Ĉefpaĝo

Mór Jókai:

La du salikoj de Nagyenyed

El la hungara: Jozefo Horvath

 

La vojon inter Felvinc kaj Nagyenyed dividas demonta rivereto, traarkita per daŭra ŝtonponteto. Ambaŭborde de la rivereto leviĝas du potencaj salikoj; al ili ligiĝas historio rememorinda. Sep generacioj vidis ilin kreski; de idoj al idoj herediĝis la historio pri ili. Eĉ nun ĝi revokiĝas vive en la memoron, kvazaŭ okazinta dum nia vivo...

...Precize cent kaj kvindek jaroj forpasis, de kiam la kuruca-labanca[i] vivo pleje modis. Ĉi-tage kurucoj, morgaŭ jam labancoj donis leĝojn en Enyed. Kiam ĉi tiuj malaperis el-tra la urborando, envenis tiuj el la kontraŭdirekto. La bonaj Enyed'anoj ĉiam preferintus, ke ĉi bravuloj – anstataŭ ilin vizitadi – renkontu sin mem reciproke; sed ĉi tiuj estis saĝaj sinjoroj, aŭdintaj ion kaj tion pri strategiaj artifikoj, per kiuj malamiko povas esti venkita, se oni ekstermas ĉiun provianton el ties ĉirkaŭaĵo. Kaj tion ili ankaŭ transplantis en la praktikon.

Ĉar dum la ordinaraj militfortoj de la landestro[ii]: la brilaj nobelaj rajdtaĉmentoj, belaj, svelte kreskintaj husaroj kun lupfelaj pendmanteloj, elektitaj hajdukoj, ruĝe-blue uniformitaj infanterianoj penadis ĉe la land­limoj en ordinaraj bataloj kun la ĉeffortoj de la imperio: la brilaj kirasitaj, krestokaskaj rajdistoj, dragonoj portantaj broditajn bubalfelojn kaj celsekuraj muskedistoj, la landinternon travagadis longe-larĝe aventurema popolo vagabunda, veste-geste tiel simila unu al alia, ke eĉ la propra patrino ne scipovis dife­rencigi: kiu apartenas al kurucoj, kiu al labancoj.

Tiuj homoj estis plejparte misvojintoj, kiujn la milito, senesperiĝo, mizero ruinigis – restigante al ili nenian elekton alian, ol preni falĉilon, pioĉon kaj rekrutiĝi al kurucoj aŭ labancoj laŭ tio, kies sol­datoj ilin ruinigis.

Kaj ĉi speco horde iris de urbo al urbo ĉanta­ĝante kaj rekvirante – kie ili trovis cedemon, bruli­gante – kie ili estis kolerigitaj kaj diskurante – kie ili estis timigitaj. Tiel do ne kun troa pasio ili konfrontis batalojn: venkito ordinare transpartianiĝis al venkinto; kaj laŭ aserto de Mikelo Cserei[iii] troviĝis homo, kiu kvar-kvinfoje estis kuruco kaj almenaŭ samfoje labanco.

Ĉi nemalofta sanĝiĝemo de la aferoj levis baron al la gloravido, ĉar se iu elbatalis al si vastan famon kaj renomon, povis senĉese timi, ke eble morgaŭ lia tuta armeo transmarŝos al lia kontraŭulo, kiu siaparte, kompreneble, ĉiujn indulgos, nur lin solan pendigos, kontraŭ kiu li ja pleje nutradis sian venĝemon.

Sed oni helpis sin kutime ŝanĝante la nomon. Tio okazis pli ofte ĉe labancoj, kiuj entuziasme baptadis sin je nomoj, kiujn – laŭ ilia kredo – la cerbomankaj kurucoj neniel povas elparoli sen impliko de la lango: tiel plej ofte torditajn germanajn vortaĵojn, kiujn ili mem ne komprenis.

Alimaniere agis la kurucaj „paŝaoj”, kiuj klopodis doni al si rumanajn nomojn.

En tiu tempo do la plej terura danĝero por Enyed kaj la ĉirkaŭsituantaj urboj estis la kurucestro Balika, kiu loĝis en groto de la rokvalo Torda, eĉ nun menciata nur kiel Fortikaĵo Balika kaj aliparte du labancestroj, rezidantaj en Mezőség[iv]; unu el kiuj fieris per la kurioza nomo Trajcigfricig, dum la nomo de la alia sonis pli romantike: Borembukk.

Kiaj la nomoj, tiaj estis ankaŭ iliaj portantoj: foje mallertaj, foje kruelaj, duone komikaj, duone sangaj figuroj, pri kiuj la publika famo klacxo rakonti samtiom da interesaĵoj, kiom da teruraĵoj kaj per kies nomoj unuflanke vartistinoj timigadis plorantajn infanojn, aliparte studantoj de Enyed ironiis petoleme unu pri alia.

Ho tiuj studantoj, studantoj de Nagyenyed estis unikaj junuloj!

Kiam kalvinana knabo akiris la povon tranĉi plumingon el ansera plumo, lia patrino plenigis pansakon per rondaj salpastetoj, la patro aĉetis al li paron da botoj, kaj kun tia provizo lin veturigis al Enyed, demetis en la korto de la kolegio, vangofrapinte benis lin, kaj lasis sur tiu sama loko, cedante al li la elekton fariĝi pastro, profesoro, reĝa juĝisto, ĉefkapitano aŭ magistrata sinjoro. Plue la patro ne havis zorgon pri li. La knabo plenkreskis, barbo­ziĝis; oni lin plenŝtopis, grasigis per mangaĵo kaj scien­coj, ferminte lin hermetike for de ĉiuj mondaj logoj, zor­gis pri liaj korpo kaj animo, edukis lin en kredo kaj sano, faris el li pastron, profesoron, reĝan juĝiston, ĉefkapi­tanon aŭ magistratan sinjoron, do por kio li havis cerbon kaj bonŝancon, sen ke la gepatroj cerbumis pri tio. La kolegio estis por li Patrino.

Kvin-sescent adoptitojn havis la respektinda matrono kaj plurcentmil forintojn da enspezo por edukado de tiom da belaj knaboj; plue plej erudiciajn profesorojn, kultu­ritajn en eksterlandaj akademioj; mondfaman bibliotekon kaj ĉiaspecajn premiojn, instigantajn la junularon unuparte al diligento, aliparte ĝustatempe kutimigantajn ilin al la bonefika konscio, ke kvankam neabunde, tamen propramerite ili jam kapablas vivi.

