Ĉefpaĝo

Sütő, András:

STELO SUR BRULŜTIPARO

* * *

Dramo en tri aktoj

*

Rolantoj:

Johano Calvin

Mikelo Servet

Farel

Ĉefinkvizitoro Ory

De la Fontaine

Idelette

Antono, pli maljuna frato de Calvin

Inkvizicia detektivo

Tribunala servisto I

Tribunala servisto II

La Forge

Veronika

Arzellier

De la Court

Policestro

Perrin

Civitano I

Virino I

Civitano II

Virino II

Sindiko Darlot

Tribunalaj servistoj, provosoj, predikistoj, ĝenevaj civitanoj, ekzekutisto

El la hungara: Jozefo Horvath

UNUA AKTO

UNUA BILDO

Luĉambro de Johano Calvin en Parizo. Malriĉa meblaro: ferlito, seĝo, skribotablo, ŝranko, kandelabro kun stumpiĝintaj kandeloj: viktimoj de legado. Sur muro primitiva desegno: ruĝa koro sur etendita mano. Fene­stro al strato, turoj de Parizo. Novembro, pluveca atmosfero de tago de Ĉiuj Sanktuloj. Ekstere manifestacio: kiel melodia akompano eksonadas Davida psalmo. Refojadas vokoj: „Vivu rektoro Copus!” Sonoriloj sonas, hugenotoj eklanĉas la devizon: „Retro al la evangelio!” La juna Calvin - en liaj trajtoj: la rigoro de la posta granda reformatoro, disigata kelkfoje de la tutkora bonhumoro de la juneco - observas la surstratajn even­tojn tra la fenestro. Li ne aŭdas la frapon sur la pordo. Enpaŝas Servet leĝere vestita, en lia mano botelo da vino. Li poziĝas oratore, ektusas.

CALVIN  (Turnas sin.) Servet, ĉu vi vidas kio okazas ekstere?

SERVET  Frato mia en la Sinjoro, Calvin! Kio ekstere, sur la stratoj de Parizo fariĝas, estas historia eraro. La universitata junularo festas rektoron Copus sen scii ke li verkis la potence fortan inaŭguran parolon per aliula mano, tiu de Johano Calvin. La voĉo estis lia, ja nur la voĉo: la ideo, la ĉion-renversa kristana filozofio estas tiu de la ĉefenestre meditanta Vulkano (Montras al Calvin.), de la Vezuvo preta al nova erupcio. Inkvizitoraj moŝtoj, ĉizu en vian memoron ke en la ĉi-jara tago de Ĉiuj Sanktuloj, en la 1533a jaro de la Sinjoro, la dua ondo de la reformacio ekvojis al Romo. Ĉi ties profanan pompon Luther nur ŝancelis, la mansfelda minista filo nur duone ruinigis sed la noyona gracila infano devigos ĝin al pompeja sorto. (responde al la rifuza gesto de Calvin) Ne interrompu min! La hodiaŭa tago, Majesto Francisko, sinjoro Ory kaj monaĥaj fratoj, dominikanoj - domini canes: hundoj de la Sinjoro -  karmelanoj, franciskanoj,  estas la tago de la purigita evangelio, tiu de la venko de la Instruo levita el la ĉerko de falsaj dogmoj en la sunlumon! Vivu!

CALVIN  Vivu! Se vi nur ne elokventaĉus! Doloras min la oreloj.

SERVET  Doloru tiuj de la papo. Pokalon al la ŝatata vino de la festato! Ruĝa. (Mem prenas du pokalojn el la ŝranko kaj plenigas ilin.)

CALVIN  De kiu vi jam ŝajne ebriiĝis.

SERVET  Jam en la aŭlo. Pro la sento de venko. Dum mi aŭskultis vin.

CALVIN  Parolis Copus. Mi - silentis.

SERVET  Ĉu li parolis? Tondris. Ĉu vi silentis? Avide vi trinkis la efikon de viaj vortoj. Mi observis vin, nekonatan junulon modeste retiriĝintan en la lasta benko.

CALVIN  Ĉu vi vidis la mirigitajn vizaĝojn? Gape falintajn kanonikajn makzelojn? Vibrantajn submen­tonojn? (Ridas.)

SERVET  Kaj la flamojn en la studentaj okuloj. Mi preskaŭ alkriis: la orelojn malfermu al Copus sed la okulojn direktu al la lasta benko! Al tiu pala renversulo. Li mergis vin kiel malgrandajn torĉojn en la fajron de la evangelio...

CALVIN  ...en la fajron, en la fajron!... Papista vortludo!

SERVET  Mi finis. Dio vivigu vin, Johano!

CALVIN  Dio vivigu vin, Mikelo! (Ili intertintigas la pokalojn, trinkas.)

SERVET  Lasu brakumi vin, gracilulo! (Brakumas lin.)

CALVIN  Vi ĉiam troigas! Vi estas eterna troiganto.

SERVET  Ni ne abstinu en la entuziasmo. Vi eĉ ne rakontas ke tamen vin la reĝino. Ŝi do scias... Ho, belega Margareta de Navarra. Vi estas homo feliĉa!

CALVIN  Ĉu pro la gratulo de la reĝino?

SERVET  Se iam ankaŭ mi povus kisi la randon de ŝia robo!

CALVIN  Mi ĝin ne kisis.

SERVET  Mi parolis kun la reĝino nur en sonĝo. Denove mi troviĝis en Aragonio, ie ĉe la piedoj de Pire­neoj, apud la rivero - mi kredas - Gallego, ni flugadis de la pinto de Aneto al la domo de avo en Villanova - ja mi havis ankaŭ flugilojn, prunte de Ikaros - kiam mi ekvidis Margaretan. Imagu min!

CALVIN  Mi jam diris: kuracu vin pro la sonĝoj.

SERVET  Mi same rekomendas al vi kuracigi vin far doktoro Mikelo Servet - pro sonĝokarenco.

CALVIN  Mi timas: se por horeto mi dormetiĝas, reŝteliĝas papistaj perantoj, indulgencoj, martiroj, vendis­toj de indulgiloj inter Dion kaj la homon.

SERVET  Mi havas bonegan dormilon.

CALVIN  Kaj kien vi poste flugis?

SERVET  Mi descendis sur akvon. Kaj kiun mi trovas ankaŭ tie?

CALVIN  Margaretan.

SERVET  Vi penetras ne nur en mian internon sed ankaŭ en miajn sonĝojn.

CALVIN  Ĉar vi ĉiam vagas en malpermesitaj lokoj. Se virino, estu reĝino, se animo: en sonĝo serĉenda.

SERVET  Via frato Antono refoje denuncis min.

CALVIN  Li nur rakontis, ke sekrete vi denove sekcis homon.

SERVET  Enŝteliĝinte kadavrejon ankaŭ Michelangelo sekcis. Mi do savas Margaretan el la akvo. Portas ŝin surbrake serĉante ŝtupetaron de Jakobo por elsavi ŝin el la Tero. Mi ekvidas ŝtupetaron; sur la lasta rungo, en granda alteco brilas via simbolo: batanta koro en la manoj de Margareta. Mi etendas la manon por ĝi, ĉio dissaltas mi falas, tremas kaj en malproksimo mi ekvidas ŝin...

CALVIN  Ĉu denove Margaretan?

SERVET  La fajron.

CALVIN  Kiun fajron?

SERVET  Pri kiu mi sonĝas lastatempe.

CALVIN  Do ĝin. Kial vi personigas ĝin?

SERVET  Pro infanaĝa rememoro. En Villanova dum vesperoj mi ŝatis gapi la kamenon. Potenca fajro flagris en ĝi. Kion vi gapas, fileto? Ŝin mi rigardas, mi respondis al patrino. Ĉu vi aŭdis kanti fajron? Kelk­foje, kiam ĝi kunfalis, zumetis al mi mallongajn antifonojn. Gaude et laetare Virgo Maria! [i]

CALVIN  (Ridas.) Estis katolika fajro.

SERVET  Avo senhezite kondamnus ŝian hugenotan melodion al ŝtiparumo.

CALVIN  Ŝin.

SERVET  Kiun mi refoje ekvidis, refoje kun Margareta. Ni frostis, tiom ke eĉ nun mi ektremas pro la nura penso. Mi etendis la manon, ho kiel belega kuŝejo, reĝino mia, ĉi tiu flamarbedo povus servi lite por ni kiam...

CALVIN  Vi vekiĝis.

SERVET  Ne, ne. Iu jam kuŝis en la lito.

CALVIN  En kiu lito? (Observas lin kun plia malsereno.)

SERVET  Pli precize, en la fajro. Fetoro de brulanta karno frapis min. Vidaĵo de ankoraŭ vivantaj, konvulsi­antaj internaĵoj, muskoloj, vejnoj; fetoro de haroj, ungoj; blindige blankaj ostoj ŝrumpantaj, knare siblantaj hepato, renoj, baraktantaj pulmoj, flava vizaĝo eksplodinta kiel porcelana vazo, kun du vicoj da nigraj den­tostumpoj en ĝia subo; ambaŭ okuloj gluglis galantine, poste: simile al du pafilaj fajrogloboj, ili elstridis el la kranio kun la fumo de la cerbo...

CALVIN  Sufiĉas, sufiĉas! Mi esperas ke estis Ory, la arkimajstro de ŝtiparumistoj.

SERVET  Estis mi.

CALVIN  Vi malsanas.

SERVET  Min mi vidis.

CALVIN  Vi malsanas. Ne pro kion vi sonĝis. Sed pro kiel vi rakontas tion.

SERVET  Eĉ pale mi ne kapablas priskribi tion.

CALVIN  Ŝvito vin trabanis. Signe de kia stulta kulposento, Mikelo? Kvazaŭ pro murdo.

SERVET  (kun konfesa rideto) Mi nur ŝtelis.

CALVIN  Ĉu vi ŝtelis?

SERVET  Kadavron de sur pendumilo. Ĉu nur al Leonardo permesite?

CALVIN  Vi baldaŭ ĉesos tion fari. Vi tro mildas por krudaj sciencoj. Frostotremo ja skuas vin.

SERVET  Estis juna, malgrasa hugenoto. Kiam mi tratranĉis la ŝnuron, li falis al mi en la sinon, lia kapo kliniĝis sur mian ŝultron kvazaŭ tiu de dormanta infano.

CALVIN  Terura kion vi faras. Sidiĝu almenaŭ al la fajro.

SERVET  Terura sed ĉio havas sian prezon. Mi jam troviĝas sur spuro. La sango fluas el la dekstra kamero de la koro en la maldekstran sed ne rekte: tra longaj vejnoj kaj kontaktante aeron en la pulmoj, ĝi puriĝas. Ĝis nun nur Dio sciis pri tio.

CALVIN  Vi tro alpaŝis Liajn sekretojn.

SERVET  Nun jam ankaŭ vi scias tion. Ni opas tri. Jen la Sankta Triunuo!

CALVIN  Ne peku denove! (Ĵetas sian mantelon sur la ŝultrojn de Servet.) Vi tremas.

SERVET  Dankon.

CALVIN  La plej mizera vidaĵo estas la homo putranta. Eĉ en florplena ĝardeno kaj plie sur pendumilo! Ok­upu vin per filozofio, teologio!

SERVET  Ĉu oni ne sputis fajron al mia libro? Al fuego![ii]  Vere, ĝi ne estus libro, se oni ne krius tuj fajron, ŝtiparuman kritikon.

CALVIN  Ne defendu se vi retiris ĝin.

SERVET  Oni devigis min. De tio originas mia unua premsonĝo. Kvazaŭ mi estus strangolinta la patrinon.

CALVIN  Tio estis via eraro, ne via patrino. De trinitatis erroribus[iii]. Nia malamiko estas Romo, ne la Sankta Triunuo. La germanian taglibron daŭrigu!

SERVET  (Rezigne gestas.) Ĉu, kiam la granda Calvin jam laboras pri la potenca sistemo de la kristana re­ligio? Kion mi povus skribi post la Institutio[iv]? Restitutio[v] eble.

CALVIN  Kial ĝuste Restitutio? Kaj kontraŭ kiu?

SERVET  Mi ne plu militas kontraŭ iu. Mi timas. Mi plenas de timo.

CALVIN  Puno de Dio pezas sur vi pro la sekcado. Kaj por hodiaŭ vi restos ĉe mi. La inkviziciaj detektivoj eksentas timon ĉe homoj. Ili havas hundan flarsenton.

SERVET  Ĉu la reĝino povas ekscii?

CALVIN  Ke vi ŝtelis homon de sur pendumilo?

SERVET  Mian sonĝon. Ke kontraŭvole mi prenis ŝin en miajn brakojn kaj portis ŝin al brulŝtiparo. Ĉu oni rajtas puni sonĝon?

CALVIN  Tio egalas jam frostotremon de timo. Li timas kritikon tamen verkas libron deziratan al fajro. Ti­mas instancojn kaj sekcas pendumitojn. Timas la papon dum akre li atakas lin... Elektu ion por vi kio ne teru­ras vin.

SERVET  Timindas ĉio kion homo tuŝas. Dankon por la mirakla mantelo. La frostotremo forpasis.

CALVIN  Dank’ al Dio. Sed antaŭ krepuskiĝo vi ne elmetos de ĉi tie la piedojn.

SERVET  Ĉu tiom frapas la okulojn io sur mi?

CALVIN  Se mi rigardas vin, vi montriĝas eĉ trokuraĝa.

SERVET  Trokuraĝa pro la timo. (Ridas.) Por kio dankeblas via mantelo. Se mi fondos eklezion, mi dek­laros relikvo ĉi tiun porkŝtelilon.

CALVIN  Singarde! El kolektantoj de relikvoj fariĝas adorantoj de relikvoj. Sed vi miskomprenis min. Mi ne konsilis al vi fondi novan eklezion sed verki. Kian eklezion vi volas establi?

SERVET  Nenian.

CALVIN  Vortoj ne hazarde kroĉiĝas unu al aliaj.

SERVET  Estis petolaj saltetoj de la pensado.

CALVIN  Kaprioloj de la pensado.

SERVET  Strangaj imagoj. Samkiel pri la reĝino. Mi nur ekmeditis pri tio ke Dio estas ĉie kaj en ĉio ĉeestanta, do ne nur en la Bono...

CALVIN  Sed ankaŭ en la Malbono?

SERVET  Viaj okuloj ekbrilis. La tigro en vi pretas salti. La senduba. Vi devas esti feliĉa homo, Johano. En mi duboj sennombras. Milito de vermoj svarmas en mia cerbo.

CALVIN  Defendu vin.

SERVET  Mi preĝas.

CALVIN  Sed ne eblas preĝi dubante.

SERVET  Povas esti. Tamen mi dubas ke restadejo por Dio povas esti nur la Alto, la Kosmo, la steloj. Li devas esti ĉie-ekzistanta. Sekve li enestas ĉion, kion li kreis.

CALVIN  Ĉu ankaŭ en ĉi tiu planko kiun ni tretas per la piedoj? Ĉu ankaŭ en la Satano?

SERVET  Viaj demandoj estas timigaj. Laŭ mia kompreno, Li enestas ĉion - potenciale. Kiel, ekzemple, la Satano - sen Dia volo kaj aprobo - ne povas fari al ni malbonon, do plenumi sur ni la punon de Dio, vidu la unuan ĉapitron de la Libro de Hiobo kaj tiel plu.

CALVIN  (Ridas.) Vi faris belegan kapriolon. Vi transsaltis duoblan abismon per helpo de la suspektinda nocio potentialiter[vi]: la panteismon, cetere ne fremdan al vi kaj - kroĉiĝinte al la manoj de Hiobo - la trivi­alan blasfemon. Kiu same ne fremdas al vi, rememoru vian libron! Sed kial vi flankensaltis antaŭ via propra penso?

SERVET  Ĉar mi pensas, do mi timas.

CALVIN  Vento ne rompas fenditan kanon, ne estingas lumetantan kandelon.

SERVET  Vi ne plu timas, vi jam markis al vi la vojon.

CALVIN  Ankaŭ vi. Atestas via taglibro.

SERVET  Ĉu ĝi plaĉis? Mi ne kuraĝis demandi.

CALVIN  Kun plezuro mi legis ĝin. Perfektas la aŭgsburga noto: „Propraokule mi vidis lin, la papon; li por­tigis sin inter granda pompo, super kapoj de regnestroj, ŝutadis krucojn per la dekstra mano. La popolo ĵetis sin surteren; konsideris sin feliĉa, kiu povis kisi al li la piedojn. Ho, vi plej malica bestio inter bestioj!” Tielu la parolo! Jen la filum Labyrinthi [vii], ĝin sekvu. Lasu la ŝtelfiŝadon en la akvo de la pensado.

SERVET  Ĉu ŝtelfiŝado? Kaj kiu do estas la ĉefluanto de la akvoj?

CALVIN  (kaptinte la Biblion de sur la tablo) Jen ĝi. Ne ĉefluanto sed Inspektoro, Direktanto de  ĉiuj niaj agoj.

SERVET  Se mi ankoraŭ verkos ion, denove mi vokos vin al debato.

CALVIN  Kaj vi denove retiros ĝin.

SERVET  Sen fanatika amaso, sola kun vi, sur grandega, eĥanta placo - estus streĉe interese.

CALVIN  Ĉu timigis vin la fanatika amaso?

SERVET  Vin, eĉ se vi venkus min, mi ne devas timi. La eventualan diverĝon de niaj opinioj...

CALVIN  Ĉu eventualan?

SERVET  ...kompensos la unueco de la koroj. La popolo tuj krias ŝtiparumon. Kun vi mi sentas min sekura; se ni estus solaj. Sen viaj adeptoj.

CALVIN  Kiucele vi starigas min sur piedestalon?

SERVET  Ĉar la hodiaŭan tagon pretiĝis via statuo. Kaj laŭ mia prijuĝo: mankis nur piedestalo.

CALVIN  Dankon, erudicia viro, doktoro Servetus. Mi permesas ke por refreŝiĝo via moŝto sidiĝu ĉe miaj piedoj. (Ili ridas.)

SERVET  Mi dankas, serenissimus[viii]! Ankaŭ mi deziras havi statuon, iom pli altan! (Ili ridas.) Ho, ne sen­modesto parolas el mi. Mi nur volus esti ombrotena bronza branĉo por la heroo de hodiaŭ en la varmega somero. (Ili ridas.)

CALVIN  Fine vi denove ŝercas, vi frostotremanta erarvagulo!

ANTONO  (Envenas terurita.) Sinjoro rektoro Copus estas arestita!

CALVIN  Pro mia parolo!

ANTONO  Je ordono de Ory.

CALVIN  Hundoj! Rabiaj hundoj de la infero.

ANTONO  Frato, ni fuĝu de ĉi tie. Ankaŭ vi, Mikelo. La studentojn demonstrantajn por Copus oni disbatis per vipoj, la domoj de suspektatoj je hugenoteco estas traserĉataj de armitaj servistoj tribunalaj. Vi bone scias. Oni postiradas ankaŭ nian domestron, tenas lin observata, da denuncantoj troviĝas legio; denuncas jam ne nur tavernestroj sed ankaŭ florvendistinoj. Eĉ muroj denuncas.

SERVET  Calvin kaj Mikelon Servet oni vane serĉas. (Montras al Calvin, poste al si.) Jen Lucanius kaj De Villanovus.

ANTONO  Ni fuĝu!

CALVIN  Gravas la vivo de Copus, ne nia pseŭdonimo. Iru, Antono, atentigu ankaŭ sinjoron La Forge, li ŝlosu la dompordon. Kaj mi plendos ĉe la reĝo kontraŭ ĉi tiuj hundoj de la Satano. Kalkulante kun la kon­sekvencoj, mi jam formulis mian proteston.

ANTONO  Sinjoro La Forge havas armilojn. Ĉu mi igu lin kaŝi ilin?

CALVIN  Kandelo, armilo ne tenatas sub buŝelo. (Li elprenas paperrulaĵon.)

ANTONO  Ne tenatas sub buŝelo. (For.)

SERVET  Legu ĝin! Al reĝo Francisko, la Unua, nia plej favora savanto...

CALVIN  Lasu nun la ŝercon. Nia Reĝa Moŝto! La aresto de rektoro Copus estas denova makulo sur via glorplena regnado. Permesatu al mi diri senkaŝe ke via ĉefinkvizitoro Ory malpliigas ĉiutage vian aŭtorita­ton... ja ne konsideriĝas kristana maniero armile persekuti elpuŝitojn de la eklezio kaj malcedi al ili la plej elementan rajton de libera esplorado­; ne konsideriĝas kristana maniero mortigi herezulojn, fajre-glave ek­stermi ilin; pro opinioj diferencaj de la oficialaj ekleziaj instruoj manifesti ilin malamikoj de la ŝtato; ne kon­sideriĝas kristana la hipokriteco kiu unuflanke deklaras la konsciencon libera, aliflanke donas en la manojn de la inkviziciaj ekzekutistoj tiujn kiuj prenas ĉi tiun deklaron serioze. (Pugnofrapoj sur la dompordo.)

SERVET  Ili venas.

CALVIN  Venas. Ne konsideriĝas kristana maniero aresti la liberan esploradon: Libertas scientiae diaboli­cum dogma[ix]!  - la plej hontendan frazon de la historio de l’ homaro deklarantan la liberecon de la konscienco diabla instruo propagandas nun tiuj papistoj kies prauloj lasis sin disŝiri per leonoj en la nomo de tiu ĉi lib­ereco. (Frapbruo, voko: „Malfermi!”) Jen mi demandas Vian Majeston: kiu volus resti nun kristano se turko, moslimo, eĉ kanibalo povas promeni inter ni sen ia ajn difekto dum kristanoj tiras sur brulŝtiparon siajn pro­prajn kunfratojn, dum murdrabisto pli milde punatas ol pensnuancoj. Kiu volus resti hodiaŭ kristano kiam homojn konfesantajn Kriston en Lia nomo oni puŝas sur brulŝtiparon kvankam eĉ inter flamoj ili firme krias sian kredon al la mondo? (Daŭra frapegado.) Kiu ankoraŭ volus servi Kriston vidante ke se liaj opinioj ne kongruas... (Rapidaj paŝobruoj sur la ŝtupoj.)

SERVET  Ili alvenas.

CALVIN  Ili alvenu! Se liaj opinioj ne kongruas kun la instruoj de la SOLE SAVANTA KATOLIKA EK­LEZIO, li deklariĝas malamiko de la ŝtato? Kion ni petas, Majesto, nuras: tolérance! tolérance! tolérance[x]!  (Li kaŝas la rulfolion en la tirkeston de la tablo.)

SERVET  Tolérance! (Armita tribunala servisto enpuŝas la pordon kaj enpaŝas post li civile vestita oficisto: inkvizicia detektivo de Ory.)

DETEKTIVO  Tolérance, al kiu?

CALVIN  Al la homaro.

DETEKTIVO  Ĉu simple ĝenerale?

SERVET  Al Hans Blücher. Ni ĵus traktis pri tio ke la luteranoj en Dresdeno volas bruligi lin ĉar li restas fi­dela katoliko.

DETEKTIVO  Ĉu responde konvenos la cindroj de sinjoro rektoro Copus?

CALVIN  Cindroj ne estas respondo.

DETEKTIVO  Kiu vi estas?

SERVET  Ni estas studentoj de la kolegio Mantaigu, sinjoro Lucanius...

DETEKTIVO  Luacnius. Kaj vi?

SERVET  De Villanovus.

DETEKTIVO  Armiloj?

CALVIN  Ni estas senarmilaj.

DETEKTIVO  (Manosignas al la servisto ke li traserĉu la ĉambron.)  La hugenotoj armas sin, endanĝerigas la ekziston de la ŝtato kaj vi, studentoj de Montaigu priploras Hans Blücher?

CALVIN  Ni ankoraŭ ne prenis armilojn.

SERVET  La herezo estas spirita fenomeno. Per armiloj, bedaŭrinde ne forigebla...

DETEKTIVO  Sed?

SERVET  Per vorto de Dio.

DETEKTIVO  La vorton de Dio ne malutilas plilaŭtigi per fusilo. Ĉu ne, Luko... Lucanius?

CALVIN  Per fusilo oni plilaŭtigas malforton kaj malkuraĝon. La vorto de Dio sentimas kaj nevenkeblas.

DETEKTIVO  Vi do apartenas al la bataliono de la vorto. (al la servisto) Ankaŭ kaŝitajn dokumentojn serĉi...

