Origine kaj traduke de Imre Szabó

 

 

 

Originalaj poemoj

***************************************

Imre Szabó: Baldaŭ Kristnasko

Imre Szabó: Strangaj ritmoj

Imre Szabó: Pasas la nokto

Imre Szabó: Sorĉkanto en bezono

Imre Szabó: Egerfarmos

Imre Szabó: Egerfarmos en 15 lingvoj

Imre Szabó: Li forpasis

Imre Szabó: Estas paco

Imra Szabó: Mi atendis vin

 

Originalaj kantotekstoj

***************************************

Imre Szabó: Mi suspektas

Imre Szabó: Vojaĝo eterna

Imre Szabó: Venu kaŝe

Imre Szabó: Malplenas la tago

Imre Szabó: Eta sonĝo

 

Poemtradukoj

***************************************

Poemoj de József Attila (e-libro)

Ágnes Ágai: Portretoj el la ĵupasinto

Ferenc Juhász: Vizi-benata vivo mia

János Lukáts: Arĝenta ponto

Sándor Petőfi: Satteda sklaveco

Sándor Petőfi: Transilvanio

Sándor Petőfi: Mia vespero hejme

Sándor Petőfi: En patrujo

Sándor Petőfi: S-ino L..

Sándor Petőfi: Malgajite

András Sütő: El „Palmodimanĉo de ĉevalkomercisto”

Miklós Radnóti: Kvara eklogo

Miklós Radnóti: Fragmento

Lőrinc Szabó: Nokto bulvarda

Zoltán Zelk: Violono savita el fajro

Zoltán Zelk: Dek kvar versoj

István Vas: Kiam la rozoj ekodoris

Sándor Weöres: Hortulan’ sur branĉo ora

Sándor Weöres: Saturno en descendo

Rudolf Varga: Fuŝtempo

Rudolf Varga: En printempo neniampasema

Printempa vento

Dezső Kosztolányi: Kristnasko

 

Tradukoj el la kantaro Hozsanna

***************************************

N-ro 20: Gregopaŝtistar'

N-ro 21: Estu glor'!

N-ro 23: Dia Filo

N-ro 25: Venis el alto

N-ro 29: Ho, vi belega

N-ro 195: Estas vi ĉi-tere nia gvida stel'…

N-ro 204: Ho, reĝino por ĉieloj…

N-ro 280.B: Venkon Dian

 

Italigoj de Lina Gabrielli

***************************************

Imre Szabó: Se qualcuno ti comprende

Imre Szabó: Si levava la soglia

<><><><><><><><><><><><><><><><> 

 

Originalaj poemoj

***************************************

 

Imre Szabó:

Baldaŭ Kristnasko!

 

Baldaŭ Kristnasko!

Ni devus ekvoji,

ĉar la infano

nepras naskiĝi!

 

Reĝoj Tri jam survojas,

do, eku ankaŭ ni!

Stelo zumas ekscitite,

la krimema mondo sin kaŝas.

 

Lucernas la kredo:

nepre naskiĝos tiu infano!

 

Do, ni eku!

 

Imre Szabó:

Strangaj ritmoj

 

Strangaj ritmoj kuras tra la koro,

jamboj, ditiramboj de la ploro,

lantaj spondeoj, viglaj amfibrakoj,

suno serena de senvibraj lagoj.

 

Mi nun lasas kuri la anhelon,

ĉasu ĝi la bonon kaj la belon,

restu ĝi fine, kiel la hundido

miaanime sola la ermito.

 

Mi respondus la demandon ĉu, ĉu,

mil-milfoje, kaj mi dirus: plaĉu

eĉ la vibrantaj, feblaj, etaj vortoj

de la finiĝo: elĉerpiĝis fortoj.

 

Imre Szabó:

Pasas la nasko

 

Pasas la tempo, sed vi ne pasas,

vi firme sidas en miaj cerbo kaj koro,

vi estas la eterne dolĉa, kara

kaj malhavebla, transmonda doloro.

 

Min portas plu la vojo,

mi esperas havi vin foje,

ĝis alvenos aŭtuno, vintro,

kaj defalos la folioj angore.

 

Min elŝvitis la frumateno,

kaj min absorbos la vespero,

same, kiel ĉiujn.

 

Donu al mi ideton!

 

Kiu plukantus la nekantitajn,

kies buŝo malfermiĝos,

kiam la mia femiĝos.

 

Estu li eterne laŭdata,

vesperoj se mornas,

matenoj se spronas

nin vivi plu,

kvankam min perdis jam,

elfaligis el siaj polmoj

la Eternulo.

 

Vivakre mi sonas, kiam

en sia forto malflamiĝos ĉi am',

ke ne plu, ke ne plu –

kaj ĉiam re- kaj rekomencu,

ĉar baras nin ĉirkaŭe la nokto.

 

Mi amas vin.

 

Kiom simple!

 

La suno venas supren.

 

Kiel krio ĝi venas

tra la ĉifono de nebuloj,

kaj abrupte ĝi trovis sin sur la kruco

de la mondotuto.

 

Kaj ekhumilas nun,

mi puŝas mian kapon

sub la polvon,

mi etendiĝus kun la ebena grundo,

kaj mi ŝirmus eĉ miajn herbojn,

kiuj abrupte ekkreskas neatendite.

 

Ho, kara mia,

foras la ĉielo, kiel la koro,

kaj foras ĝiaj tigoj, la tagoj, branĉoj

malsupren kliniĝantaj.

Helpu min supren!

 

Mi ne scias, kiel,

mi ne scias, kial!

 

Ne helpu min por krii,

mi ne krias por helpi.

 

Milde paŝante ĉu ekzistas vojo por mi?

Ĉu mi ribelu frenezule,

daŭre montrante al via koro,

ke mi volas la plej belan pomon?

 

La pomoj putrixas, vane ili ruĝis,

ruĝa putro ilin atingas.

 

Mi amas vin,

sed mi ne scias diri,

kiel.

 

Kiel venas eŝafodo

lante ŝvebante pli kaj pli supren

ĝis la nivelo de leĝo,

por ke murdo estu sanktigita,

preskaŭ dia!

 

Kvankam dio ĉiam

nur kreas,

se ne estas io cetera,

almenaŭ doloron vivantan 

kaj amon,

kiel la naskon.

 

Imre Szabó:

Sorĉkanto en bezono

Al Georgo Handzlik, la senbarba bardo

 

Okazas foj-foje, ke vi tiom solas:

la lumo forlikas el la korpo lante,

ekregas krepusko en la korprofundo

ekgrize, eknigre ĉion vualante.

//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,

varmigu la nokton brila Esperanto,

eterna amo mia,

eterna amo mia!://

 

Okazas foj-foje, ke konsolo mankas,

forvelkas esperoj, kiel aŭtunherboj,

paliĝas la veroj, vi singulte ĝemas

sub plagoj de sorto, sub kruelaj erpoj.

//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,

varmigu la nokton brila Esperanto,

eterna amo mia,

eterna amo mia!://

 

Okazas foj-foje, ke vin ĝojo sunas,

sed montri serenon mankas viaj vortoj,

sopiro, plezuro tiras vin el sombro,

tamen por karesi mankas viaj fortoj.

//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,

varmigu la nokton brila Esperanto,

eterna amo mia,

eterna amo mia!://

 

(Martin, 2007-05-26.)

 

Imre Szabó:
Egerfarmos

(Esperanto-tendaro de pentristoj, 2007)

 

Tristo de rikoltantoj en ŝiaj okuloj

mildiĝe, fortiĝe;

ŝia korpeto ekvibras, kiel

la animo tajde tremas-ĉitas:

ventblovita, -pacigita lago.

 

Estas nek kajo, nek suba ŝtono,

ondas nur la kampo,

la lumo surhavas vualon

el memoroj sonoraj belaj,

kaj ĝi senvestiĝas:

ĝi banas siajn enormajn formojn

en la ondoj verdaj, orblondaj, -brunaj.

 

Karulino, mia tristokula,

zorgema rikoltanto de vidaĵoj,

ĝis kiam vivas la penso, diru,

se ĝi ekiras sur tufoj de kotherboj

fajfante, siajn plumpajn membrojn 

missvingante adoleskule,

kun konkeremo;

ĝi ne toleras prizonon de vidaĵo,

ĉar ĝi estas pli ol lumo de la ĉieloj,

pli ol grasaj ombroj de la tero.

 

Sankta Johano de Nepomuko,

vilaĝloke mur Johanĉjo,

la akvoj forfluis de sub li,

nun li gardas la rartrafikan stratangulon,

kun apatia rigardo 

li iĝas patrona sanktulo por ĉiu,

kiu nur volas.

 

La rikoltantoj marŝas kun flagaj kantoj,

sed la tristo enokule,

ondoj de la kampoj surpiede,

foj-foje svingiĝas la ĉielo,

kaj ne eblas finrikolti;

la rikolto neniam estas finita,

ili ĉiam malgajas,

vanas la kantoj,

vanas taŭzita anhelo de la animo,

vanas la disradia, aŭreoliĝa plezuro,

kiel de la stomakoĉirkaŭaĵo

ĝi radias elanon en la manon,

ĝi donas akron al la rigardo,

purpuron al la ekzisto.

 

Karulino, mia tristokula,

kien portas la penso?

Ni ambaŭ scias,

ke ne gravas...

Eternas nur la verkado.

 

Imre Szabó:

Li forpasis

 

Li forpasis.

Kun klinita kapo ni staras,

lasante lin foriri.

Ni staras senpove,

la senfortajn manojn ni fermas,

eĉ la larmojn

ne plu ni deviŝas.

Per rigidaj rigardoj

ni provas ankoraŭ

forĝi kadron super li,

lian forflirtan eston

se eble por reteni.

 

Ni staras, kulpokonscio okule:

ĉu ni estus povintaj doni ankoraŭ

al li vivon, nur ekvibreton da?