En tiuj tempoj profesoro rektoro de la kolegio de Nagyenyed estis la respektinda, dokta sinjoro Gerzson Tordai Szabó, fervora kulturanto de sciencoj, eksterordinare pac­ama viro kaj senlaca protektanto de bonaj moroj.

Ĉar se li remparis sin per siaj timige grandaj foliantoj, li povis tiel perfekte perdiĝi por ĉi tiu mondo, ke ofte okazis: li devis demandi la edzinon, ĉu li estas jam man­ĝinta aŭ ne. Antaŭ siaj disĉiploj li parolis kun valido de orakolo. Li ŝatis nur mildajn, pacajn sciencojn, ekzemple la astronomion kaj mekanikon, sed ne la historion, kiu – laŭ liaj vortoj – instruas nenion alian, ol ties nomojn, kiuj distingiĝis en mortbatado de homoj, kaj kiu prikantas heroaĵojn de sangoverŝaj, kruelaj kulpuloj kaj mensogas en senfina sinsekvo, anstataŭ plibonigi la postmondon per ekzemplo de piuloj, bonefikaj kaj saĝaj cerboj.

La brava sinjoro validigis sian antipation kontraŭ histo­riaj figuroj, ne plaĉantaj al li ĝis tia grado, ke por la ani­ma savo de siaj disĉiploj li pretis eĉ falsigi okazintaĵojn, ordonante al la profesoro de historio karakterizi al la disĉiploj Kleopatran kaj Semiramisan kaj aliajn senhontajn virinajn personojn kiel aĉajn, abomenindajn monstrojn, pri kiuj eĉ pensi jamas terure.

Kaj ne estis permesite direkti la okulojn al virina figu­ro; dancado, violona muziko estis por ĉiam ekzilitaj el ĉi rondo; en la preĝejo – por ke la pli agaj studantoj ne povu okulumi al knabinoj – estis loko barita aparte por ili mal­antaŭ la benkoj; tie ili devis sidi sur kvadrate tranĉitaj pinotraboj, por ne povi levi la kapon pli alten ol la dors­apogilo de la antaŭa benko. Ĉar por la respektinda sinjoro estis principo, bazita kvazaŭ sur roko, ke juna homo ne be­zonas koni jupulinojn antaŭ ol edziĝi, do ĝis li finas la studojn kaj ĝis ne havas propran panon sub la tranĉilo; kaj ĉio, kio okazus antaŭ tiam, estus nur vantemo kaj vojo al malbono.

Estas memkompreneble, ke ĉi tiu estas la malplej popu­lara mondkoncepto, kiu povas esti esprimata por la publika bono, kaj ke plej malmultaj adeptoj de tiaj konceptoj troviĝis ĝuste inter la interesatoj, la studantaro de Enyed. Ĉu ne estas absurde, ke eĉ foje-fojete oni ne vidu virinajn figu­rojn, ja oni trovas ĉiujn virinojn de la dekkvara ĝis la dudeka vivojaroj belaj.

Sed la transplantadon de la edukaj maksimoj de sinjoro Gerzson malfaciligis la cirkonstanco, ke li havis filinon, ial-kial tiel belan, ke se oni elektadus eĉ dum duonjaro en la urbo, oni certe returniĝus al ŝi.

Kiom da studantoj nur ekvidis la knabinon, ĉiuj en­amiĝis al ŝi. Sed vane, ĉar pli facilis al animo perdiĝinta retrofuĝi tra Stikso, ol al studanto prosimiĝi al Klarinjo – ĉar tiel oni nomis la knabinon – ĝis dudek-paŝa distanco.

Sinjoro Gerzson havis unuetaĝan domon en tuja proksimo de la kolegio. La ŝtuparo estis barita per kradopordo, do ne povis okazi, ke vizitonte la sinjoron profesoron, juna homo erarvenis al Klarinjo; kiun cetere li vane renkontus, ĉar la brava knabino edukiĝis laŭ tiaj Dio- kaj studanto-timaj principoj, ke certe ŝi forkurus.

Ja ne havis ĉiu ventkapulo aliron al la dokta sinjoro profesoro; lia dompordo malfermiĝis nur al probitaj individuoj. Tiaj probitaj individuoj estis humanissime[v] Jozefo Zetelaky kaj humanissime Aarono Karassiay.

La unua estis deksepjara junulo kun bela, knabineca vi­zaĝo; li estis eksterordinara favorato de sinjoro Gerzson, pri kiu ĉi lasta firme kredis, lia spirito estas pli ŝlose fermita en libroj de sciencoj, ol estus enkarcerigita aŭ simi­le al insektoj, enalkoholigita. Li ĉiam estis unua inter eminentaj, verkis ĉiuspecajn versojn – egalis por li: ĉu en heksametro, pentametro, safiko, alkajo, aleksandrino aŭ anakreona maniero.

Memkompreneble inter la versaĵoj ne troviĝis priamaj, nur pri vintro, printempo, rikolto, fulmotondro kaj similaj pri-kioj. Krome li flue parolis greke, latine, hebree kaj france, li konis la astrojn sur la firmamento kaj laŭspece la florojn sur la tero; ĉe kemiaj kaj fizikaj eksperimentoj asistis ĉiam li al sinjoro Gerzson. Kaj super ĉio ĉi li estis tiel virtoplena junulo, ke respondante pri tiu parto de la mitologio, kie temas pri diino kutime leĝere vestita, li ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.

La alia: humanissime Karassiay estis mense nerapidema, sesajara togulo, tre vortŝpara, kvietsanga junulo, favorata de sinjoro Gerzson pro la fakto, ke koncerne neniun diboĉon, interbatiĝon lia nomo menciiĝis, kio se okazus, estus sek­viginta grandan malfeliĉon, ĉar la Naturo dotis lin per tiaj brakoj kaj ŝultroj, ke foje levitaj por ies perdigo, ili certe havigus tempon por longedaŭraj babiloj. Sed li lacigis sian teruran forton nur en pacaj metioj najlante-fajlante diversajn porfizikajn ilojn por la sinjoro profesoro kaj la ceterajn movojn de siaj brakoj li ekzemplis nur en okazoj, kiam dum grandaj vakacioj la junularo aranĝis prezentadon de mitologiaj dramoj en la aŭlo; kompreneble kun vira aktoraro, antaŭ vira publiko, en kiuj Karassiay rolis kiel Heraklo kaj Zetelaky kiel Dejanira; ĉi lasta tiel perfekte, ke neniu estus dubinta pri li, ke li ne estas vera junulino. Estis nura plezuro apekti ankaŭ Aaronon, batalantan kun kentaŭroj, kiam li sola terenbatis tridek paganajn diojn.