CALVIN  Mi protestas. Mi postulas prezenti permeson de la ĉefinkvizitoro pri traserĉo.

DETEKTIVO  Kaj kion plian? Ĉu ne la vortojn de sinjoro rektoro Copus vi hazarde ripetas?

CALVIN  Mi ripetas la regulojn. Cetere morgaŭ mi denuncos vin al la ĉefinkvizitoro.

SERVET  Ili konas proksime unu la alian.

DETEKTIVO  Ĉu ankaŭ la papon? (al la gardisto) Ĉesigi la traserĉon.

SERVISTO I  Jes, sinjoro.

DETEKTIVO  Sinjoro Lucanius, ĉu vi permesas al mi sidiĝi al via tablo? (Sen atendi respondon, sidiĝas, prenas neplenigitan sed sigelitan mandaton el sia aktujo.) Ĉar ni konformigas la realon al la papero, ĉu ne, la paperon al la realo. Ankaŭ sigelo surhavatas. Por kies nomo ĝi validu?

CALVIN  Lucanius...

DETEKTIVO  Lucanius... En la domo de sinjoro Étienne de la Forge, kiu estas - mi esperas - jam kaptita je la kolo... Rue Bernardin... dato kiel supre... Kaporalo!

SERVISTO I  Jes, sinjoro.

DETEKTIVO  Vi eliros kun ĉi tiu mandato pri traserĉo, poste vi revenos - laŭregule. Vi vidas ke kun la sin­joroj ne eblas serĉi. Ili estas parencoj de la papo.

CALVIN  Kontraŭe. (La servisto eliras.)

DETEKTIVO  Ĉu malamikoj?

SERVET  Negacio sola de konstato ne egalas ĝian konkludon. Do ni ne estas parencoj de Lia Sankteco.

CALVIN  (Dum la inkvizicia detektivo volas remeti la plumon en la inkujon.) Bonvolu mian plumon! (Prenas ĝin el lia mano kaj ĵetas ĝin en la fajron.)

DETEKTIVO  Kio estis tio?

CALVIN  Infektita aĵo. (Dum lavas al si la manojn.) Vi devas koni la regulojn de la publika higieno.

DETEKTIVO  Ĉu vi konsideras ĥolera min aŭ kion mi skribis per ĉi tiu senkulpa plumo?

CALVIN  Sinjoro detektivo, interpretu tion laŭ via plaĉo.

DETEKTIVO  Ni lasu dependi tion de la traserĉo. (Je frapo sur la pordo.) Iu venas. Enpaŝu! (La servisto en­venas.) Kion vi deziras?

SERVISTO I  Humile mi raportas al sinjoro leŭtenanto ke mi portis mandaton pri dom- kaj persontraserĉo. (Transdonas la dokumenton.)

DETEKTIVO  (Observante la paperon.) Kun kies sigelo? Ĉefinkvizitoro Ory. En ordo. Al la interesatoj montru ĝin, ne al mi!

CALVIN  (Ne prenas la paperon en la manojn.) Mi ne intencas duafoje lavi la manojn.

DETEKTIVO  Sinjoroj. Mi estas inkvizicia detektivo Périgod.

CALVIN  Do bonvolu inkvizicie detektivi!

DETEKTIVO  Ni daŭrigu en laŭleĝaj kadroj...

CALVIN  La kontraŭleĝaĵon.

DETEKTIVO  Vidu, Lucanius: ekzistas nek leĝo, nek kontraŭleĝaĵo. Ekzistas nur la Situacio.

CALVIN  Kaj la aktualaj superregantoj de la situacioj...

DETEKTIVO  ...plus armilo kiun sinjoro Villanovus tuj metos sur la tablon.

SERVET  Mi diris ke mi ne havas armilon.

DETEKTIVO  Maldekstre, ĉe la talio, en leda ujo. Intelektuloj estas forgesemaj.

SERVET  (Ĵetas sian ponardon sur la tablon.) Senhaŭtigilo por ranoj, ne armilo.

DETEKTIVO  Rano, lacerto, testudo! En la mano aŭ pli precize: beko de la fato eĉ testudo povas fariĝi mortiga armilo. Iu intelektulo rakontis al mi - kaporalo, nun ne ĝenu nin per via umado - ke iu kalva greko...

SERVET  Aiskulos...

DETEKTIVO  Prave. Aglo lasis fali testudon sur lian kapon.

CALVIN  Espereble, la kazo ne zorgigas la detektivan moŝton.

DETEKTIVO  Ĝi nur igas min esti singarda.

CALVIN  Ja inter la pluraj faktoroj de la kazo estas donita nur unu: via kalveco. De kie preni nun testudon, aglon kaj Aiskulos al via zorgo?

DETEKTIVO  (responde al la rido de Servet) Kun sinjoro Villanovus mi volus fari interkonsenton.

SERVET  Bonvolu!

DETEKTIVO  Plej bone ridas, kiu lasta ridas. Ĉu akceptite?

SERVET  Kun modifeto: plej lasta.

DETEKTIVO  Pleje plej lasta. Mi volus vidi viajn librojn.

CALVIN  Al spirita festeno volonte mi invitas vin. (Montras al la librobreto.)

SERVET  (Dum la inkvizicia detektivo deĉifradas la titolojn.) Cenzuritaj eldonaĵoj, ĝis la lasta.

CALVIN  Pensoj trosarkitaj de doganistoj de la spirito.

SERVET  La malpermesitan libraron serĉu en mia kapo. (Ridas.)

DETEKTIVO  Vi jam malobservis nian interkonsenton. Erasmus... Encomium moriae[xi]. Kio estas en ĝi traktata?

CALVIN  La stulteco.

DETEKTIVO  Kies stulteco?

CALVIN  Kiu prenas ĝin sur sin.

DETEKTIVO  Ĉu sinjoro Lucanius prenas ĝin sur sin?

CALVIN   Estus malĝentile.

DETEKTIVO  Kontraŭ kiu?

CALVIN  Kontraŭ vi, ekzemple. (Servet ridas.)

DETEKTIVO  Villanovus... Pleje plej lasta... (Montras al si.) Ĉu vi konas  ĉi tiun Erasmus persone?

CALVIN  Kompreneble.

DETEKTIVO  Ni havas informojn, laŭ kiuj li estas speco de intelektulo kutime nomata „servisto de du mas­troj”.

CALVIN  Liajn majstrojn mi ne konas, nur liajn verkojn.

DETEKTIVO  Kaj kiel vi opinias pri ĉi tiu libro lia?

CALVIN  Genia.

DETEKTIVO  (Foliumas alian libron.) Kaj ĉi tiu Villon? Ĉu faktas ke li estas rompŝtelisto?

CALVIN  Eblas.

DETEKTIVO  Vi estas en ŝercema humoro. Ni vidu plu. Dante... Li estas, ĉu ne, kiu laŭ certaj asertoj ek­skursis en la inferon. Ĉu estas vere ke krom edzinon, li havis ankaŭ amatinon?

CALVIN  Nuntempe ni ne renkontadas lin.

SERVET  Li ne prirespondas niajn leterojn.

DETEKTIVO  La amatino certe okupas lin. La libron de sinjoro Erasmus - kun via permeso - mi prenos kun mi. Ĉu vi ne verkadas laŭ Villona maniero? Ĉu vi ne deziras ien rompeniri?

CALVIN  Kun via permeso, mi deziras rompeliri.

DETEKTIVO  El kio, de kie?

CALVIN  El la infero, antaŭ kiu vi staras kiel unu el la trikapaj cerberoj.

DETEKTIVO  Do hundo. Bonŝance por vi, Lucanius, ke vi ofendas nur mian personon, ne la aferon kies modesta gardanto mi estas. Ni finu la konversacion! Mi havas ankaŭ malmolajn argumentojn...

CALVIN  (montrante al la servisto) Unu staras en la angulo.

DETEKTIVO  Ĉu vi scias kial mi kunportos ĉi tiun libron?

CALVIN  Ĉar unue vi ĉiam serĉas armilojn.

DETEKTIVO  Vi montras vin saĝa homo. Do vi devas scii ke presita litero pli danĝeras ol kugla armilo. Ankaŭ se temas pri Dante kun kiu ne eblas nuntempe renkontiĝi, ĉu ne, ja mortinta li estas de du jarcentoj; same se temas pri Erasmus kiu estas vere genia ĉarlatano ĉar kun afabla mieno li fiskribas dentgrincigajn ideojn al siaj nesuspektemaj legantoj. La deĵorantaj librokontrolistoj de nia institucio bedaŭrinde forgesas ke ne aŭtoroj sed legantoj pli danĝeras. Aŭtoron erarvagintan oni povas rekonduki - sur brulŝtiparon. Leganto infektita per ideoj same ne ekstermeblas. Li devas do esti ŝirmata kontraŭ tiaj aŭtoroj.

CALVIN  Per bruligo de libroj. Almetante kelkfoje ankaŭ aŭtoron.

DETEKTIVO  Nur en ekstrema kazo. Se aŭtoro havas vastan sukceson. Villanovus, ĉu vi fartas malbone?

SERVET  (Kun tremantaj manoj verŝas al si akvon.) Bagatelo. Hemikranio... Kelkfoje...

DETEKTIVO  Se vi ne verkas, vi ne havas kaŭzon por kapdoloro.

SERVET  Ne, mi ne plu verkas. (al Calvin) Ĝi forpasis.

DETEKTIVO  Mi havas ankoraŭ du demandojn. Ĉu vi ne konas certan sinjoron Calvin, teologon?

SERVET  Ĉu Calvin? Neniam mi aŭdis pri li.

DETEKTIVO  Kiel do sinjoro? laŭte sonas lia nomo urbovaste. Kie li restadas? Lucanius! Estas skribite en viaj trajtoj ke vi konas lin. Kie li troviĝas?

CALVIN  Mi esperas ke en la graco de Dio. (Abrupte malfermiĝas la pordo, du armitaj tribunalaj servistoj enpuŝas la Forge ligitan.)

DETEKTIVO  Ĉu la birdeto kaptiĝis?

SERVISTO II  Étienne de la Forge, mi raportas humile.

DETEKTIVO  (al la ligito) Ripetu tion!

LA FORGE  Étienne de la Forge.

DETEKTIVO  Ĉu vi konas ĉi tiujn sinjorojn?

LA FORGE  Mi ne konas ilin. Mi konas neniun el ili.

DETEKTIVO  Ĉu vi ne konas viajn proprajn luantojn?

LA FORGE  La nomojn mi scias sed mi ne konas ilin. Mi ne scias pri kio ili okupiĝas, mi scias pri ili nen­ion.

DETEKTIVO  (montrante al Calvin) Li - kiel nomiĝas?

LA FORGE  Lucanius.

DETEKTIVO  Kaj tiu?

LA FORGE  Villanovus. Ceteron mi ne scias.

DETEKTIVO  Forkonduku lin! Rekte en la konfesigejon.

LA FORGE  (Dum oni elpuŝadas lin.) Lasu min! Mi ne estas herezulo! Mi estas fidela adepto de Kristo, lasu min! Sinjoro Calvin, ne lasu min perdiĝi!

DETEKTIVO  Retro lin! (Oni rekondukas lin.) Kiu estas Calvin?

LA FORGE  Neniu el ili. Mi diris: Villanovus... Lucanius... Lucanius... Villanovus... Miaj luantoj ili estas... adeptoj de Kristo...

DETEKTIVO  En ordo. Ĉu vi scias al kiu vi prirespondos la demandon?

LA FORGE  Al ĉiu mi povas diri nur la veron.

DETEKTIVO  Ĉu ankaŭ al la streĉpulio? Al la fingrotordilo? Konduku lin!

LA FORGE  Dio kun vi, frato Lucanius. Dio kun vi, frato Villanovus. Pardonu, se mi pekis pri io. (Oni fork­ondukas lin.)

DETEKTIVO  Gardistojn antaŭ la pordon! Do kiu el vi estas Calvin?

CALVIN  Ĉu vi promesas ke... sinjoron La Forge...

DETEKTIVO  Mi promesas, li ne estos torturita.

CALVIN  Calvin estas mi.

DETEKTIVO  Ĉu Calvin?

CALVIN  Johannes Calvinus.

DETEKTIVO  Troviĝis la serĉata armilo.

SERVET  Ne kredu lin! Li volas savi sian amikon. Calvin estas mi.

CALVIN  Mi protestas ke iu ajn misuzu mian nomon! Calvin ekzistas nur unu. Disponu pri mi!

DETEKTIVO  Per kio vi atestas ke vi identas vin?

SERVET  Li ne povas atesti tion. Per nenio... Mi atestos. (Serĉadas sur la librobreto.) Mi atestos tion per mia libro. Jen ĝi. De trinitatis erroribus. Ĉu vi scias, kion ĝi signifas?

DETEKTIVO  Eraroj pri la Triunuo.

SERVET  Ĝin skribis mi.

CALVIN  Mikelo, lasu la komedion!

SERVET  La libron skribis mi. Per ĝi volas renversi la mondon mi.

DETEKTIVO  Kontraŭ Servet ne alvenis denunco. Tiom pli kontraŭ Calvin.

SERVET  Kontraŭ Calvin! Kontraŭ mi! Kontraŭ mia libro. Ĉu vi scias, kion mi skribis en ĝi? La infanbapto estas stultaĵo. La instruo pri la Triunuo kaj senmakula koncipiĝo estas miskompreno. Dio estas unu kaj nedi­videbla.

CALVIN  Mi malpermesas al vi blasfemi Dion en mia nomo, Villanovus, viajn libron kaj opiniojn foje vi retiris. Vi mem diris: kvazaŭ infano skribis ĝin al infanoj. Sinjoro, ne kredu lin, li ne scias kion li parolas.

SERVET  Jes ja mi scias kion mi skribis. Epokfaran libron. Mi renversis la instruon pri la Triunuo kaj se ĝi ne tute renversiĝis, jam pretiĝas mia nova, potenca libro en la presejo: Christianismi restitutio[xii].

CALVIN  Villanovus, ĉu vi perdis la prudenton?

SERVET  Fundamento de la finfine purigita eklezio. Sur ruinoj de la papistaj eraroj. Notu al vi, estimata detektiva moŝto: komenco de nova mondkoncepto estas Christianismi restitutio.

DETEKTIVO  Denunco ne alvenis.

CALVIN  Kaj ne alvenos. Tiu libro ne ekzistas. La menciitaj instruoj estas missonĝoj de malsanulo. Villano­vus estas honesta medicina studento, ne konsideru liajn infanajn ideojn seriozaj, mi petas vin. Li havas nek adeptojn, nek malamikojn...

SERVET  Haviĝos! Da milionoj! Jam kreskas la infanoj kiuj ĵuros per mia nomo. Ĉu mi ne havas adeptojn? Ĉar provizore ili ne videblas. Ili devas adapti sian koloron al tiu de la medio. Kampkoloraj ili estas, sinjoro, por ŝirmi sin kiel multaj malfortaj kreitaĵoj de Dio. Portempe estas nur mi, Johano Calvin, ĉi tie kiel krisigno.

CALVIN  Krisigno de cerbomalsano! Jen mi pruvos kiu el ni estas Calvin. (Prenas plumon, skribas sian no­mon sur papero apude trovita.) Bonvolu legi ĝin!

DETEKTIVO  Johannes Calvinus. Al kio mi povas ĝin kompari?

CALVIN  (Prenas el la tirkesto la proteston skribitan al la reĝo.) Al ĝi. Legu ĝin!

DETEKTIVO  Johannes Calvinus.

CALVIN  Komparu ilin! Finite.

DETEKTIVO  Kaporalo! Gardistoj! Forkonduku lin!

CALVIN  Dio benu vin, Mikelo. Neniam mi komprenos, kial vi faris tion? Mi petas vin insiste, gardu vin! (For.)

DETEKTIVO  Por honori vin, mi disponigos al vi freŝe forĝitajn katenojn. Ĝis revido.

SERVET  Ĝis la revido.

DUA BILDO

Loko: juĝejo en la malliberejo de la kronprinca palaco en Vienne, Francio. Tablo de la tribunala prezidan­taro. Bildo de Sankta Maria, krucifikso, flanke benko de ĵurianoj kun la Sankta Skribo, brulanta kandelo. Ve­ronika senpolvigas zumkantante. Venas De la Fontaine, kun necesaĵoj por protokolado subbrake.

DE LA FONTAINE  Bonan matenon, sinjorino, estu laŭdata Kristo!

VERONIKA  Por eterne, sinjoro La Fontaine.

DE LA FONTAINE  Pri kio oni parolas hodiaŭ en la urbo?

VERONIKA  Apenaŭ de kelkaj semajnoj ni loĝas ĉi tie, sinjoro sekretario. La arestitoj krias-veas la tutan tagon, ne eblas dormi pro ili. Ĉe iu el ili oni uzis eĉ streĉpulion.

DE LA FONTAINE  Pro kio vi pensas tion?

VERONIKA  Estu kiom ajn da torturiloj, mia edzo kapablas diferencigi ilin laŭ voĉo. Jen nun streĉpulio, fingrotordilo, ingvenpremilo, ardigita stango... interese, la arestitoj reagas al ĉiu diverse.

DE LA FONTAINE  Reagas. Vi komencas kleriĝi, Veronika.

VERONIKA  La provoso kutimas diri: „reagas, ne reagas”. Kvankam „veas”, „blekas” pli proksimus al la vero, ĉu ne?

DE LA FONTAINE  Vi nur ne lingvistikumu, tuj alvenos la juĝistaj moŝtoj. Kio nova ankoraŭ?

VERONIKA  Ĉu lingvistikumado? Hodiaŭ matene revenis la kanoniko kiu ne eltenis la dioplaĉan vivon sen virino, surnajligis la sutanon kaj edziĝis en Ĝenevo ĉe la reformitoj. Tie eblas. Onidire tiom ke poste ankaŭ divorci ne eblas. Sed apud la nova edzino li sekrete konservis ankaŭ siajn malnovajn opiniojn pro kio la ĝenevanoj repelis lin en la monaĥejon. Depone li lasis tie la edzinon.

DE LA FONTAINE  Kiel depone?

VERONIKA  Li konfidis ŝin al iu amiko... Sed ne povante longe elteni tie la celibaton, ankaŭ duafoje li el­glitis el la sutano. La ĝenevaj presbiteroj ĉi-foje zorge priokuladis lin kaj kiam li faris la unuan krucosignon, ili pelis lin trans la limon. Kaj nun la virino estas transe kaj la principoj ĉi tie. Kiel oni elbaraktu el tia di­lemo? Principoj estas karaj. Sed se virino pli karas? Ŝajne ambaŭ ne akordiĝas. Aŭ principoj, aŭ virino. Kiel vi opinias ĉi-koncerne, sinjoro sekretario?

DE LA FONTAINE  Mi ne scias kion diri.

VERONIKA  Ĉu eble vin kaptis la sama dilemo?

DE LA FONTAINE  La manojn movu, Veronika!

VERONIKA  Mi vidis ke la plej supera inkvizitoro alvenis en kvarĉevala kaleŝo.

DE LA FONTAINE  Jes, la nova arestito estas inde honorata.

VERONIKA  Al ĉefa herezulo - plej supera konfesiganto. Ĉu veras ke lia plej bona amiko denuncis lin? (De la Fontaine kapneas.) Do iu bona amiko. Neniel malamiko lia. Mia edzo, fajristo en la torturejo, hejmenve­nas ĉiutage kun la opinio: ne plu ekzistas amikeco. Dio donis ĝin kontraŭ la soleco, Dio forprenis ĝin. „Al kiu vi diris tion kaj ĉi tion pri la papo, la Sankta Eklezio?” „Al neniu.” Kiam oni komencas trabori al li la langon, li konfesas: „nur al la propraj amikoj”. Ekzemple tiu komercisto el Liono kies orelojn oni detranĉis, rakontis ion ŝercan pri la neleĝaj filoj de la papo kiuj laŭ mi ne ekzistas. Aŭ ĉu tamen? Egale. Li do rakontas la aferon. Iu lia aŭskultanto - aŭ subaŭskultanto - ridis nur duonbuŝe. Kaj morgaŭ kion li faris? Denuncis lin plenbuŝe. Mia edzo diras: eĉ subpreĝeje fosiĝas la ratotruoj de denuncantoj. Jen, pro kio bonvolu gardi vin!

DE LA FONTAINE  Ĉu mi? Ĉu vi aŭdis ion pri mi?

VERONIKA  La oreloj jam doloras pro la multa aŭdado. Sinjoro La Fontaine, kiam oni denuncos la denun­cantojn?

DE LA FONTAINE  Ankaŭ ilin iu supergardas.

VERONIKA  Mia edzo asertas: Oni ne povas senigi je ili la mondon, nur se oni ĉesigos la denuncejon. Vi bonvolas scii: kie oni disbatas la neston de korvoj, tien ili ne reflugas. Mia edzo almenaŭ...

DE LA FONTAINE  Via edzo -  almenaŭ dekjaran prizonon li kunopiniis. Ili jam venas. (Manordonas al la virino eliri.) Servisto!

VERONIKA  Dio mia, plej alta! Mi denuncis mian edzon. (For.)

(Envenas tribunala servisto, haltas ĉe la pordo. Tra la malantaŭa pordo envenas Ory, Arzellier kaj De la Court. Ili okupas lokon ĉe la juĝista tablo. Ory meze.)

ORY  Ni povas komenci.

DE LA FONTAINE  La akuzaton!

SERVISTO  La akuzaton! (Akompanata de du provosoj enpaŝas Servet, dek jarojn pli aĝa sed ne rompita; vestita civile.)

DE LA COURT  Mikelo de Villanovus, en la tria tago de nia proceso vi certe scias kiuj vin pridemandas an­taŭ la tribunalo de la kronprinclando Vienne.

SERVET  Mi scias. Via moŝto Ory, doktoro pri teologiaj sciencoj, konfesprenanto ĉe la Sankta Seĝo, religia ĉefinkvizitoro en la franca reĝlando kaj en la tuta Galio; sinjoro Ludoviko Arzellier, doktoro pri juro kaj vi, enketista moŝto De la Court - estas miaj favorkoraj pridemantantoj.

DE LA COURT  Paŝu al la Sankta Skribo, postdiru! (Servet levas ĵure la manon.) Mi, Mikelo de Villanovus ĵuras per la Sankta Evangelio...

SERVET  Mi, Mikelo de Villanovus ĵuras per la Sankta Evangelio...

DE LA COURT  ...ke pri ĉio mi diros la puran veron.

SERVET  ...ke pri ĉio mi diros la puran veron.

DE LA COURT  Dio min tiel helpu, amen!

SERVET  Dio min tiel helpu, amen!

DE LA COURT  Ni finu nian hieraŭan temon! Mikelo de Villanovus, ĉu vi plu insistas havi nenian rolon en la liberigo de Lucanius, alinome Johano Calvin?

SERVET  Calvin estis liberigita de la servistoj de la reĝino. Mi parolis nur en sonĝo kun la reĝino.

DE LA COURT  Nur en sonĝo.

ARZELLIER  Kaj en kiaj cirkonstancoj? (malaproba rigardo de Ory)

SERVET  En cirkonstancoj de homa sonĝo. En perfekta stato de libereco. Sola, do sen timo. Mi rigardis ŝin el sub fermitaj palpebroj por ke neniu povu blindigi min pro tio kion mi vidas. Mi ankaŭ parolis kun ŝi sed nur per neprononceblaj vortoj por ke oni ne povu elŝiri al mi la langon.

DE LA COURT  Ĉu vi kutimas ekzamenigi vin per kuracisto?

SERVET  Mi estas kuracisto, do ĉiumomente. Sinjoro ĉefenketisto, mi esperas ke vi ne konsideras min cerbmalsana. Se mia respondo ŝajnas kurioza, necesus ekzameni unue la demandinton, ĝenerale la konfesi­gantojn de la homaro.

ARZELLIER  Tio ja estas pli ol tolerebla!

ORY  Ni ne limigu la malliberulon en sia libereco. Mi petas vin skribi propramane: mi parolis kun la reĝino nur en sonĝo. (Servet paŝas al la tablo de De la Fontaine kaj skribas. Ory transprenas la paperon.) Dankon. Daŭrigu, sinjoroj!

ARZELLIER  Tamen: ĉu mi povus demandi? Akuzato, rakontante pri la sonĝo, kontraŭ kiu vi parolis?

