝas kontraŭ min. Nu, bone. Sed notu al vi... ŝi kroĉiĝas... ŝi kroĉiĝas al mi, sinjoro! Ĉu vere, Kristina? Sinjoro Csutkás ĉirkaurigardis, sed el Kristina jam eĉ ombro ne vidiĝis. Kiel timigita kapreolo ŝi kuris el la ĝardeno al la domo. Ŝia vizaĝo ne plu estas pala, sed enflami­ĝinta, ŝia koro laŭte batas, la brusto rapide leviĝadas. Dio mia, Dio mia, kiel granda malfeliĉo ŝin trafis! Dio mia, Dio mia, kio nun fariĝos?...

Kaj dum ŝi blinde kuras, mem ne sciante, kial, kien, neaten­dite iu baras al ŝi la vojon.

- Ha-ho! ha-ho!

- Ho, jen kiuj, Bohuŝka kaj...

Bohuŝka kaj ŝia frato, Nikolao Mirkowszki. Tiu malbela knabo Nikolao, kun kiu ŝi kutimis ĉiutage babili tra la abismo, pro kiu ŝi nun ne povas viziti Bohuŝkan, post kiam li hejmen­venis el Budapeŝto, ja li estas granda knabo kaj...

Kristina denove paliĝas, ektremas, inerte mallevas la manojn, ŝiaj kruroj malfortiĝas, kaj ŝi staras antaŭ siaj gastoj, kiel marmora statuo disfalonta.

- Kio, ĉu vi min eĉ ne kisas? Malvarme vi rigardas - plendas Bohuŝka. - Ĉu vi koleras, ke mi akompanigas min de Nikolao? Kristina skuas la kapon silente, malgaje.

- Estas tute mia kulpo - ŝi daŭrigas. - Batu min pro tio, kara. Li ne estus kuraĝa veni; lin kuraĝigis mi. Sed kiel pala, ekscitita vi estas? Ĉu okazis io?

Kristina inerte jesis per sia bela kapo. Kaj poste per subita turno ŝi saltis apud Nikolaon, kaj metis la malgrandajn manetojn en liajn manojn.

- Ĉu vere, Nikolao, vi min amas, tre min amas?

Bohuŝka lasis fali la ventumilon pro ĉi tiuj neatenditaj vortoj, kaj mire rigardis al sia amikino, kiu tenere premis sin al Nikolao.

La junulo flame ruĝiĝis. Ĝis nun ja eĉ unusola vorto, unu­sola aludo ne falis ĉi-rilate.

Ili babilis kune kelkfoje, jen ĉio! Kaj jen nun!...

- Ĉu mi vin amas, Kristina? Tre, mi vivas sole por vi! ­Ho, Bohuŝka, diru, diru vi, kiel mi ŝin amas! Mi sola ne kapablas rakonti. Dio mia, kia feliĉo! Kiu estus kredinta? Ekde la unua minuto, kiam mi vin ekvidis.

Nikolao tremis, kiel poplo.

- Ĉu mi estus kuraĝinta prirevi? - li daŭriĝis kun inter­rompoj. - Ho, Kristina, do vi... ĉu ankaŭ vi deziras mian amon?

- Jes - ŝi flustris kvazaŭ lace, kun fermitaj okuloj.

- Ĉu demandas vi, petas min vi?

- Jes - ŝi ripetis plende, kaŝante sian belegan vizaĝon inter la manoj. - Vi estas pli bona, ol la ceteraj, vi estas pli bela, ol la ceteraj, vi pli konvenas al mi, ol la ceteraj. Amu min do, jes amu min kaj mi...

- Kaj vi, Kristina?

- Mi? - kaj ŝi ellasis lin, kvazaŭ vekiĝinte el sonĝo, kaj ŝia vizaĝo fariĝis strange nenion diranta. - Mi? Kiu parolas pri mi? - ŝi diris preskaŭ modeste. - Ĉu vi ne sentas, kiel varmege estas?

- Ni iru en la laŭbon - proponis Bohuŝka embarasite, kiun ankoraŭ tenis ravita la frapanta romantikeco de la priskribita sceno. Ŝi mallevis honteme la okulojn, kvazaŭ estus farinta ŝi ian grandan kulpon.

- Ne, ne! - kriis Kristina ribele - tien ne!

- Kien do? - demandis Bohuŝka milde.

- Kien ajn! El en la mondon - diris amare Kristina, kaj larmo ruliĝis tra ŝia bela vizaĝo.

Nikolao rigardis sufere tiun ruliĝantan larmoguton, kaj pensis pri tio, se li nur povus ĝin forkisi de tiu ĉarme-rava fein­vizaĝo.

Tria ĉapitro

En kiu estas rakontataj eventoj, kiu ne povis trovi lokon en la antaŭa ĉapitro

Nikolao Mirkowszki estas unu el tiuj homoj, pri kiuj virinoj opinias: ili estas interesaj. Li havis grandajn, parolantajn okulojn bluajn, abundan hararon blondan, sveltan staturon kaj lertajn manierojn. Nur antaŭ duonjaro li hejmenvenis, por kompletigi siajn jurajn studojn hejmurbe en la minista akade­mio, kaj se la bonŝanco lin favoros, li ekvojos en la vivon kun la espero, fariĝi iam minafera konsilisto. Li povos tion atingi; li havas sufiĉan talenton por tio; krome li povas ankaŭ adaptiĝi al la vivo. Kiel dirite, li estas nur ekde duon­jaro en Selmec kaj jam arbitranto ne nur en junularaj renkon­tejoj, en la "Ora Meĉujo" kaj ĉe la "Vigla Martelo", sed ankaŭ en virinaj salonoj, ĉar li ne ĉiam tiel mallertas, kiel nun, kiam li staras muta, rigidiĝinta, enradikiĝinta en la tero antaŭ Kristina, kaptante kontraŭvole per la manoj al la folioj de robiniujo super la kapo, kiujn li kvazaŭ volus demandi, dum li ilin fingrofrotas distrite: "Ĉu ŝi min amas?... Ne amas..."