Okazis, ke nelonge antaŭ la grandaj ekzamenadoj, sinjoro Gerzson Tordai Szabó faris vastajn preparojn al siaj natur­sciencaj demonstracioj, celantaj prezenti, kiel transiĝas akvo en aeron, kiel kungluiĝas du hemisferoj sekve de at­mosfera premo post elpumpo de la aero, kiel oni povas bruligi aeron kaj dancigi paperhometojn sub elektra aparato, do aferojn konsideratajn tiutempe mirakloj. Por ĉi celo li transdonis al siaj elektitoj la ŝlosilojn de la fizika muzeo, por ke ili tie fervoradu. Kaj li ankaŭ spertis, ke ambaŭ eminentuloj aktivas jam de frua mateno en la muzeo kaj nur malfrua vespero ilin elvenigis de tie. Laŭdindaj, diligentaj junuloj, kutimis diri sinjoro Gerzson, prenu ekzemplon pri ili, sendiaj, van­temaj, diboĉaj sentaŭguloj, similigu vin al ilil

Kaj nun ni vidu, kio okupas niajn junulojn en la fizika muzeo. Ĉi tiu ĉambro havas kurteneblan fenestron por optikaj eksperimentoj, malfermiĝantan rekte al la korto de la respektinda sinjoro. Ambaŭ niaj fervoruloj staras kun koncentrita atento antaŭ ĉi tiu fenestro kaj aplikante grandan radoteleskopon en la rondan aperturon de la fenestro, ili ŝajnas ion observi. Ĉu stelon? Certe, sed kial per lenso malsupren direktita?

Nun Jozefo enrigardas kun pia entuziasmo... "Ho, Dio mia, kiel belega", li suspiras, ne povante reteni la ad­miron... Belega? Jes ja, iu stelo... "Nun plukas rozojn, kiel mi dezirus esti tiu rozo!" Sed tio ja devas esti tamen ne stelol

Sub la preteksto observi stelojn, la bravaj junuloj taglonge okupiĝas nur per observado de la bela Klarinjo tra la lensotubo; dum sinjoro Gerzson kredas, ke ili lacigas la okulojn per mirakloj de la firmamento, ili amuzas sin sek­vante teleskope la ĉarman knabinon kun plejpleja plezuro tra ĝardeno, ĉambro kaj kuirejo.

Koncerne Aaronon, ĉi amuzo estis nur ŝerco, sed Jozefo tute kaptiĝis: ne povis deŝiri sin de la teleskopo; kaj se longe li ne povis enlensigi la knabinon, li ne manĝis, ne dormis, nek havis humoron por io ajn, nur ĝemadis-suspiradis, forgesis, kion li legis kaj mirigis sinjoron Gerzson ne atentante liajn prelegojn, ĉar anime li iradis en tiu roz­laŭba ĝardeno post la bela knabino, kolektanta disflorantajn rozpetalojn en la tukon per siaj blankaj manetoj.

Dum la demonstradoj unu mallerto lia superis la alian: li rompis, dispecigis, kio venis al li en manproksimon; ĉe eksperimento kun fosforo li dozis hidrogenon anstataŭ oksigeno: sekve de kio li preskaŭ eksplodigis la tutan klason.

Sinjoro Gerzson ne povis klarigi al si, kio la knabon trafis. Li serĉadis, esploris kaŭzojn, sed trovis nenion; ĉar kiam li klakiris tra la longa koridoro, en la muzeo denove ĉio reordiĝis: la teleskopoj direktiĝis ĉielen, la miksboteloj kaj aerpumpiloj blove-ĝeme laboris.

Kaj Jozefo sentis ĉiam pli kreski la dolorojn de sia koro: la trompema lenso kelkfoje tiel proksimigis al li la adoratan personon, ke mirigite li etendis al ŝi la manojn kaj rekonsciiĝis nur, kiam la fenestro refrapis liajn fingrojn, kio donis al Aarono duoblan kaŭzon por rideksplodo.

Meze de tiaj doloroj la malica tentanto portis la pian junulon ĝis tia ekstremo, ke iun posttagmezon li altabliĝis kun la firma intenco – eĉ diri terure – poemi pri amo.

La versaĵo konsistis el safikoj, estis provizita per ĉio bela, kio nur troviĝas sub la suno kaj luno. Kiam li legis ĝin al Aarono, ĉi lasta ĵuris, ke dum sia vivo eĉ famon pri pli bela poetaĵo li ne aŭdis.

Iun vesperon, miriĝintaj en la lunlumon, la du junuloj interparolis ĉe la muzea fenestro:

 –Se nur Klarinjo povus legi ĉi tiun versaĵon! – diris Aarono.

 – Hm! – respondis Jozefo. (Tio ne estis tiutempe facila afero, ĉar ankoraŭ ne eldoniĝis sep modgazetoj, en kiuj oni povus ĝin presigi.)

 – Se mi estus en via loko, malgraŭ ĉio mi ĝin enmanigus al ŝi.

 – Sed kiamaniere?

 – Mi ĝin ĵetus en la ĝardenon.

 – Ĵeti jes, sed kio okazos, se vento ĝin misportos, kaj ĝi venos antaŭ la respektindan sinjoron?

Nun venis la vico de Aarono diri "hm".

 – Ni devus ĝin kaŝi falditan inter burĝonantaj rozoj – ­diris Jozefo suspirante –, por ke kiam ŝi venos frumatene kolekti rozpetalojn, ŝi trovu ĝin kaj legu sola.

 – Nu, tiom facile fareblas – respondis Aarono. – De ĉi tie, el la fenestro oni povas subeniĝi per dika ŝnuro ĝis la ĝar­dena muro, de ĝi facile salteblas sur la fositan grundon. Reire oni povas suprengrimpi sur la sambukujo kaj ĝisveni per la ŝnuro.

 – Kia ideol – teruriĝis Jozefo – ĉu mi descendu ŝnure el fenestro de la kolegio? Ĉu mi transgrimpu nokte sur fremda barilo?...

Mem Aarono teruriĝis pri ĉi tiuj vortoj.

 – Ja mi ne diris, ke faru tion vi, mi diris nur: facile fareblus.

Jozefo eksilentis por kelka tempo. Poste li diris:

– Ĉu vi ne scias, kie rezerviĝas longa ŝnuro?­

– Mi ja scias, la malnova sonorila ŝnuro polviĝas ĉi tie, en la subtegmentejo.