SERVET  Plede por la sonĝo. Kiam Dio elpelis la pekintajn homojn el Edeno, konsole Li transdonis al ili figofloron. Jen ĉio kion mi lasas al vi el la paradiza feliĉo. Vian rajton je sonĝado retireblan de neniu. Tion Li diris.

ARZELLIER  Nenie Li diris tion. Laŭ jeno vi havas propran Sanktan Skribon kaj Edenon kun privata eni­rejo.

SERVET  Ho, nur miaj sonĝoj... Manplato da restaĵo el la Edena ĝardeno... Tiel mi komprenis...

ORY  Ni lasu la malsanecajn sonĝojn. Do kiu sciigis la reĝinon, ŝiajn hugenotajn servistojn koncerne la aferon de Calvin?

SERVET  Iu kiu ne aresteblas.

ORY  Ĉiuj povas esti arestitaj.

SERVET  La renomo de Calvin mem!

ORY  Sed ĝiaj subtenantoj, disvastigantoj kaj admirantoj jes! Ĉu poste vi renkontiĝis kun Calvin?

SERVET  Mi ne renkontiĝis. Niaj vojoj disiĝis.

ORY  Disiĝis. Kiel mi komprenu tion?

SERVET  El la nekonata Lucanius elsaltis Calvin sur la podion kaj kreskis je universala nocio, la nekonata Villanovus restis kiu mi estas: la sennoma Villanovus. Privata kuracisto de la ĉefepiskopa moŝto Palmier en Vienne. Ĉi tie mi vivas jam de dekdu jaroj sola kiel servisto de servistoj.

ORY  Ĉu Calvin eble fariĝis sinjoro de la mondo?

SERVET  Sinjoro de tuta Ĝenevo, predikisto de Saint Pierre[xiii], prezidanto de la konsistorio, aŭtoro de bib­lioteko da eseoj, tradukinto kaj interpretanto de la Biblio, fondinto de universitato kaj iniciatinto de semi­nario, konstanta prezidanto de la magistrato, generalo de la politika stabo en la religia milito, Ministro de la Sankta Vorto, predikisto de predikistoj, plej supera kontrolisto de tipografioj kaj sekretaj servoj, amiko de princoj, konsilanto de regnestroj kaj direktanto de la propre kreita movado en Skotlando, Anglio, Neder­lando, Hungario kaj Pollando... Ĉu ĉi tiun homon mi devus liberigi?

ORY  Mi vidas, vi tenas la okulojn sur li.

SERVET  Oni ne povas lin preteriri. Li metis sin en la vojon de  ĉiu pensema homo.

ORY  Ĉu vi ne envias la gloron kaj potencon atribuitajn al li?

SERVET  Mi ne avidas potencon. Mi ne scipovus bridi eĉ hundidon.

ORY  Kun pia admiro vi denombris la oficojn de Calvin.

SERVET  Calvin havas sep cerbojn, mi nur unu. Jen kion mi envias al li.

ORY  Ĉe la aresto de Calvin, kial vi volis okupi lian lokon. Kion vi celis per la dublado?

SERVET  Mi volis nur fari ion por li.

ORY  Se ankaŭ vi havus sep cerbojn, por kio vi utiligus ilin?

SERVET  (suspektante kaptilon) Por la defendo de nia Sankta Eklezio, kompreneble.

ORY  Vi estas multe pli simpatia se vi ne mensogas. Denombru viajn librojn. Kreaĵojn de unu via cerbo.

ORY  Vi estas multe pli simpatia se vi ne mensogas. Denombru viajn librojn! Kreaĵojn de unu via cerbo.

SERVET  Syroporum universa ratio..., Apologetica disceptatio pro Astrologia..., In Leonartium...

ORY  Bagateloj. Diru la lastan!

SERVET  Notoj al la geografio de Ptolomaios...

ORY  Ni lasu la geografion kaj la siropojn! Nomu la teologion! Kion ni ne trovis ĉe la domtraserĉo.

SERVET  Kion vi ne trovis: ne ekzistas.

ORY  Ĉu vi legis la Institutio de Calvin?

SERVET  Jes.

ARZELLIER  Kiel vi akiris ĝin.

SERVET  Ĉe librovendisto.

ARZELLIER  Kial vi ne anoncis tion?

SERVET  Mi iris por aĉeti, ne denunci.

ARZELLIER  Kaj kial vi ne anoncis la libron mem?

SERVET  Mi ne povas ĉiutage denunci miajn legaĵojn. Ankaŭ vi legis la instruojn de Arius, Wycliffe, Jo­hano Hus kaj Luther. Ĉu vi denuncis vin pro tio?

ARZELLIER  Tiuj instruoj ne infektas en niaj kranioj, do ili troviĝas en bona loko.

SERVET  Koncerne la sidejon de pensoj ne ekzistas kompetentaj kaj nekompetentaj kranioj. Dio kreis ĉiun kun malfermitaj fenestroj. Al kiu Li donis rajtigon tabulumi eĉ unu el ili? Aŭ...

ORY  Ni ne diskutos ĝis la Lasta Juĝo! Villanovus, ĉu vi jam aŭdis ion pri iu teologo Servet?

SERVET  (Glaciiĝas.) Mi aŭdis.

ORY  Vi certe konas lin.

SERVET  Ne..., mi ne konas lin.

ORY  Michael Servetus Villanovus. Tiel li nomiĝas. Rigardu ĉi tiun libron! Paŝu pli proksimen! Prenu ĝin! Bonvolu legi ĝian aŭtoron!

SERVET  Michael Servetus Villanovus.

ORY  Ankaŭ la titolon.

SERVET  De trinitatis erroribus.

ORY  Tio estas pri eraroj koncernantaj la Triunuon. Do vi ne konas ĝin. Tiam permesu al mi memorigi vin pri io...

SERVET  Superflue. Kiam Calvin estis arestata en Parizo, mi terure hontis ne povi helpi lin, do mi levis su­bite ĉi tiun libron de sur lia breto kaj diris al la leŭtenanto inkvizicia detektivo ke ĝia aŭtoro estas mi, tio es­tas Calvin aŭ Lucanius; la vera, serĉata reformatoro... Se estas konsiderataj mia tiama anima konfuzo, junula ambicio kaj - mi konfesas - ankaŭ envio pro ke tuta Parizo eĥas la nomon de Calvin... mi pensas, fariĝas kom­prenebla mia aŭdaco; sed kiam tio okazis kaj kiu tiam kredis min? Mem Calvin atestis fine... (Ridas.) Ankaŭ la leŭtenanto inkvizicia detektivo ridis pri mi... Ĉu via ekscelenco nun prenas la aferon serioza? Tiam eble mi estus feliĉa, almenaŭ fiera ke per tiel pia trompo mi ŝtelas iom el la renomo de mia amiko kaj liberigos min armitoj de la reĝino aŭ rabos min jam el sub la pendumilo... Imagoj, ĉu ne... eĉ ne venis al mi en la kapon ke la dommastro de Calvin, la malfeliĉa sinjoro Étienne de la Forge estos bruligita post du semajnoj... ja prip­ensu, sinjoroj, eĉ la dudekan jaron mi ankoraŭ ne plenumis kaj knabo aŭskultante oratoron, ĉu ne Cicero, aŭdante tamburadon, ĉu ne Julius Caesar volas vidi sin?

ORY  Aŭ aŭtoro de nova, pli potenca verko, Villanovus. Tiam vi diris jenon laŭvorte: Mi renversis la in­struon pri la Triunuo kaj se ĝi ne renversiĝis tute, jam pretiĝas mia nova, potenca verko en la presejo: Chris­tianismi restitutio.

SERVET  Ĉu pretiĝis ĉi tiu potenca verko?

ORY  Mi demandas: ĉu ĝi pretiĝis?

SERVET  Kaj se ĝi pretiĝis, ĉu vi opinias ĝin potenca? Epokfara?

ORY  Se vi soifas laŭdon, mi diras: genia.

SERVET  Genia! Tiam ne ekzistas en Eŭropo pli malfeliĉa ĉefepiskopa kuracisto ol mi! Pretas la genia verko kaj mi ne povas identi kun ĝia aŭtoro. Mi ne povas deklari propra la verkon pri kiu via ekscelenco tiel favore esprimas sian opinion. Kvankam laŭ la titolo estas mi ĝia baptopatro. Tiam - replikante al Calvin - mi fakte diris ŝerce: ĉu Institutio? Legu baldaŭ la Restitutio! Al kiu ne saltus tia titolo sur la langopinton? Be­daŭrinde, la libro estas nur naskito de la imago. Ankaŭ la menciita presejo nur enstumblis al mi en la cerbon. En la imago de la tiama infano.

ORY  Infano mia, bonvolu rigardi pli proksime la naskiton de via imago! (Triumfe transdonas ekzempleron de la Restitutio.)

SERVET  (Prenas la libron, foliumas ĝin tremante, defendas sin per la resto de siaj fortoj.) Mirinde.

ORY  Ĉu vi opinias? Ĝi ne plu estas Syroporum universa ratio. Ĝi estas jam teologio.

SERVET  Ĉu ne kurioze? Ĝi pretiĝis. Kvankam ĵus mi menciis ĝin.

ORY  Kie ĝi pretiĝis? En kies presejo? Surbaze de kies teksto?

SERVET  En mia imago. Laŭ ordono de deviĝo. Kaj diris Laban al Jakob kiam ĉi tiu dungiĝis kiel ŝafisto: kion mi donu al vi? Donu al mi nenion...

ORY  Kiuj estis la kompostistoj?

SERVET  ...sed mi denove paŝtos kaj gardos viajn ŝafojn kaj kiom da mikskoloraj kaj makulitaj ŝafoj vi nur havas, ĉiuj estu la miaj. Kaj la nigraj restu al vi.

ORY  Ĉu vi identas aŭ ne kun la aŭtoro de la libro?

SERVET  Kun la vera aŭtoro - eĉ se verkus ĝin mi - mi ne identus.

ORY  Plej Sankta innocentia[xiv]!

SERVET  Kaj Jakob starigis strie senŝeligitajn avelvergojn en la trinkotrogojn por ke se la ŝafinoj venos trinki, ili vidu tiujn, havu ilin ĉiam antaŭ la okuloj kaj koncipu mikskolorajn ŝafidojn.

ORY  Ĉu vi volas nun reciti al ni la Genezon? Parolu pri la propra, en herezo koncipita!

SERVET  Kaj la ŝafinoj koncipiĝis antaŭ la vergoj kaj naskis nurajn mikskolorajn ŝafidojn.

ORY  (Kvazaŭ jam interesus lin la parabolo.) Evidente de la mikskoloraj virŝafoj.

SERVET  Sed en la signo de la avelvergoj. Tio estas la leĝo de ĉiu kreado.

ORY  Ĉu la avelvergo?

SERVET  La deviĝo starigita antaŭ niajn okulojn. Volo de Jakob en niaj akvo, pano, ĉiuj niaj intencoj.

DE LA COURT  (al Ory mirfrapite) Li freneziĝis.

ALZELLIER  Avelumiĝis. (Lia plenvoĉa ridego infektas ankaŭ la du aliajn.)

DE LA COURT  Striita vergo en la trinkotrogo de Servet... (Ridegas.)

ARZELLIER  La ŝafido tamen fariĝis nigra. (Anhelas pro la ridego.)

ORY  (frapinte per la martelo) Do la deviĝo. La nepreterirebla. Michael Servetus Villanovus, vi ankoraŭ ne konfesis vian aŭtorecon kaj per via parabolo jam ekpledis por via libro. Dankon por via helpo.

SERVET  (hezite) Mi ne identas.

ORY  Laŭtlegu, mi petas vin, la enkondukon! (Paŭzo.) Vi povas legi ankaŭ parkere.

SERVET  Mi ne povas legi sen teksto aliulan enkondukon.

ORY  Legu la substrekitajn liniojn!

SERVET  (Legas.) Ho, Jesuo Kristo, filo de Dio, vi kiu estas donita al ni el la ĉielo, manifestu vin al via servisto por ke tiel granda revelo aŭtentike klariĝu antaŭ ni. Estas via afero kies defendon - sekvante internan Dian inspiron - mi entreprenis... Vi instruis min ne kaŝi la lumon en mi. Ve al mi se mi ne povas prediki la veron!

ORY  Subskribo?

SERVET  M.S.V.

ORY  Michael Servet Villanovus. Kiu staras antaŭ ni.

SERVET  Mi estas nur Michael de Villanovus. Privata kuracisto de lia ĉefepiskopa moŝto Palmier kaj fidela membro de la Unusole Sava Roma Sankta Eklezio.

ORY  Ĉu fidela?!

SERVET  Atestas la tuta urbo. La tuta preĝeja komunumo. Ĉu mi forestis unusolan fojon - eĉ pro malsano - en la matenaj, posttagmezaj, labortagaj sanktaj mesoj? Atestas nia spirita patro en Vienne: regule mi preĝis kontraŭ tentoj, por la papo, nia episkopo, mi preĝis al niaj sanktaj patronoj, al mia gardanĝelo, mi faris kon­fesojn, donis almozon, vizitis kermesojn kaj akceptis kun pura koro ĉiun sanktan komunion. La akuzo min ne koncernas sed se tamen mi eraris, mi pretas preni sur min la plej pezan pentofaron. Mi neniam volis disidenti de la eklezio ĉar mi kredas kaj konfesas: estas sole la Sankta Eklezio kiu neniam kaj pri nenio eraras. Eraras nur vi asertante ke mi verkis herezaĵon kaj ke mi identas kun Mikelo Servet. Vi havas nenian pruvon pri tio.

ORY  Ĉe verdiktado sincera kaj pentema konfeso konsideriĝas savaj cirkonstancoj. Do mi deviĝas montri al vi la pruvojn. Ĉu vi konas ĉi tiujn leterojn? Vi pruvas en ili la veron de via libro. Per la skribmaniero de via mano. Vi skribas ekzemple: „Kara amiko, mi parolis kun la reĝino nur en sonĝo.” Adresito estas Johannes Calvinus, sendinto: Michael Servet Villanovus.

SERVET  (neniigite) Ĉu domtraserĉo estis ankaŭ en Ĝenevo? Ĉu ankaŭ Calvin arestita?

ORY  Calvin kaj liaj instruoj havas armitajn gardistojn.

SERVET  (rigardante la paketon da leteroj) Oni enrompis en lian domon. Ŝtelis la leterojn!

ORY  Ne necesis. Li mem sendis ilin al ni.

SERVET  Ĉu miajn leterojn?

ORY  La viajn. Sub sigillo secreti[xv].

SERVET  Ĉu Calvin - al la inkvizicio?

ORY  Kun via permeso - al mia modesta persono.

SERVET  Ne..., ne eblas.

ORY  Ĉu ili estas viaj leteroj?

SERVET  Miaj zorgoj dividitaj kun Calvin.

ORY  Kaj ĉu vi miras vidi ilin ĉi tie, mortule kuŝigitajn?

SERVET  Mi ne miras, ĉefinkvizitora moŝto. Senmerite estus de mia flanko. Mi diras nur kion oni povas diri antaŭ la sojlo de la morto: tio ne eblas.

ORY  Eblas. Ĉu vi scias, kial? Via amiko, kiel vi diris, havas sep cerbojn. Do leginte vian libron estis al li facile rimarki en Michael Servetus Villanovus la alian Reformatoron. La alian sepcerbulon. Ĉar vane vi aliĝis al li en la herezo, vane li atakas Romon, vane vi kuiras ambaŭ la saman kaĉon, vane vi kalumnias la kredantojn de la katolika eklezio kaj Lian Sanktecon, la papon; vane vi blekas horde ke inter Dio kaj homo ne necesas peranto, nek necesas indulgenco, bildo, sankta akvo ke superfluas pentraĵo, relikvo; el niaj preĝejoj vane vi elĵetas oron, arĝenton, piajn donacojn, kandelojn kaj lustrojn, sanktajn flagojn, mesmante­lojn, vane vi elpelas de tie la mesknabojn, kronitajn sanktulojn kaj la Beatan Virgulinon... vane, tute vane! Ĉar se vi mem volas ĉion ĉi alimaniere praktiki, se vi predikas pli novajn instruojn ol la novaj - rifuzante la baptadon de infanoj kaj la diecon de Kristo -, se vi ne kaptas mense la absurdecon de la antaŭdestinismo de Calvin dirante ke ĝia idea profundeco por vi tro altas, tiam notu al vi bone, Mikelo Servet, estinta Villano­vus: vi estas ne malamiko de Calvin sed pli malbona ol tio: lia opozicio!

SERVET  Nenio lia mi plu estas. Mi estis lia amiko.

ORY  Por ni vi estas nur malamiko. Kaj tio min plene kontentigas. Kie estis presita la libro?

SERVET  En la loka tipografio de ĉefepiskopo Palmier.

ORY  Dum vi manĝis la panon de la sinjoro episkopo. Eldonkvanto?

SERVET  Mil.

ORY  Kie ĝi estis disvastigata?

SERVET  En Germanio, Nederlando, svisaj civitoj.

ORY  Sur vasta fronto vi malfermis fajron kontraŭ Calvin.

SERVET  Mi verkis ne kontraŭ li. Sed en la intereso de mia konscienco.

ORY  La mikskoloraj avelvergoj. Kaj kiel akceptis ĝin la libertinoj en Ĝenevo?

SERVET  Mi ne konas libertinojn.

ORY  Ili estas malamikoj de Calvin. Vi povas bedaŭri ke vi ne havos parton el ilia laŭdo. Kaj kiel opiniis Calvin mem pri via verko?

SERVET  Li nur riproĉis min perletere.

ORY  Ni bedaŭras ke vi jam ne aŭdos lian personan opinion. Kiom da ekzempleroj vi vendis ĉi-loke?

SERVET  Kvin.

ORY  Kvar el la ricelantoj mi jam trovis. Mi diras ankaŭ ĝojigan informon: la kadavraj makuloj de via spirito jam eruptis ankaŭ sur ni. (De la Fontaine ektremas.) Kiu estas la kvina?

SERVET  (Ekrigardas al De la Fontaine. Tiu terurite streĉatendas lian respondon.) La kvinan mi ne konas. Estis komercisto el Liono.

ORY  Sinjoro ĉefsekretario, pro kio vi tiom teruriĝis.

DE LA FONTAINE  Propradire... pro la penso ke kun ĉi tiu homo mi plurfoje promenis.

ORY  Ni promenas kune kun nia senscio. Kelkfoje eĉ kun nia fato. Ĉu la sinjoroj ne plu havas demandon? Ne. Akuzato, ĝis morgaŭ elcerbumu, kiu estis la liona komercisto. La kvina. Kun la aŭtoro ni jam finis. Sekvas liaj legantoj. Ankaŭ ilin ni devas savi. Ne forgesu, Servet, kie peko plimultiĝas, graco multe pli su­perabundas.

SERVET  Epistolo el la Romanoj.

ORY  Brave! Vi povas forkonduki lin. (La gardistoj elkondukas la arestiton.)

SERVET  (returninte sin) Mi scias kaj estas konvinkita en Sinjoro Jesuo ke nenio malpuras en si mem sed ajno malpuras por tiu kiu konsideras ĝin tia... Feliĉa estas, kiu ne riproĉas sin pro tio kion li aprobas.

ORY  Nu finfine. Vi demetis la kaskon. Konduku lin! (Oni elkondukas la arestiton, la juĝistoj forlasas la podion, De la Fontaine restas sur sia loko. Preterirante lin, Ory returnas sin al li.) Apostolo Paŭlo pli konci­zas en la latino: ubi abundavit delictum, superabundavit gratia[xvi]. Epistolo al la Romanoj, sed kioma parto? (De la Fontaine ŝultrumas.) La kvina. Ne forgesu! La kvina! Bonan apetiton! (For.) (De la Fontaine, plena de timo, longe postrigardas lin.) Veronika! (Venas kun balailo, viŝtuko.) Oni absolvis ĉi tiun malfeliĉulon, ĉu ne? DE LA FONTAINE  Ne.

VERONIKA  Li ja iris tiel... Mi vidis lin en la koridoro. Hm, kiu denuncis lin?

DE LA FONTAINE  Kiu ankaŭ vian edzon.

VERONIKA  Ĉu mian edzon? Ĉe kiu? Kaj kial?

DE LA FONTAINE  Ĉe mi. Pro liaj rimarkoj.

VERONIKA  Rimarkoj! Sankta Aŭgusto! Da rimarkoj li havas abunde.

DE LA FONTAINE  Bedaŭrinde. Ĉu vi scias, kiu estas la plej grava?

VERONIKA  Ve, de kie mi povus scii? Unu estas pli grasa ol la alia. Pro io li terure naŭziĝis, vi bonvolas scii: li jam multe vidis en la torturejo kaj vane mi admonas lin: Ĵeronimo, metu al vi seruron sur la buŝon, alie vi mem iros malantaŭ seruron. Ankaŭ de ĉi tie ni devos fuĝi. En ĉi tiu urbo oni venis al punkto kie oni ne povas loĝi kun sia opinio sub unu tegmento. Kio estis tiu rimarko?

DE LA FONTAINE  Pri la nesto de frugilegoj. Se oni disbatas ĝin, ili ne plu reflugas. Ĉu tiel li diris?

VERONIKA  Precize.

DE LA FONTAINE  Oni interpretos tion kvazaŭ diritan pri la inkvizicio.

VERONIKA  Pri la ĉefinkvizitora moŝto! Terure. Ĉu la sinjoro sekretario devas pludoni la denuncon?

DE LA FONTAINE  La problemo kuŝas en tio ke antaŭ la aresto de ĉi tiu... Villanovus mi plubabilis tion al li. Al la akuzato. Hodiaŭ oni jam komencis paroli pri la ribeluloj sed laŭ nomo ankoraŭ neniu menciiĝis. Morgaŭ ili eltrudos tion el li.

VERONIKA  Eltrudos, mi scias. Ĵeronimo diras: Kion ili bezonas, kune kun la hepato elprenas. Kion fari?

DE LA FONTAINE  Mi diros.

VERONIKA  Bonvolu diri!

DE LA FONTAINE  Via edzo intime amikas kun la provoso.

VERONIKA  Parencas.

DE LA FONTAINE  La arestito, Villanovus, devos malaperi de ĉi tie ĝis noktomezo. Li devas fuĝi. En civila vesto.

VERONIKA  Jes.

DE LA FONTAINE  Kaj via edzo saviĝos.

VERONIKA  Jes.

DE LA FONTAINE  (Prenas paperfolion el la poŝo.)  Kaj mi silentos. (Li tenas la paperon super kandelon.) Silentos ankaŭ la denunco.

VERONIKA  (rigardante la brulantan paperon) La plej bela brulŝtiparo kiun mi vidis en la vivo. Sinjoro ĉefsekretario, Dio benu vin per ambaŭ manoj! Ho, se nur mi vidus la denuncintojn de mia edzo tiel diseriĝi en cindron.

DE LA FONTAINE  Iru!

VERONIKA  Sinjoro ĉefsekretario, eĉ tra inferoj! Por Ĵeronimo, se necese, eĉ la tutan arestejon mi malplenigos. Kaj se la afero ne sukcesos, mi ekbruligos ĝin. Por Ĵeronimo mi forbruligos ĉi tiun tutan rate­jon! Amen! (For.)

KURTENO


DUA AKTO

Konsilejo de la Ĝeneva konsistorio, ĉefstabejo de la reformacio. Du skribotabloj: unu por De la Fontaine, la alia tiu de Calvin. Flanke: ĉambro de gardistoj, laŭlonge de la muro: vicigitaj armiloj. Sur muro: mano kaj la simbolo vidita en Parizo sed presita. Fone: fasado de la preĝejo Saint Pierre. Ambaŭflanke elirejoj. Dek­stra pordo malfermiĝas al atendejo. De la Fontaine, sekretario de Calvin, agadas antaŭ la mapo: per blankaj flagetoj markas la novajn sidejojn de la reformacio. De ekstere foje-refoje aŭdiĝas hufbatado. Bruo de kurieroj ekirantaj en ĉiuj direktoj de Eŭropo. Armita gardisto gongigas signalon sur sonorilo. De la Fontaine komencas aranĝi kun hastaj movoj la paperojn sur la skribotablo de Calvin. Printempa suno.

CALVIN  (Envenas.) Bonan matenon!

DE LA FONTAINE  Bonan matenon, Majstro! Kiel servis al vi la nokta ripozo?

CALVIN  Neniel. Sed ne demandu pli. Superflua tempopasigo.

