Géza
Gárdonyi:
Steloj
de Eger
romano
El la hungara:
Jozefo Horvath
Specimeno el la
romano:
Ĵurnalisto, aŭtoro de noveloj, romanoj kaj unu teatraĵo.
Unika figuro en la hungara literaturo, ne klasigebla en kian ajn kategoion.
En siaj historiaj romanoj li ĝis plej etaj detaloj, sed ĉiam
atentokapte kaj eventoriĉe kondukas la leganton en la ĉiutagojn de la
historia Hungario. La desegno de la epoko kaj la plastikeco de la figuroj
faras valoraj liajn romanojn. Ili fariĝis popularaj ne nur danke al
ties turnoriĉaj agadoj, sed al valoroj, kiel kredo, patrujamo kaj individua
kuraĝo.
La leganto tenas en la manoj historian aventurromanon pri la unua duono
de la 16a jarcento. Ĝi kaptas la atenton per spirhaltigaj aventuroj, fuĝoj
kaj fuĝigoj, emociigas per amo kaj malamo, fidelo kaj perfido, sinofero
kaj insidoj, kondukas la leganton al pitoreskaj kaj ekoztikaj pejzaĝoj,
pentras la vivon, morojn kaj la ĉiutagojn de la 16-jarcentaj Hungario
kaj Turkio, priskribas la luktojn de lando kontraŭ du grandpotencoj kaj
okazintaĵfidele – tamen atentostreĉe – fabelas pri la heroa
defendo de fortikaĵo kontraŭ enorma superforto, heroeco de
virinoj, patrujamo. La historiografie dokumentitaj personoj kaj okazintaĵoj
transkoloriĝas per la inventema fantazio de la aŭtoro –
rekvizitoj de ĉiu bona romano.
La verko konsideriĝas la plej populara junulara romano en
Hungario.
Aĉetebla
ĉe Hungaria Esperanto-Asocio: http://meszhea.superwebaruhaz.hu/category/7295