 – Alportu ĝin!

Aarono iris por la ŝnuro, el nodbastono li fabrikis sidilon ĉe la ŝnurfinoj, sidigis Jozefon sur ĝin, kaj volvinte la ŝnuron ĉirkaŭ la fenestrokruco kaj kroĉante ĝin ĉirkaŭ siaj muskolozaj polmoj, li lasis ĝis la ŝtona barilo subeniĝi Jozefon, kiu eĉ momenteton ne ŝajnis zorgi pro tio, ke se la ŝnuro elglítus el la manoj de lia kamarado, tuj rompiĝus al li la nuko; se troviĝis kialo zorgi, estis nur la timo, ke iu malkaŝos ilin. Neniu lin malkaŝis. Li povis transpasi sur la muro, kaŝi la leteron inter la rozoj kaj helpe de la polmoj de Aarono facile leviĝi ĝis la muzea fenestro. Nur tiam la du junuloj ekmikris reciproke, kiel evidentan malsaĝaĵon ili faris.

La alian tagon eĉ rigardi ili ne kuraĝis unu al la alia, des malpli tra la teleskopo. Kiel fifarintoj de kolosa krim­afero ili time evitis la kulpejon kaj matene kun baraktantaj koroj ili subaŭskultis la klakadon de la botoj de la respektinda sinjoro laŭlonge de la koridoro.

Li enpaŝis. Nek Jozefo, nek Aarono kuraĝis levi la okulojn al li, kredante, ke de ilia nazo li scipovos legi la noktan atencon.

 – Venu flanken por momento, humanissime!

Zetelaky pli similis mortan ol vivan. Eĉ por la trezoro de la tuta mondo li ne rigardus supren al sia instruisto, kiu kun terura silento longe lin esplorrigardis.

 – Mi volas diri nur, humanissime, – fine li ekparolis sekavoĉe -, ke se alifoje vi portos versojn, venu kun ili ne tra barilo, sed tra la pordo, ĉar vi distretis ĉiujn tulipbedojn. Cetere la versaĵo, kiun vi verkis, ne estas mal­bona, nur en unu loko lamas la adoniko.

Kaj ĉe tio li ŝovis al li la pritraktitan versaĵon en la manon.

Jozefo ne oponus eĉ, se en tiu momento la tuta kolegio kune kun li sinkus sub la teron.

Kvankam la versaĵon trovis Klarinjo en la menciita loko, sed kiel bone edukita knabino konsideris sia devo unua fari denuncon pri ĝi al la patro, plendante samtempe ankaŭ pro la distretitaj tulipbedoj. La maljuna sinjoro tuj rekonis la skribmanieron kaj la artifiko de Jozefo senmaskiĝis antaŭ li. De tiam li ne konfidis al li eksperimentojn, nek sendis lin labori en la fizikan muzeon.

Intertempe okazis foje-refoje, ke la studanta junularo aŭdis ne nur pri aferoj skribitaj en libroj, sed ricevis in­formojn ankaŭ pri tio, kio okazadas landvaste, ne klopodante tro kaŝi siajn kun- kaj kontraŭsentojn rilate al io kaj tio en la kuruca-labanca mondo aŭ ceteraj terenoj; kaj kelkfoje antaŭ la komenco de la studhoroj, kiam du-tricent studantoj kolek­tiĝis en unu aŭditorio, oni povis sperti eĉ tiajn emojn, ke se la afero venus ĝis batalo, ĉi respektinda korporacio apenaŭ restus senfara observanto de tia amuzo.

Post nelonge dezirinda okazo prezentiĝis por tio. Iun tagon iliaj moŝtoj sinjoroj Traicigfricig kaj Borembukk sen­dis homon en la urbon kun mesaĝo, ke oni tuj elportu al ili centon da buĉindaj bovoj, kvindek kvintalojn da lardo, mil panojn kaj dekdu ujojn da kazeo, ne forgesante ankaŭ pri vino, kiu povas esti ne pli ol ducent bareletoj. Tiutempe la bravaj Enyed'anoj jam estis en tia mizero rilate al provizo, ke nur per ekstrema zonostreĉo ili povis kunmeti la postulatan kvanton; kaj kiam ili ĉion ĉi surĉarigis, jen Balika infor­miĝas pri la afero, aperas el sia groto, prenas al si per­forte la tutan liveraĵon kaj portas ĝin en la ravinon Torda.

Nun kion faru la bonaj Enyed'anoj? Ili povis plendi ripete al Trajcigfricig, ke Balika kunportis, kio manĝebla kaj trinkebla troviĝis en la urbo kaj konsili, ke li postiru lin kaj reprenu ĉion. Trakurita de kolero, Trajcigfricig surplandigis siajn taĉmentojn kaj ĵuris forbruligi Enyed ĝis la tera surfaco kaj ke anstataŭ ĝia vino li trinkos sangon de ĝiaj loĝantoj. La melfeliĉa loĝantaro tre ektimis pro la kruela minaco, ja plenumi la postulon – eĉ kun plej bona volo – ili ne povis.

Kaj la ularo de Traicigfricig jam proksimiĝis al Maros­újvár kaj laŭ tio, kiel li traktadis la survojajn vilaĝojn, Enyed povis imagi al si, kio ĝin atendas.

Tiaj mizeroj estis jam kutima stato en Enyed. Ricevinte famon pri proksimiĝo de labancoj, la loĝantoj rapide forlasadis siajn domojn, kion gardindan ili havis, ili fosis en keloj, sub garbejo en teron, la virinojn, knabojn, maljunulojn irigis en montojn, arbarojn. La junulinojn oni kolektis en la kalvinana preĝejo kaj armeblaj viroj kuniĝis samloke, en la korto, kiu – ankaŭ nun videblas – estis ĉirkaŭigita per fortika, alta ŝtonmuro, provizita per pluraj bastionaj turoj, konstruigitaj de la lokaj gildoj: unu apartenis al la honorinda botfara, alia al la honorinda teksista gildoj, aparte levigis por si unu la draptajla, komune alian la tanista kaj ŝufara gildoj, la kvinan pretigis la butonistoj kun la oraĵistoj kaj la sesan la forĝistoj kun la ŝlosistoj. Ĉi tie estis gardataj la gildokestoj kaj dum grava danĝero ĉi tie kolektiĝis la majstroj kun siaj helpistoj formante tiamaniere la gardistaron de la fortikaxjo de Dio.