DE LA FONTAINE  Laŭ ordono de pastoro Farel ĉiutage mi devas interesiĝi. Tuta Ĝenevo havas zorgon pri la sanstato de la Majstro.

CALVIN  Tuta Ĝenevo. Ĉu ankaŭ la libertinoj? (Demetas la kapoton, haltas antaŭ la mapo.) Ĉu ankaŭ la panteistoj, ateistoj kaj rebaptistoj?

DE LA FONTAINE  Eble ankaŭ tiuj.

CALVIN  Neeble. Precipe. Ĉar ili atendas mian morton. Diru al ili, La Fontaine ke mia vivo estas senĉesa agonio sed por ilia pleja ĉagreno mi ne estas mortonta. Diru al ili ke sep diversaj malsanoj turmentas min, interalie kronika podagro, nefrita koliko, gruzmalsano, sendormeco kaj dujardeka kapdoloro; ke hodiaŭ matene mi vomis sangon, la dekan jaron mi jam ne matenmanĝas kaj sanigas min per fastoj tridekseshoraj. Diru al ili ke ne nur mi malsanas: mian edzinon ligas lito, poste Dio prenis al si niajn infanojn. Tiras-ŝiras min la Superestulo sed mi scias ke tio venas el Liaj manoj kaj tio konsolas min. Kaj mi ne mortos ĝis mi ne elfumumos tiujn el la urbo. Ek al laboro! La monaĥoj preĝas, babiladas, drinkas kiel funelo kaj postkuradas virinojn, ni - laboru iom! Ĉu la kurieroj ekvojis?

DE LA FONTAINE  En ĉiuj direktoj.

CALVIN  La predikistoj?

DE LA FONTAINE  Ĉiuj.

CALVIN  (antaŭ la mapo) Prago?

DE LA FONTAINE  La ĉeĥoj postulas rean informon en la afero de la antaŭdestino.

CALVIN  Sendu al ili ekzempleron de la Institutio. Varsovio?

DE LA FONTAINE  La pola reĝo petas ke la Majstro donu indan respondon al Stancarus koncerne la aferon de la Triunuo.

CALVIN  Ricevota.

DE LA FONTAINE  Li skribas ke ankaŭ en Varsovio ekaperis rifuzantoj de la Triunuo. Ĉu skribe aŭ per veneno okazu la respondo?

CALVIN  Ŝnure.

DE LA FONTAINE  Nia episkopo en Londono petas novan pastoron.

CALVIN  Tie ja estas Gessner.

DE LA FONTAINE  Bruligita.

CALVIN  Iru Galesius. Burgius revenu el Loreno!

DE LA FONTAINE  Murdita.

CALVIN  Iru Gyronus. Parizo?

DE LA FONTAINE  La franca reĝo Henriko IIIa...

CALVIN  Kion volas denove ĉi tiu babilona malĉastulo.

DE LA FONTAINE  ...sciigas, ni revoku niajn homojn el Parizo, alie li estos devigita bruligi ilin. Ili ĝenas lin en la regado.

CALVIN  Skribu al li ke ili ĝenas neniun. Ili anoncas la evangelion de la paco. Kaj li liberigu la lionajn stu­dentojn. Cetere mi tekstigos tion.

DE LA FONTAINE  Ili estas kondamnitaj al ŝtiparumo. Petas konsolon de la Majstro.

CALVIN  Kvin el niaj karaj filoj. Mi skribos novan leteron al tiu babilona pariĝema bruto. Nederlando?

DE LA FONTAINE  Nenia nova informo. Alciati kaj Blandrata venenas en Transilvanio.

CALVIN  Se traserĉinte la teologiajn diskutojn pune oni nur dentojn eltiras al la malvenkintoj, kompreneblas ke Castellio venenas.

DE LA FONTAINE  Li redaktas pamfletojn kontraŭ Calvin. Kiel Gentylis en Liono.

CALVIN  Ili ricevos indan respondon. Notu ĝin!

DE LA FONTAINE  Superflue. Rebatojn la Majstro ne forgesas.

CALVIN  Kion faras la bernanoj?

DE LA FONTAINE  En la intereso de la unueco ili denove petas decidi: ĉu fermentintan aŭ senfermentan panon doni ĉe komunio. Kaj la celibato...

CALVIN  Ĉu ili ne havas aferon pli gravan? Skribu al ili: se enestas fermento, bone, se ne, same ne malbone. Pri la esenco ili zorgu, alie la papistoj disbatos ilin. La libertinismon ili neniigu kaj la rifuzantojn de la Tri­unuo kaj ne fermentumu. Skribu ankaŭ al Bazelo kaj Zuriko - ho, molkora Melanchton! -: bridon sur la in­ternan malamikon! Kaj se ili kapablas, pensu en pli vastaj dimensioj. Ni planis la reformacion por la tuta mondo; kaj ne pro senfermenta pano kaj fermentinta kukumo sed por ke ni konduku ĉiun genton al la pura evangelio. Kiom ni malproksimas de tio ke  ĉiu gento legu la Vorton de Dio en la propra lingvo, ne nur en tiu de Sankta Hieronimo. Triono, se ne duono de la hispana, germana kaj angla teroj plurestas katolika ek­lezia bieno, kaj cuius regio, eius religio[xvii], - pramoda sistemo de feŭdoj strangoladas nian aferon, milionoj da servutuloj estas analfabetaj, trudiĝas akcepti papistajn perantojn; anstataŭ honesta burĝa jurisdikcio ĉiu ebria feŭdulo havas glavjuran rajton kaj niaj bernaj kunfratoj remaĉadas pri la celibato.

DE LA FONTAINE  Novan starpunkton...

CALVIN  Episkopo de la Baume kontraŭorganizas ĉe la limoj de Ĝenevo. Ili sendu armilojn, ne skolastikajn demandojn. Sinjoro profesoro Gerson havis tempon diserti, ĉu dumdorma polucio de fava bokmonaĥo estas peko aŭ ne...  Ni ne havas tempon por tiaĵoj. Skribu, mi ne apartenas al tiuj kiuj atakas Romon ekskluzive pro privirinaj aferoj kiel Trojon tiuj malsaĝaj grekoj. Cetero?

DE LA FONTAINE  Sinjoro Mikelo Servet venis duafoje renkonti vin.

CALVIN  Li ne venu.

DE LA FONTAINE  La ekzemplerojn de lia libro troveblajn en la urbo mi kolektigis, bedaŭrinde la plipar­ton kaŝis la libertinoj. Evidente pro la tridek leteroj kiujn li skribis kontraŭ la Majstro.

CALVIN  Li ne venu.

DE LA FONTAINE  Farel ordonis domtraserĉojn.

CALVIN  Li ne venu!

DE LA FONTAINE  Li venos. Li estas iom impertinenta kaj apelacias al via junaĝa amikeco.

CALVIN  Li jam delonge rompis ĝin per sia herezo.

DE LA FONTAINE  Mi elĵetos lin.

CALVIN  Ne elĵetu linĵ! Milde petu lin: li ne volu renkonti min. Insiste mi petas lin: iru for kun Dia beno. Kvankam mi diris ke viva li ne forlasos Ĝenevon se li aŭdacos veni ĉi tien sed Dio punu lin..., Dio plibonigu lin... se Li povas... Mi lasos lin eliri en paco tra la urba pordego.

DE LA FONTAINE  Ĉu mi povas komuniki tion al li?

CALVIN  Li ne venu!

DE LA FONTAINE  Sed kiel Dio plibonigu lin...

CALVIN  (Skuas la kapon.) Cetere, kial vi insistaĉas, La Fontaine? Eble devus mi rekonduki lin al prudento. Nian senpovon ni ne transformu en farendon de Dio. Diru al li ke mi petas lin senŝuldigi min sed nun mi ne povas akcepti lin. Ankaŭ morgaŭ ne... Mi estas laca, ankaŭ malsana... Mi sciigos lin. En iu silenta loko ni iam interparolados... (atake) Mi dissplitos lian libron per mia kritiko! (denove milde) Se mi nur povus ŝpari al mi sufiĉan paciencon. (mediteme) Necesus guto da juneco por tio... Kaj iu studenthejmo... (rigide) Sed nun li ne venu!

DE LA FONTAINE  Do li forlasu la urbon.

CALVIN  ...Kiel dirite! (honta pro sia embaraso) Kaj kiomfoje mi diru? Kaj de kie fluas via vortabundo?

DE LA FONTAINE  Eble mi dormis malbone, Majstro.

CALVIN  Vi ne dormu malbone! Tio estas mia tasko. Alvoku Farel! Sendu la kuraciston al mia edzino. Mi petas la kopion de la ordonnance[xviii]-oj. (De la Fontaine transdonas la skribaĵojn kaj foriras. Calvin paŝas tien-reen.)

SERVET  (envenas kun sako surdorse kiel trampo; longe ili rigardas unu la alian.) Kun la reĝino mi renk­ontiĝis nur en sonĝo. Ke Dio preferus ke ankaŭ kun Johano Calvin mi estus korespondinta en sonĝo. En la perfekta stato de libereco kaj sekureco. Por ke li ne pasigu miajn leterojn en la manojn de la inkvizicio. Mikelo Servet, la iama Villanovus volis nur tiom diri al la Kapo de la reformacio, la iama Lucanius. (Hezite li preparas sin eliri.) Mi aŭdacis iniciati debaton kun vi sed mi ĵetis al vi nur panon. Se vi reĵetus al mi nur koton aŭ fulmotondron. Ne denuncon.

CALVIN  Faris ĝin mi, ĉu tiel vi pensas?

SERVET  Propraokule mi vidis miajn pensojn dividitajn kun vi... sur la tablo de Ory.

CALVIN  Viajn atakojn kontraŭ la dieco de Kristo, saviĝo per kredo, antaŭdestino kaj baptado. Ĉio kio estis dubo, Mikelo, degeneris en vi en hurlon.

SERVET  Mi havas ardeman temperamenton kaj estas persekutato de la inkvizicio sed ne ĝia aliancano!

CALVIN  La leterojn pasigis Farel - sen mia scio.

SERVET  Ĉu vi ĵuros je la sano de viaj infanoj?

CALVIN  Ili mortis.

SERVET  Je tiu de via edzino?

CALVIN  Ŝi estas mortkondamnita de malsano.

SERVET  Do je Dio kiu ne estas mortinta kaj kondamnita al morto.

CALVIN  Kaj ne havas tempon por niaj razonadoj. Ĉu mi voku Lin por atestado kiam mi devas repetegi de li la vivon de mia edzino? Kiam ankaŭ per tio, plorante surgenue per ribelemaj larmoj mi enmiksiĝas en Liajn intencojn? Ĉu vi alvokas la Sinjoron ke Li anstataŭu miajn vortojn? Atentu, Mikelo! Mi neniigos vin aŭ vi frakasos min aŭ frakasiĝos sur mi sed eĉ tiam mi ne mensogos al vi.

SERVET  (feliĉe) Lucanius! Mi aŭdas vian malnovan voĉon! Ne koleru ke mi dubis pri viaj vortoj. Mi venis por tio, de ĉi tiu dubo mi devis liberiĝi.

CALVIN  Kaj kio okazos kun la aliaj?

SERVET  Mi ne scias. Permesu brakumi vinĵ! (Brakumas lin.) Pardonu mian vagulan vestaĵon! Eble ĝi ankaŭ malpuras. Donaco de la provoso. Mi povis nur tiamaniere saviĝi el la ungegoj de la inkviziciaj detek­tivoj, samkiel vi en  masko de vitejgardisto kun dorskuvo. La kvaran monaton mi kaŝvagadas tra Eŭropo, naskolando de la humanismo.

CALVIN  Vi ne devus veni ĉi tien.

SERVET  Ĉu mi iru al Romo? Al miaj malamikoj? (serĉante en sia sako) Persone mi volis transdoni al vi mian plej novan libron. Mian laboreton al la fama verkinto de la Institutio. Akceptu ĝin kun favoro. Jen la Restitutio.

CALVIN  Formetu ĝin! Ĝi indas je fajro.

SERVET  Ĉu libro? Verko?

CALVIN  La eraro.

SERVET  Ĉu penso kontraŭa al la via aŭ diferenca en kelkaj rilatoj - estas erara?

CALVIN  Hereza.

SERVET  Sed ankaŭ vi ja estas herezulo. Ekskomunikita de la papo: vi ne rajtas tiel paroli nur ĉar vi venkis. Kaj armitaj servistoj defendas viajn instruojn.

CALVIN  Estas devo por mi tiel paroli, ankaŭ pro via nescio. Mi ne venkis. La libertinoj povas transpasigi Ĝenevon en ajna horo al Francio. Kaj tiam malriĉiĝos ĉi tiu urbo ne je via libro sed je kelkmilo da homaj vi­voj. (Pafoj.) Ĉu vi aŭdas? Ne por mia honoro sed kontraŭ mi oni pafas, Mikelo Servet. Formetu ĉi tiun libron kaj iru de ĉi tie kun paco! Vi venis en malĝustan lokon, tio ĉi ne estas Arkadio, ne promenejo de grekaj filo­zofoj; kiel senscia infano vi ireraris sur batalkampon. Mi ne petas ke stariĝu apud nin: dekdu jarojn mi jam diskutas kun vi sen rezulto, mi ankaŭ ne deziras ke demetu la armilon kaj levu la niajn. Vin povas elsavi nur la fina graco el la peko de la rifuzo de la Triunuo. Foriĝu de ĉi tie, kien ankaŭ mi pro trudo kaj kun hororo venis, sub pezo de la malbenoj de Farel ĉar bone mi scias: mi deziras solecon, sciencan laboradon kaj abomenas luktojn sed konduki Ĝenevon antaŭ la Sinjoron alimaniere ne eblas. Se Dio derompis kaj kondukis min ĉi tien tiam mi estos nerompebla ĉar de Li mi ricevis kion mi instruas kaj tio fortigas mian konsciencon.

SERVET  Kaj se ankaŭ mi de Li ricevis la instruon?

CALVIN  Tiam li neniigos mian jardekan laboron kaj retroefike ankaŭ tiun de Luther kaj starigos vin en mian lokon. Por ke vi reformu la reformon. Kies komencon apenaŭ ni fundamentis. Tiam Li pruvos - eble pere de vi - ke miaj ĝisnunaj deksep libroj, duonmil predikoj kaj dudekvoluma korespondaĵo estas eraro. Li reprenos de mi ankaŭ la gracon surbaze de kiu estas mia devo apartigi bonon disde malbono, validigi la or­donojn de la Skribo, detrui la regnon de la Satano - eĉ se al vi ne plaĉas ĉi tiu esprimo -, admoni kaj instrui la obeemajn, akuzi kaj neniigi la spitemajn. La Sinjoro sendis min ne por esti surkolona sanktulo sed por ligi kaj malligi. Agi. Eĉ kontraŭ vi se necesas.

SERVET  Mi ne estas via malamiko.

CALVIN  Laŭ intenco.

SERVET  Ĉu ne sufiĉas?

CALVIN  Bonintenca kandelo - en infana mano. Forlasu vian bonan intencon! Ĝi pruviĝis malbona. Kien vi propradire celas?

SERVET  Mi mem ne scias. Al vi mi venis. De ĉi tie mi volus iri al Zuriko kaj Napolo. Iu amiko mia predi­kas tie.

CALVIN  Alia kontraŭ-triunuano.

SERVET  Da ili ankaŭ ĉi tie sufiĉe troviĝas.

CALVIN  Dio ne permesu ke ili estus vin vokintaj.

SERVET  Mi ne havis scion pri ili. Mi ĵuras.

CALVIN  Facile vi ĵuras. Kaj somnambule vi vagadas tra Eŭropo. Ankoraŭfoje mi demandas: Ĉu vi scias kien vi venis? Ĉi tiu urbo plenas de libertinoj, skismuloj. Pro via libro vi similiĝis al ili. Vi devas for de ĉi tie. Sed atendu tiel vi ne povas iri. Vagantojn suspektindajn oni retenas ĉe la ĉefpordego. Aĉetu al vi vestaĵon konvenan al honestulo! Vi ne havas monon. La tajloro ĉe la angulo... (Skribas sur slipo.) Mendu kion vi volas!

SERVET  Mi ne volas organizi partion kontraŭ vi en la urbo.

CALVIN  Ekde Gutenberg plumbosoldatoj faras ĉi tiun laboron. Antaŭ ol foriri, kolektu la venditajn ekzem­plerojn de via libro. Mi ne deviĝu ordoni traserĉojn. Ne lasu anstataŭ vin viaj librojn...

SERVET  Ĉu vi ne volas min apudmeti al ili sur la brulŝtiparon... (Ridas.)

CALVIN  Jes. Ĝenevo povas havi unusolan libron: la Sanktan Skribon.

SERVET  Kaj unusolan demokration: la bibliokration. Plus viajn librojn.

CALVIN  Ili ne rifuzas la diecon de Jesuo.

SERVET  Diru, ĉu vi vizitas drinkejojn?

CALVIN  Mi venis ĉi tien ne por ebrii  sed fari ordon.

SERVET  Antaŭ mia foriro permesu al mi raporti pri kio mi sciiĝis en la drinkejoj.

CALVIN  Tio ne interesas min.

SERVET  Oni preparas komploton kontraŭ vi.

CALVIN  Mi scias. Foje oni jam ekzilis min. Poste revokis min la samaj kiuj antaŭe volis pereigi min.

SERVET  Ĉi tiu estas alispeca komploto. (reage al pafo) Pli mallaŭta ol pafo. En silento kun insisto iu kon­traŭagas vin.

CALVIN  Mi aŭskultas vin.

SERVET  Vi reguligis la novajn formojn de la komunuma vivo per katekismo en dudekunu artikoloj. Evi­dente, la kredantoj devas akcepti ilin. Kiuj kontraŭstaras, estas malliberigataj. Kaj ĉar unu trudo naskas alian: antaŭ la ekleziaj komisiitoj ĉiuj pordoj devas esti tagnokte apertaj. La pordoj de servista humilo. En via urbo, en la Nova Jerusalemo plej oftas la vorto: malpermesita. Malpermesita estas okulfrapa vesto, silko kaj veluro sur junulinoj, malpermesita estas blanka vino ĉar pli fortas ol ruĝa; malpermesite estas petoli al gejunuloj en malpermesita loko kaj elekti por novnaskito nomon ne troveblan en la Biblio. Malpermesitaj estas senharaj mentono kaj vangoj, do kiu havas konvenajn harojn kaj saĝon, portas Calvin-barbon. Malpermesite estas lui ĉambron en gastejo sen kontroligi la pakaĵon, transigi ien ajn leteron sen via scio kaj tambure estis diskoni­gite: malpermesite estas paroli kaj opinii pri ekleziaj aferoj krom en magistrataj kunsidoj.

CALVIN  Plu!

SERVET  Kaj via plej ofta vorto estas: devo. Ĉiu devas atenti ĉu la preskriboj estas observataj. Ĉiu devas denunci ĉiun se oni pensas, ke... plu ĝuste oni ne bezonas pensi; malgraŭ konvinko oni devas pensi.., ke...

CALVIN  Daŭrigu, daŭrigu! Viaj kaŝitaj ungoj komencas elmontriĝi.

SERVET  Eĉ pro tio. Pro la nura malkaŝo de faktoj. Ĉar se iu ne pensas ke li devas denunci sian homfraton, li agas kontraŭ la konsistorio. Ĉar ne nur bonaj aŭ malbonaj pensoj: eĉ sento travibranta vizaĝon konsideri­ĝas ago. Dum baptado civitano ridetis en la preĝejo: tritaga enfermo pro prirideto de la konsistorio. Iu alia dormiĝis dum predikado: vekiĝis en karcero. Iu laŭdis la Biblio-tradukon de via ekzilita kontraŭulo Castellio: li estas ekzilita. Iu nomis vin hipokrita: oni ekzekutis lin. Certa komercisto Ameau aŭdacis diri ke sen via permeso eĉ terni oni ne rajtas en la konsilio: genuante en pentoĉemizo sur la ĉefplaco li devis peti pardonon pro sia opinio. Se ekzistas Dio, li pagu al mi la vinon, diris ebria veturigisto estante sola en necesejo: ses­monata enfermo en turo. Tri sensciaj infanoj nedece ludis sur riverbordo - verdikto: morto per ŝtiparumo kvankam poste absolvitaj kaj nur por timigo starigitaj antaŭ fajron. Pamfleto aperis en savoja dialekto pri Calvin - Gruet Jacques: senkapigita. Pruvo: en Ĝenevo li sola parolis ĉi tiun dialekton. Sume: pro diversaj peketoj dum duonjardeko sepdekses ekziloj, dektri pendumoj, dek senkapigoj kaj tridekkvin ŝtiparumoj estis la asignitaj respondoj de la potenco en la Nova Jerusalemo.

CALVIN  Oni kalkulas bone en drinkejoj.

SERVET  Kiu donis ĉi tiujn respondojn, en kies nomo?

CALVIN  La neceso - en la nomo de la reformacio. Ĉar ni devas defendi nin.

SERVET  Ĉu kontraŭ infanoj?

CALVIN  Kontraŭ armitaj ribelantoj.

SERVET  Ĉu kontraŭ civitanoj ridetantaj dum baptado?

CALVIN  En la drinkejoj vi kalkulis la troigojn de Farel. Viaj ebriaj amikoj vidas nur ĝis la nazo aŭ ĝis la glasofundo. La pliparto de la punitoj estas senvirtaj libertinoj. Pro ili mi devas flari en la preĝejo odoraĉon de alkoholo anstataŭ incenso. Malĉastaj porkoj grasiĝantaj ĉe trogo ; ili venas aŭskulti predikon nur por minaci min bastone kaj pretekste de fermentinta aŭ nefermentinta pano sufoki la predikadon de la evangelio en skandalon kaj inciti interbatadon. Sed tio ne gravas. (Montras al la mapo.) Flagoj de triumfo, vi pensas, ĉu? Tomboŝtonoj de predikistoj de la reformacio ili estas, dise tra Eŭropo. Ĉu mi devas atentigi vin pri la inkvizicio? Ĉu dektri pendumitaj libertinoj en la ribelanta Ĝenevo terurigas vin? Dektri mil martiroj niaj en Hispanio, Anglio kaj Italio - ĉu bagatelo? Cent mil luteranaj kampuloj masakritaj en Germanio - ĉu negra­vaĵo?

SERVET  Ili estis ribelantoj, ne ternintoj kontraŭ sia estro en la konsilio.

CALVIN  Ribelantoj. Ĉu ne la reformacio donis armilon al ili en la manojn? Ĉu ne la reformacio deklaris ke la povo de ĉiu ajn reganto kaj potenculo devas esti rompita se ili forlasas la vojon de la justeco?

SERVET  Aŭ se ili nedece ludas sur riverbordo.

CALVIN  Ne serĉu tuberon sur junko! Cetere tiuj estis bordelaj fivirinoj. Diablinoj. Ili envultas eĉ anĝelon. Mi diras la kernon de la afero. Milito iras kontraŭ ni. Komenciĝas religia milito, Dio scias kian finon ĝi havos. Sed kiel ajn estu, Mikelo Servet: Ĝenevo ne estos rompita - nur kune kun niaj ostoj. Se revenos ĉi tien aŭ papistoj aŭ libertinoj, perdiĝos Zuriko, Bazelo kaj Ŝafhaŭzeno kaj ni povos rekomenci la batalon ekde eko en Vitenbergo. Se en ĉi tiu urbo ne establiĝos dioplaĉa vivo kaj humileco...

SERVET  ...kaj brido sur-opinia, leterkaptado kaj deviga uniformo en la kredo, ĝis la lasta butono...

CALVIN  Ĝis la lasta butono, kiel vi volas! Ĉar inter duboj kaj ideaj diboĉoj oni ne povas ne nur preĝi sed ankaŭ: labori.

SERVET  Ideaj diboĉoj! Mi insistis kun granda obstino pri la superstiĉoj de la papismo. Ĉu ne la juna Calvin diris tion al sia iama kunstudento Servet? Ĉu ne predikis ankaŭ vi laŭ la malnovaj instruoj? Ĉu vi bruligis vin mem pro tio?

CALVIN  Jes. Mi amasigis brulŝtiparon en mi al la erarvaginta junulo. Kiu reviviĝas en vi ĉe ĉiu vojturniĝo. Ni ĉiuj venas el rubo kaj senscio sed dubi pri foje trovita vero ne plu havas pravigon, alie ni prediĝos al la Satano.