Neniel li povas kompreni, ke se Kristina lin amas, kial ŝi ploris, kial ŝi elprenis tiel rapide siajn manojn, dum li demandis pri la reciprokado de sia amo, kaj kial ŝi fariĝis meditema kaj malgaja...

Dia malhelo estas en la virinaj koroj, sankta mistero, plena de poezio, ĉarme rava ombro de la timata realo.

Ho, la unua konfeso estas granda vorto poezia.

La herboj suspiras reveme al la bela knabino: "Paŝu ĉi tien, surtretu min: mi fariĝos pli freŝa, pli verda..."

La sunradio vokas malsupren al la junulo: "Ankaŭ vi havas mondon, pli grandan ol la mia: pli grandan kaj ankaŭ pli belan..." La proksimiĝanta krepusko postlasas urĝan mesaĝon al la nok­to: "Ne venu, restu for... ĉi tie okazis io, kion vidante, eĉ vi ne povus resti malhela"...

Kaj kiuj elparolis ĉi tiujn grandajn vortojn, aŭskultatajn kun frapita raviteco de la universo, la enamiĝinta junulo kaj la kuraĝa knabino, ankoraŭ plustaras mutaj, mallertaj, kaj atendas timeme, kun batantaj koroj , kiam la firmamento falos sur ilin.

- Ho , Dio mia, kion mi faris, kion mi faris. . . kion mi faris! - elflustras Kristina, kaj sentas, kvazaŭ la mondo komencus kunpremiĝi en grandan, rondan knedaĵon kaj turniĝi ĉirkaŭ ŝi kun sovaĝa rapideco, ĉiam pli proksime. Senforte ŝi mallevas la kapon kaj manojn, kiel mortanta birdo siajn flugilojn, ŝanceliĝe ŝi iras al Bohuŝka, kaj apogas sin al ŝi alŝultre.

Kaj Nikolao ne havas eĉ unu vorton responde, konsole: ob­tuza apatio lin ekregas, kaj subpremas la naskiĝontan penson en ties ĝermo. Ĉi neatendita evento donis tiel fortan puŝon al lia koro, ke simile al trosvingata pendolo, ĝi kapricas inter ekstremoj. Kaj la ekstremoj buntas per specifaj bildoj, en mil renoviĝadantaj variantoj, laŭ tio, ke li kredas esprimiĝi penton, heziton, indiferenton, senesperiĝon, malĝojon aŭ amon en la okuloj, voĉo, gestoj de Kristina.

Fine Bohuŝka reakiras unua sian spiritan ĉeeston, kaj diras kun la kutima vigleco:

- Nu infanoj, tiom suliĉas el tio ĉi: ni iru vere ien.

La promenado efikos al vi bone, karulno. Nikolao, donu vian brakon !

Al Nikolao ankoraŭ restis tiom da saĝo, ke li donis la brakon ne al Bohuŝka, sed al Kristina.

Tiu ĉi ektremis kaj ekskuis sin, kiel se fremda mano tuŝas dormanton.

- Dio mia, Dio mia! Mi vin ne komprenas... - ekparolis Nikolao per subpremita voĉo, kaj metis la manon, kiun la knabino hezitis akcepti, sur sian varmegan frunton.

- Ĉu vi... min? Ĉu mi diris ion?

Kaj mirante ŝi rigardis al Nikolao per siaj grandaj, parolantaj okuloj.

- Ne frenezigu min! Ne malfermu antaŭ mi la ĉielon, nur por ke mi blindiĝu pro ĝia lumo, kaj por ke poste ĝin fermu antaŭ mi. Kiel eblas, ke vi estas tiel ege kruela?!

- Nu kio?! - petolis Bohuŝka - estis nur ŝerceto, nenio alia.

- Ĉu ŝerco? - eksplodis Nikolao amare, kaj kovriĝis lia vizaĝo per ruĝo . - Diri "mi vin amas", poste diri "mi vin ne amas" - ĉu tio estas ŝerco? Tio estas nur vortoj, kaj vortoj estas nur malplena aero! Sed aero povas enhavi venenon, karaj fraŭlinoj! Aŭ vere, vere... ja mortgi koron, ankaŭ estas ŝerco.

Kiam Bohuŝka rigardis al la taŭzita vizaĝo de sia frato, ŝiaj ruĝaj lipetoj, kreitaj por kiso, tuj kurbiĝis je ploro. Kun natura timiĝo kaj ĉarma naiveco ŝi falis ĉirkaŭ la kolon de Kristina.

- Vidu, vidu - ŝi diris viŝante al si la larmojn -, nun restis vere nenio, ol...

La hezitema rigardo de Kristina alprenis demandan karakteron.

- OI ke vi amu ĉi tiun folan knabon Nikolao. Vidu, kiel li malĝojas. . .

Kun kata flatemo ŝi karesetis la mentoneton de Kristina, ambaŭmane levis al si ŝian pendantan kapon, kaj per afabla, persvada voĉo diris:

- Nu, jam amu lin! - Poste senpacience ŝi aldonis: - Unufrape lin ekamu... nu, ekamu! Li faros ion kontraŭ si. Li ĉiam estis obstina, neklinebla...

Kristna levis spiteme la kapon.

- Ne eblas - ŝi diris malrapide -, mi ne povas fari, mi amas iun alian... Mi kredas... mi pensas.

- Vi amas iun alian! - kriis Nikolao, kaj liaj okuloj larĝiĝis je grandeco de pugnoj. - Estas neeble! Pripensu pli bone, diru, ke vi nur ŝercas!

La suno malheliĝis, antaŭvento de proksimiĝanta tempesto tremigis la foliojn de la robiniujo, la varmego kreskis ĝis netolerebla. La junulo faris kelkajn paŝojn por foriri, sed post iom li falsidiĝis senforte ĉe arbotrunko, kaj kovris sian palan vizaĝon.