Ĉu ni lasis flagri la flamon en li,

ĉu ni helpis flagri en li

tiun flugilan flamon,

kiu per sia kredo lin levis,

se li stumble falis,

serene lin levis,

se malĝojo lin batis.

 

Kaj eĉ el la doloro li ekstaris,

la suferon por forgesi

li pensis pri la amiko, kiu fore

inter la heĝoj de jardekoj

atendas la kelkvican mesaĝon

malpezigante tiun suferon:

„Dankon pro la interesiĝo,

ni fartas bone,

la sano nin servas,

foje tiel, foje alie..."

Kaj venis la respondo:

„Dankon pro la demando..."

 

Kaj venis la tagoj

de malvastaj padoj,

kie eĉ returniĝi

preskaŭ maleblas.

Tamen oni devis returniĝi,

oni devis reveni,

ĉar farendaĵoj atendis,

ĉar iuj atendis, atendis

ĝislaste la konsolajn vortojn.

 

Kaj li sciis: vastas la tempo,

kaj la popolo de la tempo,

kaj vastas ĝia sufero,

kiun forviŝi malsufiĉas

eĉ se ĉiuj manoj kune…

 

Kaj estis festo por li

ĉiuj leteroj portantaj

la bonan novaĵon:

„Dankon, ni fartas bone..."

 

Se mi foriros, morgaŭ kiu respondos?

Kaj nun li demandas per mia buŝo:

„Esperantistoj, 

morgaŭ kiu respondos?"

 

Paco vin akompanu!

Vi ne mortis,

nur foriris.

Kiu mortis, ties

flago defalas

kaj ĝi ne reflagras,

ties forfalintan verdan stelon

oni ne surbrustigas...

 

Li estis esperantisto,

kaj li restos jam tio,

ĝis vivos lia memoro.

 

Miklós Ábrahám – ni diros,

kaj ni komprenos: Esperanto.

Esperanto – ni diros,

kaj ni pensos pri Miklós Ábrahám.

 

Imre Szabó:

Estas paco

 

La kadavroj jam forportataj

nun oni lavas jam la trotuaron

la ruĝa akvo fluas en la kanalon

aǔdeblas la buldozeroj fore

nun ili ekiras kaj puŝas-puŝas

la teron en la grandan kavon

en kiu la ostoj puriĝos blankaj

disde la suferanta karno

 

Estis pura laboro

estas nun paco jam

florojn ĵetos la popolo

antaǔ la botojn

de la venkmarŝantoj

 

Neniu memoros tiam plu

pri la milda siringoarbusto

pri la hejmokaŝaj fenestroj

pri la invitaj dompordegoj

kiuj ĉiuj vomis la plumban morton

ankaǔ pri la serena ĉielo

neniu plu memoros jam

kiel ĝin plenigis bomboj

 

Ĉio komenciĝis pace

preskaǔ kaprice ŝerce

oni elektis en la ludo

la nigran ŝafon

kiu devis sin kaŝi

la aliaj serĉis lin

por malkovri

pasis la tempo,

kie en la diablo li estas

ĉiu devus jam iri hejmen

iuj jam eĉ iras

kaj tiam la aliaj retovis lin

kolere furioze

senindulge draste ili draŝis lin

fine ekfulmis la rapida klingo

disŝiriĝis la kriego:

Sed ni nur ludas! Sed ni nur...

 

Kiel la porko buĉota

ni mem donas nin al la manoj

de la buĉistoj

vane estas la invita vasta

kampo de rifuĝo

ni ne volas fuĝi

ja ni estas senkulpaj

ni forte scias, ke ni

estas senkulpaj senkulpaj senkulpaj

 

Nur la laboron vi perdis hodiaǔ

sed morgaǔ vi perdos la vivon

vi ne rimarkos kiel vi aperis

por dormi sub la pontoj

vi ne rimarkis kiel aperis sur vi

la uniformo la mortobotoj

vi estas senkulpa senkulpa

sed nun murdi aǔ esti murdata

 

Ni ĉiuj senkulpas estas sciate

tamen ie iam ni ekludis

ekludas false fuŝe

kaj ni mem staros ĉe ambaǔ

ekstremoj de la pafiloj

vico da nukpafoj

ni estas senkulpaj senkulpaj senkulpaj

stertoras-tondras la transvivantoj

 

La mortintoj milde-mute

purigas siajn ostojn

subplande profunde

 

Estas paco

 

 

Imre Szabó

Mi atendis vin

 

Mi atendis vin la tutan tagon,

denove tutan tagon,

mi frotadas la tagojn,

kiel rozarion

monaĥino klostroprofunde

inter la dikaj, mukozaj muroj,

en ĉi enorma premilo

lante fluetas la elpremitaj

vortoj de la preĝo

la masonaĵo de la muroj

estas preĝo de la antaǔaj

jam delonge foririntaj

al la lule lilia tiliejo

kun sia rozario

ili kuŝas tie sube

kun rozariaj manoj

virgaj senkulpaj senpensaj

kaj ili estas feliĉaj

pli grasas la herboj

super ilia kuŝejo,

la ĉielo estas pli fore

ol iam ajn,

du metrojn sube

ili resurektos

nepre ili resurektos

ĉar oni ellevos ilin

la psalmoj ellevos ilin

la psalmoj kiel larĝaj flagoj

ŝvebe rampos al la

gardostaraj arboj

al la arbaroj por vindi ilin

kaj engluti

kiel la apenaǔ moviĝanta

eterneco vermoplena

kaj iliaj ostoj iros

al la altaroj por sanktigi ilin

ĉiu gramo da osto valoros pli

ol tri gramoj da oro

Kaj nun mi staras en tiu ĉi premilo

kolosa liganta la karnon al la ĉielo

kie vakuas la sentoj

malplenokulaj anĝeloj flugadas

de nenio al imago

kaj reen...

Donu al mi pacon Sinjoro

permesu ke defalu tiuj sopiroj

kiel kardoj el la hundofelo

mi povu stari antaǔ vi

suverene sensufere

ho Sinjoro, lasu

ke mi elvomu la spasmajn tagojn

la spasmojn kaj la tagojn

ilin ambaǔ aparte

kaj malpleniĝinte mi sentu la ĝuon

de malsato malsato

kiun sopiras stomakmalsanuloj.

Lasu ke mi elvomu min

Ho, Sinjoro, senreste

mi frotadas la suferojn

grandgloban rozarion

 

 

Originalaj kantotekstoj

***************************************

 

Imre Szabó:

Mi suspektas

(Kantoteksto)

 

Najtingalo kantis matene,

pri Vi kantis najtingal',

kaj ĝi sonas-sonas tuttage

//:en la koro ĝis sunfal'.://

 

Mia koro kantis matene,

pri Vi kantis mia kor',

kaj ĝi sonas-sonas tuttage

//:tra gajiĝo, tra angor'.://

 

La animo kantis matene,

pri Vi kantis la anim',

kaj ĝi sonas-sonas tuttage

//:najtingale tra la sin'.://

 

Mi suspektas, treme mi spertas,

najtingalo, kor', anim',

evidentas, plene tutcertas,

//:ke mi amas, amas Vin.://

 

Imre Szabó:

Vojaĝo eterna

 (Kantoteksto)

 

Vojaĝo eterna:

animo animon

ĉasas konstante

por gajni intimon.

 

La leĝo eternas,

kaj ni ne esceptas,

kvankam ni foj-foje

alie perceptas.

 

 

Imre Szabó:

Venu kaŝe

 (Kantoteksto)

 

Venu kaŝe,

silentpaŝe!

La mondo ne eksciu!

La mondo ne enviu!

 

En brakumo

de mallumo

la amo kore flamos,

la koro flame amos.

 

Venu brave,

ja ne grave,

eĉ se la tago lumas!

La mondo nur eksciu!

La mondo nur enviu!

 

 

Imre Szabó:

Malplenas la tago

(Kantoteksto)

 

Malplenas la tago.

Sola kareso ĝin plenigus,

sola, kara vorto

niajn animojn kunligus.

 

Malplenas la tago,

kiel trinkglaso renversita.

Sekas la animo

tiom je amo avida.

 

Plenigu la tagon

via intimo, via amo,

ĉar en la silento

froste malvarmas la flamo!

 

Malplenas la tago.

Sola kareso ĝin plenigus,

sola, kara vorto

niajn animojn kunligus!

 

Imre Szabó:

Eta sonĝo

(Kantoteksto)

 

Mi sendas al Vi etan sonĝon,

mi en kiu loĝas fore,

kaj en ĝin por kunesti iom

mi vin bonvenigas kore.

 

Ekstere kuras ventoj vagaj,

malvarmegas tre la mondo.

Alvenu kaŝe, silentpaŝe,

kaj intimu ni sen honto.

 

Nun vidu tiun etan sonĝon,

estas ĝi por mi kastelo!

Alvenu nepre, kara mia,

sen Vi mankas la espero!

 

Mi sendas al Vi etan sonĝon...

Mi sendas al Vi etan sonĝon...

 

Poemtradukoj

***************************************

 

Ágnes Ágai

Portretoj el la ĵuspasinto

 

N-ro 1.

Li estis personeco.

Timata, estimata.

Atentokapta, se li ekparolis,

kaj ĉiu serĉis kaŭzon, se li mutis.

Li gravis en koncernaj rondoj,

kvaranguloj kaj ceteraj formacioj.

Lia opinio gravis (kaj male).

Li multe pezis en la peso.

Oni kalkulis pri li.

Precipe en profilo oni vidis

lian vangokonturon – li montris tiun –,

la alia, kiel luno.

Lian privatan vivon

subpremis la socia.

Li ne diboĉis kaj ne ĉasis,

li ne societumis,

por ne mencii la ceterajn.

Li ŝanĝis la ideojn kaj cerbumis.

Tio estis lia ĉefokupo.

Li ne ordonis, ne preskribis.

Siajn ideojn li transdonis, publikigis.

Foj-foje kiel ordonojn.