Kontraŭflanke staris la kolegio, potenca, trietaĝa, kvar-ala konstruajo, kie rezidis sepcent studantoj, tuta armeo por okazo, se venus vico de neceso.

Kiam la famo, trakurinta la urbon atingis la kolegion, la juna sango ekbolis en la studentaj koroj: ni ne cedos nin, ne cedos la urbon! – ili ekkriis entuziasme kaj sekvamatene dum studhoro de kemio la respektinda sinjoro Gerzson Szabó devis konstati, ke liaj disĉiploj aperis armitaj per glavoj kaj lancoj en la aŭditorio, kun la insista postulo, ke ili estu gvidataj de la profesoraro kontraŭ la labancoj.

Nu, tio estis bela peto al la respektinda sinjoro Gerzson Szabó, ke li konduku iun ajn en militon!

 – Ĉu la menso transturniĝis al vi, dilectissimi[vi]? – de­mandis la bona sinjoro – iru, trinku purgantes pectora sucos[vii]. Ĉu mi estas Ajakso aŭ furioza Aĥilo, ke vi volas min treni en batalon?! Aŭ mi edukis vin mirmidonoj, nutrantaj en vi sangavidajn pensojn? Ĉu vi, kiuj turnadis librojn en la manoj, kurbigas viajn lipojn por milita bleko? Ĉu mi trans­plantis en vin tioman saĝon kaj sciencon, por ke vi falu unu post alia sub batoj de malamiko, ajna senscia militisto, naskita por morto?

Tiel parolante sinjoro Gerzson rimarkis, ke eĉ Zetelaky kaŝegas ian glavon sub la togo. Potence li altondris lin:

 – Ĉu eĉ via moŝto portas armilon, ĉu eĉ via moŝto? (Kiam li alparolis iun per "via moŝto", kutime li tre koleris.) Distaŭzita la honesta ordo de la mondo! Ĉu estis iam kazo, ke elektitoj de poetoj, muzoj, loĝantoj de sanktaj boskoj, amikoj de Pieridaj skuaĉis armilojn en la manoj?... Nu, ekvortu via moŝto, se vi scias!

La konfesigato fine elparolis:

 – Jes, sinjoro, troviĝas kazo: kiam disĉiploj de Pajno prenis bastonojn kontraŭ la gaŭloj, detruantaj Helikonon kaj ilin mortbatis.

Sinjoro Gerzson rekaptis la kapon, ĉar li estis trafita mezmeze per la riposto.

 – Kaj se mi ne permesos al vi preni armilojn en la manojn, dum la nobla urbo penadas per pacaj marĉandoj forigi la danĝeron de super si?! Kaj al via moŝto, humanissime Zetelaky, mi diras nur, ke vi ne bezonas prirespondi ĉiun demandon. Kaj nun mi ordonas al vi formeti en ĉi momento ĉiujn armilojn el viaj manoj, kaj se iu alie agos, estos malpermesite al tiu trapasi refoje la sojlon de ĉi tiu kolegio kaj neniam permesiĝos esti denove membro ĝia! Clarissimi domine[viii], juratoj, sonigu la fenditan sonorilon!

 – Ĉi tiu fendita sonorilo estis sonigata, kiam iu feste eksigatis el la kolegio.

La vortojn de la rektoro sekvis profunda silento, inter­rompata nur de la raŭka gongado de la sonorilo. La junuloj, pretaj kontraŭiri eĉ sesoble pli opan malamikaron, mildigitaj per la vortoj de sia profesoro, ĉiuj demetis la armilojn.

La fendita sonorilo silentiĝis; la studantoj residiĝis, el­tiris siajn librojn; la respektinda sinjoro prenis sian gvidlibron kaj prelegis, kvazaŭ nenio okazis, ĝis la hor­fina sonorado. Tiam li lasis iri siajn disĉiplojn. La kon­fiskitajn glavojn kaj lancojn li ordonis surĉarigi kaj meti en la subpreĝejan volbegon, por ke oni ne havu aliron al ili.

Nokte, rekonsciiĝinte de la timiĝo, kaŭzita de la vortoj de la rektoro, ili rekomencis konspiri, kaj ĉar la armiloj es­tis konfiskitaj, ili decidis eliri post malfermo de la porde­goj sur la bordon de Maros. Trovinte konvenajn freŝajn salik­branĉojn, ĉiu hakis por si bastonon, kiun ili portis sub­toge en la kolegion kaj formetis zorge en la lignokamero.

Ili pensis, ke ankaŭ bastono estas konvena armilo, se konvenulo tenas ĝian finon.

Jam la saman tagmezon aperis Trajcigfricig sub la urbo kun sia trimilopa labancaro. La "nobla urbo" elektis la urbestron, la kolegia konsilio destinis la respektindan sin­joron rektoron iri al li delegacie.

Trajcigfricig akceptis la delegitaron surĉevale: la ce­tera armeo marŝadis surpiede, escepte la tri lignajn kanonojn, tiratajn kutime per bubaloj. Sed la demando, ĉu oni povus pafi per ili sen minaci la vivon de ĉeestarantoj, estis super­flua dubo. Troviĝis ankaŭ kvara kanono, el kupro, kiun la malamiko ŝtopis per najloj, cedante ĝin al la propra sorto, kaj el kiu ekspertoj de Trajcigfricig tiel lerte ellogis la najlojn, ke fajrigata, la tuta ŝargo elflugis tra la eksplodiga truo, lasante post si nur la kuglon en la tubo.

 – La armeo mem estis belega popolo: koncerne ĝin bone trafis la epiteto "elektita", ĉar ĝi estis kompilita el ĉiuspecaj gentoj, troviĝantaj en la lando: kungregiĝis en ĝi hungaroj kun rumanoj, valonoj, marodistoj, serboj kaj ciganoj: unu nudpieda kun kasko surkape, alia kun glavo ŝnurita ĉirkaŭ peltmantelo, ĉi tiu peniranta sub paftubego perdinta radojn kaj streĉilon, tiu kun alispeca kaj eklektika provizo, sed ĉiuj unuanime kaj unuforme kun tonditaj lipharoj kiel konigilo por la kazo, se ili batalmiksiĝis kun kurucoj kunmetitaj el similaj elementoj, sed portantaj longajn harojn kaj ĝisorele ŝmir­glatigitajn lipharojn. La pliparto piedis en ŝnurŝuoj, nur al oficiroj estis donita deca piedvesto kun alnajlitaj spronoj, kiuj pro nehavo de ĉevaloj servis por nenio krom falĉi la krurojn al siaj posedantoj en kazo de forkuro.