- Vi kaŭzis grandan doloron al mia koro - li diris milde, kaj antaŭgarde turnis sian riproĉan rigardon, vualitan de larmoj, for de Kristina: ĝi ne doloru al tiu, kiun li tiel forte amas.

Ĝi tamen doloris al Kristina. Ŝi paŝis ŝanceliĝe al Nikolao, kaj mallevis ambaŭ manetojn sur lian kapon.

- Nikolao, kio vin trafis? Ĉu vi min koleras, ĉar mi estis sincera al vi? Dio mia! Ne forlasu min, restu bonkora, akceptu min kiel..., ho Dio, kiel elparoli?... kiel edzinon.

Nikolao tuj saltleviĝis, la larmoj sekiĝis el liaj okuloj, lia vizaĝo fariĝis fiera.

- Estu trankvila. Ankaŭ mi ne plu sopiras al vi - li diris obtuze, per mezurita voĉo -, sed mi vin ankaŭ ne forlasos. La amo estas senmorta! La amo ne perdiĝas, kiel surtretita vermo, nur alprenas ian formon. Amu, kiun vi volas, sed estu mia edzino.

Poste li rektigis sin en sia tuta alto, liaj okuloj ĵetis fajrerojn. Mirfrapite Kristina retroiris paŝon for de li, kaj diris afable, sed malgaje:

- Jes, Nikolao; mi volas fariĝi via edzino, por ke vi min konsolu per via sindona amo, por ke vi helpu al mi toleri la vivon, por ke...

Torenta larmopluvo trakovris la belan vizaĝon.

Ho, Nikolao ne povis plu rigardi tion senage. La demono de kolerego lin ekposedis, disgalopis tra liaj vejnoj, kaj ekfajreris el liaj okuloj. Senkonscie kaj kun certa krudeco li ekprenis la brakon de la knabino, lia minaca, malmilda voĉo tremis.

- Ne, ne Kristina! Neniam, ne... Neniam ion ajn... Ni mortos! Kaj vi, kaj mi. Mi ne permesas, eĉ se la firmamento krevos, falos, mi ne cedos... Mi ne cedos eĉ hareton vian, efemeran ombreton de via unusola hareto, ĵetitan sur la muron... Vi mortos! - li kriis, kaj lia voĉo laŭtiĝis je tondro -, se vi ne diros la nomon de tiu homo, kiun vi amas!

Kristina provis rideti, mordis en la lipojn per siaj blankaj dentetoj, por subpremi la larmojn.

- Kiun mi amas? Neniun, Nikolao! Neniun, neniun...

La eĥo de la monto Szitnya rediris dufoje: "Neniun..."

Nikolao ne lasis ŝin, sed dum per unu mano li ŝin forpuŝis impete, per la alia li premis ŝian brakon tiel forte, ke la malfeliĉulino eksiblis pro la akuta doloro. Li estis ne plu homo, sed ĵaluza, sovaĝa besto. Monstro, kiu ne pensas, sed kuntreniĝas de pasioj.

- Ne vere, Kristina! Vi min trompas! Mi devas scii... mi volas!

- Do bone; mi vin ne amas, sed ankaŭ alian ne, almenaŭ ne tian, kian rni povus nomi; mi revas pri viro, tiel bela, kiel Don Alvira en la romano "Nigra Virino" kaj tiel brava kaj facilanima, kiel Athos en la "Tri musketeroj", tiel amanta, tiel senkompara, kiel Gaston en la "Tri oraj haroj", tiel multescia, kiel Ivan Berend en la "Nigraj diamantoj".

- Tiam vi estas ja vera malsaĝulineto! - ekridis Bohuŝka bonhumore. - Vi aŭskultu nur al la vortoj de tiuj nubirantaj poetoj!

- Ho Dio, mi mem ne scias vere, kia li devus esti... Mi sentas nur, ke ne tute tia, kiel Nikolao... Ve, mia kapo preskaŭ krevas! Estus Nikolao iomete, nur tre iomete alia, mi lin vere amus..., sed nun...nun...

Nikolao nun pli preme tenis ŝian brakon.

- ...Nun mi volas fariĝi via edzino nur, ĉar vi estas bela..., tute plaĉa knabo, kaj onklo Csutkás kaj Luppán petis min edzine de mia patro en la laŭbo.

Kun timema rigardo ŝi turnis sin al la ĝardeno.

Kaj vere, sur la vojeto, borderita de riboj, la tri sin­joroj paŝadis al ili.

Kavaliro Luppán atingis unua la gejunulojn. Lia vizaĝo brilis de ĉiela-miela afableco.

- Jen, jen - li alvokis joviale -, vi certe ploris, Kris­tina! Kiu vin plorigis? Aha! Csutkás. Nun mi jam memoras...

Csutkás. Damnita maljuna fripono... Sed ĉit, jen li venas... Li povus aŭdi...

Sinjoro Luppán retrorigardis esplore.

- Jes, jes, damnita maljuna fripono, kiu krome estas ankaŭ ridinda. Jes, jes, mi kuraĝas aserti antaŭ la tuta mondo...

Kun heroa gesto li returnis sin por ĉirkaŭrigardi, ĉu Csutkás ankoraŭ malproksimas, poste li daŭrigis mallaŭte:

- Seci ĉar li estas tre galoplena homo... mi ne volus, ke tio venu en liajn orelojn, la troa galo malutilas al lia sano. Vere, fraŭlino, vi faris bone, ke vi forkuris. Mi prijesas, Kristina mia! Per nenio vi estus povinta min distingi kontraŭ la "maljunulo". Tio estis konfeso, Kristina. Delikata, sed komprenebla; mi ĝin komprenis !

- Ho, ho, onklo Luppán - interrompis lin Kristina kun ruzeta rideto.