Li verkis monologojn aŭ dialogojn

kun imagitaj amikoj aŭ malamikoj.

Li disputis kun li, senkaske li akuzis

la ideologiajn mispaŝojn aŭ erarojn.

Se iu sentis sin trafita,

li kontentis kiel celpafisto.

Poste li malaperis.

La tempo lin forlavis.

La morto lin forrabis,

ĉu prefere diri, ke lin fortrenis?

Foj-foje li estas menciata,

sed senepitete.

Ankaŭ la epitetoj forfrotiĝis.

Lia memoro estas negardata.

 

 

N-ro 2.

Li estis dika knabo,

moviĝis li malfacile,

sed parolis tre facile.

Li konservis ambaŭ trajtojn.

Li estis servema kaj sagaca,

se volontulon oni serĉis,

li aliĝis sinpropone tuj,

eĉ nesciante al kio.

La tekojn de profesoroj

li portis malantaŭ ili,

li portis kafon el bufedo,

pri iliaj ŝercoj li ridegis.

En festaj okazoj

li prezentis festparolon,

li entuziasmigis, deklamis fervore.

Li fariĝis referanto, ĉefreferanto,

ĉe Ĉefimpekso ĉefĉefgvidanto,

ĉe prezidento ĉefkonsilisto.

Li prezentis, proponis,

referis, preferis

kaj krakigis la ro-sonojn.

Li alparolis la evoluigon de l' eksporto,

la Danuban ŝipveturadon,

la militan teknikon,

la varmiĝon de terglobo.

Venante de konferenco

li deklaris la unua.

En tiaj kazoj mi kutime diras – li diris,

kaj li diris, kion li kutime diras.

Li ŝatis vojaĝi

je vetero- kaj reĝimoŝanĝiĝoj

eĉ malproksimen.

Li ŝatis reveni,

en la flughaveno alfronti kameraojn.

Li havis bonajn rilatojn

kun la ĉiama potenco.

Gaje li mortis, kaj li dankemis

pro la belaj paroloj ĉe la katafalko.

 

 

N-ro 3.

Mallarĝa ŝi estis, diafana,

ostoj en maldika haŭtbindo.

La longaj fingroj sur la nigra-blankaj

klavoj kun ekscititaj saltoj dancis,

kaj ili fulmtrafis kiel falkoj.

El la frunto ŝi reĵetis la hararon.

Ŝi ludis sen notoj, fermante la okulojn,

kurbigante la dorson,

forigante ĉiun mondan bruon.

En ŝia ĉambro ŝirmila lampolumo,

mortmasko de Beethoven, libroj,

skribaĉplenaj, flaviĝintaj muziknotoj.

Tra la loĝejo svingis amara fumodoro,

surlite kusenoj, surpargete franĝaj tapiŝoj.

Ŝi vivis sola en verdeska duonombro.

ŝiaj kunuloj estis

testudo kaj arĝentece gapantaj fiŝoj

en akvario sub la fikusoj.

Ronrono, la kato jam nur kiel memoro.

Surgluiĝis al ŝi la soleco, kiel

traŝvitita vesto al la korpo.

Kvankam ŝi estis bela, proprakaraktera,

el la vizaĝo vasta, profunda okulparo

radiis kun malseka brilado

demande, mire, komprene, instige.

Ĉu ŝin iu kisis iam

sovaĝe, pasie? Kiu scias?

Ŝiaj lipoj: maldika, pala haltostreko

sub la fajne vibraj nazoloboj.

Ŝia pasio ekardis nur sur la piano,

dumlude ŝi baraktis, ŝrikis,

konvulsiis, kantis,

poste ŝi ekstaris

kvazaŭ vekiĝinta el dormo,

al la publiko ŝi mansignis psit-on

por ne ĝeni per aplaŭdo

la silentiĝantan belan harmonion.

Ŝia kliniĝo estis humilo kaj dankemo.

La maldikega korpo komplimentis tiel

antaŭ la arto riĉe fruktanta.

Ŝi mortis forsvinge kiel fumo,

ŝi forsvingis super la tombo.

Sonis la rekviemo,

brubatis al ĝi krude

la malsekaj terbuloj.

Ŝi silentis kaj ridetis.

Allegro, ma non troppo. Silenzio.*

 

(* Ne tro rapide. Silenton. – itala)

 

 

N-ro 4.

Li naskiĝis sciencisto

kun okulvitroj, aktujo, leksikonoj.

Li lernis legi antŭ ol iri,

per la komencaj skribaĉaĵoj

li verkis disertaĵon

pri kompleksa difuzio

de divergaj kohezioj.

Sur ludplaco oni vidis lin neniam,

pri pilko li sciis tiom nur, ke

ĝi estas solido kun sfersurfaco

uzata por piedfrapo.

En societo li balbutis konfuzite,

la poenton de ŝercoj li ne komprenis,

kaj li demandis, pri kio ridi.

En la abiturienta ekzameno hazarde

li sidis sur la lokon de l' prezidanto.

Danci li ne sciis, liaj polmoj ŝvitis,

li rakontis pri siaj esploroj aŭ silentis.

Li timis la knabinetojn klaĉajn,

li ĝeniĝis kun pli aĝaj virinoj,

li kisis manon al la putinoj

kaj pardonpetis pro la antaŭvidata fiasko.

Nur sur la podio li bonfartis,

sur pulpitroj, en kunsidoj kaj konferencoj

malantaŭ la longa tablo li ripozis

inter la statuoj de grandaj antaŭuloj

kaj ornamitaj kolonoj.

La kolegojn li malamis kun afabla ĝentileco,

sed kun rekono li aludis ilin,

kiel la dirigento almontras sian orkestron.

Li ŝatis disĉiplojn strebajn, ruĝiĝantajn,

kiuj akompanas lin ĝishejme

kaj diligente notas, kion li diras.

Lin ĝenis mikrofonoj kaj kameraoj,

la turniĝanta magnetofono,

kiam oni lin demandas.

Li subtaksis la sciŝajnigajn reporterojn,

lin ne interesis la kara publiko.

Li akiris la titolon doktoro de doktologio,

li alte taksis siajn premiojn kaj ordenojn

purigante ilin propramane.

 

Li manpremis kun la ŝtatestro,

sed li stumblis en la ruĝa tapiŝo.

La politiko lasis lin indiferenta,

li sciis tiom, ke ni

ne vivas en monarĥio,

kaj la rusoj jam elmarŝis.

Li havis kelkajn infanecajn pasiojn:

li amis la krudan glukozon,

kaj, se oni ne vidis lin,

li turbon kurigis sur la planko.

En la televido li ŝatis Freĉjon kaj Beĉjon.

Lian loĝejon purigis Rozinjo, la okaza servistino,

kun kiu, tre malofte,

li establis seksajn rilatojn.

Ankaŭ en la malsanula lito ŝi flegis lin,

ŝi elmetis la kolorajn kapsulojn,

skribante por li grandlitere,

kiam, el kiuj kiom gluti.

Li nur rigardis ilin nesciante,

kial ili estas tie.

Lia nekrologo jam delonge

kuŝis en redakciaj tirkestoj,

ankaŭ la funebra parolo pretis delonge,

kiam ili kortuŝite aŭdis la neatenditan sciigon.

"Funebras la scienca vivo!"

La familion reprezentis nur Rozinjo.

 

 

N-ro 5.

Kun densa, nigra hararo li naskiĝis,

liaj ĉielbluaj infanaj okuloj

baldaŭ ŝanĝiĝis je nuksobrunaj.

Lia unua vorto estis: kial?

Li ricevis respondon neniam.

Ĉiu pensis, ke li iĝos rabeno,

li cerbumadis, preĝis kaj legis.

Kun la infanoj li ne ludis,

li klarigis al ili,

kaj tiuj gape lin aŭskultis

kvankam nekomprene, kion li diras,

sed li parolis bele kaj mistere.

En sia biblioteko, kiel burgestro li vivadis,

volumoj dikaj lin defendis, dum nur eblis.

Li skribis, tajpis,

la okulvitroj glitis sur la nazon,

kiu estis dominanta kaj difina.

Neniu suspektis, ke li politikas,

vizitas kunvenojn,disdonas flugfoliojn,

afiŝas kaj oratoras.

Poste li venis hejmen, foliumis vortarojn,

li transplantis klasikulojn

en finno-ugran grundon.

Li verkis studojn kaj monografion.

Lia internacia famo hezitigis

la sekuristojn, kiuj

observis ĉiujn liajn paŝojn, kaj

atendis nur la konvenan eblon.

La familio lin rigardis sciencisto,

nur la edzino timvekiĝis,

ĉar ŝi sonĝis ion malbonan.

Tial li malkovris ĉion

petante komprenemon kaj toleron.

Miaj koro kaj animo

estas por la laborista klaso,

li diris al la ŝokita familio.

 

Kiam en dimanĉo marta

la unuaj botoj Wehrmacht-aj*

paŝis sur la ponton Budapeŝtan,

li tuj sciis, ke ĉio finita.

Post kelkaj tagoj oni frapis sur la pordo,

al Heil Hitler** li respondis Guten Tag.***

Lia valizo enpakita

staris ĉe la litpiedo.

La hungaraj soldatoj traserĉis la loĝejon,

la germana rigardadis la bibliotekon.

Li petis kvin minutojn antaŭ ol ekiri.

Li kisis ĉiujn familianojn,

li paŝis en angulon de la ĉambro,

li submetis la preĝmantelon.

La soldatoj atentis kun mano surarmile.

Ŝema Jisroel, Adonaj elauhenu,

Adonaj ehhod**** – li zumis. 

Li demetis la mantelon, kaj kiel

dommastro gaja li diris:

sinjoroj, ni povas iri!

En Dachau li fine adiaŭis la mondon.

 

(* Nomo de la armeo de Hitler.