SERVET  Aŭ al pendumilo.

CALVIN  Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin.

SERVET  Jesuo diris tion - ne en via nomo.

CALVIN  Sed mi diras tion en Lia nomo. Kies diecon vi pridubas.

SERVET  Nur alimaniere mi klarigas ĝin. Vian instruon pri la Triunuo vi kun Luther transprenis de Romo.

CALVIN  Mi ne havas instruojn. Mi estas nur piedtabureto por la evangelio.

SERVET  Najloplena tabureto.

CALVIN  Ĉar mi estas krucoportanta kaj persekutata eklezio.

SERVET  Kaj persekutata, vi mem fariĝas persekutanto. En la nomo de la libera esplorado vi forĝas el kredo altruditan kredon, el kredanto pseŭdokredanton. Traserĉoj en koroj kaj kranioj plimultigas nur pseŭdokre­dantojn.

CALVIN  Kondiĉe sed ne koncede: estu prefere altrudita kredo ol miskredo.

SERVET  Ĉu vi estas konvinkita ke la homaro kiel fosilia reptilio glaciiĝinta en via pri-Jesua komentario ekvidos la tagon de la resurekto? Ĉu vi konsideras vin la lasta pensulo kiu ankoraŭ rajtas modifi siajn opin­iojn? Ĉu Dio kreis nin laŭ sia bildo  por ke ni vole kaj dole demencu?

CALVIN  Ĉiu novigo havas siajn limojn.

SERVET  Ĝis ĉi tie kaj ne plu, ĉu? Vanus kaj ne eblus ordoni al iu ajn aŭ trudi iun ajn ke liaj kredo kaj pensmaniero estu tiaj aŭ aliaj. Kiel aŭdacas la vanteco ĵeti bridon sur tiel intiman aferon de la animo kiel la konvinko? Tia devigo naskas nur mensogon kaj hipokriton. Miaj pensoj, Johano, estas eksterdoganaj.

CALVIN  Diris Luther. Ho, Marteno Luther, leviĝu el via tombo, aŭskultu viajn proprajn vortojn elturnitajn el ilia originala senco kaj redirektitajn kontraŭ vi. La libereco de la evangelio jen kiel degeneras en mi­sliberecon de la anabaptistoj, panteistoj, ateistoj kaj rebaptistoj, sendoganan importaĵon de la spirita afta epi­demio, religia pesto kaj francaj veneraj malsanoj! Ja: ĉu ekzistas pli malĉasta virino ol la Vorto donanta sin al ajna anarkiisto?! Ĉu indas ĵeti perlojn antaŭ la porkojn? Ĉu eblas prononci unusolan konjunkcion sen ke iu viaspeca falsas ĝin?

HHokjjkkjkjkjkjkjjkjkjkjjkjkSERVET  Aŭ kripligas mem kiu prononcis ĝin!

(Venas Farel kvazaŭ kolera arkanĝelo. Multe pli aĝas ol Calvin. Tanita, mornvizaĝa maljunulo.)

CALVIN  Kio okazis, Farel?

FAREL  Ni subpremis dumil ribelojn. Prepariĝas la dumil unua. Ni starigu la pendumilojn. Alie ni ne dissal­tigos la libertinojn. La Perrin’anoj koruptas la urbon je luponesto. Ili pafadas antaŭ via domo, blekas kontraŭ la katekismo, rifuzas ĵuri kaj ribeligis la Rue-des-Allemands’anojn. Filo mia, Johano, ni starigu la pendumi­lojn.

CALVIN  Ni ankoraŭ atendu, sinjoro kanceliero.

FAREL  Ili ekmarŝis ĉi tien. Mi starigos gardon antaŭ la dompordon.

CALVIN  Ni lasu veni ilin.

FAREL  Vi ne estas Jesuo, ne infanojn vi invitas al vi. Laŭ la policestro ili ricevis subtenon. Servet troviĝas enurbe. Oni senkaŝe svingaĉas lian libron: „Malpruvu ĝin Calvin se li kapablas!” La pliparto de la Granda Konsilio, sub la gvido de Perrin partianas al Servet. Ni starigu...

CALVIN  Ni ne starigos. (Montras al Servet.) Doktoro Servet.

SERVET  Mi dankas vin, sinjoro kanceliero ke vi pledis por mi ĉe la inkvizicio. Ĉefinkvizitora moŝto Ory sciigas vin ke vi forgesis aldoni brullignon al via denunco. Pro lignomanko mia puno estas prokrastita.

FAREL  (mirfrapita) Tiel grandan herezulon mi ankoraŭ ne vidis en viva pezo. Johano, kion konsilas apos­tolo Paŭlo en tia kazo? Turnu la dorson al la Satano kaj foriru!

CALVIN  Ne foriru!

SERVET  Plue, sinjoro artisto Dürer dankas dece ke vi bonvolis frakasi ĝispulvore liajn triptikojn.

CALVIN  La statuo de Michelangelo en Bolonjo estis frakasita kaj fandita en kuglojn dum militiro de la papo. Por ŝtopi sataj kanonojn.

FAREL  Episkopo de la Baume per ili pafos al ni. (Reage al ekstera bruo, krioj.) Se restos, al kiu. Ĉar jen la ribelo. Vane mi diris ke ni starigu gardon. Mi sciigos la policestron.

CALVIN  Neniun! Doktoro Servet eble pensos ke la evangelio nenian forton plu havas.

(Voĉoj ĉe la enirejo: „Enlasu min, hundo! Ni volas paroli kun Calvin. Mi piedtraktos al vi la lumbon! Ni estas ĝenevaj pracivitanoj, ne alvagintaj francoj!”)

FAREL  Kiel hundon mi mortpafos ilin. (Elkaptas fusilon el la rako.)

CALVIN  Demetu la armilon! Demetu ĝin!

(Perrin kaj liaj kamaradoj, armitaj viroj, virinoj tumultas en la ejon. Ili estas ordeme vestitaj civita­noj.)

PERRIN  Monsieur Calvin! Ĉi tiun domon konstruis niaj patroj, ne francaj emigrintoj. Ni rajtas einiri, ĉu?

CALVIN  Venu! Se vi jam enrompis.

FAREL  (Denove levas la fusilon.) Ununura movo kontraŭ la Majstro kaj mi pafos.

CALVIN  Ne pafadu! Skribu! Protokolu la plendon de sinjoro Perrin.

FAREL  (Kontraŭvole altabliĝas.) Per pendumilo oni devus protokoli.

CALVIN  Parolu!

PERRIN  Bone ke ankaŭ doktoro Servet ĉeestas. Li estu orelatestanto de nia mizero.

CALVIN  Vi konas unu la alian. El drinkejo!

PERRIN  El la preĝejo. El kiu vi volas definitive formalpermesi nin.

CALVIN  Nur de la tablo de la Sinjoro. Dum vi ne ĵuros je la katekismo.

PERRIN  Vi dekumas nin kiel buĉindajn ŝafojn.

CALVIN  Ni tro multas.

PERRIN  Kaj malmultiĝos - en la frateco de la kredo. Ni deziris la reformacion ne por fali el sitelo en bare­lon.

CALVIN  Forĵetu do la vinbarelon!

CIVITANO I  Baldaŭ eĉ ion por forĵeti ni ne havos. Vi malpermesis al ni la komunion. Sed kiu rajtigis vin forpreni mian rajton por komerci kaj aĉeti? Ĉu vi volas ke ne nur anime sed ankaŭ korpe ni mortu pro mal­sato?

FAREL  Sen komunio vi ne aĉetos, nek komercos!

CALVIN  (Geste silentigas Farel.) Finfine kion riproĉindan vi havas kontraŭ la katekismo?

PERRIN  Ke vi ne inokulas ĝin al ni en la animon sed ĵetas ĝin al nia kapo! Ni volas esti adeptoj de la nova religio, ne ĝiaj solduloj. Ni konsentas: gvidu nin al Dio sen la perado de la papo! Gvidu sed ne pelu nin per bastono, per viaj absurdaj ordonannce’oj! Ni ne volas esti fanatikuloj.

CALVIN  Por tio vi venis ĉi tien kun armiloj. Kaj fanatika rankoro.

PERRIN  Viaj ordonnance’oj estas kruelaj reguloj. Ni defendas nian rajton pri mildeco - eĉ per armiloj se necesas.

CALVIN  Por pleja ĝojo de la fanatikuloj de la inkvizicio.

VIRINO I  Vi senĉese ho-ve-umas pri la inkvizicio. Ne drinku, ne dancu, ne pucigu vin ĉar Ignaco de Loyola staras jam antaŭ la pordegoj. Loyola troviĝas en Hispanio kaj oni enkarcerigas nin pro velura subjupo.

FAREL  La veron diru, ne mensogu!

VIRINO I  Mi malĉastis ĉe kandellumo.

FAREL  Kaj ne la unuan fojon.

VIRINO I  Mi esperas ke ne la lastan. La bofratino de la Majstro faras tion ĉe taglumo...

FAREL  Ŝi jam ne plu faras!

VIRINO I  Kaj eĉ ne kun sia edzo.

FAREL  Ŝi puriĝas per sesmonata enfermo en turo.

VIRINO I  Malmulte por ŝi.

FAREL  Vi ricevos pli. Ankaŭ por via lango.

VERONIKA  Oni devus trabori al ŝi la langon, ĉu ne, kiel tiun de la malfeliĉa presisto!

FAREL  Edzino fajristo, silentu! Vi manĝas la panon de la eklezia konsilio.

VERONIKA  Mi ne plu manĝas ĉar vi elĵetis mian edzon el la torturejo. Li aŭdacis diri nur tiom - dum oni ardigis la najlon por la presisto - ke estas nehumane trakti lin tiel. Estas kruele kiel oni traktas la arestitojn. Ne eblas dormi pro iliaj vekrioj, kelkajn necesas ligi por ke ili ne povu mortigi sin. Oni elĵetis mian edzon kvankam mem la sinjoron doktoron (montras al Servet) li savis el la malliberejo de la papistoj. Ĉu tiel ni es­tas dankitaj por niaj servoj faritaj por la reformacio?

FAREL  Gardu vin por ne ricevi punon proe.

VERONIKA  Do pravas sinjoro Perrin...

FAREL  Sinjoro Perrin ne pravas! Ni repuŝos vin tien de kie vi venis.

VERONIKA  Jam egale por ni. Ni fuĝis de pluvo en kuvon.

CIVITANO I  Komuniu al ni la Eŭkaristion! (Aprobo.)

VIRINO  II  El senfermenta pano komuniu ĝin! (Aprobo: „Kiel ĉe la bernanoj!”)

FAREL  Al kiuj majstro Calvin malpermesis komunii la Eŭkaristion, ricevos nek fermentintan, nek senfer­mentan. Tiuj ricevos feron sur la piedojn kaj vipon. Atencemo rikanas sur ĉies porkomuzelo.

PERRIN  Mi protestas. Ni ne estas atencantoj. La porkomuzelo koncernas vin. Ni amas Dion. Pro tio ni re­vokis vin el la ekzilo. Ne por ke vi sidiĝu al ni sur la kolon per vipo kaj per viaj ordonnance’oj. Ni elĵetis el niaj preĝejoj la pentritajn kaj skulptitajn bildojn, misalojn kaj tabernaklojn. Vi elĵetas ankaŭ la orgenon; mutigis ankaŭ la sonorilojn. Nia vivo jam similas al viaj stoplej-vangoj. La homo estas nemildigebla sovaĝbesto - vi diras. En kies nomo, ja ankaŭ vi estas nur homoj? Dion ne ami sed timi oni devas! - magister dixit[xix]. (Montras al Calvin.) Laŭ tio ni estas kondamnitaj al ĉiama teruro. Tian Dion ni ne bezonas. Vin timegas malbonuloj kaj angoras ankaŭ bonuloj ĉar pro nepripensita vorto iam ajn vi povas deklari ilin mal­bonaj. Ni volas vivi sen ĉi tiu timo kaj via brido.

FAREL  Senbride.

PERRIN  Ĉu senbrideco se ni postulas komunion? Ĉu vi volas kondamni nin al paganeco? (minace) Ĉu vi komunios nin, sinjoro Calvin, aŭ ne?

CALVIN  Ne! Mi ne komunios vin, dum vi ne ĵuras kun levita mano je la katekismo. Ĉu gajeman, facilani­man Dion vi bezonus? Kun kiu oni povas kartludi kaj drinki - laŭ maniero de grekaj paganoj? Ĉu vi deziras superulojn pri ĉio kapjesantajn por ke atakinte la Ĝenevan Respublikon la romia-germana imperiestro trovu anstataŭ armitajn defendantojn - malĉastajn ebriulojn de Sodoma? La puritana Grekio konservis sian sende­pendecon, la morale putranta perdis ĝin.

PERRIN  Ne ŝirmu vin per la romia-germana imperiestro! Ĉu vi komunios al ni la Eŭkaristion aŭ ne?

CALVIN  Vi povas detranĉi al mi la manojn, rompi la membrojn, bruligi la domon, eĉ disŝuti la ostojn de miaj mortintaj idoj sed neniam vi devigos min per io ajn komunii al vi, malpiuloj, la sanktajn signojn. (Enpaŝas la policestro kun la inkvizicia detektivo.)

PERRIN  Do ni serĉos aliloke niajn kristanajn rajtojn. Kaj venu finfine la puriga fulmotondro sur la preĝejon de Sankta Petro kaj tutan Ĝenevon. Nur fulmo, tondro kaj infera ŝtono povos liberigi nin de ĉi tiu inkubo. Ni iru, civitanoj! Nia Majstro deziras fermi la diskuton ankaŭ ĉi-foje per policestro. Sinjoro Servet, pli bone vi faros se vi venos kun ni.

SERVET  Mi ankoraŭ restos.

CALVIN  (al la policestro) Kion vi deziras, Maisonneuve?

POLICESTRO  Pariza komisiito de la ĉefinkvizitora moŝto Ory deziras paroli kun la sinjoro ĉefkomandanto.

CALVIN  Jen mi.

INKVIZICIA DETEKTIVO  La ĉefinkvizitora moŝto petas kun respekto ekstradicii la fuĝintan herezulon Mikelo Servet. (Transdonas dokumenton.) Jen la verdikto.

CALVIN  Verdikto. Je kio kondamnita?

DETEKTIVO  Je ŝtiparumo.

CALVIN  (rigardante la paperon, poste la inkvizician detektivon) Vi estas kuraĝa homo. Ĉu vi ankoraŭ memoras Lucanius?

DETEKTIVO  Mi memoras, sinjoro ĉefkomandanto.

CALVIN  (rigardante la paperon) Tamen ne tro kuraĝa. Vi staras sub la protekto de la franca reĝo Filipo IIa. Nu diru al la ĉefinkvizitora moŝto ke Mikelo Servet ne staras sub la protekto de la reĝo. Do ni ne ekstra­dicios lin. Li estas ĉi tie arestita.

SERVET  (preskaŭ feliĉe) Ĉi tie arestita!

DETEKTIVO  Mi raportos pri tio. Dankon. Ĉu permesite foriĝi?

CALVIN  Vi povas iri. (Inkvizicia detektivo for.) Sinjoro policestro, restu!

SERVET  (por kaŝi sian timiĝon) Ili tamen prizorgis la lignon.

CALVIN  Ili malproksimas. Desto pli proksimas, bedaŭrinde, viaj aliancanoj.

SERVET  Ili aŭdacis veni ĉi tien, la senhontaj inkviziciaj detektivoj. Aŭdinte vian respondon rabio trafos Ory. (Ridas.) Estis, malrestis birdo sur la brulŝtiparo. Kun majstra diplomatia sento vi rifuzis al li. Trankviliĝu kaj Loyola kaj la papo, Servet estas arestita. (al Farel) Sinjoro ŝtatsekretario, vi povas lerni iom da taktiko de la Majstro. Vi volas kapti eĉ papiliojn per tenajlo. Per fero, vipo. Por unusola milda vorto eĉ la Perrin’anoj orumus vin. Kaj se vi povus elparoli la vortojn: mi eraris, ili kisus al vi eĉ la piedojn. Ĉu vi scias, per kio mi komencis la medicinajn studojn? Mi legis ekskluzive tiujn aŭtorojn kiuj refutis miajn konjektojn. Kiu ne kuraĝas fronti refuton: blindiĝas kaj en blindeco ne enestas vero. Ni iru tagmanĝi.

CALVIN  Unue ni klarigu vian miskomprenon. Vi estas vere arestita.

SERVET  Ĉu mi? La inkvizicia detektivo estas ja for.

CALVIN  Restis la libertinoj kun la ideoj de via libro. Dum vi ne retiros ilin publike antaŭ la urbo kaj Eŭropo: vi restos arestito de la Ĝeneva Respubliko. Mi petis vin, ne veni ĉi tien. Nun ni jam devas daŭrigi la debaton.

SERVET  Ĉu oni rajtas aresti iun pro principoj teoriaj?

CALVIN  Se ili estas malutilaj kaj danĝeraj por la publiko: jes. Tion preskribas la leĝoj de Ĝenevo. Ĉar atendeble, ni estos akuzataj pro la hodiaŭa ribelo, ne sciante klarigi la kaŭzon de ĉi tiu tumulto.

SERVET  Ĉu organizis mi la tumulton kontraŭ vi? Vi mem faris ĝin. Disbatu ĝin!

FAREL  Nur per ekzemplo. Donante ekzemplon.

SERVET  Mi ne trudas min en viajn sociajn aferojn. Mi retiras ĉion kion mi diris.

CALVIN  Kaj kion vi skribis?

SERVET  Apartenas al la libera spaco de pensoj.

CALVIN  Pensoj ne havas senmedian spacon. Jam ankaŭ la titolo de via libro ne. Restitutio Christianismi - do dum vi ne restarigas ĝin, ne estas kristanismo.

SERVET  Ne estas, se tion vi faras al mi... Ne estas kaj ne estos... Reĝa Moŝto, la aresto de rektoro Copus estas denova makulo sur via glorplena regnado. La libera esplorado ne povas esti arestita. Kies vortoj ili es­tas, Johano?

CALVIN  Kiu ne forgesas: pereas.

SERVET  Vi do preferas elekti la sangoplenan ŝtuparon de la forgesemo. Ĉu vi mortigis en vi ankaŭ la re­naskiĝintan Calvin?

CALVIN  Mi mortigos eĉ la centfoje renaskiĝintan se mia reformacio deziras. Mi venis ĉi tien ne por mi. (al la policestro) Plenumi vian devon!

SERVET  Ĉio kion ni petas, Majesto, nuras: tolérance! tolérance!

CALVIN  Jes! Ĝin ni petas de vi: estu indulgema al ni. Kompatu mian aferon kaj retiru la Restitutio!

POLICESTRO  Vian armilon, sinjoro.

SERVET  (Prenas el sia paktuko ekzempleron de sia libro.) Ĉi-sola ekzemplero restis...

POLICESTRO  Armilon, mi diris.

SERVET  (konfuzite) Ho, jes... (El sia poŝo prenas anseran plumon.) Jen. Sed demetu ĝin ankaŭ la aliaj. (dum la policestro katenas lin) Surmetu al si katenon ankaŭ aliaj! Tretantoj de la leĝo! Laŭ la leĝoj de Ĝenevo, kiu akuzas min, mem devas kuniri en la karceron. Devas suferi ankaŭ la verdikton se li ne konsid­eriĝas prava...

CALVIN  Ni ne forgesis tion. Policestro! Katenon sur min!

POLICESTRO  Ne havatas pli, sinjoro ĉefkomandanto.

CALVIN  Haviĝu!

FAREL  Laŭ la leĝo akuzanto rajtas havi anstataŭanton. Mi alprenos ĉi tiun rolon, Johano.

SERVET  Ne alprenu ĝin ĉar mi strangolos vin en la ĉelo. Mi diskutos nur kun Calvin.

CALVIN  Sub komuna kateno.

FAREL  Ĝenevo ne povas resti sen mastro. Pro filo de Belial, sendito de la Satano...

CALVIN  (al Farel) Vi transprenos la ĉefkomandecon.

FAREL  Vi ne povas lasi nin solaj. Ni estas en danĝero. Mi petegas, lasu min kuniri. Eĉ sur brulŝtiparon se decido falos.

SERVET  Por svati, elekti edzinon li povis sendi anstataŭanton. Svati morton li venu mem.

CALVIN  Mem! (al la policestro) Dividu tiun katenon! Mi ordonas.

POLICESTRO  Jes, sinjoro! (Kunligas ilin.)

SERVET  Kaj la diskuto estos publika. Ankaŭ mi havos ĉi tie - fanatikulojn.

CALVIN  Dio estu al ni indulga!

KURTENO


TRIA AKTO

Bildserio kontinua. Necesaj scenejoj: komuna ĉelo de Calvin kaj Servet, juĝejo, predikejo de Saint Pierre, kampo Champel kun brulŝtiparo. La scenoŝanĝon povas indiki martelfrapo de la juĝisto aŭ muziko.

En la arestejo

Du kuŝbenkoj, du tabloj, seĝoj, fenestro al la strato. Armita gardisto sur konvena loko. La tablo de Servet vakas krom du kandeloj sur ĝi. Sur tiu de Calvin: libroj, brulanta kandelo. Servet dormas, Calvin kaj De la Fontaine intertraktas mallaŭte.

CALVIN  Jen la akto de akuzo en tridek punktoj. Tuj transdonu ĝin al la enketa juĝisto Tisset. Li sendu kopiojn al Bazelo, Zuriko, Ŝafhaŭzeno.

DE LA FONTAINE  Jes. Oni obĵetas...

CALVIN  Oni ne obĵetu... Ĉu Galesius ekvojaĝis al Londono?

DE LA FONTAINE  Antaŭ du tagoj.

CALVIN  La predikistoj?

DE LA FONTAINE  Ili ekvojis kvardek.

CALVIN  Ili direktu siajn raportojn al Farel. Jen la letero en la afero de la lionaj studentoj. La tuta reformita mondo postulu ilian absolvon. Sen nia unueca protesto ili perdiĝos. Pri la nova strategio de De la Baume mi petas informon en tri tagoj. La bernanoj ekmarŝigu almenaŭ ducent armitojn, ĉesu diskuti pri senfermenta pano, komencu organizi sian armeon. Perrin?

DE LA FONTAINE  Li postulas por li advokaton... (Montras al Servet.)

CALVIN  Ĉu por plia blasfemulo? Superflue. Ĉu la Rue-des-Allemands’anoj jam ĵuris?

DE LA FONTAINE  Triono da ili estas arestita, kvarono fuĝinta...

CALVIN  Duoblan gardon al la pordegoj de la urbo. Persone registri ĉiun.

DE LA FONTAINE  Farite. Sinjoro Farel liberigis la putinojn kaj trompludistojn.

CALVIN  Kial li aŭdacis?

DE LA FONTAINE  Por ke ili miksiĝu inter la ribelantojn kaj raportu ĉiutage.

CALVIN  Diru al sinjoro Farel ke ni defendas la regnon de Dio ne per putinoj. Pro la troigoj mi starigos lin antaŭ la presbiterian tribunalon.

DE LA FONTAINE  Li opiniis pli rezultiga...

CALVIN  Kredanton kredanto observu! Fervoretulon fervorulo! Laŭ libervola servo, kiomfoje mi ripetu al li?

DE LA FONTAINE  Ankaŭ ŝia moŝto petas: bonvolu konsenti ke mi anstataŭigu la Majstron kiel civila aku­zanto en la arestejo.

CALVIN  Diru al ŝia moŝto ke mi estas leĝdonanto, do servanto de la leĝo. Mia frato Antono ne foriĝu de ŝi. Nu, iru!

DE LA FONTAINE  (Blovestingas la kandelon.) Dum ĝi tute ne konsumiĝas - kune kun la Majstro... Dekokhora servo eĉ por li trosufiĉas... (For.)

(Calvin brakokruce observas Servet. Voĉo el la strato: „Calvin! Calvin! Calvin!”)

SERVET  (Vekiĝas pro peza tusado.) Oni vokas la demonon de la laboro.

CALVIN  Ne min.

SERVET  Da Calvin estas nur unu.

CALVIN  Sed da iliaj hundoj amaso. Viaj adeptoj nomas siajn hundojn pri mi.  Ĉiu gardhundo estas via ad­vokato. (Nova voko: „En Rodanon kun li! Sub akvon kun li!”)

SERVET  Ĉu ankaŭ tio vin koncernas? (post kapjeso de Calvin) Kial oni volas dronigi vin?