Virinoj kapablas en la sama minuto plori, malami, koleri, ami, revi kaj rideti. Samtempe ili estas naivaj simplulinoj kaj rafinitaj diplomatoj.

La alparolo "onklo" frapis kavaliron Luppán.

- Ej vi, ej vi, raneto, knabineto! Vidu, vidu, kiel ŝi min priŝercas. Hm, Kristina... mi kredas, vi ne tro insistas pri la alparolo "onklo" kaj pretas ĝin ŝanĝi je pli ĝusta. Pli ĝusta, mi diris, Kristina, sed mi povus diri ankaŭ: pli dolĉa!...

Nikolao metadis sin maltrankvile de unu piedo sur la alian, kaj se la petega rigardo de Bohuŝka lin ne mildigus, Dio povus diri, kiel tranĉe li ofendus la minrafon.

- Onklo Luppán ŝercas - diris Kristina, kaj levis sian katunan antaŭtuketon kun gracia petolemo tiel, ke ĝi kovru tute ŝian vizaĝon antaŭ sinjoro Luppán, kaj ankaŭ tiun afektitan mienon, kiu igis Bohuŝkan, vidantan ĝin deflanke, eksplodi en petolan ridon.

- Jam denove! - diris Luppán plendavoĉe. - Ĉu mi aspektas, kiel ŝercanto? Ne tiel, Kristina! La vortoj de serioza viro, kiel mi, valoras kvazaŭ ili estus presitaj. Poste vidu, mi estas tute por tio, ke oni min amu. Ĉiuj miaj fibroj estas por tio. Mi povas rnin konsideri provita, sperta individuo, ne ia adoleskulo, ĉe kiu ankoraŭ verdas en la kapo, kiu bolkape ekvojas en la Saharon de la vivo .

- Sinjoro Luppán spiris profunde ĉe tiu ĉi pompa esprimo, li volis vidi la efikon, kiun li elvokis per ĝi sur la vizaĝo de Kristina, por kiu celo li kontraŭvole kaptis post ŝia an­taŭtuko, por ĝin flankentiri kun aminda petolo.

- Ne, ne, ne! - ŝrikis Kristina, kurante kelkajn paŝojn for al Nikolao.

La maljuna amanto postkuris ŝin, kaj ameme prenis la kurantan anĝelon, stumblintan je trogo surkorta, ĉe la talio. Ho, kiel bategis ŝia koro!...

- Kie do mi ĉesis!... Jes ja, jes ja... - li balbutis kun fajrerantaj okuloj.

- En la dezerto Saharo - lin atentigis Bohuŝka.

- Jes do. Mi diris, ke mi jam estas sperta homo, ĝuis la plezurojn de la geedzeca vivo, mi enestis en ĉi sankta ligo, mi jam entombigis unu edzinon. Ho mi jam entombigis unu, kaj kapablas ankaŭ alian...

La emociiĝo, kiel kutime en tiaj kazoj, malhelpis lin por momento en la parolado, kaj kvazaŭ lacigita de la plezuro, li ellasis la gracian talion de Kristina, pro kies tuŝo mirinda, ekscita varmego inundis liajn vejnojn, kaj pulsante galopis tra liaj senfortiĝintaj membroj.

- Etombigi, jes ja, entombigi... Aŭ pli precize, ne ja!... Kion mi diras? Mi volis uzi la vorton: feliĉigi. Aŭdu, Kristina, feliĉigi! Vi estas inda fariĝi mia edzino.

En ĉi tiu momento, kiam sinjoro Luppán jam tute regis la situacion, neatendite alpaŝis sinjoro Csutás, kaj metis sian dikan, vilan manon, havantan nun plumban pezon, sur lian ŝultron.

- Homo! - li diris, surpezante ankaŭ la alian manon. ­- Ne estu triviala! Ĉu vi ne vidas, ke ŝi fremdas al vi, kiel sanskrita litero al mi. Fakte, la knabina koro estas litero, ĉu ne, Csemez? Litero muta, tamen parolanta. Mi konas ĉi tiun literon, Luppán, kaj scipovas ĝin legi. Ŝi kroĉiĝas al mi...

- Amikoj! - interrompis ilin sinjoro Csemez, alprenante seriozan mienon, dum li umadis sur la ora ĉeno de sia hor­loĝo per unu mano -, la afero, kiun vi tuŝas, estas delikata privataĵo; la objekto, kiu mallongigis la hodiaŭan fantoludon, estas familia afero, kaj dum unuparte ĝi ne meritas tiom da vortoj, kiom tiel eminentaj kaj bravaj viroj malŝparas por ĝi, aliparte konsideru ankaŭ, ke ĉeestas junaj gastoj de mia filino, la eta Bohuŝka kaj Nikolao, por kiuj estas ankoraŭ tro frue kunaŭskulti tiajn tiel nomatajn "scenojn"...

Sinjoro Csutkás kapbalancis jese, sed Nikolao antaŭenpaŝis, kaj levinte fiere sian belan kapon, diris per decida, sonora voĉo:

- Permesu al mi, kara sinjoro, sed mi havas nenion kontraŭ tiu ĉi sceno; eĉ, rni mem volas en ĝi roli; ankaŭ mi amas Kristinan, ankaŭ mi petas vin por ŝia mano...

Sekvis silento solena.

Sinjoro Csutkás viŝis al si per tuko la ĉiam pli ŝvitantan frunton, kaj apenaŭ aŭdeble grumblis: "Junuleto trokuraĝa."

- Kavaliro Luppán mordis al si en la lipon, kaj levis la manojn alĉiele, kvazaaŭ plendante al la forpasintino en la alto : "Vidu, kara, vidu Esterinjo, Laĉjo mia, denove kia misaĵo!"