** Vivu Hitler! – faŝista saluto germana.

*** Bonan Tagon! – germana.

**** Aŭdu Izraelo, eterna Dio, unusola Eternulo! – hebrea)

 

 

N-ro 6.

Li ne estis skulptita el malmola ligno,

sed li malmoliĝis.

Origine li estis mola

sed elasta, je varmo li dilatiĝis,

je malvarmo li maldilatiĝis.

Lia tanita vangohaŭto,

lia faldokovrita frunto,

en lia lipangulo

la duobla krutaĵo,

ĉio ĉi estis nur masko,

erariga grafikaĵo de l' tempo.

Li komencis kiel revanta naivulo,

li sopiris je mondo bela kaj egaleca,

kie ĉiu valoras tiom,

kiom li prezentas,

kaj ĉiu povas prezenti tiom,

kiom li reale valoras.

Lin doloris la malriĉo,

lin vundis la humiligo,

la etendata mano, kiu

anstataŭ pugniĝi

petegas por almozo.

Li kuŝis inter herboj kaj surkubute

poemojn skribis en kajero helicdrata.

Li ŝajnis milda,

sed al "Ĉesu, ne buŝumu!"

tro forte svingis lia pugno.

En la ĉelo li kvarope

sin gratis kaj diskutis.

Liberiĝinte li komencis drinki,

kaj li legis ĉion akireblan.

Li iĝis organizita laboristo,

konscia, malmola, taŭgulo.

Oni sendis lin lerni,

li baraktis kun la fremdaj vortoj,

kun la ornamoj de komplikaj nocioj.

Li fariĝis politika oficiro,

enbataligebla ankaŭ en ideologia fronto.

 

Li ne longe restis ankaŭ ĉi tie,

li diris sian opinion,

li pensis, ke tio estas lia tasko.

La ĉefo ne pensis tiel.

Li estis metita en malvarmejon,

li sidiĝis skribi la rememorojn.

Li primokas la epokon

kaj ties spiriton,

kiun ĝi reprezentas.

Li senvualigas,

sed li devas vidi,

ke la afero jam senvualiĝis.

Ekde tiam li vivas vilaĝe,

sur la herbejo li verkadas poemojn,

foj-foje li vinas,

kaj se li ebriiĝas,

kun nebulaj okuloj li rakontas

al la kompanoj

pri la malnovaj belaj tempoj,

kiam li ĉeffiguris,

same kiel Johaĉjo*.

 

* Aludo pri János Kádár, iama unua sekretario de HSLP.

 

 

N-ro 7.

Li estis amuzmajstro, kara, petolema,

nebulkapa ŝerculo.

Li fajfis, kantis,

produktis ŝercojn

kaj prelegis en kafejoj.

Monon li havis aŭ tro multe,

aŭ neniom.

Li elspezegis aŭ pruntepetis,

kaĵolis.

Li ludis la amanton protagonistan

surgenuiĝe, petegante,

sed li malfruis aŭ forgesis

la arde deziratan rendevuon.

Li dancis bone, li volis iĝi filmaktoro,

iaspeca Pál Jávor.*

Li ne povis iĝi tio,

ĉar li havis laŭrasan apartenecon.

Dum tempo oni lin kaŝis en la danĝero,

sed oni kaptis lin, ĉar li laŭtadis.

Li demandis, ĉu doni aŭtogramon,

sed la policano ne petis,

sed portis lin al la policejo.

Li fuĝis, iris hejmen,

sed per SAS-flugilo** li estis reinvitata.

Oni portis lin malproksimen.

Li sendis poŝtkarton.

En vino estas la vero. En vino la konsolo.

Inter la ŝtonminejanoj li imitis Hitleron,

Mussolinion kaj la hungaran ĉefstabon.

Li furoris, oni ridis,

aŭrore ili devis fosi kavon.

Ili estis dekope: la amuziganto

kaj la dankema publiko.

Li fosis la tombon, kaj senrimarke

li kaŝis sin en ĝi, li ŝutis teron sur sin

por kredigi, li estas mortinta.

Sube li boris truon, kaj

ŝvitante li elgrimpis.

 

Bele, malrapide, tempohave,

per iom da partizana helpo

li hejmen promenis el Bor.***

Ĉu li pravis, ĉu ne?

Tiel li rakontis.

Liaj historioj larĝiĝis post tempopaso

kaj koloriĝis.

Liajn historiojn Oral poste

filmigis.

Li mortis en Cansas City,

okdeknaŭ-jara.

Li falis desur seĝo drinkeja,

kaj li frapis la kapon al la tero.

Sennombraj vidvinoj lin priploris.

 

* Fama hungara filmaktoro inter la du mondmilitoj.

** SAS – mll. de la hungara Sürgős! Azonnal! Sürgős! ['Urĝe! Tuj! Urĝe!'], la mozaikvorto cetere signifas: aglo. Envokilo milita, al kiu oni devis aliĝi ene de 24 horoj.

*** Malbonfama koncentrejo por labordevigitoj. Tie estis ankaŭ la fama hungara poeto Miklós Radnóti.

 

 

Ferenc Juhász:

Vizi-benata vivo mia

 

Miraĵ', miraĵoj kaj vizioj,

sovaĝaj jelpoj kaj plorkrioj!

 

Murmuras vento mondotruda

en mia skelethalo kruda.

 

Senĉese tremas tra la karno

vizio febra de ekzist-alarmo.

 

Per drakodentoj mordas en la kor'

terur' mirakla pro la paso for.

 

Tempie fajrobru’ martelas,

el arterioj sin elŝtelas

 

por fali al la nokto pala,

kiel sangbarbo prastelara.

 

En nuko meteoroj sin preparas,

metalo-vestaj amasegoj aras,

 

kun kaskaj kapoj, kirasitaj kavaliroj

de mondnovigaj militiroj.

 

Mi sentas nudajn rokojn de l' doloro,

sur ili floroj disaj: la pudoro,

 

sur herbotig' de ĝemo vibras larmo,

la kant' en buŝ' de Jobo sakrad-svarmo.

 

Neniam sentis mi vizi-sopiron,

sopiris mi nur solon, nur azilon.

 

Sopiris mi nur simplan, puran fidon,

savantan ĉiun povran homan idon.

 

Ekpompi, kiel la floraro,

kaj morti, kiel la floraro.

 

Al la alia min alligi,

ne per vizi' min forbruligi.

 

Serene vivi sub lumarko,

fermiĝi fine sen rimarko.

 

la dentoj vian koron zonas,

kiel ŝafidon aglo spronas,

 

kiu surportas ĉi demonon,

kiel la fajran fero-kronon,

 

kiel inundon lafan val' ravina,

ardanta Georg'-Dózsa*-la-virina!

 

Kiu sursorte portas pene

stalonan kapon mian treme,

Paroli puron, simplon vortajn,

priplori forpasantojn mortajn,

 

jubili ĉiujn naskiĝantojn,

de frosto savi kreskiĝantojn,

 

por ruĝa, blinda bebo esti korbo,

por adoleskaj rozoj pajlo-volvo.

 

Nur kiel mia patro estis,

kiu mem la pureco estis,

 

li donis la monon hejmen sen restoj,

ĉapelon solan havis por la festoj,

 

ĝis februare la krepusko

ŝtonigis lin je man-al-brusto,

 

la nazon al li morto ĉizis pinta,

kiel krajonon li, ekvojaĝonta.

 

Larmguto pura, milda vol' li estis,

ĝis lin la ftizo fordigestis.

 

Sed ondas mi, kiel la maro

salivbatata al rok-idolaro.

 

En fundo floras viziaro,

fosfor-fabeloj de I' doloro,

 

lumo-petalaj, terur-belaj,

lantegajn ŝarko-ŝvebojn pelaj,

 

tremantaj molaj trist-arbejoj,

lumantaj bluaj sonĝ-ombreloj.

 

Sed grave premas min impostoj,

galaksi-serpent-skelet-vostoj

 

eksplod-krepuske pendas kore,

erciĝe, pli kaj pli rigore.

 

Kaj nur vin benas mia sino.

flugiloj oraj de l' destino,

 

kiel vaksrozon la limako,

nin kovras profundmar-stomako,

 

la frunton pompan stelgalone,

glatigas vi per fingroj mole

 

la ŝvelaĵplenajn, fajrajn jarojn,

kiel avino la glandarojn.

 

Kiun trahurlas ĉi mirakloj,

kiel ĝardenon ŝtormo-agloj,

 

kiu eltenas home ĉiam

vizi-benatan vivon mian.

 

*) Estro de kamparana ribelo en Hungario en 1514. La ribelo estis subpremita, kaj Dózsa ekzekutita, laŭrakonte sidigita sur ardanta trono.

 

 

János Lukáts:

Arĝenta ponto

(Ezüsthíd)

 

Pli kaj pli enen naĝis mi kuraĝe,

silentiĝis bordo ekparolis ondoj,

la arĝentponton celis mi vizaĝe,

kiu eternas en revenaj rondoj.

 

Miniaturaj mil lampetoj brilis

(sur mil-mil ŝaŭmoj la disperla lumo),

la vasta vojo sorbe min altiris

kuraĝe naĝi rekte al plenumo.

 

 

Sed ombra akro jen, abrupte tranĉis

la luman vojon, mia sonĝ' disfalis,

moleo ŝtona bare tie transis...

Mi returniĝis, kaj mallum' ekaris.

 

 

 

Sándor Petőfi

Satteda sklaveco

(Megúnt rabság)

 

Ĉiun eblan eblon

faris mi sen fin'

ĉase la esperon:

ŝi ekamos min.

 

Fajro inundanta

estis la anim'

domojn digestante

kura al senfin';

 

kaj mi iĝis flamo

varma kun tener'

por paŝtistoj pacaj

en aŭtunvesper'.

 

Estis mi torenta,

roka akvofal'

en disŝiriĝanta

bruo de ŝaŭmar';

 

kaj mi iĝis rojo

muta pro mildem',

plezuranta pri la

borda florĝarden'.