CALVIN  Por ke vi povu transpreni la gvidon de la Ĝeneva eklezio.

SERVET  Ĉu mi fariĝis tiel potenca?

CALVIN  Verki pligrandigas. Precipe misideoj. La trian nokton ni diskutas pri tio.

SERVET  Dum la priaŭskulto mi ĉion agnoskis, rekonis, prenis sur min. Ĉi tiun akuzon mi refutas. Neniam mi volis okupi vian lokon.

CALVIN  Ankaŭ mi ne. Estis altrudita minace de malbeno. (Bukedo enflugas trafenestre.) Vin oni altrudas per floroj.

SERVET  (flarante la florojn) Mia reĝino. Mi sonĝis ke ĉi tie ŝi vagas, serĉas min tra la urbo. Ŝia ruĝa koro: sur la malfermita mano. Ĝi ne plu estas via simbolo. Vi devas ŝanĝi ĝin.

CALVIN  Je kio?

SERVET  Je brido. Vipo. Je via ŝatata devizo: Mastro de spita azeno nomiĝas vipo. Ho, spita azeno, vi pu­trinta viandamaso, peka homaro!

CALVIN  Ne nigrigu! Defendu vin! Vi studis juron, vi devus scii ke rifuzantoj de la Triunuo estis punataj per morto jam dum la unuaj Cezaroj, antaŭ la Nicea Koncilio. (Ĵetas librojn sur la tablon de Servet.) Jen, mi portis ilin al vi por konvinki vin, spita azeno! Kodo de Justiniano, De Catolica Fidei, De Haereticis...

SERVET  Mi estas trista, min ne interesas viaj dogmoj.

CALVIN  La vero vin interesu.

SERVET  Ĉu vin la vero interesas? Lucanius, vin interesas nur la proprietigo de la vero. (nova bukedo)

CALVIN  Gardo! Tabulumi la fenestron! (Voĉo de gardisto: „Tabulumi la fenestron de la sepa!”)

SERVET  Ankaŭ la buŝojn, okulojn, orelojn, gardo! Blindan fenestron al la ĝenevanoj, imitaĵojn de la lib­ereco. Tabulumi ankaŭ la ĉielon, Dio ne vidu, kio okazas en Lia nomo ekstere!

CALVIN  (Prenas leteron el la bukedo.) Ne vidi sed por legi. Jen mesaĝo al vi: Doktoro Servet, baldaŭ ni li­berigos vin. Strangolu la arestitan diktatoron, la malliberigan malliberulon, la grandan iluziiston! Tiel do pa­rolas la rozoj.

SERVET  (ektime) Kun neniu mi konspiris.

CALVIN  Aliaj konspiras en via nomo. Gardo!

SERVET  Mi ne volis, nek volas esti flago de la Perrin’anoj!

CALVIN  Tio estas problemo ne de volo sed de situacio.

SERVET  Mi ne estas homo de agoj. Libron mi verkis, ne batalprogramon. Ne leĝojn! Mi kontemplas laŭ mia konscienco, volas loĝiĝi en nenies cerbo.

CALVIN  Mensogo! Ankaŭ vi ĉasas adeptojn. Homo homon ne povas senpune renkonti. Ni premas proprajn stampojn sur la frunton de la aliaj. Notu al vi, Mikelo Servet, ĉiu nia vico skribita estas ruĝa stampo en la animo de la leganto. Gardo! (al la enpaŝanta provoso) Ĉi tiun leteron tuj transigu al sinjoro Farel. Mi petas la eskorton. (al Servet) La diskuton ni daŭrigu antaŭ la enketa tribunalo.

SERVET  Do ni iru komedii. Je mia savo mi ĵuras: kun neniu mi konspiris. (Etendas la manojn al la en­paŝanta provoso por ke li surmetu la katenon.) Laŭordone, sinjoro. Ĉu denove nur min koncernas la kateno? (Rigardas al Calvin kiu honteme rigardas siajn manojn.)

CALVIN  (kolere)  Provoso! Katenon! (La provoso katenas ankaŭ Calvin.) Eskortu ĉi tiun sinjoron kaj mi petas provoson ankaŭ post mi!

SERVET  Ni tintigos la ĉenojn en la stratoj de la urbo. Neniu el ni volas eskapi, bone vi scias, Calvin. Tamen vi insistas pri la komedio. Vi volas veki malamon al mi kaj bedaŭron al vi. Mendu do eĉ tamburadon! Gardo! Orkestron! Muĝantan amasiĝon al la unika spektaklo! (Ili ekiras eksteren, renkonte venas Idelette.)

IDELETTE  Forigu tiujn ĉenojn de la manoj de mia edzo! (Laŭ mansigno de Calvin la provoso flankeniĝas kun Servet.) Kion vi faras, Johano! Oni logas vin en kaptilon. Vi kuras al via pereo!

CALVIN  Mia vero ne pereas, Idelette. Kiel vi kuraĝis forlasi la domon tiel grave malsana?

IDELETTE  Farel petegis min, petegi vin, Johano, ne aperu katenita antaŭpublike. Ne ligu vin al tiaj leĝaj formoj.

CALVIN  Mi estas devigata.

IDELETTE  Viajn adeptojn timigos ĉi tiu vidaĵo, viaj malamikoj ekflaros sangon. Vi restos forta nur se vi vidiĝas tia. Vi lasas fali vian sangon sur neĝon, vi incitas luphordon al vi, Johano, amata mia. Lasu min de­meti ĉi tiun honton de viaj manoj.

CALVIN  Ĉu honton?

IDELETTE  Humiligan!

CALVIN  Humiligan?

IDELETTE  Ĉar ne veran, ne realan.

CALVIN  Ĉu ne veran, ne realan?

IDELETTE  (montrante al Servet) Ĉe la alia estas tia, reala.

CALVIN  Ĉe la alia... Idelette... ĉu eĉ vi tiel parolas? Eĉ vi opinias min komedianto? Eĉ mia kunsortulino...

IDELETTE  Ne akuzu min!

CALVIN  Antaŭ nelonge vi diris: mi lasas fali mian sangon sur neĝon...

IDELETTE  Jes. La Perrin’anoj revas vidi vin en kateno. Sur brulŝtiparo. Sed nun vi spitas ne ilin. Vi luktas kun via necerteco. Vi ne povas vidi vin mem, Johano. Neniam vi rigardis en spegulon. Abismo malfermiĝis en vi. Teruro sidas en viaj okuloj: timo kiun vi neniam konis. Io timigas vin, jen kial vi trokuraĝas, eskortigi vin en ĉenoj preter la Perrin’anoj. Eble eĉ ne preter ili. Sole preter Mikelo Servet. Viaj voĉo, kredo, celo, vero ne plu sufiĉas. Vi pliigas ilin per rolo. Per memordonita ĉeno. Per pentrita sango aktora. Johano, ne inde al vi! Ne inde vi rilatas al vi mem.

CALVIN  Do oni senigu min je ĉiu potenco! Jen mi abdikas...

IDELETTE  Ne, ne!

CALVIN  ...ĉiujn miajn oficojn, sidiĝu Servet en mian seĝon por ke de tie mi forpuŝu lin kun lia herezo. Gardo! Retro tiun hispanon!

IDELETTE  Johano, kara sinjoro mia, repaciĝu!

CALVIN  Li transprenu la gvidon de la urbo, ni metu la kapon sub la jugon aŭ glavon de la Perrin’anoj ĉar mi povos altigi mian veron ĝis la ĉieloj, Idelette, eĉ sen faritaj ĉenoj, eĉ sur eŝafodo. Se mian veron baros mia situacio, mi eksplodigos min ĉielen kaj argumentos per miaj refalantaj karneroj - eĉ kontraŭ la tuta mondo. Ankaŭ kontraŭ vi, Idelette, se vi tiel opinias...

IDELETTE  Al vi kuraĝas diri la veron nur kiu tre malamas aŭ amegas vin. Post ke mi kuraĝis paroli, klasifu min, kien vi konsideras ĝusta, Johano!

CALVIN  Pardonu min...

IDELETTE  La gardisto vidis vin plori nokte.

CALVIN  Dormo ludis kun mi.

IDELETTE  Turmento de sendormeco. Depost kiam Servet aperis, vi apenaŭ fermis la okulojn.

CALVIN  Plej bone estus ŝtiparumi nin ambaŭ.

IDELETTE  Vin haltigis la unua kontraŭopinio. Vi pretus lasi al perdo vian tutan laboron pro detaleto. Nur lin vi vidas. Kvazaŭ vi renkontus malforton vian.

CALVIN  Eh, ne...

IDELETTE  Neniu krom mi scias tion, Johano. Nur vin mi observas de pluraj jaroj. Mi vidis vin sane, nun povas rigardi vin ĝis tagiĝoj el inter miaj kusenoj. Super ĉiu via libro mi vigilis kun vi; kun miaj tagoj kon­sumiĝis viaj plumoj, sekiĝis viaj inkujoj. Mi ne eraras juĝante pri vi.

CALVIN  Donu konsilon, Idelette!

IDELETTE  Lasu min depreni la katenon.

CALVIN  Nur kun tiu de la alia...

IDELETTE  Do lasu lin libera!

CALVIN  Ĉu mian malforton?

IDELETTE  Vian iaman kunstudenton.

CALVIN  Ĉu mi akceptu la malvenkon? Reto de konspirantoj subtenas lin.

IDELETTE  La pli forta devas surpreni la riskon.

CALVIN  Sed nun pli fortas li. Pretas morti. Havas nenion, nur sian vivon. Kaj al mi ne permeseblas morti. Ĉio disfalus post mi.. Evidente tio lin ne interesas. Ĉar li metis sian vivon sur unu karton kaj postulas de mi la samon. Mi devus komprenigi al li ke mia vivo pli gravas ol la lia. Sed ĉu vere tiel estas? Estu ajne, mi konsideras ĝin pli grava, pro tio mi hontas antaŭ li.

IDELETTE  Ne diru tion! Eĉ konjunkcio ne estas en via vivo pro kiu trafus vin honto. Vi troviĝis jam en la faŭko de la Morto.

CALVIN  Tiam mi estis samgrade libera. Mi disponis mian vivon kiel ununuran glavon. Eble mi eraris pro­fundiĝi en ĉi tiun diskuton. Alvenis ĉi tiu homo sensuspekta, naiva kiel infano, transdonis al mi sian libron, siajn konsiderojn sur malfermita mano... mi devus forpeli lin... Sed nun ununura voĉo decidos en la konsilio kiu el ni paŝos sur la brulŝtiparon. Kaj mi ne scias kial ni luktas: ĉu por neniigi lin aŭ ĉar mi kroĉiĝas al la vivo.

IDELETTE  Vi devas kroĉiĝi al ambaŭ aferoj, Johano. Sed vi devas venki lin en publika debato. Demetigu la katenon ankaŭ de liaj manoj! Vi posedas miraklan oratoran forton, Johano, kunvokigu la tutan loĝantaron de Ĝenevo, ĉiujn kantonojn, vi vidos, urbo post urbo sekvos vin ĉar vi moligas ŝtonojn se vi ekparolas. Mi petegas, je la memoro de niaj gefiloj, mi petas vin, ne surmetu ĉi tiun pentritan katenon, vi ne bezonas ŝa­jnon, nek ludi akuzadon kiel ĉefakuzanto se vi klare scias kie kuŝas la vero!

CALVIN  Laŭ la leĝo mi prenis sur min lian sorton kaj ankaŭ la punon se oni voĉdonos kontraŭ mi!

IDELETTE  Vi prenis nenion sur vin. La ŝlosilo de la kateno de Servet troviĝas en via mano. Ĉu ĝi ne bruli­gas al vi la manon? Prefere mortu ol per falsaj kartoj...

CALVIN  Idelette, vi brulstampis min trompludisto! Dio mia! Ununura verdira kunulo de mia vivo perdis la saĝon.

IDELETTE  Kion mi diris... Pardonu min! Ne, ne, ne, mia edzo ne ludas trompe, ne tion mi volis diri. Mi volis diri nur... kaj nek tion ke vi mortu; vi devas scii ke ne inde al vi, ne lasu interŝanĝi vian animon, Jo­hano... vi ne estas plu, kiu vi estis... Dio mia, mi apenaŭ vidas vian vizaĝon... nur nebulajn konturojn mi vidas, Johano.

CALVIN  (Kaptas la falantan virinon.) Idelette... Gardo! (al enkuranta gardisto) La katenon! Deprenu ĝin! Deprenu la katenon! (La provoso demetas la katenon de Calvin kaj eliras.) Idelette... Kio al vi? Kio okazis al vi?

IDELETTE  (palpinte la pojnojn de Calvin) Tiel mi vidu vin ĉiam... libera... Kun liberaj manoj... Al neniu submetita, nur al via honesto. Neniu restos post ni, Dio forprenis niajn gefilojn... se vi makuliĝos, eĉ unu filo ne restas por defendi vin. Dio mia! Johano! Johano! Johano! Mi vidas la stampon de Kain sur via vizaĝo. Sur via pura, bela vizaĝo. (Ploras.)

CALVIN  Idelette, kara mia. Trankviliĝu! Via vizaĝo palas kiel blanka tolo.

IDELETTE  Tranokte mi vomis sangon. Baldaŭ mi foriros.

CALVIN  Ne spitu la Dian intencon! Venu, ripozu, kara!

IDELETTE  Sur via karcera lito...

CALVIN  Provoso! Venigu kuraciston! Vi jam vidas min, Idelette, ĉu?

IDELETTE  Mi jam vidas vin. Mi volus vidi ankaŭ Mikelon Servet. Sen kateno.

CALVIN  (Vokas.) Venigu Mikelon Servet! Tiel vi vidos lin.

IDELETTE  Kaj vi ambaŭ eliros al Saint Pierre.

CALVIN  Ni eliros.

IDELETTE  Vi starigos al li pupitron  por ke li defendu sin libere...

CALVIN  Mi starigos pupitron. Por ke li defendu sin libere.

IDELETTE  Akvon... Via karcero turniĝas kun mi. (Provoso enkondukas Mikelon Servet; la unua, laŭ gesto de Calvin, restas en la pordo. Servet eniras, haltas antaŭ Idelette.)

CALVIN  Jen Mikelo.

IDELETTE  Deprenu lian katenon. (Calvin malkroĉas la katenon de Servet.) Tiel pli agrable vidi vin. Sub trudo oni perdas la vizaĝon. Frumatene kiam mi perdis multan sangon, la Savinto aperis antaŭ mi. Mi aŭdis Liajn unuajn vortojn postresurektajn: „Pacon al vi.” Li ankaŭ ordonis: „Lasu vian donacon antaŭ la altaro kaj iru unue interpaciĝi kun via kunfrato!” Nun mi jam vidas vian vizaĝon lumplena, Johano. La Kaina stampo malaperis. Ankaŭ la vian mi vidas luma, malfeliĉa Mikelo Servet. Anstataŭ via patrino mi petas vin: indulgu vin, indulgu ankaŭ lin (montras al Calvin), ne spitu! Ununura vivo doniĝis al vi, malfeliĉa Mikelo Servet.

En la juĝejo

Ĉe la maldekstra tablo: malhele vestitaj predikistoj, partianoj de Calvin, ĉe la dekstra: Perrin’anoj pli hele vestitaj. Meze: Farel. De la Fontaine skribas protokolon.

SERVET  Civitanoj, kunfratoj miaj! Mi volas al vi komuniki ke miajn vortojn pri la rilatoj de potencoj en Ĝenevo, eĉ mian plej bagatelan kritikan rimarkon, penson pri ili - mi retiras.

PERRIN  Voĉo de la streĉpulio kaj arda fero. Ne la opinio de la sinjoro doktoro.

SERVET  Mi pekis kontraŭ la urbo. Sen permeso kaj komisio, eĉ pli: ekster la kadro de la eklezia konsilio mi esprimis opinion surstrate pri viaj aferoj.

PERRIN  Parollibero rajtas iri ankaŭ surstrate!

FAREL  Kun buŝumo. Por herezula buŝo devigatas pikdrata buŝokorbo.

SERVET  Mi retiras ne nur kion mi diris sed ankaŭ kion mi vidis.

FAREL  Li mokas.

PERRIN  Voĉo de timo! Ne de moko!

SERVET  Mi vidis la freskon de la Satano, ne la realon. Elpiku al mi la okulojn kiuj vidis alion ol ili devas. La civitanoj de Ĝenevo vivas libere. Mi babilaĉis senpripense pri trudkreduloj. Mi certigas vin, sinjoroj, ke vi ĉiuj pensas per la propra kapo, vi ne havas salajratajn pensistojn, la universala vero havas ĉi tie neniam ĉefluanton. Ĉar se Dio estas unu kaj nedisigebla...

FAREL  Li estas kontraŭ la Triunuo! Protokoli!

SERVET  ...se la Sinjoro estas unu kaj nesidigebla, la vero kontraŭe: povas validi nur dividite.

FAREL  Kiom da homoj tiom da veroj, konceptoj, religioj, tiom da disciplinoj kaj kristanismoj, ĉu ne? (Calvin kapjesas.)

SERVET  Tiom da koroj kaj cerboj - sub la aŭspicioj de la vero. Investitaj en la rajton de la libera esplorado. (ekscitite) Kiu vi estas ke vi damnas aliulan serviston? - demandis prave apostolo Paŭlo. Ĉi tiu opinias unu tagon pli distinga ol alian, por tiu ĉiuj tagoj egalas. Ĉiu estu konvinkita pri la propraj konsideroj - jen la sole ebla homa stato. Kiu zorgas pri la tago: zorgas pro la Sinjoro, kiu ne zorgas pri la tago: pro la Sinjoro ne zorgas. Inter ni neniu vivas por si mem, neniu mortas por si mem. Do ajne ni vivas kaj mortas, ni apartenas al la Sinjoro. Ĉiu mem donas kalkulon antaŭ Dio. La libereco estas ne eksteraĵo sed la interna homo.

PERRIN  Sen ekstera trudo. Sen ordonnance’oj!

SERVET  Mi humile ekskuzas min antaŭ la konsistorio: la kaŭzo de miaj babiloj estas ne malamo sed ordi­nara nescio. Lasu min reiri sur la kampon de la libera pensado! Post la sekretoj de kadavroj mi volus esplori tiun de la ĉielo. Kion malbone mi vidis, estas mia kulpo; mi observadis tro malalte. Permesu al mi reiri el ĉi tiu pita homa tumulto al Ptolemaios kaj la astroj! Mi promesas neniam forturni la okulojn de sur la ĉielo. La meteoroj ne estas ofendiĝemaj.

PERRIN  Li estu liberigita! Ĉesu la proceso! Ĉesigu ĝin kaj parolu libere, el via koro; ni subtenas nian opinion ne per galero, glavo, malliberejo kaj torturbenko. Ekzekutistoj ne apartenas al niaj argumentoj. Diris vi tion, Farel, dum la debato en Berno. Ĉu vi ja ne devoras viajn proprajn vortojn kiel koncipinta skorpiino sian virkunulon?

FAREL  Mi estas ne skorpio sed servisto de la evangelio.

PERRIN  Servisto? Inter tiranojn ni ankoraŭ ne vidis tiel grandan kiel potenca vi estas inter la servistoj.

FAREL  Vi grincigas kontraŭ ni la dentojn kiel rabia hundo kaj sputas vian naŭzan salivon kontraŭ la aŭtoritato de la Majstro. Servisto mi estas, mi ne neas tion: tapiŝo de la aŭtoritato. Ĉar vi volas ekzili lin el tiu ĉi urbo kies morojn li bridis fortamane. Sed antaŭe tranĉu rimenojn el mia dorso, skulptu bastonon al vi el miaj ostoj...

PERRIN  Ni parolas ne kontraŭ li! Ni repostulas de li la liberecon de nia konscienco!

FAREL  La plej danĝeran de la diablaj instruoj. Libertas scientiae diabolicum dogma! (Montras al Servet.) Jen ĝia viva, ankoraŭ vivanta ekzemplero. Rigardu lin kaj legu liajn instruojn...

PERRIN  Kie estas la libro?

SERVET  Legu, studu ĝin! (Spasme ekridegas.) El cindro... legu miajn enflamigitajn librojn... (Ridegas.) Sur durada ĉaro vi portis eĉ la lastajn ekzemplerojn al eŝafodo... Legu ilin... (Ridegas.) La vorto haltas en la gorĝo de la kontraŭulo... (Ridegas.) Ĉar vi tratranĉas la gorĝon al li. Aŭskultu... legu ilin... Dio, legu ilin ĉar la cindro de miaj libroj... suprenflugas al Vi. Vi sola kapablas kunmeti miajn vortojn... ja Vi inspiris ilin... (Komencas tusi, poste sufokiĝi.) Mi ekskuzas min. Ne decus al mi tiel boji antaŭ la sinjoroj... Vane mi peti­ciis ĉe la karcerestro por pli varma vesto. Min devoras pedikoj kaj puloj... (Montras al Calvin.) Certe ankaŭ mian kunĉelanon sed pri li zorgas edzino. Decus tamen dividi miajn pedikojn. Komuna kateno, komunaj in­sektoj.

FAREL  Li devas labori.

SERVET  Prave, prave! Li serĉas argumentojn kontraŭ mi en la kodo Justiniana. Sed almenaŭ serĉas. Ne de­voras min vivantan, kiel Farel, la skorpio! (Tremas frosteme kiel en la unua akto.)

CALVIN  (al De la Fontaine) Akvon!

SERVET  (Tusas, poste al la sekretario tenanta la kalikon.) Vi estas feliĉa homo, La Fontaine. Oni notadas, protokoladas al papistoj, reformitoj kaj morgaŭ eble al la kontraŭreformacio... ho, feliĉa kameleono! Glacie­poko, ŝtonepoko, ferepoko kaj kameleona epoko. Ĝin kreis sinjoro La Fontaine. (De la Fontaine senvorte re­sidiĝas.)

FAREL  Por diskuti ni venis, ne por insulti.

SERVET  (Ridegas.) Diskuti! Kun vi! Dio mia! Teologo kun pendumologo. Pendumu lin, Johano, ne lasu ĉi tiun ŝakalon bleki kontraŭ mi. Ĉu vi aŭdis kion li diris? La pensado estas diabla funkcio. Ĉu vi ne elvomas la stomakon? Mi estas kuracisto, sekcis eĉ sorikon. Veninte en danĝeron ĝi eligas fetoron. Ĝi batalas per fetoro kiel ĉi alia ronĝulo. Ĉiuj liaj konjunkcioj fetoras je maltoleremo. Libertas scientiae... Ligu min! Ĉenon sur miajn manojn, alie mi strangolos lin... (Impetas kontraŭ Farel, Perrin retenas lin, poste ankaŭ la provoso.)

PERRIN  Sinjoro Servet... bonvolu lasi...

SERVET  Mi mortigos lin!

CALVIN  (mallaŭte) Elkonduku lin!

SERVET  (Kiun jam nur la provoso skutiras eksteren.) Al vi mi venis, Johano Calvin, kun vi mi diskutos eĉ en la tombo sed ne lasu, ne toleru ĉi tiun infamion! Ordonu eltiri al mi la langon sed ne allasu min al viaj adeptoj! Ne ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkojn, ne  devorigu min per viaj servistoj! Ho, libertas scientiae! Ho libera konscienco konsumigita per sorikoj... (Oni forkondukas lin.)

FAREL  (post longa silento) Freneziĝinta. Ni devus preĝi por li.

PERRIN  Tro frue, estimata konsistorio! En kies nomo vi volas kondamni ĉi tiun homon?

CALVIN  En la nomo de la Dia vero.

PERRIN  Ĉu ĝi estas deponita en viaj manoj?

CALVIN  Kun via aprobo: en la miaj.

PERRIN  Ĉar tie kuŝas ankaŭ la karceraj ŝlosiloj.

CALVIN  Dum danĝero ankaŭ karcera ŝlosilo aldoniĝas al la Dia vero. Eĉ kanono, sinjoro Perrin. Kontraŭ insidoj de malpiuloj.

PERRIN  Do kial vi ne dispafigas nin?

CALVIN  Mi ne volas malpacon inter ni. Ĉu ni promenu kune en la faŭkon de la papistoj?

PERRIN  Mi konfesas min reformito, mi same ne deziras internan malpacon. Sed per vortoj de Marteno Lu­ther mi postulas: lasu la animojn impeti unu kontraŭ alia!