Nur sinjoro Csemez konservis sian flegmon, kaj alrigardinte sian kunulon kun ruĝiĝinta vizaĝo de la kapo ĝis la piedoj, antaŭparole snufis unufoje el la tabakujo, kaj lasis fermiĝi ĝian kovrilon kun tiel aplomba klako, ke antaŭvideblis tiu eksterordinara evento, per kiu la sino de la sekva minuto estis gravediĝanta.

Kaj tiu ĉi ekterordinara evento estis la deklaro de sinjoro Csutkás.

- He-he-he! La situacio komplikiĝas. Vera Gordia nodo!... Ankaŭ ĝis nun la situacio estis delikata, je unu fadenlarĝo pli aŭ malpl, ne gravas... Nu, juna sinjoro, bone, tre bone, he-he-he! Ankaŭ vi paŝis en la arenon! Kial ne? Mi konas vian patron. Brava honestulo kaj mia bona amiko... Nu, atendu iom, baldaŭ mi distranĉos ĉi tiun Gordian nodon per io. He-he-he!

- Patro ! - diris Kristina, preninte la manon de sia patro - mi devas al vi konfesi, ke...

- Ĉit! Vi devas konfesi nenion. Mi faris elaboratum en mia kapo responde al la deklaroj de miaj karaj amikoj, kaj ĉi elaboratum neniom tuŝiĝas pro ĉi tria deklaro, samkiel ne povus tuŝiĝi sekve de viaj vortoj. Ĝi estas firma, kiel Ciono. La vera amo estas kiel oro de tri karatoj, sed ankaŭ la vorto de vera viro estas, kiel oro de tri karatoj. Kaj Stefano Csernez estas vera viro.

Sinjoro Csutkás kaj kavaliro Luppán konsideris ĝusta pro ĉi forte efikaj vortoj paŝi antaŭ la "veran viron", kaj varme premi al li la manon.

- Dankon - li diris -, sed ĉi tie estas diable varme. Kie estas la biero, Kristina? Portu la kruĉojn post ni en la ĉambron. Jes, sinjoroj, ni iru en la ĉambron, ĉar, ĉar...

Li haltis, ne scipovis trovi la logikan fadenon, por fini la frazon.

- Ĉar - ja ankaŭ la kruĉoj estos tie. Ankaŭ vi rapidu, Kristina. Ankaŭ vi aŭdos: Stefano Csemez ne sekretumas, kion li diras, tio estas dirita. Se li elpensas ion apartan, li porhavas rajton, se li diras sensencaĵon, ankaŭ por tio; ĉiu mem estas sinjoro de siaj pensoj.

Post ĉi scienca ekspliko li disrigardis kun memplaĉa vizaĝo, kaj instigis aparte ĉiun ĉeestanton eniri la farbitan antaŭkameron, de kie oni povis paŝi rekte en lian kabineton.

Ĉi tiu estis ĉambro, inspiranta tuj scienculon. Ne nur pro tio, ke pasintjare oni balais en ĝi lastafoje, ke surplanke, sur­seĝe, surŝranke dise-mise kuŝaĉis dikaj, ŝimaj foliantoj, diversaj retortoj, kaldronoj, provotuboj kaj aparatoj, sed ankaŭ pro tio, ke sur la muroj kovrege pendis portretoj de doktaj viroj en talaro kaj kun nuda kolo, kaj tiuj de mondfamaj alkemiistoj. Kvankam la scienco de ĉiuj kune ne valoris ŝtopeton da bona piptabako; kaj se Csemez volis plezuriĝi per trajtoj de vera "orfaristo", kun bona fido li povus pendigi la portreton de juda uzuristo, certa Luka Zeelig, kiu pruntadis je la salajrobileto de la sinjoroj instruistoj por "moderaj" procentoj.

Durn la biero estis servata, deprimiteco regis en la mal­serena ĉambro, sed la biero subpremis la deprimon, kaj sinjoro Csemez, malbarinte lokon al ĉiuj kun la atentigo: nenio tuŝ­endas, kaj post kelka gorĝoraspa tusetado komencis jene sian elaboratum:

- Mi estas tre honorita.... Mi diras, vere. Kaj ke ankaŭ Kristina estas honorita, mi diras, samvere... Honorvorte. Sed la afeo statas tiel, ke mi havas principojn; mi ne donas la filinon, mi ŝin bezonas. Vi diras, ŝi estas bela, floranta kaj kara, kaj pro tio vi ŝin volas, sed ankaŭ mi ĝuste proe ŝin volas. Ankaŭ mi bezonas ĝuste la belan, la karan. Floru ŝi por mi! Ĉar ni konsideru la malon, se ŝi estus nek bela, nek kara, nek floranta, vi ŝin ne volus, sed mi ankaŭ tiam devus ŝin voli. El tio sekvas, ke tio min malavantaĝus, do mi meritas havi ankaŭ avantaĝon. La maljuna Csernez estas homo kun obstina kapo, kaj ne ekzistas povo por eltiri el lia kapo tion, kion li plantis en ĝi; mi donos mian filinon nur al tia homo...

Li prenis longan spiron, fermis la okulojn, kaj reĵetis la kapon.

- Nur al tia homo, nur al tia...

Li faris mallongan paŭzon, kaj pugniginte ambaŭ manojn, li etendis la brakojn.

- ...kiu portos al mi tiel grandan orpecon, kiel Kristina.

Morta silento, nur Bohuŝka subridas.

- Mi opinias, tiel grandan, veran orpecon. Se ĝi estos eĉ nur lodeton malpli, estos kiel neniom. Mi ĵuras, kiel neniom...

Kavaliro Luppán vigle intermetis:

- Revo! Tio estas revo, Stefano!

Sinjoro Csemez rigardis la interparolinton kun indigno, kaj respondis kun digna, malrapida tono:

- Nun parolas la patro, sinjoroj, ne la bona amiko! La se­rioza, matura patro. Donu la ŝuldatan respekton! La ideo estas romantika, sed ne malsaĝa. Kion mi diris, tio estas dirita. Ni ne parolu plu pri ĉi tiu temo. Transdonu tiun kruĉon, filino Kris­tina!