Tian armeon komandis Traicigfricig; sed devus trompiĝi, kiu kredas, ke li similis al sia ĉifona subularo. La ĉevalo sub li estis plej bela angla rajdbesto; li portis maŝkirason, teksitan el arĝentstelaj ĉenoj sur orfadene ŝnurumita, griot­kolora silka jaketo, sur lia frunto tronis krestohava kupra helmo; unu manon kaŝitan en stalskvama ganto li ripozigis sur la tenilo de larĝa, rekta glavo.

Kvankam el lia larĝa, inerta vizaĝo kaj malnoblaj trajtoj legiĝis, ke al ĉi pompo lin kondukis nek la nasko, nek me­ritoj; ja kiom da fibuloj, vestopecoj sur li pompis, tiom da diversaj monogramoj vidiĝis sur ili; tamen sidante sur­ĉevale li kontribuis al si sufiĉan dignon, por desupre paroli al tiuj, kiuj marŝis piede.

Lia subulo en la estrado Borembukk estis granda, trabe gracia buĉisto kun senhara, osteca muzelo; sian ĉefon mal­simile li ŝajnis koncentri nekutiman zorgon esti laŭeble plej malpura. Lia feljako brilis pro graso, la vangoj sendube povus fanfaroni, ke ili renkontis nenian akvon krom pluvo.

Lia tuta arsenalo konsistis el unusola buĉhakilego, per kiu li scipovis unusvinge mortbati bovon.

Antaŭ tiel meritplenaj viroj aperis la dumembra delegacio kun profunda riverenco kaj demetitaj ĉapeloj. Por plia hono­rigo sinjoro Gerzson prononcis tre belan diskurson en la la­tina antaŭ la du militestroj.

Trajcigfricig rigardis al Borembukk, kaj ĉi tiu re al li: neniu de ambaŭ sciis latine eĉ vorteton, tamen ili ŝajnigis ĉion kompreni.

 – Mi komprenas bone, kion via moŝto rakontis – diris la estro, rimarkinte, ke sinjoro Gerzson ne plu parolos kaj frapis al li degne la ŝultron. – Kio nomiĝas via moŝto?

– Gerzson Tordai Szabó mi estas, profesoro rektoro de la honorplena kolegio kaj la sinjoro en mia akompano estas lia nobela moŝto Johano Tóth, burĝestro de la nobla urbo.

 – Kaj kie forrestas la gildestro de botistoj?

– Li ne konsideris laŭcele miksiĝi inter nin.

 – Nu, mi diras, ĉar ankaŭ tiu devas ĉeesti, la armeo ja bezonas trimil parojn da botoj, kio en tri tagoj devas troviĝi antaŭ mi, alie mi ĵuras je mia praula glavo (li ĝin stelis ie), ke ĉiun botiston mi forblovos de sur la tersurfacol

Pli aŭdacan ĵurpromeson, mi kredas, ĝis nun neniu faris.

Sinjoro Gerzson klinis la kapon, kaj nun la urbestro ekparo­lis hungare:

 – Ni sciigos la honestan gildestron pri via volo, digna moŝ­to, kaj li entreprenos ĉion eblan. Kaj ni petas vin en la nomo de la tuta urbo, dignu resti eksterurbe kun viaj taĉmentoj, ĉar – kvankam ni tenas vin en nia plej bona opinio – la mal­saĝa plebo tiel timas armularon, ke preninte la famon pri ties proksimiĝo, ĉiuj diskuris en arbarojn, parte fermis sin en la preĝejo: do se vi envenus, vi trovus nenion krom malplenaj domoj, kaj al ni vi malebligus konformiĝi al viaj deziroj sekve de tio, ke neniu restus, ĉe kiuj ilin ekzekvi.

Traicigfricig flustris ion en la orelon de Borembukk, kaj mallerte kaŝante sian ruzan rideton, li reparolis:

 – Honestaj servistoj! Sekve ke timante kaj pro tio, ke estante malsaĝaj ankaŭ ni ne dezirindus, ke viajn domojn la­sante ne plenaj, en ili neniun trovinte, do irinte diru vi al la popolo, ke ne forportu nin, sed ili hejmenvenu kaj poste precipe kvankam, ni tendojn starigu, por ke ni vidu ke laŭ tio ĉiu hejme estas, estu bruligataj kandeloj ĉe ĉiu domo kaj cetere se io aŭ tio iel aŭ aliel okazus, tiam vi ekvidos ion kaj tion nu do.

Sciiginte la delegacion per tiel ornamriĉa parolado pri sia ultimato, lia komandanta moŝto lasis la delegacion reiri en la urbon. Li kaj la taĉmentoj demetis sin sur la kampo proksimume mil paŝojn de la muroj, farante ĉiu al si tendon el tritikaj garboj. Kaj reveninte la delegacio diskonigis al la loĝantaro, ke ĉiu rehejmiĝu en sian domon, kaj por la nokto metu kandelon en siajn fenestrojn, kaj kio eltrudeblas el la propra mizero, nepre kunportu, por kontentigi la labancajn sinjorojn.

Okazis kiel decidite: la gildanoj unu post alia iris hejmen, la virinoj kaj maljunuloj, fuĝintaj en arbarojn, estis revokitaj kaj ĝis malfrua nokto la tuta urbo ne ĉesis bakadi kaj fritadi por la meritplenaj sinjoroj. Nur Klarinjo petegis en la nomo de la puceloj, ŝlositaj en la preĝejo por la graco resti por tiu nokto sub la ŝirmo de la domo de l' Sinjoro. Kaj la peto, subtenata ankaŭ de la ceteraj virgulinoj, estis fine aŭskultita ankaŭ de la nobla magistrato kaj pro­fesoraro.

Sekvis bela, lunluma nokto, la pejzaĝo ĉirkaŭe silenta; la magistratanoj trankvile dormis en siaj baldakenaj litoj meditante, kiel saĝe ili forigis la danĝeron de super la urbo. Tricent kvindek virgulinoj ripozis sub la sankta ombro de Dio en la preĝejo, kiam al Klarinjo ekŝajnis, kvazaŭ iu ŝin vekadas kaj instigas ne plu dormi kaj supreniri en la turon.