CALVIN  Opinio muzikista. Luther estis muzikisto en la politiko. Li havis nur la bonŝancon ke dum la im­periestro diboĉis en Madrido, la princoj elektistoj transpartianiĝis al li. Tute ne pro la evangelio sed pro bi­enoj de la katolika eklezio. Kaj malfeliĉe por ni ĉiuj ke li ne nur toleris skismulojn sed per siaj vortoj ak­ceptitaj de vi li malfermis pordon al plej damninda oponado. Komprenu bone ke la muregojn de Zuriko en 1531 konkeris ne la papistoj sed nia propra malforto: la dividiteco, la opoziciemo dikiĝinta per gapa cedemo: lasu ke viaj kontraŭuloj prediku sentime kaj vigle! Saltu ankaŭ vi unu kontraŭ alian en la tendaro de la Re­formacio kiel ankaŭ Luther cedis la pugnojn kontraŭ Zwingli - pro nuancoj religiaj! Kaj la rezulto? Malvenko ĉe Kappel. Falo de Zuriko kaj kvaronumo de Zwingli. Dia juĝo, diris tiam Luther forgesante ke ankaŭ li havis parton en la batalperdo. Li devus ne diskuti kun Zwingli sed alianciĝi! Ni diskutadu kompre­neme, senfine, erari estas ĉies plej sankta rajto, sekve ankaŭ batalperdi; la venko ne estas deviga sed ni rajtas perdi ĉion. Ĉiu soldato rajtas pafi kien ajn li volas, ankaŭ retro se tio plaĉas al li. Pro la rajto erari, pro la ra­jto diverse opinii. Pafu do, Mikelo Servet, kontraŭ niaj soldatoj, kontraŭ la dieco de Kristo kaj se ni iĝos polvo kaj cindro - la rajto je eraro ekkantu sian himnon super ni.

PERRIN  Ne galopu, ne impetu kiel blindigita ĉevalo! En la eŭforio de la potenco Zwingli mem fosis sian tombon. Li lasis metiĝi sub nutraĵan blokadon samtempe kvin kantonojn kun malforta armitaro kaj malplenaj manĝkameroj. Liaj militestroj estis nekleraj farizeoj kaj neniu kuraĝis reteni lin en la realigo de liaj planoj. Li ekstermis fakte la sinceran, malkaŝeman konduton - samkiel vi - eĉ ĉe stratpurigistoj. La malamiko anko­raŭ malproksimis kaj Zuriko jam ŝanceliĝis sangoperde pro timo kaj malfido. La timo semita de vi en nin, estas la aperta vundo de la eklezio.

FAREL  Jen alia herezulo!

PERRIN  Vi blekis ĉi tiun vorton jam en la patrina sino. Kaj ankaŭ pendumilon. Kia fido devus firmiĝi en Zuriko sekve de la deviga frekventado de preĝejo, aro da denuncantoj, kancelario flaranta ĉirkaŭ la moralo kaj sekreta konsilio ĉirkaŭ Zwingli estiginta interne de ĉi tiu pluan pli sekretan? Ĉu tia konsilio juĝu pri Servet? En la preĝejon kun li! Venku lin en publika debato!

FAREL  Ĉu por ke li infektu la tutan urbon?!

PERRIN  Kio estas vivkapabla, ne infektiĝas eĉ en publika debato.

CALVIN  Nu, bone. Estu publika debato! Sed sen incito al kaŝmurdo.

FAREL  Jen mesaĝo kaŝita en rozbukedo. Doktoro Servet, baldaŭ ni liberigos vin. Strangolu la arestitan diktatoron, la malliberigan malliberulon, la grandan iluziiston! (montrante al Perrin) Tion skribis vi...

PERRIN  Mi protestas.

FAREL  Mi petas la konsistorion ke ĝi pridecidu la tujan liberigon de la privata akuzanto Johano Calvin.

PERRIN  Ni ne privoĉos tion.

FAREL  Laŭ la leĝo ĉiu privata akuzanto rajtas starigi anstataŭanton en la arestejo.

PERRIN  La argumento estas ridinda. Privata akuzanto havas nenion farendan en la ĉelo de akuzato. Kiu al­trudis Calvin?

FAREL  La konscio pri sia pravo kaj senkulpeco. Kaj la espero resaĝigi la herezulon.

PERRIN  Li translokiĝu en alian angulon de la arestejo. (tondro de kanono malproksima)

CALVIN  Kio estas tio, Farel?

FAREL  (kun suspektinda trankvilo) Episkopo De la Baume. Milita ekzerco.

POLICESTRO  (Envenas ekscitita.) Permesu al mi, sinjoro ĉefkomandanto, anonci ke princino Renata me­saĝas urĝe. Sekrete.

CALVIN  Diru do! Ju pli malfavore des pli bone por ni. Pro nia unueco.

POLICESTRO  Karolo Va ofertis Ĝenevon al la papo preze de packontrakto. Li almarŝigis milkapan soldu­laron.

CALVIN  Ni meritas tion. La lancoj finos nian diskuton pri la libera batalo de opinioj. (ektimo ankaŭ en la grupo de Perrin) Dankon. Atendu min ekstere! Kiu transprenos la rolon de privata akuzanto?

FAREL  Mi.

CALVIN  Vi devos veturi Zurikon por milita helpo.

DE LA FONTAINE  Mi. (Ankaŭ la predikistoj anoncas sin.)

CALVIN  La Fontaine. Konatoj delonge, ne okazos strangolado. Ĉu iu kontraŭopinias? Neniu? Ĉi-tage la Fontaine transprenis la rolon de privata akuzanto. Kaj por ke estu nenia proforma eraro, sinjoro Perrin, kun tuja valido al Maisonneuve!

POLICESTRO  (Envenas.) Ordonu!

CALVIN  Sinjoro policestro, arestu sinjoron De la Fontaine kaj konduku lin en karceron! Sed sen katenoj. Ekde hodiaŭ ni malpermesas la uzadon de katenoj. (De la Fontaine stariĝas.) Residiĝu! Finu la protokolon! Skribu: Laŭ la ĉi-validaj dekretoj de la rilata leĝo de la jaro 1542 kiel privata akuzanto de Mikelo Servet anoncis sin Nikolao de la Fontaine por anstataŭi Johanon Calvin... Sed kial vi anoncis vin?

DE LA FONTAINE  Responde al la interflustroj, Majstro, laŭ kiuj mi kuiris unu kaĉon kun la akuzato en Vienne. Mi volas sensuspektigi min.

PERRIN  Jen la kuraĝo de teruro.

CALVIN  Sinpurigo de kuraĝuloj je siaj eraroj. Do vi anoncis vin akceptante ke kaze de eventuala absolvo de la akuzato vi devos suferi la saman punon je kiu kondamniĝus la akuzato ĉe pruvita kulpeco.

PERRIN  Ni esperas ke li havos ŝancon je pruvo.

CALVIN  Vi povas iri. (Dume De la Fontaine foriĝas kun la policestro.) Sinjoro Perrin, ne forgesu Tomase palpi por ke evitiĝu iluziigo.

PERRIN  Komedio. Ĉu estos publika debato aŭ ne?

CALVIN  Morgaŭ je la 11a horo en la preĝejo Saint Pierre. Ni starigos eĉ pupitron al la kontraŭulo.

FAREL  Ĉu dum la papista danĝero staranta antaŭ nia sojlo?

CALVIN  Ĝuste pro tio. Ni vidu, en kiu kia animo loĝas.

FAREL  Ĉu por ke li infektu per herezaj opinioj ankaŭ tiujn kiuj eĉ ne aŭdis pri tio?

CALVIN  Mi depuŝos lin kiel fenditan sonorilon. Mi fandos el li kanonkuglon kaj pafos ĝin en la ventron de episkopo De la Baume. (al Farel) Kunvoku tuj la defendan komisionon!


En la karcero

Ĉiuj sonoriloj de la urbo sonas. Ekstere provoso najlas tabulon sur la fenestron. Servet preĝas sen­vorte, peze kliniĝinte. Voĉoj el la strato: „Venu, fratoj, al la debato! En Saint Pierre, je la 11a. La libertinojn ne enlasu! For la Perrin’anojn el la preĝejo!” Poste silento.

SERVET  Helpu min, Dio mia, en ĉi tiu peza horo de la vivo! Ne estingu en mi, Sinjoro, la kandelon; vi bruligis ĝin per la evangelio de Sankta Mateo, vi ordonis al mi paroli kaj kondamnis la silenton al eterna fa­jro. Oni bruligas kandelon ne por kaŝi ĝin sub kloŝo sed por eningigi por ke ĝi disigu sian lumon al ĉiuj en la domo. Pensemaj homoj, vi estas la lumo de la mondo; urbo konstruita sur monto ne kaŝeblas. Vi ja ordonis, Sinjoro: Kion mi diras al vi en mallumo, diru en lumo kaj kion vi aŭdas flustri en orelon, anoncu de sur teg­mento! Mi scias bone ke pro tio frato donas sian fraton, patro sian filon al morto; kaj ribelas idoj kontraŭ siaj gepatroj kaj mortigas ilin. Tamen ne timu ilin ĉar ne estas kaŝaĵo kiu ne malkovriĝas kaj sekreto kiu ne disfamiĝas. Kaj ne timu tiujn kiuj mortigas la korpon, prefere timu tiujn kiuj pereigas kaj la animon kaj la koron en Geheno. Via verko, Sinjoro, estas la instigo, la inspiro formanta miajn vortojn; la sorĉo de la gre­gogarda Jakob en niaj trinkaĵo, panpeco, amo, intencoj kaj en ĉiuj niaj hezitemaj gestoj faritaj por la vero kiu loĝas en ni kaj kiu tamen tiel malproksimas ke nur en sonĝo ni povas doni al ĝi kuŝejon.

(La Kanto de Galeruloj aŭdiĝas el Saint Pierre. Servet aŭskultas ĝin mallongan tempon, poste ankaŭ li aliĝas. Kelkajn taktojn postrestante li kantas: „Rekonsciiĝu, amata Sion...”)

CALVIN  (En, atendante ĝis Servet finas kanti.) Kial vi kantas? Kial vi ne preparas vin al la debato?

SERVET  Tro frue.

CALVIN  Baldaŭ estos la 11a.

SERVET  Mi volus peti prokraston.

CALVIN  La sesa posttagmeze, ĉu konvenas?

SERVET  Post cent jaroj.

CALVIN  Ĉu en la Paradizo aŭ en la Infero?

SERVET  „For la Perrin’anojn el la preĝejo!” Jen kion krias viaj fanatikuloj surstrate. Per ili vi plenigos Saint Pierre. Mian libron vi forbruligis. Miaj legantoj timtremas malantaŭ siaj pordoj. Al kiu mi tie parolu? Ĉu al duonmilo da fareloj?

CALVIN  Al la Eklezia Arbitraciantaro.

SERVET  La tribunalo emis absolvi ankaŭ Sokrates. La mortkondamnon eltrudis la fanatika amaso. Ĉar li neis ion kio estis viva sanktaĵo por la nescio. Li neis la diojn. Ve al tiu kiu instruas la homojn kun plia rapido ol ili kapablas lerni.

CALVIN  Kaj ve al tiu kiu malfrue vekiĝas se lia afero bezonas defendon. Ni lasu do nian diskuton al la historio!

SERVET  La historio ne plu havas tempon klarigi la veron ĉar ĉi lasta apartenas jam al vi: al la venkinto.

CALVIN  Do por kio tiuj cent jaroj?

SERVET  Dume eble formortos la armitaj provosoj malantaŭ viaj argumentoj. Kvankam mi ne deziras vian malvenkon. Mi skribis nur kontraŭ tio kio transaktualas ankaŭ en vi.

CALVIN  Ĉu reformi la Reformacion? Supre netegmentita, fronte nestukita kaj ni jam malkonstruu la do­mon ĉar doktoro Servet havas novajn ideojn.

SERVET  Filozofio de laborestro. Kion atingus nia menso se la kranio ne konsiderus ĝian kreskadon? Ape­naŭ pasis tri jardekoj de kiam Luther ekagis, la movado ankoraŭ infane aĝas kaj vi jam kunkreskigis ĝiajn kraniostojn. Ĉu kreskigis? Morteris, ferumis. Ĝi enhavas nur kion vi enŝtopis. Novigo estas danĝera kaj ma­lutila, diris papo Klemento antaŭ ol vi venkis en la renovigo de la kredo. Novigo estas danĝera kaj malutila, tondras nun Johano Calvin post ke...

CALVIN  ...Post ke baldaŭ diserigos nin la eksteraj kaj internaj antagonismoj. Do aŭskultu min, malfeliĉa obsedito de Arius! Dum mi pasigas kun vi la tempon, la solduloj de la germana-romia imperiestro galope proksimiĝas. Ni resumu: ses literoj savos vian vivon: RE-VO-CO[xx]. Vi levos vian libron antaŭ kvincent ho­moj en la preĝejo kaj vi diros, krios, flustros, indiferente kiel: REVOCO. Vi retiros ĝin ekde la unua ĝis la la­sta litero. (La turhorloĝo batas la 11an.) Mi devas iri.

SERVET  Ekde la unua ĝis la lasta litero. La tuton de miaj pensoj ekde lulilo ĝis ĉerko. Do ĉion. Por nenio.

CALVIN  Por la vivo.

SERVET  Kiu estas pasinta, ja ĝian sencon mi ĵetis antaŭ vin!

CALVIN  Kiun vi povas savi de la eterna damno.

SERVET  Ni supozu: mi eraris. Kaj kio se mia eraro batalas kontraŭ la via? Ni estas falemaj, vi pruvas tion tra sescent paĝoj en via Institutio. Eĉ muŝo povas devojigi homon. Do ĉu vi ne estas erarema? Ĉu Dio parolis per vi - pri la mizero de ĉiuj ceteraj?

CALVIN  Ne per mi. En mi faras Dio sian laboron.

SERVET  Sole en vi. Kaj en mi la Satano. Ĉu samurba baptano estas por vi Dio kaj la unusola vero? Ĉu ankaŭ Dio naskiĝis en Noyon? Dio estas Noyon’a akuŝistino, li tondis al vi la umbilikan ŝnuron? De kie vi scias ke li ne estas el Aragonio kie naskiĝis mi? Aŭ eble vi naskiĝis ne de patrino?

CALVIN  Vi inundis min per blasfemaj demandoj dum dudek jaroj.

SERVET  Kaj vi ĉiujn prirespondis kun la rigoro de la Ŝtontabeloj kun nuraj krisignoj, sen iometa humilo antaŭ demandosignoj kaj turmentoj de la esploranta spirito. Jam delonge vi nur instruas, ne lernas; ankaŭ la verkiston mortigis en vi la verdiktisto kiu enketas ne pri sekreto sed arestito.

CALVIN  Diru ĉion ĉi antaŭ la kunveno kaj mi respondos.

SERVET  Ĉar vi estas la pleja respondulo al ĉio kaj ĉiu. Apolono kaj orakolo de Delfoj, aŭgurejo, unuper­sona koncilio, konklavo - vi sola estas en Ĝenevo la unupersona Ĝeneva demokratio.

CALVIN  Tio estas nur akuzo, ne argumento por la vero en via libro.

SERVET  Da kiuj vi restigis nur ununuran ekzempleron!

CALVIN  Skribu alian! Seneraran. Dio mia, se vi, kun viaj kapabloj aliĝus al ni...

SERVET  Kiel pitagora ŝtipkapulo en la papagokaĝo de la spirita servuteco, ĉu? Kaj vi donacus al mi la diskutmetodon de la mensatrofiaj disĉiploj: Mia aserto estas vera ĉar la Majstro tiel opinias. Via aserto estas falsa ĉar la Majstro opinias diference.

CALVIN  Tiel parolas Perrin kies Pitagoro estas vi. Vin citas la misvalora disĉiplo. Anstataŭ la unusola Dio ekzistas trikapa monstro. Magister dixit, tio estas doktoro Mikelo Servet kiun mi ne povas plu ŝirmi ĉar li multobliĝis. Kiom da falsaj opinioj tiom da Mikeloj Servet vivas en ĉi tiu urbo. El soleca persono vi fariĝis epidemio de pensoj. Sed mi bridos vin. Mi dekoktos, seninfektigos sale-lesive la animojn tuŝitajn de vi. Ni daŭrigos en Saint Pierre kiel mi promesis al mia malfeliĉa Idelette. (Li preparas sin foriri.)

SERVET  Ankoraŭ vorton, Johano! Senhonorigu min sed ne tuŝu mian verkon! Mian libron. Mi ne trovis la sidejon de la animo en la sangotuboj. La animo loĝas en ili pli profunde. Eble ĝuste tie kie la verko naskiĝas; de kie la koloroj de Leonardo elfajras, la statuoj de Michelangelo elmergiĝas. Mi ne scias kie mi trovas ĉi tiun profundon, eble en mia sorto. Mi ne povas sekci nian sorton. Sed certas ke ĉiu skribita vorto mia estas la lasta rifuĝejo de mia sinkonservo. El ordinara materialo, farbo, papero konsistas ĉi tiu libro, mia libro: efemera formo, ovoŝelo, amnio sed enaŭskultu: la senco de la vivo ploras en ĝi. Mi unuas kun ĝi, Jo­hano, kiel patrino kun sia embrio. Revoco? Ĉu vi deziras ke mi faru min embriomurdisto?

CALVIN  Via embrio? Herezulo kraĉanta sur la Dian vizaĝon.

SERVET  Vi diros tion antaŭ duonmil fanatikuloj. Min vi ne konvinkos, vi mortbatos min per ili. Ne hastu, aŭskultu min! Ni prokrastu la diskuton, ankaŭ la publikan. Por ĉiam.

CALVIN  Nun jam ne eblas: Alea jacta est[xxi].  Ŝtormu sur nin la fortakvo de Dio. (erupcie) Kial vi venis ĉi tien? Kial? Kiomfoje mi mesaĝis, petegis: ne venu, restu kie vi estas, disputu sola kun Dio - Li povas pardoni vin. Mi ne povas, mi ne disponas tian potencon, nur devon. Mi havas nenion nek eron da ĝojo, nur la kruco de la devo pezas sur mi...

SERVET  (persvade, kun infana naiveco) Mi trovis elvojon. La fadeno de Ariadna[xxii] ĉi tie estas en mia mano, Johano. Aŭskultu min, Johano! Iam vi estis Lucanius kaj mi Villanovus. La libron, la Restitutio verkis Mikelo Servet, ne Villanovus. Enviinte la gloron de la famiĝinta Servet, mi, Villanovus komencis sieĝi vin per diskutigaj leteroj pseŭdonime, do en la nomo de Servet. Ĉar mi opiniis - tiel mi rakontos al viaj prokuro­roj - ke tiamaniere via respondo pli certos. Ĉu vi komprenas, Johano? Via fidela adepto, studenta kamarado Villanovus kun la nescio de petolema infano volis elprovi Johanon Calvin per herezo mimita, en la nomo de Servet. Entuziasmigita pro sia sukceso, tio estas viaj koleraj respondoj, li entreprenis novan petolon: en la nomo de Servet li vizitis vin kun la libro de Servet - por provoki novan diskuton. Por elprovi denove la ŝarĝeblon de viaj konvinkoj, el nura scivolo. Ĉu vi komprenas? Ni diru, la zurikanoj nekredantaj al vi en kel­kaj punktoj elektis min kiel allogilon, en la figuro de Servet. Sed nun ĉio malkaŝiĝis; ĉi-nokte kuriero venis el Zuriko kaj informis vin pri la trompeto: atentu, la homo falinta al vi en la manojn ne identas kun la herezulo Servet! Neniel bruligu lin! Kuŝigu lin sur punbenkon, detranĉu la orelojn al la trompulo sed neniel bruligu lin, li ja ne indas tion. Kaj pruvoj? La tribunalo de Vienne ne povis konstati kun absoluta certeco ĉu Villanovus identas kun la fifama Servet. Ankaŭ De la Fontaine povas atesti tion. Ankaŭ li konis min kiel Villanovus. Estis eraro kio okazis al ni; do iru, kuru, Villanovus! Servet neniam revenos ĉi tien, konservu lin en la memoro de via malamo! Mi foriros de ĉi tie, Johano, en la plej malproksima angulo de la mondo mi kuntiros min, ie inter miaj samsortanoj, mi: herezulo en siaj konvinkoj. Vi serĉigos kaj ne trovos min kaj venos la lasta horo ankaŭ por vi kaj dum minutoj de via agoniado vi trovos min - en vi. Kontraŭ morto kaj dubo ne ekzistas medikamento. Tiam vi komprenos: mi povus esti via daŭriganto... (entuziasme) Lucanius! Lasu min adiaŭi vin - kiel Villanovus!

CALVIN  Neniam plu mi povos esti Lucanius. Do la embrio estas ne la via.

SERVET  La mia, sole la mia, do mi ne povas revoki ĝin. Sed min mem, ĉi tiun mizeran elpolvaĵon, eĉ se ĝi nomiĝas Mikelo Servet, mi povas revoki. Mi povas malkonfesi!

CALVIN  Tio do estas la lasta ŝirmejo por nia memkonservo en la malpuro de mizera mensogo kaj malkuraĝo. Vi farus min el kontraŭulo via kunkulpulo kaj samtempe vi malaltigus vin.

SERVET  Ĉar mi timas, timas la fajron.

CALVIN  Se iam mi priploros vin, mi priploros vin nur pro tio. La verko estas neretirebla sed vi entreprenus malkonfesi ĝian aŭtoron.

SERVET  Por ĉiam ĝi restos inter ni.

CALVIN  (montrante al la ĉielo) Kaj la tria? Kiel mi respondos pri vi antaŭ Dio? Vi nur humiligas vin: mi fordonus mian animon por mizera marĉandado.

SERVET  Mi prefere humiligas min ol ĉi tiun malfeliĉan, persekutatan libron kiu jam vekiĝis je propra vivo. Se mi retiros, mi neniigos ĝin. Se mi neos ĝin, ni nur disiĝos. Ne estas kriterio por la vero kies nomo or­namas ĝian frunton. (kun amara ironio) Mi donacas ĝin al vi, envicigu ĝin inter la viajn...

CALVIN  Grandanima vi estas. Mi deklarigos vin frenezulo. (Li ekiras.)

SERVET  Atendu... (Haste li prenadas skribaĵojn de sur la tablo.) Miaj argumentoj, dokumentoj... Ĉu ne kune ni iros al la debato?

CALVIN  Venos por vi Farel.

SERVET  Ni devus iri kune. Sola mi timas. Viaj fanatikuloj... Mi petegas vin, ne incitu ilin kontraŭ mi! Pa­rolu vi sola! Se Farel blekas, la menso paraliziĝas al mi...

CALVIN  Li ne blekos.

SERVET  Se Farel komencas boji, la odoraĉo de brulanta karno trafas mian nazon, mi ne vidas, nur kram­piĝantajn internaĵojn, miajn blindige blankajn ostojn, mian baraktantajn pulmojn inter la flamoj, mian vi­zaĝon eksplodantan kiel porcelana vazo... Lasu min nun iri kun vi, Johano!

CALVIN  Idelette fartas malbone. Unue mi devas iri al ŝi.

SERVET  Sed ne Farel... Memoru kion vi promesis al Idelette!

CALVIN  Iru sola! Aŭ akompanate de Perrin’anoj. Sed kun via permeso mi fermigos la pordegojn de la urbo. (For.)

SERVET  Mi iros libere... Al libera, publika debato! Ĉiopova patro, estu al mi proksime...

En la juĝejo

FAREL  (al De la Fontaine) Transdonu mian ordonon al la karcerestro: ĉu sinjoro Perrin, ĉu la enketisto in­strukcios ke sinjoro Servet estu kondukita en la preĝejon, la arestito restu samloke, ĝis plua ordono.

DE LA FONTAINE  Sed sinjoro... La Majstro diris...

FAREL  Al Majstro Calvin mi klarigos la aferon. Herezulo ne rajtas meti la piedojn en konsekritan domon de Dio. Finite.

DE LA FONTAINE  Komprenite. (For.)

Pupitro

Denove eksonas sonoriloj. Kanto de Galeruloj. Calvin suriras la pupitron. Silento.

CALVIN  Indulgu nin, Ĉiopova Dio por ke ni transdonu nin humile al Vi, ne infektu la servadon per propraj pensoj kaj restu obeemaj en Via volo! Amen.