Sinjoro Luppán prenis sian ĉapelon ĉe tiuj ĉi vortoj, kaj rediris el la pordo:

- Adiaŭ, Stevo! Neniam mi estus kredinta! Ĉi tiu maniero egalas la primokadon de malriĉuloj. Bone, Stevo! Mi diras, bone, Stevo! Jes, mi diras...

Batferminte post si la pordon, kaj farante kuraĝajn frapojn per la malfermita pluvombrelo tra la aero, li foriris grumblante. Nikolao sidis enpensiĝinte por momento apud sia fratino, kiu - post la vortoj de Csemez, lasantaj nenian pluan esperon -premis kuraĝige la manon de la frato; sed eble ne necesis kuraĝigo: ĉi momenta malsereniĝo, vidiĝanta sur lia frunto, estis eble nur la efemera ombro de akuŝata, kuraĝa ideo.

Montrante trankvilon, li stariĝis kaj paŝis antaŭ Csemez.

- Mi vin aŭskultis - li diris -, kaj vin kaptos per via propra vorto: mi portos al vi tiun grandan pecon de oro.

- Ha, ha! - elvokis sinjoro Csemez mirigite. - Vi ĝin portos?

- Ne hodiaŭ, nek morgaŭ, mi mem ne scias, kiam: sed mi ĝin alportos, aŭ - mi mortos.

En la okuloj de Kristina ekbrulis mirinda fajro, kiu - si­mile al brulanta kandelo - ŝajnis emani longajn, mallarĝajn flamojn al la junulo, kiu sub la influo de la brulaj radioj mallevis sian animitan vizaĝon.

- Ho, Nikolao - flustris la knabino feliĉe -, tio estas bela, romantika vorto de vi. Amu min tiel forte! Nun mi sentas, kvazaŭ ankaŭ mi vin amus, ankaŭ mi tiel forte vin amus.

Sinjoro Csutkás disrigardis senkomprene al la ĉirkaŭstarantoj, poste malgaje mallevis la kapon, kaj unu post alia malfermadis la trokreskintajn ungolancojn de siaj pugnigitaj manoj, kvazaŭ li nombrus aŭ klarigus ion helpe de tiuj al sia animo. Kelkaj stertorecaj suspiroj leviĝis de tempo al tempo el lia brusto, fine li fermis la okulojn, liaj longaj, taŭzitaj brovoj tiriĝis super ilin, kaj li ekirigis sian larĝan manon al la ventro, por trapalpi la nuksograndajn arĝentajn butonojn sur la veŝto, kvazaŭ li divenadus per ili: "ĉu pastro... soldato ... senfeligisto..." Poste laŭte li singultis du-trifoje, kaj balbute ellasis tra la dentoj:

- Nu, ne gravas... ne gravas! Ili kroĉ... kroĉigas al mi.

Kvara ĉapitro

Estos klarigita la mirinda forto de la vorto "tempus" al la leganto

La arbaristaj kaj ministaj lernantoj estas tre originalaj knaboj. Ili trovas grandan plezuron en provado de fortoj kun la mondo, socio, instruistoj kaj aktualaj ideoj, kiujn baga­telojn ili kunprenas sub la kolektiva nocio: "indiferentaĵo", kaj neglektas.

La akademia junularo estas aparta ŝtateto, laŭmodele de germanaj studentaj societoj; ĝi estas multrilate la karikaturo de la nuna socio, sed en certa aspekto havas apartajn trajtojn. La societa spirito forĝiĝas ĉi-kaze en veran fratecan ĉenon, kvankam ne sen miskreskaĵoj. Se studento estas arestita pro misfaro, la ceteraj pretas oferi sian vivon por lin liberigi: amase ili sieĝadas la juĝejon, ĝis ĝi cedas antaŭ la tempeste esprimiĝanta komuna volo - malfavore al la justeco; la justeco ja ne havas gorĝon por kriado, nek pugnojn por minacoj, nek grundon, domon aŭ ajnan nemoveblaĵon, sekve nek influon en Selmecbánya. Se drinkejestro aŭ kafejestro ne kreditas al studento, tio estas tuj kaŭzo por milito, kaj al tiu mal­feliĉulo ne restos kviete inter la antikvaj muroj de la or-fruktanta urbo; li povas tuj ferrni sian negocejon, ĵeti ĝian ŝlosilon en la plejprofundon de puto, ĉar pri kio staĝantoj juĝas "for", tio estas mortinta por ĉiam. La kapo de ĉi originala societo estas tiu, kiu trinkas la plej multe da biero dum unu sido, kaj tiu ricevas la titolon de "bierreĝo".

La bierreĝo estas granda sinjoro, kun preskaŭ senlima potenco, kiun reguligas nure la ŝtatkonsilio, konsistanta el la du plej grandaj vintrinkantoj. La impostopagantaj ser­vutuloj, la "semitoj" estas la unuajaruloj, kiuj subkomandiĝas kiel servistoj al pli maljunaj studentoj, kaj submetiĝas kun blinda obeo, ĉiu al sia "veterano", por kio ili patronatas de ĉi lasta, kaj ricevas sian parton el la graco, ke la kvara­jaruloj, ĝuantaj vastan reputacion, degne permesas gastigi sin el ties monata stipendio; ja por ĉi tiuj jam ĉio permesatas en ĉi kulpa mondo: bati, frapi, frakasi, trapaŝi ĉion kaj ĉiun senpune; civila leĝo ilin ne retenas, homa forto ilin ne malhelpas, Dian leĝon ili ne atentas - respektas nur unusolan vorton inter ĉiaj teraj potencoj.

Ĉi unusola vorto estas: tempus.