 

Estis mi rokfrunto

alte en mister',

kie loĝas tondraj

fulmoj de koler';

 

kaj mi iĝis bosko

sine de la val',

kie sonas tristo

de la najtingal'.

 

Estis mi... kio, do?

Kio iĝis mi?

Kaj la knabineto –

sen-sen emoci'!

 

Tio kostas tro da!

Faros ĝin ne mi!

Al ofero tia

pitas la premi'.

 

Amo, vian ĉenon

mi deĵetas jen.

Kara ĉeno, vere,

sed tamen nur ĉen'.

 

 

Do, nun fluge flugu

ho, mia anim',

kien vin  libero

tiras: al senfin'!

 

Debrecen, decembro 1843

 

 

 

Sándor Petőfi: 

En Transilvanio

(Erdélyben)

 

Vagadas muĝe la aŭtuna vento.

Bruetas krake sekaj arbofrondoj,

kiel katenoj de la arestito.

Silentu, vento muĝa! Mi parolas!

Se vi ne mutos, mi vin superkrios,

kiel tempesto la virinan ploron.

Unu nacio kaj du landoj aŭdu,

kio silente ĝis nun en mi bolis,

kion el brusto nun mi disflugigas,

kiel vulkano bruligitajn ŝtonojn.

Jen en mi bolis, tio min doloris:

du landoj estas por nacio unu,

kaj ĉi dulanda estas la hungaro!

Dezerto tial estas la animo,

dezerto trista, kie loĝas tigro:

kolero sanga- kaj braĝantokula.

Ĉi sovaĝbesto kiomfoje rompis

silenton noktan de mia soleco

hurlante vaste tra l' anim' dezerta! –

Kiu diablo igis nin disiĝi,

disŝiri tiun sanktan ĵurleteron,

kiun subskribis la prauloj gloraj

trempante glavon en la propran sangon?

Ni disŝiriĝis, ĉi letero bela

iĝis ĉifonoj, kiujn forbalais,

en koton tretis muĝo de jarcentoj.

Piedtretataj ni alsendis plorojn

kaj vekriegojn en ĉielon altan,

sed niajn plendojn ĝi ne plu akceptis.

La sklavojn ne plu pretas ĝi aŭskulti,

ĉar kiu lasas jugi sian kolon,

tiu meritas ĝin sufere porti

fine falante sub la skurĝobatoj.

Se ni kuntenus nin, la mondo nian

famon rekonus: foraj ni ne estus

el la preĝejo, kie por nacioj

grandaj incenso brulas de estimo.

Nin kuntenante ni ne devus viŝi

tiom da larmoj el okuloj niaj

foliumante per tremantaj manoj

la nigrajn paĝojn de la historio.

Polveron, kiu staras unusola,

forblovas pita vento, elspireto;

sed se polveroj kunfandiĝas kreske,

se la polveroj formas fine rokon,

eĉ tempestego ĝin ne plu movetas!

Pripensu tion, ni hungaroj disaj,

kion mi diris - nova ne, sed vera.

La skua vento  de l' eventoj nun ne

blovas momente, kaj ĉiuj polveroj

senĝene kuŝas en sekura loko;

sed se atakos vento antaŭ ol ni

fandiĝus, ĝi nin ĵetos poreterne

en ĉiujn partojn de la mondo vasta,

kaj ni neniam povos nin retrovi.

Ni strebu! La jarcento ja gravedas,

naskiĝos tagoj grandioze gloraj,

danĝeraj tagoj de la mort' kaj vivo.

Ni plektu manojn, por ke ni ne timu

tremante, se alvenos la gigantoj!

Ni ĵuru per ĉi man-en-mano sankta;

ni ĵuru fidon, ho nacio kara!

Kiu unua donos manon, tiu

havu rekonon, dankon kaj gloregon;

Kiu akcepti ĝin hezitos? Kovru

polvojn de tiu la malbenoj ĉiuj,

kiujn sur niaj tomboj idoj plantos

anstataŭ florojn de estimo. Idoj,

ni poreterne kiujn fikripligis.

 

Sándor Petőfi:

Mia vespero hejme

(Egy estém otthon)

 

Vinumis mi kun patro,

jes, trinkis la bonul'.

Ho, lin se benus Dio,

almenaŭ foje nur!

 

Delonge mi ne hejmis,

kaj mi ne vidis lin,

li dume maljuniĝis

la tempo urĝis sin!

 

Pri ĉio ni parolis

bonorde laŭ alven',

eĉ pri aktora arto

aperis fine tem'.

 

Mian "metion" sentas

li eĉ nun granda pik',

la antaŭjuĝojn tempo

ne portis al nulig'.

 

"Nu, aĉa vivo estus

la komediumad'!"

Miajn oreojn tuŝis

tia elkora flat'.

 

"Certe vi multe fastis,

atestas pala vang',

vidi vin transkapiĝi

plezurus mi kun dank'!"

 

Lian parolon fakan

mi aŭdis kun silent',

por tia ŝtipkapulo

ja vanas argument'.

Kaj miajn vinokantojn

mi citis kun fervor',

kaj li ridegis, kaj tre,

tre ĝojis mia kor'.

 

Sed li ne taksas alte,

ke verkas lia fil';

por li tiaj aferoj

missencas sen util'!

 

Sed kial miri tion!

Viandbuĉado nur,

pri kio li komprenas!

Sciencoj estas nul'.

 

Kaj kiam elĉerpiĝis

botelo de la vin',

mi ekverkadis, kaj li

dormi retiris sin.

 

Sed tiam cent demandojn

starigis la patrin',

mi ĉesis la verkadon

por prirespondi ŝin.

 

Kaj aris la demandoj

sinpuŝe al senfin',

tamen tiuj demandoj

tiom gajigis min,

 

ĉar ili ĉiuj estis

speguloj de sincer':

mi havas plej amantan

patrinon sur la ter'.

 

 

 

Sándor Petőfi:

En patrujo

(Hazámban)

 

Ebena lando kun orspik-ornamo,

leĝere supre la fatamorgano

prezentas ŝvebe gajan fe-ludilon.

Ĉu vi min konas? Konu vian filon!

 

En ombroj de ĉi-poploj mi ripozis,

antaŭ longege tio okazis,

dum superkape tra la aŭtunaero

de viaj gruoj flugis V-litero.

 

Kiam sur sojlo de la praa domo

mi ĝison diris kun rompita tono;

la lastajn benajn vortojn de l' patrino

disportis jam la ventoj al senlimo.

 

Jarvico longa de tiam aperis,

jarvico longa de tiam pereis,

per ĉaro de fortuno ŝanĝiĝema

mi vagis tra la mondo surpriz-plena.

 

La vivlernejo estas mondo granda.

Tiom da ŝvito estis forfluanta,

la vojo krute kuras, malebenas,

kaj oni ofte en dezerton venas.

 

Kiel neniu, mi ja tion konas,

mi, kiun sperto ja ĉiam admonas

artemizion donis ĝi malhele,

mi pretas trinki morton ja prefere.

 

Nun la malĝojon longan kaj doloron,

kiuj oftege tuŝis mian koron,

kaj la memoron de ĉiu torturo

dislavas sankta larm' de ĝojpuro.

 

Ĉar kie en la mola lulilsino

gustumis mi la lakton de patrino,

plensune brilas vi al fidelanto,

al via filo, kara patrolando.

 

 

Sándor Petőfi:

S-ino L.

(L-né)

 

Kreinto mia! Ĉiopova!

Reportu la momenton saman,

kiam ĉi-damo sentis amon

unuan, la unuaflaman;

kiam sur ŝiaj lipoj tremis

konfeso, la unua sankta,

estu mi, kiun kisi vokas

ŝia rigardo invitanta!

 

Kion mi pagu?... Prenu mian

vivoprintempon dudekjaran,

kaj prenu el mia futuro

promesolandon malavaran;

kaj se mi povos alĉieli,

kaj vi feliĉi donos senton,

el ĉi-feliĉo ĉielmonda

deprenu plenan jarcenton!

 

 

Sándor Petőfi:

Malgajite

(Boldogtalan voltam)

 

Mi tra l' tuta vivo

vivis malgajite;

min konsolas nur, ke

tute senmerite.

 

Mi malgaja estos

jam ĝis la sepulto;

min konsolas nur, ke

mankas ne tro multo.

 

Vane vi parolas,

logojn vi mencias –

mi ne longe vivos,

mi jam certe scias.

 

 

El la dramo de András Sütő: Palmomanĉo de ĉevalkomercisto

 

Ĉu estis ĉu ne estis plag'

Nigraĉevale flugis plag'

En Kolhaasenbrück

Ĉevalvendiston

Miĥaelon Kolhaas atakis plag'

 

Surpriz-abrupte tujas plag'

Sur virĉevalo rajdas plag'

Ho, ĉar surprize

Neanoncite

Nigra-virĉevale galopas plag'

 

Sed malrapide pasas plag'

Post rajdo nur per piedir'

Ho, lante pasas

Enpolve rampas

Tre-tre malfacile foriras plag'

 

Tamen alvenas la konsol'

Kiun fortigis la esper'

Miĥaelo Kolhaas

Pelas la plagon

En la terprofundon li pelas ĝin

 

Ekbrilas tago de la ver'

Se estas brava kuraĝul'

Luktanta por ĝi

Per fajro glavo

Miĥaelo Kolhaas la arkanĝel'

 

Ĉu estis ĉu ne la fato

Nigre flugrajdis la fato

En Kolhaasenbrück

Sur komerciston

Mikael' Kolhaas frapis fato.

 

Fulmhaste venas la fato

Stalone sturmas la fato

Ho ĉar sen invit'

Kaj sen anonco

Nigrefluge rajdas la fato.

 

Sed tire pasas la fato

Venis rajde iras paŝe

Ho tire pasas

En polvo rampas

Maleme nin lasas la fato

 

Sed alvenos ja konsolo

Al senĉese esperanto

Mikael’ Kolhaas

Ĉi glavanĝelo

Terprofunden tretos la faton.