En tia duonsonĝo ŝi ascendis sur la ŝtupoj ĝis la loko, kie pendis la kvindekdu-kvintala sonorilego de la sankta ek­lezio; kaj kiam ŝi elrigardis tra la alta turaperturo, ŝajnis al ŝi vidi malhelan makulegon malrapide rampantan al la urbo. Post nelonge distingiĝis granda homgrupo, el kies maso reflekte elbriladis fero de falĉiloj kaj pikstangoj en la lunlumo.

Eklumis en ŝi la kompreno: la labancoj atendis nur, ke disiĝinte la burĝoj kuŝiĝu por nokta ripozo en siaj domoj, por ke ili povu ĉi tiujn embuske surprizi... Klarinjo ne volis perdi eĉ momenteton: ŝi ne malsupreniris en la preĝejon por veki la kamaradinojn, sed trafulmita de sava ideo, ŝi kro­ĉiĝis sur la ŝnurego de la kvindekdu-kvintala sonorilego, por ke ektirite ĝi alarmu la tutan urbon.

Malfortaj estis la brakoj de la knabino, sed la danĝero fortigis ilin: liginte sin per siaj blankaj manetoj al la aspra ŝnuro, ŝi eksvingis la pezan sonorilegon, kiun ordi­nare du viroj apenaŭ povis ekmovi kaj antaŭ ol la grupo atingis la eksterajn murojn, la alarmilo ekgongis potence super la urbo. En la sekva minuto ĉiuj homoj saltis sur­pieden, kaj kvazaŭ direktataj de nevidebla mano, la maljunuloj kaj virinoj rekuris en la arbaron, la viroj sur la preĝejajn bastionojn, tiamaniere ke kiam la labancoj alvenis en la urbo, trovis ĉiujn domojn jam vakaj.

Kolerego atakis Trajcigfricig pro la superruzo. Li ordonis bruligi senmalfrue la urbon en dekdu lokoj.

Sed apenaŭ liaj subuloj levis la manojn por ĉi damninda ago, tia pluvego ektorentis, ke ĝi estingis ĉie la brulon: la labancestro supermezure blasfemis egale Dion kaj diablon pro ĉi misfortuno.

Ĉe la matena krepuskiĝo la respektinda rektoro kaj la magistratestro denove eliris antaŭ lin. La militestro eĉ ekvorti ne cedis ilin. Li altondris ilin kun la riproxco, ke ili estas ruzaj, mensogemaj hundoj, kiuj trompas honestajn virojn kaj forte ĵuris, ke li dispafigos en rubon la tutan urbon, preĝejon kaj kolegion, buĉos glave la loĝantojn kaj disdonos la virgulinojn al siaj soldatoj, se oni ne el­donos al li la personon, kiu ektiris la sonorilegon.

 – Tiu persono estas ĝuste mia filino, digna moŝto – res­pondis deprimite sinjoro Gerzson –, sed se koste de ŝia vivo mi povos elaĉeti la liberiĝon de nia urbo, certe mi ŝin trans­donos al vi, petegante vin nur por la sola graco, ke dehakigu al mi la kapon antaŭ ol miaj okuloj vidos ŝian missorton.

 – Tion vi ricevos! – konsolis lin Trajcigfricig kaj sam­tempe kun ĉi kuraĝigo li ordonis, ke la taĉmentoj de ĉiuj flankoj enmarŝu la urbon. Li mem – sidante kun brustoblova fiero sur sia ĉevalo – ĵetis la bridon al la urbestro kaj tiamaniere li kondukigis sin tra la stratoj, dum Borembukk sidiĝis sur la kolon de la profesoro kaj kun komika teruro portigis sin ĝis la ĉefplaco, atencante per siaj spronoj la flankojn de la brava blankaharulo.

La studantoj povis ĉion ĉi observi el la kolegio, ĉar la procesio haltis ĝuste antaŭe; sed la pordegoj estis ŝlo­sitaj, la ŝlosilojn sinjoro Gerzson mem enpoŝigis.

Poste ili devis vidi ankaŭ, kiel oni eldonas la duon­svenan virgulinon, filinon de la rektoro, Klarinjon tra la preĝeja pordego kaj kiel Trajcigfricig levas ŝin al si sur la selon.

Sed tio jam vere supermezuris ĉion, kion kun koro de studanto oni povas elteni.

 – Mi mortigos la tutan mondon – stertoris Zetelaky ekster si – mortigos sola ĉiujn – kaj kun kaporompa impeto kurjetiĝis malsupren sur la ŝtupoj; post li Aarono kaj laŭvice la ceteraj ĝis la lasta; antaŭ paso de minuto estis elturnita la ŝlosita pordego kaj antaŭ tiu de alia – simile al incitita abelosvarmo ­la studantaro elverŝiĝis sur la labancaron, okupintan la antaŭpreĝejan placon.

Ili havis ne pli ol salikbastonojn en la manoj, sed dum la densa pluvego malutiligis la labancajn muskedojn, la ribe­linta kolero faris pezaj la fustojn en iliaj manoj. Dum minu­to la labanca armeo estis premita al la muro kaj la botistoj, falintaj en aŭdacon pro la unua hurlo, komencis pluvigi ŝto­nojn sur ties kapojn.

 – La du armeestroj, premitaj al muro, ne prenis la aferon por ŝerco: vidante, ke iliaj homoj pli ol necese ŝanceliĝas sub la batoj de la studantoj, turnis dorson al la batalejo kaj ekklopodis for ekster la urbon. Trajcigfricig ĉirkaŭ­brakis la kaptitan knabinon, okule preskaŭ devorante ŝiajn predigitajn ĉarmojn. Kaj Borembukk siaflanke ekkaptis sin­joron Gerzson ĉe la kolumo kaj tiel liverante lin kun si cedis siajn enormajn krurojn al kurego.

Pli mallonge ol vorto elparoliĝas, estis disbatita la labancaro al la kvar ĉieldirektoj; kun apenaŭ tridek homoj kuris la du kapitanoj direkte al Felvinc, iliajn spurojn strikte sekvis grupoj de studantoj, kun manikoj refalditaj, krudaj salikstangoj enpugne, en longaj, nigraj togoj, pen­digitaj ĉezone; per siaj bastonegoj ili saltadis, kiel ang­laj rajdĉevaloj.