Se minista staĝanto skribus tempus sur centforinta monbileto, kaj ĝin forĵetus surstrate, eble dum pluraj tagoj neniu ĝin levus, ĉar tiu ĉi vorto signifas: "Ĝin ne tuŝu!" Kaj ve al tiu mortemulo, kiu ĝin tamen tuŝas. Se veterano diras pri semito: "tempus al mia semito", ĉi tiu fariĝas ekde tuj vere sankta kaj netuŝebla persono; se sur subŝtofo de mantelo estas inke skribita tempus, eĉ ŝtelisto ne kuraĝas ĝin for­preni, aŭ se ĝin tamen forprenas, la sekvan tagon tremante ĝin kaŝportas returnen. Sur kio tempus ne vidiĝas, estas "res nullius": se iu ĝin ŝtelas, havas bonŝancon, neniu rajtas ĝin serĉi.

Sed ĉi tiu estas tre ampleksa kaj ankaŭ ne amuza afero, krome ne apartenus al nia rakonto, se mi ne devus klarigi, kial la vorto tempus estis ĉizita sur la geedza ringo, kiun Nikolao Mirkowszki tiris sekvatage sur la fingron de Kristina.

Li venis posttagmeze, kaj trovis ŝin sola. Li estis pli pala, ol kutime, la postsignoj de la nokto, tramaldormita pro la okazintaĵoj hieraŭ, vidiĝis sur lia bela vizaĝo, alivorte: lin faris pli interesa.

- Mi venis por adiaŭi, Kristina.

Kristina demetis el siaj manoj la akvumilon, el kiu ŝi as­pergis la florojn, kaj mirante direktis siajn grandajn, nigrajn okulojn al Nikolao.

- Kien vi iros? - ŝi demandis malrapide.

- En Kalifornion, San-Franciskon, aŭ mi ne scias, kien... En lokon, kie oni fosas oron.

- Ne ŝercu!

- Jam hieraŭ mi decidiĝis. Ne plu demandu; mi iros, Kristina, ĉar mi vin amas neesprimeble, kaj restis nur demandi, kiom...

- Kiom da funtoj mi pezas, ĉu ne! - diris Kristina ridetante, sed ŝia rideto estis trudita, senkolora.

- Jes, tion mi devas scii antaŭ ĉio, Kristina - respondis Nikolao serioze.

- Mi pezas okdek unu... Mi sidis pasintan semajnon sur la pesilo ĉe la lama buĉisto.

- Multe, tre multe! - li ekspiris kaj aliris ŝin malrapide, prenis ŝian maneton, kaj aldonis al siaj antaŭaj vortoj: - Sed ne gravas... Unu, du funtojn pli-malpli...

Post tio li elprenis el la veŝtopoŝo arĝentan ringon, sur kiu li mem gravuris nokte la vorton tempus, kaj tiris ĝin sur la fingron de la knabino.

- Jen al vi, Kristina, ĉi tiu ringo! Oran mi ne povas doni, mi ne povas malŝpari oron, sed ankaŭ tia bone taŭgas por la celo: Ekde ĉi tiu momento vi estas mia fianĉino. Ĉu ne vere?

La knabino balancis mute konsenton per sia bela kapo.

- Sed ĉu vi min atendos? Se dum pluraj jaroj mi ne revenus, vi ne aŭdus famon pri mi, mi ne povus skribi leteron, ĉu mal­graŭe vi min atendos? Ĉar se ne, tiam... tiam, eĉ se mia koro krevos, forĵetu tiun ringon.

Anstataŭ forĵeti, Kristina levis ĝin al la lipoj kaj kisis.

- Mi vin dankas... - li flustris. - Dankon. Nun mi jam estas forta, nun mi jam atingos la celon. La memoro pri ĉi tiu momento min akompanos, kunestos kaj helpos. Aŭ la vera amo jam ĉesis fari miraklojn! Mi sentas, ke ne. Adiaŭ, kara... kara Kristina!

- Ne, ne, Nikolao... Eble vi ne devas for tiel rapide! Haltu! Mi parolos kun mia patro, li devas for de tiu stranga ideo. Ne eblas, ke vi foriros, ne eblas.

Nikolao skuis la kapon.

- Mi konas vian patron, Kristina, li estas la plej obstina homo en la mondo. Dio kun vi, ankoraŭfoje! Konservu vian amon al mi, pri vi mi zorgis, tiu ringeto vin konservos por mi...

La knabino prenis pretervole la brakon de Nikolao, kaj ne ellasis ĝin longe, ĝis ŝi konsciiĝis, ke tio eble ne decas, kaj ruĝiĝinte ŝi ekflustris:

- Ho, faru, kion vi opinias ĝusta; mi vin amos ĉiam, kaj atendos eterne... Dio atestu por mi...

En la okuloj de Nikolao kolektiĝis larmoj, subite li for­turnis la vizaĝon, kaj per kuraĝa, lerta ekmovo li klinis sin malsupren al Kristina, kisis ŝiajn koralruĝajn lipojn, kaj elimpetis kiel amoko tra la pordo.

Statue ŝtoniĝinta, senmova, per fiksitaj okuloj ŝi lin post­rigardis, ekpremis la manojn alkore, kaj sentis, ke la voĉo formortas, la vivofortoj rapide konsumiĝas al ŝi, simile al postsigno de surspiraĵo sur klingo.

- Li foriris... - ŝi pensis plie, ol diris, kaj ŝia koro tordiĝis - ... foriris, foriris! - ŝi kriis poste jam laŭte. Skutata de ploro, ŝi falsidiĝis sur seĝon. Li ja estas, kiel herooj en la romanoj.

Epilogo

Ekde tiu tago neniu vidis Nikolaon Mirkowszki en Selmec. Li foriris sen postsignoj, forlasante la gepatrojn, la fratinon. Dum tuta jaro famo ne venis pri tio, kien li malaperis, iris, en kiun-parton de ĉi vasta mondo lin pelis la pasio, ĉu li vivas aŭ jam mortis.