 

La tago de l' justec' ekhelos

Se iu spite pledos

Fajre kaj glave

Kiel Mikael’

Kolhaas batalis la arkanĝel’

 

Traduko de Imre Szabó
Traduko de Jozefo Horvath

 

 

Miklós Radnóti:

Kvara eklogo

 

POETO :

Nur demanditus mi kiel embrio...

Sciis, mi jam sciis, kiel nun!

La mondon ne! ĉar kruda! – ploris krio,

dampe frapas min la ombro, tranĉas min la lum'!

Mi restis viva. Duras jam kranio.

Fortiĝis pulmoj pro la larĝa plorario.

 

LA VOĈO:

Vin ĉiam al la bordo trudis

la ruĝaj ondoj de morbilo, skarlatino.

Vin foje volis gluti lago – tamen vin elsputis.

Kion vi pensas, kial ŝirmis tempo vin en polmo?

La kor', hepato, la du-ala pulmo,

la suka kaj enigma maŝinaro

vin servas... kial? la terura lonicero,

ne plektas vian karnon la kancero.

 

POETO:

Naskata mi protestis. Tamen estas jen mi.

Plenkreska. Vi demandas: kial? Mi ne scias.

Mi revis esti ĉiam nur libera,

inter gardistoj mi nun letargias.

 

LA VOĈO:

Vi marŝis pintojn brilajn en la ventoj,

kaj vidis, versperiĝe, inter la arbustoj

ŝrumpantaj surgenui mildan kapreolon,

vi vidis rezingutojn sur sunplenaj arbobrustoj,

virinon junan nuda el rivero borden paŝi,

surflugis foje vian manon la lukano…

 

POETO:

Kaptita mi eĉ tion ne plu vidas.

Fariĝi monto, herbo, birdo mi  avidas...

konsola papilio-penso,

diiĝo pala. Helpu min libero

patrujon trovi de la menso!

 

La pinton, boskon, junulinon kaj arbustojn,

flamventon de la flugilpar' anima!

Kaj renaskiĝi por la novo monda,

kiam en orvapora bril' sublima

aŭroron vekas suno alvenonta.

 

Silent' ankoraŭ, sed jam ŝtormo spiras,

maturaj fruktoj lulas sin sur branĉoj.

La papilion pelas milda forto.

Inter la arboj jam blovetas morto.

 

Mi scias jam, por mort' mi maturiĝas,

min levas kaj faligas tempo onda;

kaptita estas mi kaj solo kreskas

lantete, kiel ŝvelas lun' ekronda.

 

Libera estos mi, la tero min absolvos,

la mondo frakasita supertere lace

flametos. La skribotabuloj diskreviĝis.

Ekflugu per flugiloj pezaj mens' aŭdace!

 

LA VOĈO:

Sin lulas frukto, falas se matura;

vin trankviligos memorplena, mola tero.

Sed skribu de l' koler' per fumo – se la dura

terglobo diskreviĝis – sur ĉielo!

 

Miklós Radnóti:

Fragmento

 

Ĉi-monde mi epokon vivis,

kiam la homo iĝis tiel fia,

ke murdis li pro ĝu’, ne nur pro dikto,

miskredojn fide furiozis en eraro,

obsedis vivon la trudpensoj de fatalo.

 

Ĉi-monde mi epokon vivis,

kiam kritiki bravaj devis fuĝi

kaj pro la honto mordi siajn pugnojn,

deliris en horora fato tuta lando,

ridaĉis en ebrio de malpuro, sango.

Ĉi-monde mi epokon vivis,

kiam meritis laŭron nur denunco,

la murdrabistoj, perfiduloj regnis, 

kaj kiu estis muta, ekzaltiĝi pigra,

jam tiu estis malamata pesto nigra.

 

Ĉi-monde mi epokon vivis,

kiam patrinon damnis ŝia filo,

kaj ĝojis la virino pro aborto,

vivant' sopiris kadavriĝi vermoplena

dum ŝaŭmis sur la tablo glaso densvenena.

………………………………………………..

………………………………………………..

 

 

Ĉi-monde mi epokon vivis,

kiam silentis ankaŭ la poeto,

atendis, eble ekparolos nove,

ĉar damni inde povas ne alia,

scianto de l' terura vort': Jesaja.

 

 

 

  

Lőrinc Szabó:

Nokto bulvarda

 

Nun kion fari, al vi kion diri?

Mi sopiras vin, sed la amoro, verdire,

malmultas por logi min altire,

kaj eĉ ĝis nun tial mi estis amema,

ĉar vi estas alia, freŝa kaj graciplena.

 

Mi malgracias kun laco vana,

kaj aĝo infana

fonas tiel nigre miajn jarojn,

ke ĉie mi vidas nur la monerojn,

mizerojn

 

de falintaj sortoj ili borderas.

Veras,

mi pensis pri vi nokte (pli bele

neniu povas pensi pri virino)

kaj en la februara blua frost' sufere

 

dudekjaraj ĉifonaj bestuloj

truis apud mi la vojon.

Leviĝis la ferkovrilo: putraj fetorturoj

frapiĝis alten turniĝantaj en blanka nubaro

el la asfalto, el la grandkanalo:

 

el la apertaj intestoj de Budapeŝto.

Ŝanceliĝa ombro enmane kun lanterno

descendis sur eskalo, mi gapis kun konsterno

kaj vidis, kio estas muĝanta tie for,

ĉi subtera fervoj',

 

tiu inundo, kiu tie profunde

vomas kaj ŝaŭmas abunde,

kiu trakurante la pusajn volbarkojn

tralavas de interne la eternajn

palacojn kaj stomakojn.

 

Dudekjaraj ĉifonaj bestuloj

plenumis tion en la submondo,

kion oni ja plenumi devas,

kaj por mi kompreniĝis la plendo,

pri kiu ili jam eĉ pensi ne revas,

 

ili nur vadas ĝis maleoloj-kubutoj

en la koto de l' intestoj, martelas,

filoj de Kristo, kaj kverelas

kiel patroj kaj filoj de ĉi brutoj.

Minutoj

 

viciĝis longe dum mi subteren rigardis,

kaj pri vi pensis mi amsopira,

kaj nun mi kredas: por mi la

amoro malsufiĉas vere.

Vortoj ruliĝis supren de subtere:

 

komando, sakrado, ŝerco kaj ridaĉo ,

Ĉu vi ne aŭdis ilin? Vi en mia sino

povus ja aŭdi, en mi vi kiel animo,

vi povus aŭdi, tiom sentis vin la pensoj amaj

kaj mi sentis: se ĉi-samaj

 

manoj satanaj,

malpuraj, sangaj, tetanaj

frapus al mi vizaĝen, mi senmovus,

vin tiom fremda por mi

pretus mi abrupte formi,

 

se tiam estus vi kun mi, kaj la samaj

sangokaĉaj manoj satanaj

atakus vin

por disdividi inter si vian korpon blankan,

mi envion ne havus, eĉ ne flankan

 

al ĉi povraj brutoj: eĉ movoj

replikaj

ne ekvibrus por savi vin kontraŭ ili, kaj

mi nur starus aŭ pluirus angore,

kaj kun, mi ne scias, kiom da mortoj enkore.

 

Nun kion fari, al vi kion diri?

Malsufiĉas am', kareso,

kaj por kaŝi, kio mavas

eĉ vi ne sufiĉe havas

fortojn, fion plu, forgeso.

 

 

 

Zoltán Zelk:

Violono savita el fajro

 

Per violono flammordita           

kion fari, povra cigan'?

ĉu vi magios kanton per ĝi,

ĉu adobon formos la man'?

 

Trezoro via frakasita,

ligno karba, pendas la kord',

sed provu, eble ĝi eksonos

kun l' amara, plora agord'.

 

Ĉu kordoj ŝnure riparitaj?

tamen eble! provu povrul',

ceteron se ne, por ĝemplori

la minuton de l' kabanbrul’,

 

kiam pepante furioze

la freneza hirundopar'

por savi siajn idojn

flugas al tegmento-flamar',

 

kiam vi hojlis kun la hundo

la pereon en mondekstrem'

ke grincu via cigansorto

kun la praa kanisa trem'!

 

Tion priarĉu, ĉi-minuton,

poste dormu ĝis la malsat'

vin dormi lasas, ĝis l' oldiĝo,

ĝis la sterko-, koto-ŝprucad',

 

 

en argilkav' vi nostalgios

pri pasinta lud' kun angor',

memor' surfalos vin flugcindre

kaj dikiĝos fulg' sur la kor'...

 

 

 

Zoltán Zelk:

Dek kvar versoj

 

Ke via korpo ardas tra la morto,

tra dumil noktoj da solula sorto,

ke ami vin mi senjuste aŭdacas,

ke kloŝon de orfeco vi frakasas,

ke koro sangas pro la vitra falo,

ke min perfingre montras la tombaro,

ke por mi, olda hom’ ne estas stelo,

alia virto, nur la juna belo,

ke frostaj noktoj gvatas al aŭroroj

de viaj glata ventro, brilaj kruroj,

mi kvazaŭmorte dormas dispalpebre,

ĉar via brilo super mi ne ĉesas,

rosigas min feliĉo kiel ŝvito

tiel belege estas! Neelteneble!

 

István Vas:

Kiam la rozoj ekodoris

 

Ĉu vi memoras? kiam rozoj ekodoris

   ne plu estis ni jam junaj

domon tombokrucoj ĉirkaŭfloris;

   en kor' mortintoj kunaj.

 

Ni sciis: nur ŝtelaĵo la feliĉo,

   kvankam edzo kaj edzino

rigardas, kiel pompas la rozuja riĉo,

   ame en animo.

 

Griziĝis multaj viaj haroj tiujare

   memoru! kaŭzoj gregis.

Sed kiu restis nigra, tiu malavare

   pli ol iam brilegis.