Ĉiam pli konsumiĝis, ĉiam malpliiĝis la persekutantaj kaj per­sekutataj grupoj, ĉiuj trovis siajn partnerojn dum la kurado kaj popare postrestadis por interbatiĝi. Fine restis du kontraŭ du aliaj: antaŭe Trajcigfricig kaj ĉe liaj kalkanoj Borembukk: unu de la antaŭaj galopis sur ĉevalo, la alia fidis siajn lon­gajn krurojn; la ĉevalo laciĝis sub la duobla ŝarĝo, kaj kiam ili atingis la menciitan rivereton, ili vidis nur, ke ĝin ne eblas vadi, ĉar la impeto de la pluvotorento kunŝiris la ponton kaj la akvo transbordiĝis.

 – Nu labanco! – ekkriiis Aarono atinginte unu el la du antaŭaj – jen venis fino al la mondo!

Vidante Borembukk, ke ĉi tie oni fakte devas halti, el­lasis la kolumon de sinjoro Gerzson kaj kaptinte per ambaŭ manoj la buĉhakilegon tiel forte li batis al Aarono, ke se li ne forsaltas, li estus dishakita ĉe la talio; sed la studanto replikis per bastonego kaj tiel bonŝancis bati sur la ungojn de la labanco, ke tiu tuj lasis fali la buĉilegon el la manoj. Responde la labanco kun besta rabio kaj kun nuraj manoj alsaltis la junulon, kaj kvankam ĉi tiu celtrafis ankaŭ ĉi-foje lian verton per la fusto tiel, ke ĝi kurbiĝis proe kaj la la­banca kapo ŝveliĝis kiel pufpaneto: tamen kvazaŭ la afero kon­cernus ne lin, li kaptis la stangon de Aarono, volante ĝin el­tordi; sed siaparte Aarono bone enfiksis ĝin per ambaŭ manoj. Tiel ili puŝtiradis sin reciproke tien-reen kelkan tempon, ĝis ambaŭ laciĝis. Tiam ili komencis pafi fulmojn el la okuloj unu kontraŭ la alia.

– Nu studanto – ekparolis dentogrince la labanco – nun vi trovis vian homon: ĉu vi scias, kiu vin kaptis? Mia nomo estas Borembukk!

 – Sed la mia pli zigzagas – respondis Aarono – mia nomo es­tas Ka-rass-ssi-ay!

 – Ka-rass-ssi-ay! -ekkriis la labanco terurite – tiam ve al vi kaj ankaŭ al mi: kaj momenton poste ektiregis sian mal­amikon, kaŭze de kio ambaŭ tiel bonŝance falis de la alta bor­do en la ŝvelintan rivereton, ke super ili ŝaŭme fermiĝis la akvo.

Dume ankaŭ Jozefo atingis la rabinton de Klarinjo. Vidan­te, ke ne plu eblas fuĝo, la rajdanto descendis de la ĉevalo, eltiris la glavon kaj turnis sin kontraŭ Jozefo, kiu kun muta kolero proksimiĝis al li.

 – Ĉu vi reiros suĉi al via naskinto, bastardo! – li al­kriis la nudmentonan junulon – aŭ mi fortranĉu al vi la manojn kaj piedojn?

Zetelaky ne respondis, nur salivumis al si la manplatojn kaj preninte la bastonon ĉe la mezo, kuraĝe paŝis antaŭ la fervestitan estron kun timiga vizaĝo.

 – Ej nu! ĉu vi vin ne portos for? –ekhurlis ĉi tiu ekster si kaj per la glavo terure albatis lin. Sed en la manoj de Jozefo ekturniĝis la batilo kaj per unu ekstremo ĝia li defrapis la glavon tiel, ke ĝi sonore ektintis kaj per la alia li surbatis la kaskon tiel, ke ĝi tondre ekgongis!

Stuporiĝis la cerbo de Trajcigfricig pro ĉi tiu bato, li nur gapis dise kvazaŭ serĉante, de kie oni lin batis. Kvankam ne estis kaŭzo por serĉi tion, ĉar Jozefo ekpremis firme la bas­tonon kaj lokis ĝin tiamaniere sur la talion de sia kontraŭulo, ke tiu disstreĉiĝis surtere lasante fali la glavon el sia mano; kun elkavigitaj okuloj li klopodis tiri sin al la ĉevalo, pro kio Zetelaky – terurita de la penso, ke tiu preparas sin mor­tigi lian svenintan amatinon, ligitan sur la ĉevalo, saltis al li metante ambaŭ piedojn sur lin kaj per definitiva batego li forsendis lin trans ĉi tiun mondon.

Nur tiam li disrigardis serĉe de siaj kompanoj. Ili post­lasiĝis dise, nur ia toga alo, pende restinta sur arbusto, ates­tis, ke iu subestas. Senhezite li alkuris kaj preninte la togon li eltiris la subakvigitan Karassiay. Eĉ tiam li te­nis sin kroĉe kun Borembukk, kvankam la studanto ankoraŭ antaŭ, sed Borembukk jam trans tiu certa submonda rivero.

Tiam kun la helpo de sinjoro Gerzson kaj ŝutante akvon sur ŝin, ili revokis Klarinjon el la sveno kaj falinte sur genuojn, ĉiuj kvar dankis la Sinjoron por sia liberiĝo.

Kaj la du salikbastonojn, per kiuj la malamikoj estis debatitaj, ili plantis ĉe la rivereta fluejo por memorigi pri la okazintaĵoj; kaj sinjoro Gerzson donis sian benon al ili kaj ankaŭ al la amo de Jozefo, kiu siaparte ne plu bezonis ob­servi Klarinjon tralense, kiam li deziris ŝin vidi.

Tio ĉi okazis antaŭ jam cent kaj kvindek jaroj, kaj ambaŭ salikoj plue verdas sur la bordoj de la akvo. Iam la kolegio konstruigis apud ili komfortan amuzdomon, kien la studantoj eliradas en belaj somertagoj, rakontante unu al alia la historion pri la du salikoj kaj kantante la psalmon "Forta burgo estas nia Dio!”

 

Ĉefpaĝo

 



[i] kurucoj: hungaraj sendependistoj kontraux la auxstro-imperia Habsburg-dinastio fine de la 17a kaj komence de la 18a jc.; labancoj: Habsburg-partianoj kontraux kurucoj – samempoke.

[ii] Duko Ferenc Rákóczi, gvidanto de la sendependista movado kaj bataloj.

[iii] Historiografo el Transsilvanio (nun en Rumanio) (1667-1756).

[iv] Regiono en Transilvanio (nun en Rumanio).

[v] Alparolo latina al superaklasanoj de kolegioj.

[vi] miaj karaj (latine)

[vii] sobriga trinkajxo (latine, citajxo el Ovido)

[viii] Estimataj sinjoroj! (latine)