Finfine venis letero al Kristina, kun poŝta stampaĵo el San-Francisko; ĝia enhavo estis precize la sekva:

'Kara Kristina mia! Mi vivas. Mi havas deksep funtojn da oro, ankoraŭ mankas nur sesdekkvar. La scio, ke fine vi estos la mia, min vivigas kaj feliĉigas. Vian respondon direktu al San-Francisko, ’Hotelo de Orserĉistoj’. Tien mi iros por ĝi. Nikolao."

Kristina tuj respondis:

"Kara Nikolao! Mi vin plu atendas! Mia patro estas ne­klinebla, li tamen iom progresigis la aferon. De kiam vi for­iris, mi manĝas nur tiom, ke mi ne mortu pro malsato. Dio mia, kiel bone fasti por vi! Hodiaŭ mi pesigis min, kaj imagu, mi maldikiĝis dekkvar funtojn dum unu jaro. Se estos tiel ankaŭ plu, al vi ne malfacilos kunfosi la bezonatan pezon dum jaro.

Ho, Dio helpu, ke vi ĝin kunfosu! Kristina."

Pasis proksimume dek jaroj, sed respondo ne venis al la letero de Kristina. Dume la maljuna Csemez mortis, kaj la bela Kristina fariĝis floranta fraŭlino, kiu jam hontetas, resti sub knabina kapornamo. Sed ja ĉiuj scias, kial ŝi ne edzini­ĝas! En fora lando, trans maroj fosas ŝia fianĉo oron el sablo, kaj ĉe ĉiu halto li suspiras. Ankaŭ la popolkanto tiel eterni­gis:

Li fosas la oron,

Hej, por kio li fosas!...

De la vizaĝo de Tinjo Csemez
Post ĉiu sablero

Unu rozo forflosas.

Nura famo pri li estis rakonto de vagabondo, reveninta el trans la oceano, laŭ kiu li renkontis Nikolaon Mirkowszki en Brazilo, antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj, tiam li jam havis duonkvin­talon da oro.

Dio mia, se oni povus mesaĝi al li, ke jam nenio necesas, venu nur li, flugu rapide!

Sinjoro Csutkás kaj kavaliro Luppán estas ĉiutagaj gastoj ĉe Kristina; ili alkutimiĝis al la domo tiel, ke ankaŭ post la morto de la maljunulo ili tie kunvenadas por konversacii, snufi tabakon. Pri edziĝo, amo jam neniu el ili pensas, es­tus ankaŭ vane, ja estas tie la ringo sur la fingro de Kristina: "Tempus je mia fianĉino!"

Pri kiu estas dirita tempus, tiun neniu kuraĝas peti por ed­zino dum ŝia vivo.

Kristina atendis de tago al tago, jen kun perdiĝanta, jen kun reviviĝanta espero.

La necerteco havas ian doloran, tamen dolĉan poezion.

Se la dompordo ekknaras, aŭ io ekbruas ekstere: estas eble Nikolao, nun li metas la manon sur la klinkon; se la hundeto ekmurmuras, ankaŭ tio povas antaŭsigni la alvenon de Nikolao; se la tondilo falas el ŝia mano, kaj boriĝas pinte en la plan­kon, kara gasto atendeblas ĉe la domo: hodiaŭ alvenos Nikolao. Se kun sinjoro Csutkás, kiu nun fariĝis ankoraŭ pli vortŝpara, hazarde ili elparolas samtempe la saman vorton, renkontos sin geamantoj, Dio mia, eble vere li aperos...

En tiaj okazoj sinjoro Csutkás faras snufon laŭ sia sistemo kaj diras:

- Ne ekskludite! Se mi ne estus tiel maljuna, Kristina... mi porirus, Kristina... jes, porirus kaj kaptinte je la orelo, mi lin rekondukus al vi. Ĉu vi aŭdas, Luppán, mi estas tia homo, kiu lin porirus, ĉu vi aŭdas, lin porirus! Povas esti, ke mi faros tion, Luppán. Mi faros tion.

Li klinas la kapon, kaj viŝadas larmojn el siaj malfortiĝintaj okuloj.

- Sed ne, ne! Mi ne povas iri, Kristina, mi ne povas ilin lasi... la knabojn... la disĉiplojn, ĉar ili kroĉiĝas... jes, jes, kroĉiĝas al mi.

Glosoj

Selmecbánya aŭ mallonge Selmec: urbo en Karpatoj, nun: Banska Štiavnica en Slovakio.

Szitnya: la plej alta monto ĉe Selmecbánya.

“homo de la imperiestro”: soldato de la komuna armeo de Aŭstrio-Hungario.

tertium non datur: tria eblo ne ekzistas (latine).

mingrafo: heredata titolo de distrikta ĉefinspektoro de fiskaj minejoj.

Klopacska: turo kun pendanta ligna tabulo, per kies frapado (klakigo)

oni konigis skipoŝanĝon por la ministoj en Selmecbánya.

anekdoto: Trovinte botelon kun nigra enhavo, la cigano gustumis ĝin. Je la demando de siaj kamaradoj: kio enestas, li senvorte pludonis ĝin. La dua faris la samon al la tria kamarado, por ke ankaŭ tiu ne restu ekstere de la gustumado de la – ciro.

Petrovics: origina familia nomo de la plej fama hungara poeto Petġfi.

praelection: prelego (latine).

Horribile dictu: Eĉ diri terure (latine).

Noch a’ Glas, Kristin!: Ankoraŭ unu glason (da biero), Kristina! (germane)

Ecce! mulier formosa: Jen! plaĉa virino (latine).

denique: finfine (latine)

Glück auf!: Bonŝancon, ek! (germane). Minista bondeziro.

elaboratum: propono, plano (latine)

tempus: origine tempo, poste prokrasto, domaĝo, ŝirmateco.

res nullius: jura esprimo, havaĵo sen posedanto. Nenies aĵo (latine).

 

Ĉefpaĝo