 

Al vi en la okulojn, ĉi spegulojn de admiro

   rompitajn lumojn kaŝis la teruro,

kaj konfuziĝis tie la purverda brilo,

   sed pli dolĉis ĉi nebulo.

 

Matene ni vekiĝis kun jubilego pia,

   vi pro l’ ĝarden', mi pro vi ,

kaŝiĝis milde dum tiu somero nia

   Anglio, Veneci'.

 

Kiel aldonon strangan, danĝeran foran foron

   la morgaŭon ni suspektis

tiusomere estis: al vi en la koron

   la vintra vent' sin plektis.

 

 

Antaŭe estis por ni pli gajaj someroj,

   memoru! sed bela ĉi solis.

En la ĝardenon klinis sin la mutaj tombejoj…

   kiam la rozoj ekodoris.

 

 

Sándor Weöres:

Hortulan' sur branĉo ora

 

Hortulan' sur branĉo ora,          

eta kant' sur fiuto mola,

ŝafo en la alto fora

kanton saman citras sola.

 

Pom' enkora ruĝkolora

sur branĉaro pompe flora.

Al la peta vok' elkora

jen donaco la bonvola.

 

Sándor Weöres:

Saturno en descendo

 

Omaĝe al T. S. Eliot

 

La grego de mi forprenita. Ĉu bedaŭri? Plu nek devo,

nek respondeco: en azilo jam facilas la oldula vivo.

Unue estis forpelata la misvorta pastro kornornama

de la podio, kie li ĉielen soris ĉiutage la stultulo!

kaj selektiĝis pastroj plie saĝaj; poste sekvis la savanta reĝo

Ia nesavata, kaj dungiĝis glavotenaj reĝoj; poste la saĝulo,

ĉar havas ni sufiĉe da saĝuloj; fine la poeto,

kial li nombras fingrojn balbutante? Ja ariĝas anstataŭ li

kantuloj komisiitaj, celkonformaj al la postuloj.

 

Jen staras mi vizaĝe al la muro, kun rompita baston' paŝtista.

Sin tretas mia grego ĉe la trogo: kiom da freŝnovaj, gajaj

grandiozaĵoj flosas en ĝi! Nazo apud nazo, nazo nazon

forpuŝas ĉu bedaŭri? ne plu mia profesio,

dentego min trapikas vide: kio estos pro l' enorma

multiĝo, pro utero kuretita, pro vorema narkozo,

pro elano akceliĝa, murda radiaro, eksplodo

metita sur la sojlon.

 

Kiel sur la reloj trajno

kuregas al abismo malhavanta transan bordon

ĉu mi bedaŭru? eble estos ĝi bremsita lastminute;

aŭ super la abismo arkas vojo, nur mi blindas;

eble birdiĝos ĝi, forflugos kun abrupto krutaĵrande:

ili mem scias, mi ne. Ilia zorgo la nescio.

Egale jam por mi: rompita mia baston' paŝtista,

facilas kuŝi sur la pajlo por ripozi

laciĝon de miljaroj. Min ili ne vidas: kapoj en la trogo,

ankaŭ mi vidas nur iliajn postaĵvangojn kaj orelojn flagrajn.

 

Rudolf Varga:

Fuŝtempo

– Fragmento –

(Bitangidő)

 

...en la vivŝajna morto sole nur la perdinto povas dormi

trankvile, nur la perdinto povas monologi trankvile,

maĉi sian koleron trankvile, nur la perdinto

povas sonĝi trankvile, nur la perdinto povas perdi trankvile,

nur li, li povas vojaĝi kun alten levita kapo, kun senpaga bileto

de malhavo, kun haketita vivo, haketitaj

nervoj, en la lignobenka veturo de la historio, tiel,

tiel floras la ombromondo, nur, nur la nuligiton,

la prirabiton, nur lin vivigas la tero,

en kiu oni kaŝas trezorojn kaj mortintojn, nur la perdinto

povas silenti trankvile kun terplena buŝo sube, nur

li povas trankvile kuŝi en la beglobruna korio, kiel

Jesueto en Betleĥema kripo, Oĉjotempo scias,

finitaj la esperoj, ĉar, ĉar li jam, ĉar li tion, tion, kio

ekde nun sekvos, tion li ja eĉ aŭdi ne

volas, eĉ palpi ne, eĉ scii ne volas, eĉ vidi

ne volas, kiam prezentos sian teruran, krimulan

vizaĝon la vero, nu! sufiĉas tiom por hodiaŭ,

Oĉjotempo kverelmurmure lamas hejmen, malaperu, for! li lamas

hejmen en sian kavernon, li enrampas tra malantaŭaj  enirejoj

de ekstremforoj, tra servistara ŝtuparo de la altoj,

tra spiralo li sin trenas reen en stelojn,

supren, ĝis la plej supra etaĝo, kie lin atendas sojlekuŝe

lia hejme lasita hieraŭo, Oĉjotempo sin kaŝas

en sia netrovejo, li enkuŝejigas sin ekdorme, kaj ĉe mortopunkto

de vigileco li atendas eksoni nevideblajn kordojn,

li pjaspas la hodiaŭajn spertojn, nebezone cetero, ne bezone cetero,

nur ami, kaj ne permesate iam juĝi laŭ la strabaj

leĝoj, ĉar nek nigra, nek blanka, nur

nigrablanka, nek bona kaj malbona, nur bonamalbona,

ne ekzistas io tia ĉi, nek tia, nur tiakia,

la mondo, la mondo estas konstruita sur ordo de ĥaoso, kaj

frenezas tiu, kiu kredas trovi logikon, ie ajn ajnan logikon, neniu

scias ion, kaj bonas ĉio tiel, kiel, ĉio okazas en la

animo, en la animo, en ĝi, ekstere surstrate batalas

la solalasita homaro sian paranojan malvarman militon, sian vepromiliton,

amatorfabrikas sian atombombon, ĉioegale, Oĉjotempo ronkas,

entombigas vintron, pasis jam Epifanio, tamen tial, ĉar nun dormas,

dormas Oĉjotempo, tamen li ekzistas, tamen li spiras,

kaj tiel endorme li trankviliĝas, tiel cetere tute bone,

tute bone estas ĉi tie, aliflanke baldaŭ Senviandiga Mardo,

Cindromerkredo, komenco de Karesmo, kaj li dormas ankaŭ plu

antaŭ la susuro de pereigo,

antaŭ ol movos siajn manojn la Reĝo de Timtremo,

tiun, tiun ĉiu scios, estos signoj

en Suno kaj Luno, tiu estos, tiu estos komenco

de la brilo, kiam la Finohava ekpinĉos siajn kordojn,

kiam fine ankaŭ, ankaŭ li eldiros

sian neeldireblan sekreton, kiun tuŝi povas

nek vortoj, nek matematikaj formuloj,

nek, nek, nek

la kruela imago..

 

Rudolf Varga:

En printempo neniampasema

(Sosemmúló tavaszban)

 

Frédi!

mia okulbrilo, dignoplena gregestro!

dankon, ke vi elektis min.

Ne timu, ne angoru!

Ĉenon, buŝumon, kondukrimenon,

subhaŭtan identigan ĉipon

neniam mi permesus.

Kaj, se foje,

foje tamen, tamen

vi perdiĝus, nepre vin retrovos,

retrovos la providenco.

Cetere, vi scias, ĝis nun

ĉiuj iĝis nebuloj la fuĝintaj

lupoj, ili iĝis nuboj surĉielaj, kie

fine, fine jam vere

ili liberas.

Ili liberas, kiel post ektondro

la pafo, kiel la ekbrila,

nenieekzista ŝtalpafaĵo.

Frédi, okulbrilo mia!

Fred! Fredo!

estis tiom, estis tiom

eble,

kion mi povis fari por vi, kvankam, eble

refoje mi povos deklami poemon al vi, kaj,

kaj mi povos kanti soldatkantojn tre-tre malnovajn.

Vi ne volis homiĝi,

do mi hundiĝis...

Egale, nu.

Foje, se ankaŭ vi mem

pensos tiel, pli bone estos

eble, pli bone estos

paki, propravole paki

for de ĉi tie, for de ĉi tie.

Rapide!

Ek, forpakiĝi,

ĉar la vagantajn

lupojn nun ĉiujn, ĉiujn

oni kaptos, kaj per dormigaj injektaĵoj

ĝis la lasta, ĝis la lasta ĉiujn

oni ekstermos.

Okulbrilofrédi! Alfréd!

atentu, ne ĉagrenu!

Sciu, tio ne estas virdigna.

Ne malgajiĝu!

Vi scias, ni ĉiam

kune.

Kaj se iutage

en laktoblanka smogo, en reeĥa, surda

silento

kaj vi,

kaj mi,

kaj mi,

kaj vi,

eble, eble, probable, tamen,

tamen malaperus, tial, tial

ankoraŭ vi ne ĉagrenu!

Vi scias, ni renkontiĝos.

Ni renkontiĝos ankoraŭ.

Ne timu!

Ni renkontos nin en pli feliĉa

mondo, en pli feliĉa

mondo, en hundoĉielo,

sur ventkurataj herbejoj, prerioj,

kie sen pezaĵoj,

sen pakaĵoj, sen nepagitaj ĉekoj,

sen hundbelulinoj,

enpoŝe

nur kun skatolo da cigaredoj, da alumetoj,

en iu,

en iu,

en iu

pli feliĉa mondo,

ni duope kune,

eterne kune, kune vagados,

vagabondos, migrados

en printempo neniampasema,

en leporpela svinga somero.

 

 

Printempa vento

(Tavaszi szél…)

Hungara popolkanto

 

Vento l' akvon jam ŝveligas,

floreto, floreto.

Eĉ birdetojn am' kunligas,

floreto, floreto.

 

Kaj al kiu min mi ligu,

floreto, floreto?

Vi al mi vin, mi al vi min,

floreto, floreto.