La prezentado ekde nun fariĝas iufoje polifonia: parolo de Calvin, teksto de Farel diktata de li al predikisto kaj furiozado de Servet en la karcero. La tuta scenejo vidiĝas en lumo, escepte la kampon Champel.

SERVET  Gardisto, jam pasis la 11a! (Ekscitite li vestas sin, poluras la ŝuojn kaj prenante siajn dokumen­tojn, preparas sin al la debato.)

CALVIN  Kunhomoj miaj, fratoj en la Sinjoro! Malfacilaj tagoj ekpezis sur ni, denove ni devas fronti la malamikojn de la reformacio. Nun kiam niaj junaj samkredanoj kun la vortoj de la naŭa psalmo paŝas sur eŝafodon, nun kiam la hispanaj solduloj de imperiestro Karolo marŝas kontraŭ Ĝenevo por subjugi nin al Romo kaj kiam pafdistance de niaj limoj episkopo De la Baume preparas sin por nova amasbuĉado, memoru miajn ĉiamajn avertojn: virinoj, viroj, junuloj, aĝuloj, malriĉuloj kaj patricioj, ni ĉiuj perdiĝos se ni ne unuiĝos. La nesto de idoladorado, Sodomo kaj Gomoro estis ĉi tiu urbo, en suferoj kaj bataloj ĝi fariĝis modellando de la Sinjoro dum dekkvin jaroj. Ni sangabunde oferis por ĝi; viaj amatoj - martiroj de la pu­rigita evangelio lasis trapiki al si la langon, elektis prefere la pendumilon ol denove diri Ave Maria[xxiii].

SERVET  Gardisto! Mi volas paroli kun la karcerestro! (La gardisto restas senmova kaj silenta.)

CALVIN  Nia ofero alportis fruktojn. La Sinjoron ĝojigas rigardi sur nin. Kunfratoj miaj, vi bone scias ke mi ne trompas min per iluzioj, mi ne plezuriĝas per la vido de mia propra vizaĝo, do rakontu aliuloj kiel feliĉige doni kalkulon pri la ŝanĝoj de la novaj tagoj. Opiniu pri ni, anstataŭ ni, per vortoj de spontanea di­rendo, Vergerius, la papista eksepiskopo de Istrio. Jen miaj fratoj (legas): Ho, kiel kortuŝa komunumo troviĝas en Ĝenevo! Se eksonas la sonoriloj, la komercistoj tuj fermas siajn vendejojn, finas la laboron, ekdi­rektas sin al la plej proksima preĝejo por kanti psalmojn de David, aŭskulti la Vorton.

SERVET  Gardisto, mi devas paroli en la preĝejo. Ĉu vi ne komprenas? Ĉu vi ne aŭdas, hundo? Mi denun­cos vin, fripono!

CALVIN  Ili glorigas la Sinjoron en la gepatra lingvo, sen perantoj kaj nekompreneblaj latinaĵoj, en la lib­ereco de esprimiĝo.

SERVET  Gardisto, voku Calvin, la mizeran vortrompulon! (La predikistoj kaj Perrin en katenoj eniras la juĝejon.)

FAREL  Mi petas vin aŭskulti la decidon de la defenda komisiono pri la afero de sinjoro Perrin. En nia mi­nacata stato por la sekureco de la urbo li estu arestita.

CALVIN  (Dum la policestro forkondukas Perrin.) Ho, Ĝenevo! Estu benata kiu ĉesigis la paganecon inter viaj muroj. Estu benata kiu post miljaro alportis la orepokon de la libera esplorado. Ĝis ĉi tie la letero post kio mi demandas: kie vi estas, Mikelo Servet, vi monstro konstruita el naŭza herezo; anabaptista, panteista, kontraŭ-Triunua rompanto de nia paco kaj unueco? Ekstaru antaŭ ni, lasu min prirespondi viajn blasfemajn demandojn! Montru vin al la komunumo por ke vidiĝu la vizaĝo de tiu kiu kvankam demetis la papon sed ne surprenis Kriston kies diecon li neis en sia fiverko Restitutio Christianismi.

VOĈO  Kie li estas? Ni vidu lin!

CALVIN  Bedaŭrinde, vi vidos lin. Baldaŭ li alvenos.

SERVET  Gardisto, provoso, ŝtatsekretario, karcerestro! Kie vi estas, Calvin? Mi pruvos per viaj propraj agoj ke vi estas murdisto kaj kovardulo, vi ne kuraĝas entrepreni publikan debaton. Mi ne plu timas la mor­ton ĉar mia afero estas prava, vane vi krias kontraŭ mi kiel blindulo en la dezerto.

FAREL  (Al predikistoj sidantaj ĉe la tablo kiuj voĉdonas akcepte pri ĉiuj punktoj, levante la manon.) Bazelo: kontraŭ. Zuriko: kontraŭ. Ŝafhaŭzeno: kontraŭ. Kaj ili aldonas: liberigu nin de la naŭza herezulo!

CALVIN  Eĉ nur aŭdante liajn demandojn, konsterniĝas  ĉiu honesta kristano. Jen lia unua demando kiu es­tas samtempe ankaŭ insida respondo: Ĉu la krucumita homo, do Jesuo estas filo de Dio kaj se jes kial?  Aŭdu! Kial? Lia dua demando: Ĉu la regno de Kristo estas en la homoj kaj se jes kiam oni alvenos tien, kiam oni renaskiĝas? Ĉu vi atentas? Kiam oni renaskiĝas? Mia respondo: kiam ni liberigos la eklezion de li kaj samspeculoj. (Rido.)

SERVET  Vi misinterpretas ĉiun mian vorton ĉar venĝemo bruligas al vi la koron kaj vi mensogas, men­sogas, mensogas, senscia, insida kalumnianto. En vi ekŝaumas kolero eĉ pro plej milda opono, ankaŭ en aferoj de vetero. Kie vi estas, Dio, kie vi estas, Kristo kiam en via nomo oni pelas senkulpulojn en morton?!

FAREL  (Diktas al la intertempe aperinta De la Fontaine.) Antaŭ niaj potencaj sindikaj moŝtoj kaj juĝistoj de nia urbo, laŭ peto de la privata akuzanto Nikolao de la Fontaine, la 26-an de oktobro en la 1552a jaro de la Sinjoro finiĝis la proceso kontraŭ Mikelo Servet de Villanova, origina el la hispana reĝlando Aragonio. La malkaŝaj konfesoj de la akuzato konfirmis ĉiun punkton de la akuza dokumento. Lian libron plenan de here­zoj kiun li presigis sekrete, la ekleziaj konsilioj de la fraturboj, kune kun siaj Ĝenevaj fratoj akceptis kun konsterno kaj indigno...

CALVIN  Tria demando lia: Ĉu necesas kredo por bapto kaj kion celas la sakramentoj en la Nova Testa­mento? Ĉu vi bone atentas? Ĉu necesas kredo por bapto? Neante la ĝustecon de la baptado en la infanaĝo li rebaptigis sin en sia trideka jaro. Imagu, kiel subakvigis lin, ĉi tiun barbozan suĉinfanon baptopatro Satano kaj pabtopatrine iu ina diablo! (Erupcia rido.)

SERVET  Donu okazon, okazon ke mi refutu viajn malamatajn mensogojn! Bruligo de libroj ne estas re­spondo! Respondo al nenio! Mortigo ne egalas konvinkadon! Je amo de Dio mi petas vin, konvinku min pri miaj eraroj, konvinku min, konvinku min, konvinku min! Ĉu la ĉielo ne falas sur vin kiam vi deklaras herezuloj viajn personajn malamikojn?

CALVIN  Kvara demando lia. Kaj kio se ĉi tiuj sakramentoj estas nur alegoriaj? Alegoriaj, do neesencaj­; malsaĝaĵoj, papistaj ceremonioj...

VOĈO  Al fajro kun li!

CALVIN  Kvina demando lia: Kial la alveno de Kristo estas graco kaj ĉu antaŭe niaj prauloj estis en la in­fero? Demando insida samkiel serpento en herbo. Ĉi tiu babilona malvirgulo de la pensado malĉastanta per siaj duboj kiu jam junaĝe prostituite cedis sin al ĉia vagabonda ideo fremda estas fakte mizera fenomeno de la infero de Dante: Malpleno, Truo, Nenio. Sed danĝera malpleno por religie blindaj; lia nenieco estas danĝero por ĉiu nefirmulo. Lia pliboniĝo ne plu espereblas. Nur pere de li ni povas bari la ĝeneralan dismor­aliĝon.

VOĈO  Al pendumilo kun li!

SERVET  Kial ne frapas vin la fulmo de Dio, animuzurpantoj, alproprigantoj de la vero grasiĝintaj je aku­zado? De kiu vi aĉetis min? Ĉu de mia patrino, patro, en sklavfoiro? Mi naskiĝis ne por bredado sed por pen­sado. Mi naskiĝis homo kiu volas disponi ne nur sian korpon: sed ankaŭ siajn pensojn. Kie vi, Calvin, dio de respondoj? Kiu rajtas devigi iun ajn demeti la malliberecon de sia konvinko en la nomo de via libereco? Kun apostolo Paŭlo mi ĵetas al vi en la okulojn: ĉiu estu la ligito de sia konscienco. Konvinku min, konvinku min se mi eraras!

FAREL  Ni, sindikoj, kriminalaj juĝistoj de la urbo, surbaze de la proceso okazigita kontraŭ vi, kon­vinkiĝinte ke malgraŭ ĉiu admono kaj atentigo vi disvastigas falsajn, herezajn instruojn kaj kontraŭagas la fundamentajn principojn de la kristana kredo, estigis skismon kaj konfuzon en nia eklezio kaj ne hontis pub­like dissemi vian instruon al la mondo...

SERVET  Ĉu mi eble ne havas argumentojn? Polycarpus, Klemento kaj Tertullianus...

CALVIN  Klemento neniam diris ion tian. Ankaŭ Cyprianus asertas la kontraŭon. La nocio de la Triunuo estis akceptita jam antaŭ la Nicea koncilio.

SERVET  Kie vi estas, Aristoteles por ĵeti al ili en la okulojn: Platon karas al mi sed pli karas la vero ol li... mia turmento, mia vero. Kara patrino, kial vi naskis min al ĉi tiu kruela mondo! (Refalas en sin.)

CALVIN  Sed por kio ĉio ĉi se li mem konfesas siajn misirojn?!

VOĈO  Li konfesu! Antaŭ ni konfesu!

CALVIN  Li konfesus se li ne forkurus ankaŭ ĉi-foje antaŭ la publika debato. Duafoje vi trompis min, Mikelo Servet. Dua- kaj lastafoje. La Sinjoro turnu sian vizaĝon al vi kaj kompatu vin, amen. (Kanto de Galeruloj.)

FAREL  Ne, ne, ne! Ni ne povas konsideri lian junaĝon! Kiu ekstermas la vulpon, ekstermu ankaŭ la vulpi­don antaŭ ol la ruzo maljuniĝus en ĝi. Mi ne dubas pri lia kulpeco kiel mi ne dubas pri Dio. Se necesas, mi farigos tamburon el mia haŭto: tiel mi anoncos ĝis mia morto ke li estas herezulo. Ĉu nur Liono, Romo kaj Madrido rajtas sendi niajn plej bonajn filojn al aŭtodafeo? Ĉu Ĝenevo ne rajtas havi herezulojn por demon­stri ekzemplon? Ĉu respondi ne estas nia devo? Skribu, La Fontaine!

Kampo Champel

Sonoriloj sonas. Granda amaso marŝas al kampo Champel kie la brulŝtiparo staras preta. Veronika kun floro en la mano. Ekzekutisto pliĝustigas la lastajn ŝtipojn. Tribuno, predikistoj vice sidantaj. Farel aperas alrapide, transdonas la tekston de la verdikto. Venas Mikelo Servet kondukata de du tribunalaj servistoj. Subaksele lia libro. Oni starigas lin antaŭ la eŝafodon, kontraŭ la juĝista tribuno. Je mansigno de Farel paŝas Darlot sur la tribunon. Silento.

FAREL  Fratoj miaj! Turmentoplenaj monatoj pasis de tiam ke la nekonata vagabondo forkurinta el la mal­liberejo de la franca inkvizicio, alveninte sur luita ĉevalo, kun rimedoj de la spirita putvenenado kiun li no­mis reformado de la kredo ekloĝis en la gastejo Al la Rozo  kaj malgraŭ plurfoja rifuzo far nia Majstro li alsturmis lin per krudaj akuzoj por gajni nin por siaj herezaj instruoj. Nur lia naiva kredemo povis superi lian aŭdacon kiam li esperis surprizi Calvin kaj la sentinelojn de nia reformita kredo en dormo de nescio. Ni deŝiris la maskon de lia nekonateco. Jen, vi povas nun prijuĝi la misfaman Mikelon Servet kiu havas survi­zaĝe la malbelajn trajtojn de la kontraŭkristana skismemo. Ĉiuj povis legi la pekliston de liaj agoj kaj falsaj opinioj pendigitan sur la pordego de la urbodomo. Sed vi ne povis legi la turmentojn de niaj multaj tagoj kaj sennombraj noktoj kiam rezulte de duelo inter pardonemo kaj puni-vokaj faktoj ni povis pridecidi la justan, ununure eblan verdikton, eĉ kontraŭ la Perrin’anoj.

VOĈO  Kie estas Auber Perrin?

FAREL  En la meritita loko, en karcero. Liaj adeptoj kiel ratoj diskuris. Kiu ankoraŭ volas scivoli, montru sin. Ni vidu la restintajn serpentovojn! (Ektima silento.) Ni plenumis doloran devon. Sindika moŝto Domin Darlot, konigu nian finan decidon.

DARLOT  Akuzato, genuiĝu!

SERVET  Sole antaŭ Calvin kaj Dio.

FAREL  De Dio vi forturnis vin, Calvin vi rifuzis. Vi staras antaŭ la Leĝo.

SERVET  En kontraŭleĝeco.

DARLOT  (Post kiam Farel mansignas al li.) Mikelo Servet, vi pruviĝis kulpa en terura, grave indigniga, aninvenena misagado. Vi domaĝis nek penon nek pasian, obstinan argumentadon por infekti la mondon per viaj herezaĵoj kaj stinka veneno de viaj ideoj. Grava, naŭza estas via kulpo, peko kiu meritas severan korpan punon. Ĉar ni volas purigi la Dian eklezion de la infekto kaj fortranĉi de ĝi la putran membron; post kiam sufiĉan tempon ni konsiliĝis kun niaj kuncivitanoj kaj la nomon de Dio...

SERVET  De la perforto!

DARLOT  ...ni vokis por helpo por povi eldiri pravan verdikton en la nomo de la Patro, Filo kaj Sankta Spirito...

SERVET  En la nomo de la spirita embriomurdo...

DARLOT   ...fidele al la leĝo kaj pruvinte ĉiun vian herezaĵon, per jena decido nia ni kondamnas vin, Mikelo Servet...

SERVET  (falinte surgenuen, alpremante sian libron) Dio mia...

DARLOT  ...ni kondamnas vin, Mikelo Servet, esti kondukita en katenoj al kampo Champel kaj ligite al fosto esti viva bruligata kune kun viaj libroj sur malrapida fajro - á petit feu - ĝis via korpo cindriĝos. Tiel finiĝu al vi la vivo por eterna admono al tiuj kiuj pekus simile. Amen.

FAREL  Ni preĝu! (La amaso genuiĝas por silenta preĝo dum tribunala gardisto ligas Servet. Kaj kiam oni volas forpreni lian libron, li dumane alpremas ĝin al si.)

SERVET  Murda mano ne tuŝu mian libron! Mi petegas vin, kondamnu min ne al fajro sed al perglava morto. Glavon! Havu koron! Eĉ se rustan, neakran, foruzitan, breĉitan glavon!

FAREL  Glavumo cediĝas nur al murdintoj. Kontraŭ ses literoj vi elmeritos ĝin. Revoco. Alie atendas vin duobla morto... La dua transmonde. Revoco! Indulgu vin! Via mizera karno ja ĉiel pereos. Indulgu vian ani­mon, ne estu ĝia tirano se vi ne plu povas esti ĝia portanto.

SERVET  Ĉi tiu libro fontas el mia animo. Mi ne rajtas malhonori ĝin. Ho, se nur mia lango cindriĝus la unua por ke la doloro ne eldirigu per mi viajn naŭzajn ses literojn! Se mi eldirus ilin - atestu por mi, bonaj homoj! - tiu ne plu estos mi. Tio estos sonoj de miaj pulmoj, hepato, ostoj; mi ne akceptas, senvalidigas tion! Glavon, pendumilon mi petegas, mortigu la homon kiu mi estas sed kompatu la junulon kiu mi estis. Mia tuta juneco enestas inter la muroj de ĉi tiu libro. Detranĉita kapo, kadavro malvarmiĝinta sur pendumilo, ĉu ne sufiĉa kompenso por vi?

FAREL  Revoco!

(Calvin venas rompite.)

SERVET  Johano! Lucanius! Misericordia![xxiv] (Ĵetas sin antaŭ lin.) Misericordia! Vi ne havis kuraĝon aŭskulti mian lastan argumenton.

CALVIN  Retenis min ne malkuraĝo sed morto. Mia edzino mortis. Idelette mortis. Stariĝu!

SERVET  (Ne stariĝas.) Pardonu min! Pardonu ke en mia soleco mi ĝenis vin sen inda kaŭzo. Al kiu mi po­vus turni min, mi ja estas el inter vi. Rajte de la lasta vorto mi diras: ankaŭ mi estas el inter vi. Apartenas al vi kiu estas la kaŭzo de mia perdo. En la sino de Romo mi estus povinta senti min sekura, anstataŭ mi perantoj aranĝis ĉiun aferon mian kun Dio; en mia nomo kaj anstataŭ mi ili legis kaj pensis ĝis vi venis kaj konsternis nin, konsciigante nian individuan respondecon. Vi donis al mi la Skribon en la manojn, la falsitan revelacion kaj per tio trudis al mi solecon, transdonis min al la tribunalo de miaj propraj pensoj, Johano. Vi deŝiris de ni la senvaloran dekoron, turnis al ni la vizaĝon internen, devigis fariĝi interna homo en la abismo de la pensado, en ĉerka soleco. Ni ricevis la gracon en grego, el aliula buŝo dum vi ne bruligis la indulgencojn por ke sub turmentoj de la individua memkonfeso ni haku ŝtupojn sur nia propra dorso por nia ascendo. Pli frue aliaj surprenis nian respondecon kaj vi ordonis al ni ke ni mem akceptu nin. Mi laŭagis. Refoje kaj de­nove mi elŝiris min el la timo de la libera esplorado... vi instigis min... Al verkado vi instigis min... Vi diris: la vento ne rompas fendiĝintan kanon, ne estingas bruletantan kandelon. Estingas, Calvin. Kial mi ne povas diri ankaŭ pri vi: nur en sonĝo mi parolis kun la reĝino?

CALVIN  Ĉar ankaŭ pri niaj sonĝoj ni respondecas.

SERVET  Terura krueleco.

CALVIN  Por la fina graco. Por la afero kiu disponas kaj nian vivon kaj nian morton. Se vi centfoje pravus: eĉ tiam mi ne povas forlasi la TUTON por ĝia PARTO kiu estas vi hodiaŭ kaj povos esti mi morgaŭ. Pro in­dividuaj koleroj mi persekutis vin neniam - mi mem estas persekutato kaj povas kun vi diri kiel kredon de la reformacio: la vento ne estingas bruletantan kandelon. Mi diras kun vi kaj demandas sola: kiu donacas al mi la flugilojn de kolombo por ke mi forlasu ĉi tiun urbon kiu estas konfidita al mi por ĝismorta respondeco kaj kies sinjoro mi ŝajne estas kvankam mi estas nur ĝia krucumito, sur la kruco de devigoj. Mi akceptis, mi mem eltrinkas ĉiun amaran kalikon de mia ofico. Ĉerko atendas vin, mi deziras al vi la gracon de Dio... (For.)

VERONIKA  (Ĵetas sian floron sur la ŝtiparon, kuras al Servet kaj plorante kisas lin.) Dio mia, sinjoro doktoro, sub kiel malbona konstelacio vi naskiĝis. (plorskuate) Kial vi rifuĝis al amikoj, kial ne al ma­lamikoj? Sinjoro doktoro, amata sinjoro doktoro, kie Dio nun forrestas? Kie la vera, brila Ĉiopuvulo?

SERVET  Ne demandu, Veronika, ĉar malplenas miaj okuloj, malplenas la ĉielo; mi ne plu scias kie estas la brila Ĉiopovulo ĉar Li forlasis min, pelis en revadon kaj lasis min sola kun miaj demandaj frazoj kaj mi ne scias: ĉu li levis aŭ terenbatis min kiam li kondukis min en ĉi tiun urbon - ne atentigante: dormu kun mal­fermitaj okuloj, Mikelo Servet! Kiel vaksopupoj, kiel ludfiguroj! Inter la muroj de la Nova Jerusalemo dormu kun malfermitaj okuloj, bonaj homoj! Kiel vaksopupoj. Kiel ludfiguroj. Bonan nokton.

(La ekzekutisto flankenŝovas Veronikan. Servet ekiras al la eŝafodo. La amaso komencas la Kanton de Galeruloj. Sonoriloj sonas en la turoj de Ĝenevo.)

KURTENO

Rimarko de la aŭtoro:
Legantoj kompetentaj en la prireformacia literaturo povus riproĉi la aŭtoron pro eraroj pri faktoj, ekz.: Servet ne kalkuleblas al la junaĝaj amikoj de Calvin
; la leterojn de Servet al Calvin transigis al inkvizicianoj ne Farel sed Guillaume de Trie; la sekretario de Calvin en Ĝenevo, De la Fontaine, estis neniam sekretario de la ĉefepiskopo de Vienne; Calvin - kiam li devis fuĝi el Parizo kun rektoro Copus - es­tis savita ne de la armitoj de Margareta de Navarra; tio estas pli malfrua turno de lia vivo kiam lin savis dukino Renata en Ferrara el la ungoj de la inkvizicio ktp. Estas vaste konate ankaŭ ke Idelette de Bure, edz­ino de Calvin dum la Ĝeneva proceso kontraŭ Servet en 1553 ne plu vivis; ŝi mortis en 1549. La tempa aŭ loka ŝanĝo aŭ nuanca modifo de ĉio ĉi estis nur postulo dramaturgia.

 

Klarigaj notoj

 



[i] Gaude et laetare Virgo Maria (latine): Ĝoju kaj gaju, Virgulino Maria!

[ii] Al fuego! (hispane): Al fajro!

[iii] De trinitatis erroribus (latine): Eraroj pri la Triunuo

[iv] Institutio religionis christianae (latine): Institucio de la kristana religio - ĉefverko de Calvin

[v] Restitutio (latine): Restarigo (t.e. de la kristana religio)

[vi] Potentialiter (latine): potenciale

[vii] Filum Labyrinthi (latine): fadeno de Labirinto (t.e. orientilo)

[viii] Serenissimus (latina): via moŝto, alparolo de la romiaj imperiestroj

[ix] Libertas scientiae diabolicum dogma (latine): La libereco de la scienco estas diabla instruo.

[x] Tolérance! (france): Toleremon!

[xi] Encomium moriae (greke-latine): Laŭdo de la malsaĝeco

[xii] Christianismi restitutio (latine): Restarigo de la kristanismo

[xiii] Saint Pierre: preĝejo Sankta Petro en Ĝenevo

[xiv] Innocentia (latine): naiveco, senkulpeco

[xv] Sub sigillo secreti (latine): sub la sigelo de la sekreto

[xvi] Ubi abundavit delictum, superabundavit gratia (latine): Kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis.

[xvii] Cuius regio, eius religio (latine): Kies regio, ties religio.

[xviii] ordonnance (france): regularo, dispono, ordono; eklezia regularo de Ĝenevo

[xix] Magister dixit (latine): La majstro diris (t.e. deklaris neerareble)

[xx] Revoco (latine): mi retiras (t.e. instruon)

[xxi] Alea jacta est (latine): La kubo estas ĵetita (t.e. la decida paŝo farita).

[xxii] fadeno de Ariadna: fadeno, per kiu oni povas eliri el labirinto

[xxiii] Ave Maria (latine): Saluton, Maria (komencaj vortoj de unu el la plej konataj katolikaj preĝoj).

[xxiv] Misericordia! (latine): Indulgon!

 

Ĉefpaĝo