 

Ornamitan verdrubande,

floreto, floreto,

min adoras vent' ardante,

floreto, floreto.

 

Ornamitan blankvuale,

floreto, floreto,

min kompatas vent' amare,

floreto, floreto.

 

 

Dezső Kosztolányi:

Kristnasko

 

Descendas la Kristnasko arĝentpluve,
muĝas la forno, densas la neĝblovo,
lamplumo sur la kukoj oras brule,
giras ĵetkubo, varmas laktodoro.

 

Kiuj forestis, ĉiuj nun kunadas,
kaj ili babiladas dolĉavorte,
dum dise la glaciajn kampojn gratas
vintro per bluaj, akraj ungoj forte

.

Abiodoro enaere krozas,
arĝentspegule la Kristarbo pozas
amiko vin regalas vinokruĉe.

 

Kaj zumas pia kanto staniole,
sur neĝa pusto ie, mutafore
lokomotivo svagas ek-ekmuĝe.

 

 

Tradukaĵoj el la kantaro Hozsanna

***************************************

 

N-ro 20: Gregopaŝtistar'

(Csordapásztorok)

Deák: Kantkolektaĵo (1774)

Kisdi: Cantus Catolici (1651)

 

1. Gregopaŝtistar', kiam Betleĥeme

//:gregojn paŝtas jen nokte surebene.://

 

2. Dia anĝelar' venis el la foro,

//:kreskas granda tim' en ilia koro.://

 

3. Diras ĝojon mi, diras ĝojon grandan,

//:havas Savon vi, Savon naskiĝantan.://

 

4. Iru tuje tuj en la urbon foran,

//:tie trovos vi Jesueton ploran!://

 

5. Ekis ili tuj kaj kiam eniris

//:al Maria jen "Bonan tagon" diris.://

 

6. Dio portis vin al via Sinjoro,

//:sed ne eblas nun via alparolo.://

 

7. La traduko nefinita.

 

N-ro 21: Estu glor'!

(Dicsőség...)

Zsasskovszky: Kantaro (1855)

Jukundián Simon

 

1. //:Estu glor'! alte al Di-Sinjor'!://

Gaje sonas el ĉiel' pia kanto de anĝel:

Estu glor!, estu glor' al la Di'!

 

2. //:Estu pac' monde por la homar!://

Kiun la Di-ama kred' gvidas al Jesuet'!

Estu pac', estu pac' por homar'!

 

3. Anĝelar', kun ni kantu pri glor'!

Paŝtistar', kunu ni en ador'!

Al la Dia etinfan', pri lia senlima am'

sonu glor' kaj ador', sonu ben'!

 

4. Jesuet' ne malestimu nin,

sendas ni peton el la anim',

votas ni kun firma ĵur', ni senkulpe vivos nur!

Jesuet', aŭdu nin kun indulg'!

 

5. Estu glor' al Patro kun admir',

estu glor' al la naskita Fil'

kaj al la Sankta Spirit'!, graco de Dia egid'!

Estu glor', estu glor' al la Di'!

 

 

N-ro 23: Dia Filo

(Istengyermek)

Kapossy: Ekleziaj kantoj (1887)

Pakocs Károly

 

1. Dia Filo, kiun graco donis al la ter',

mi oferas al Vi nun kun kanto de anĝel'.

Ho, min savu Via man', en mi plenu Dia am'

traanime kaj trakore dum Via ador'.

 

2. Eĉ sen vidi la vizaĝon de la infanet',

Vi ĉeestas jam tutcerte, firmas mia kred'.

Vi ridete viŝas for miajn larmojn post la plor',

kiujn portas mi donace al la kripa tron'.

 

3. Dia Filo, mia koro ardas pro dezir'

doni ĝojon Vi potencas, nur Vi, Dia Fil',

nur Vi sola, Sankta Di'. Ho, kiam aperas Vi

en la formo de hostio, mi feliĉas jam.

 

4. Per la bril' de Betleĥema stelo kovru min,

kiu serĉas Vian kripon en nokt' de anim'!

Kredon oru Via bril', donu fortojn por la ir',

kaj tutcerte mi alvenos Vian tronon jam.

 

5. Ĉe la kripo gardostaros mi kun sinofer',

ke neniu Vin ofendu sur la vasta Ter'.

Kontraŭ ploro kaj dolor' Vin mi ŝirmos en la kor',

kaj azilon al Vi donos mi dum tuta viv'.

 

 

N-ro 25: Venis el alto

(Mennyből az angyal)

Kolektaĵo Gimesi (1844)

Szentmihályi: Kantlibro (1798)

 

1. Venis el alto al vi, paŝtistoj la anĝel', la anĝel'!

En Betleĥemon urĝe rapidu al la stel', al la stel'!

 

2. Filo de Dio, kiu naskiĝis en la stal', en la stal',

Li ja mem estos via Savanto en real', en real'.

 

3. Sidas Maria, Sankta Patrino tuj apud, tuj apud,

kuŝas la filo en la spirvarmo de la brut', de la brut'.

 

4. Ili tuj iris por lin saluti al la for, al la for.

Ili kunportis belajn donacojn en la kor', en la kor'.

 

5. Etan Jesuon ili alpreĝas kun honor', kun honor',

Dio-Sinjoron ili majestas kun ador, kun ador'.

 

 

N-ro 29: Ho, vi belega

(Ó, gyönyörű szép)

Kolektaĵo Gimesi (1844)

Ilona Czikéné Lovich

 

1. Ho, vi belega nokto de mister'!

Vi, rozpetala bebo de ĉiel',

Dio kiel infanet'

kuŝas kripe en kviet'

nokte de Kristnasko.

 

2. Neelĉerpeblas, ho, Vi, Dia am'!

Blanka hostio, eta tritikpan',

en ĝi jen la Di-Sinjor'

por vi estas la konsol'

mondon ĝi valoras.

 

N-ro 195 Estas vi ĉi-tere nia gvida stel’

(Te vagy földi éltünk)

Kantaro Zsasskovszky (1855)

Béla Tárkányi

 

Estas vi ĉi-tere nia gvida stel',

Sankta Virgulino, estas vi esper'.

//:Dia Filo al ni donis por patrino vin,

ni ĝojante vin adoras, Sankta Virgulin'!://

 

Estas matenstelo vi en vivmaten',

vin ni sekvas ĉiuj dum la vivopen'.

//:Dia Filo...://

 

Esperstel' vi estas sur la vivomar',

vi trabrilas ĉiujn nubojn de l' amar'.

//:Dia Filo...://

 

Vi nin alridetas, esperdona stel',

se en diokredo rompas nin sufer'.

//:Dia Filo...://

 

Se alproksimiĝos nia viv-vesper',

estu konsolanta nia vesperstel'.

//:Dia Filo...://

 

 

N-ro 204: Ho, reĝino por ĉieloj

(Királynéja az egeknek)

Kisdi: Cantus Catholici

Remig Bodnár

 

 

Ho, reĝino por ĉieloj,

por la aro da anĝeloj!

Havu benon kaj adoron,

ĉar vi naskis Redemptoron!

 

Ho, patrino, ĝoju glore

kaj nin ŝirmu ĉielfore!

Vin ni petas kun admiro,

nin indulgu via Filo!

 

N-ro 280.B: Venkon Dian

(Győzelemről énekeljen)

Koudela Géza

            Bangha Béla

 

1.

Venkon Dian kune kantu

oriento, okcident'!

Di-adore sin kunfandu

ĉiu koro, ĉiu sent'!

Kristo venis en homrondon

migri kiel samsortan',

ĉar li amis tiun mondon,

li sin kaŝis en la pan'.

Kristo regas niajn korojn,

sankta vino, sankta pan',

la naciojn kaj popolojn

kunpacigu via am'!

 

2.

Homakorpe li aperis,

venis kiel infanet',

savon li por ni liveris

per sangverŝa elaĉet'.

Sur Golgoto nun altara,

sankta sango perlas jam,

Di-ŝafido, savo kara,

Krista korpo estas pan'.

//:Kristo regas...://

 

3.

Sonu do la kanto danka,

tra vastejoj flugu for,

al la Dio nin amanta

en  eterno estu glor'!

Tuta tero la altaro,

niaj korpoj florornam',

incensfume la psalmaro

nia kredo, nia am'.

//:Kristo regas...://

 

4.

Orfa tribo de Stefano,

frunton klinu al la ter'!

Malaperos en Di-amo

ĉiu zorgo kaj sufer'

Kruco estis dum miljaroj

sankta signo de esper',

restu ĝi en Viaj faroj

garantio de l' prosper'!

//:Kristo regas...://

 

 

Italigoj de Lina Gabrielli

***************************************

Imre Szabó:

Se qualcuno ti comprende

           

Se qualcuno ti comprende

si fa più vasta la serra di fiori,

con un abbondante mazzo di odori

e un diafano blu,

carezzato dal cielo

saturo dal verde che è giù.

 

Quasi nobilitando te stesso.

 

Tu senti

che'l animo muscoleggia.

 

Tu ti libri leggero

sul periglio

come gli angeli

intoccabili.

 

El Esperanto: Lina Gabrielli

 

Imre Szabó:

Si levava la soglia

 

Stavamo accoccolati sulla soglia

e la soglia si levava

su, su, ad altezze supreme.

 

Sotto di noi rimpicciolivano

i troni, le torri,

sebbene fossimo i più piccoli

accoccolati sulla soglia.

 

Ora anche le nubi, le nebbie,

i dubbi, le angosce,

il denaro, il giorno,

la luce e il buio rimpiccioliscono

come una macchia che appena si vede.

 

Noi scrivevamo, creavamo

e sentivamo la mano di Dio

sulla spalla.

Udivamo il ronzio diafano delle sfere.

Dio ci parlava, suonava gioia

nella sua voce

per la nostra audacia di operare

e partecipare al suo grande lavoro

di creazione del mondo.

 

El Esperanto: Lina Gabrielli